Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

20200002. SAT-Vegetara Sekcio en la Monda Tago por la Fino de Speciismo

$
0
0

SAT-VS, profitante favoran momenton, kiam multaj SAT-anoj jam dum la SAT-kongreso lernis kiel perrete kunveni per Zoom, aranĝis Zoom-renkontiĝon en la Monda Tago por la Fino de Speciismo – la 30-an de Aŭgusto de la 12-a ĝis la 18-a h. CEST (10-a ĝis 16-a UTC). La nombro de partoprenantoj variis, sed ampleksis ĝis 20 en iuj momentoj, eble 25 entute.

Sola malperfektaĵo, menciata avertocele por aliaj retkunvenontoj : dum la aranĝo estis kelkminuta interrompo pro agresema interveno de vandalo, kiu interrompe trudprezentis i.a. pornografiaĵon. Bonŝance eblis sufiĉe rapide forbari lin.

Kio estas speciiismo

Nu, tiu Monda Tago estas oficiale la 29-a de Aŭgusto, sed eventoj okazis tutmonde ankaŭ je najbaraj datoj. Ĝia celo estas denunci la maljustan ideologion, kiu ebligas la barbaraĵojn de bestekspluatado – speciismon. Kaj kio estas speciiismo ? La retejo dediĉita al la eventoj ( https://www.end-of-speciesism.org/ ) klarigas : “En niaj socioj nia rilato kun bestoj baziĝas sur speciismo. Analoge kiel rasismo kaj seksismo, speciismo referencas al ideologio, kiu konsideras la vivojn kaj interesojn de bestoj sensignifaj, nur ĉar ili estas de alia specio. Speciismo estas nedefendebla, ĉar homoj ne solaj sentas emociojn, kaj tial ni devas respekti la vivojn kaj interesojn de la aliaj sentokapablaj estaĵoj, kun kiuj ni kundividas la planedon.”

Eventoj – strataj protestoj, informbudoj, flugfolio-disdonado, prelegoj, murpentrado – okazis en 15 landoj sur 4 kontinentoj. Ankaŭ retaj prelegoj kaj konferencoj, inter ili tiu de SAT-VS, unuafoja tia MTFS-evento esperantlingva kaj anoncita en la retejo de la iniciato.

Kio estas SAT kaj SAT-VS

Post teknikaj klarigoj de la mastrumanto Alex kaj enkonduka saluto de Vito, en kiu li klarigis por novuloj, kio estas SAT kaj SAT-VS celanta, ke ĉiuj animaloj, ankaŭ la homaj, emancipiĝu, Heidi Goes per salutvideaĵo gratulis kaj deziris, ke kunlaboro okazu inter SAT-VS kaj TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio). Post la enkondukoj, sinsekvaj eventoj traktis temojn ligitajn kun speciismo. Ĉiu prelego estis duonhora, sekvita de duonhora spaco por demandoj kaj respondoj.

– prelego de Vito Markovo pri “Speciismo kaj Kontraŭspeciismo : Kio, kiel, kial ?”, kiu kiel la aliaj prelegantoj uzis bildoprezenton, kaj klarigis, ke speciismo estas diskriminacio, ĉe kiu la specia aparteno traktiĝas kiel kriterio de morala konsidero, kvankam ĝi estas ne morala, sed biologia kategorio. Ĝi hierarkiigas speciojn subpremocele, analoge kiel oni en la socio hierarkiigas sociajn klasojn. La termino speciismo estiĝis laŭ la modelo de la terminoj rasismo, seksismo, naciismo, kaj necesas konverĝigi la luktojn kontraŭ tiuj “ismoj”, ne disigi ilin. Sinsekve prezentitaj estis temoj ligitaj kun speciismo kaj la lukto kontraŭĝi : besteksperimentado, cirkoj, la merkato de dorlotbestoj, organizita kontraŭspeciismo, karnismo, propagando pri feliĉaj bredbestoj, karnoseksisma reklamo, vegana purismo, allaseblo de komparoj kiel tiu kun sklavismo ktp.

En la postsekva diskuto bunta paletro de demandoj leviĝis : pri sennaciismo, la Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio, la kelkokaza malfacilo plene eviti malspeciisman konduton, la demando de laktokonsumo. Konstatita estis denove, ke multaj aktivuloj ne kunigas la batalojn diversajn nek ĉiuj el ili maldekstremas. Petro Baláž raportis, ke li nun eldonas veganajn librojn en la slovaka kaj ĉeĥa, kaj notis la plifaciliĝantan haveblon de vegana manĝaĵo en Esperanto-aranĝoj.

– prelego de Alex Cesário pri “La Fundamentoj de la Aboliciisma Teorio pri la Bestaj Rajtoj”, kiu pritraktis ĉefe la sentivecon de la bestoj, la principon de la egala konsidero de similaj interesoj, la nebezonecon manĝi kaj uzi bestojn, la ses principojn de la Aboliciisma Teorio de Gary L. Francione. La aboliciismo pridubas la protektan utilon de streboj plibonigi la vivkondiĉojn de bredataj bestoj, kiujn oni nomas bonfartismaj, kaj taksas ilin perdo de tempo kaj energio kompare kun abolicio. Alex notis la moralan skizofrenion de homoj uzantaj bestojn, kvankam laŭdeklare ne volantaj suferigi ilin. Fine li deklaris la veganismon nepra kondiĉo por la respekto al la bestaj rajtoj.

