La 94a SAT-kongreso okazos inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2021. Pro la daŭra necerteco rilata al la pandemia situacio, ne eblas nun certigi, ke multaj partoprenantoj povos fizike renkontiĝi en Bjalistoko, kiel jam planite en 2020. Tial la tuta programo ĉiuokaze estos alirebla rete, kiel jam okazis en la jaro 2020, por kiu la registraĵoj estas spekteblaj en la jutuba kanalo de SAT.
Tial, la enreta aliĝilo proponas senpagan aliĝon. Tiuj, kiuj tamen deziras provi iri al Bjalistoko, povas rekte kontakti la surlokan skipon por ekscii pri konkretaj tiurilataj detaloj :
https://sat.bialystok.pl/kontakto/
Unua provizora programoskizo nun estas konsultebla tie-ĉi :
https://sat.bialystok.pl/programo-2021/
Viaj kontribuoj estas bonvenaj. Sed por tio... unue aliĝu !
Reta aliĝilo por reta partoprenado estas alirebla tie ĉi :
https://sat.bialystok.pl/alighilo-2021/