(Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
Dankojn al vi ĉiuj, karaj geamikoj, karaj gekamaradoj, pro via ĉeesto. Ni observas silentminuton memore al kamarado Wolfgang Soos, el Vieno, nia eksprezidanto forpasinta en marto 2006-a.
Nia asocio de Liberpensuloj naskiĝis en 1862 en HEIDELBERG.
La kongreso de 1902 okazis en Ĝenevo ; 106 jarojn poste ni denove troviĝas en tiu urbo altgrade simbola de la Jarcento de la Klerismo, kiu pensigas nin pri Voltaire kaj pri Rousseau. Ankaŭ en tiu urbo dum la XXa jarcento kunsidis la Societo de la Nacioj kiu celas pacon inter la nacioj. Ekde la fino de la dua mondmilito, ĝi gastigas multajn instancojn de kunlaborado inter la popoloj de la tuta mondo. Ĝuste akceptas nin tiu urbo ŝarĝita je historio, prestiĝa kaj internacie fama.
La bataloj de la Liberpenso en Eŭropo inter 1850 kaj 1914 estis decidigaj por la sekulareco kaj la individuaj kaj kolektivaj liberoj.
La 14-18-milito ĉesigis la agadojn de la eŭropa Liberpenso kaj la periodo inter la du militoj estis ruiniga koncerne la liberpensan medion, ĉefe en Germanujo kaj en Aŭstrujo. Nuntempe en Eŭropo, multaj asocioj de liberpensuloj, de naciistoj, de ateistoj, malfeliĉe ne elmontras kunagemon, kio estas bedaŭrinda afero.
Ekde 1902, multaj internaciaj eventoj kaj geografiaj-politikaj renversoj, sciencaj kaj teknologiaj progresoj certe ŝanĝis niajn filozofiajn kaj socialajn vidpunktojn pri niaj socioj, kaj do evoluis niaj zorgoj de liberpensuloj.
Se la akiraĵoj de niaj antaŭuloj de la XIXa kaj XXa jarcentoj plu daŭras, aliaj danĝeroj kaj aliaj perversoj aperis en la lastaj jardekoj.
Ni vidas la kreskadon de religiaj integrismoj : protestantaj evangeliismoj, kreismoj, inteligenta celo, islamismo, katolikaj fundamentismoj, diversaj sektoj.
• La religio estas deviga en multaj landoj.
• La politikaj kaj religiaj potencoj estas miksitaj (ŝario) en multaj ŝtatoj.
• La malprogresemaj kaj kriminalaj ukazoj de Jean-Paul II kaj de lia posteulo Benoît XVI pri seksaj temoj, pri la batalo kontraŭ aidoso, daŭras plu.
• Post la fatŭa kontraŭ Salman RUSHDIE okazis la afero de la karikaturoj en Danlando, la afero de profesoro REDEKKER en Francujo, la nuligo de la prezento de la opero de Mozarto en Berlino.
• Vatikano kanonizis tridek frankistajn pastrojn kulpajn je murdo de hispanaj respublikanoj.
Ĉiuj tiuj agadoj estas atencoj kontraŭ la humana libero kaj digno. Tial niaj asocioj devas engaĝiĝi kaj batali.
Certe ni nek estas financaj potencoj, nek posedas gravajn rimedojn por komuniki (televid-kanalojn kaj radio-staciojn) sed ni havas favore al ni esprimliberon.
Ni esprimu nin laŭte kaj forte en niaj gazetoj kaj en la reto, en niaj kunvenoj, en niaj komunaj agadoj kun aliaj asocioj kiuj havas la samajn celojn kiel ni.
La disvastigendaj ideoj, la defendendaj kaŭzoj, la kondukendaj bataloj estas multaj kaj necesaj.
Mi citu :
la sekularecon kiu ne havas limojn,
la disigon inter la eklezioj kaj la ŝtato,
la nefinancadon de kultoj kaj de religiaj lernejoj.
Ni firme emfazu la danĝeron de ĉiuj dogmismoj, de la religiaj integrismoj kaj de la malhonestaj kaj humiligaj agadoj de sektoj.
Ni ankaŭ kondamnu la atencojn kontraŭ la rajtoj de la virinoj, la seksajn kripligojn kaj la truditajn edziniĝojn.
Necesas defendi :
la rajton kritiki religiojn,
la rajton karikaturi kaj blasfemi,
la rajton je arta kreado (teatro, kino, ekspozicioj),
la rajton je diversaj eldonoj pri religioj,
la rajton je kontraŭkoncipo kaj pri aborto-rajto,
la rajton je scienca esplorado pri stamo-ĉeloj de embrio,
la rajton je aktiva eŭtanazio kaj je memmortigo fine de la vivo,
la rajton je libere elektita sekseco.
Niaj asocioj de liberpensuloj ĉiam laboris por paco. Ni nepre devas aktivi por la nuklea malarmado, por la malpermeso de ĥemiaj kaj bakteriaj armiloj kaj por la tuja detruo de sub-municiaj bomboj.
Por sukcesigi la agadojn de tiu vasta programo necesas volo kaj sindonemo. Ankaŭ necesas eviti tri rifojn : esti politike kaj religie deca, kaj ties rezulton, t.e. la MEMCENZURON, kiu estas speco de malkuraĝo, ofte planita de kelkaj asocioj politike malbonintencaj.
Je nia nivelo, per la rimedoj kiuj estas la niaj, ni devas montri kuraĝon en niaj ideoj.
Mi estas konvinkita, ke tio estas la spiritostato kiu vigligas ĉiujn el ni.
Dankojn al Svislando, al Joseph Bouquet kiu engaĝiĝis en la preparo de tiu kongreso ekde oktobro 2007-a.