En la postsekvanta diskuto montriĝis disputveka la kvara el la ses principoj de Francione, tiu pri neuzado de bonfartismaj strategioj, kiuj laŭ kelkaj kundiskutantoj tamen povas utili strategie kiel paŝoj en la dezirata direkto.

– prelego de Lode Van de Velde pri “Veganiĝo de la Manĝoj” : Lode en dekjara veganeco spertiĝis pri manĝopreparo kaj kundividis spertojn. Li aŭtoris libron pri preparo de veganaj manĝoj en Esperanto, elŝuteblan el interreto. Li notis, ke pretaj manĝaĵoj veganaj nun pli kaj pli havebliĝas en superbazaroj kaj mallonge prezentis diversajn nutroelementojn : karbohidratoj, proteino, graso ktp., avertante kontraŭ la disvastigita erara kredo, ke proteino abunde necesas, dum fakte proteinmanko ne renkonteblas ĉe ni. Praktikaj konsiloj koncernis i.a. uzadon de akvo faba por anstataŭigi ovojn en receptoj, kaj memfaradon de sejtano, unu el la manĝaĵoj, kiuj povas anstataŭi viandon sur la telero –ĉar vera vegana manĝaĵo ja ne estas la sama kiel tiu por la aliaj, sed sen la viando. Valoras lerni prepari veganajn manĝajon tiel, ke neveganaj gastoj povas ĝui ilin.

En la diskuto menciiĝis la manĝoj donataj al veganoj en malsanulejoj, ofte malkontentigaj, ne sanutilaj. Kontraŭita estis la argumento pri “multekosteco” de vegana manĝaĵo – ja ne necesas aĉeti multekostajn viando-surogatojn k.s., kaj tiukondiĉe ĝi neniel estas multekosta vivmaniero. Paŭlino raportis mallonge pri sia propra entrepreno, kiu kuiras por unuopuloj kaj aranĝoj.

– prelego de Jonny M. pri “Kiel arto povas esti grava agadmaniero kontraŭ speciismon ?” : Jonny laboras por bestrajta organizo Animal Equality, aktiva en dek landoj. Kiel esperantlingva kantartisto, li aŭtoris Bam Bam, furoran porveganan kanton en Esperanto. Li priskribis detale la procedon, per kiu li estigis ĝin – kolektadon de ideoj, konsideradon kiel igi neveganojn aŭskulti (ĝi ne sonu kiel morala kondamno de ili), la valoron de memorfiksiga melodio, la celadon alparoli viandmanĝantojn kaj malesperantistojn, prezenti pozitivan estontec-bildon kaj eviti ne-amastaŭgan “ekstreman” vidpunkton. Krei kanton necesigas “densigi” la transdonendan ideon, la kompleksan temon en kelkaj vortoj, krei artajn metaforojn. Jonny bonvenigus, ke aliaj artistoj traktu aliajn aspektojn de speciismo per aliaj artaj stiloj kaj rimedoj – pri kio eblas esperi, ĉar estas jam pluraj veganaj artistoj esperantistaj.

En la diskuto aŭskultanto demandis, ĉu Jonny ne verku kanton por Esperanto en la angla, kaj jes, li fakte jam okupiĝas pri tia projekto – spite tiujn esperantistojn, kiuj plene rifuzas la anglan. Proponiĝis plivastigi la nocion speciismo por rilatigi ĝin ankaŭ al lingvoj. Jonny kunaŭtoris artikolon en Kontakto, kiu enhavas longan liston de esperantistaj veganoj. Pri Animal Equality : aliaj kunlaborantoj tie konas la esperantistan agadon de Jonny, sed esperantigi ĝian retejon estus malfacile aranĝebla. Animal Equality ankaŭ bonfartisme agadas. Menciiĝis en la diskuto la rilato al la ekologia medio – veganoj bone videbliĝas ĉe klimatmanifestacioj.

– prelego de Ahmad Mamduhi pri “Veganismo kaj Esperanto : perantoj de daŭripova evoluigo” : La preleganto estas arkitekto kaj urba desegnisto. Li tezas, ke kaj esperantismo kaj veganismo estas naturamikaj, pormediaj fenomenoj, ambaŭkaze reduktantoj de la ekologia piedspuro. Kiel la vegana ekologia piedspuro malpli grandas, tiel la Esperanta malpli grandas ol tiu de la angla ; la por ĝi necesa lerntempo multe malpli ampleksas. La memeo “animaloj estas aliaj nacioj” povas radikale ŝanĝi niajn sintenojn, kaj enkondukinte la nocion “memeo”, Ahmad klarigis, ke temas pri rapide enkapiĝanta frazo aŭ io alia ideoportanta. Li rekomendas pli konscie kaj sisteme uzi memeojn, nun multe aplikatajn en Tvitero kaj aliaj sociaj retoj, kaj ekkoni meme(t)ikon. Plia punkto estis mezurunuoj, specife tiaj, kiaj rilatas al redukto de la ekologia piedspuro. La ne sufiĉe konata unuo “(ter)globa hektaro” ebligas interalie komparojn inter landoj. Konklude : estu sinergio de bonaj ideoj rilate lingvon, dieto, energio ktp. kaj la esperantistaro estu miksejo kaj disdonejo de tiaj.

En la posta diskuto partoprenantoj informiĝis pri la stato de veganismo en Irano, kiun la preleginto vidas kreskanta kaj ĉeesta en sociaj retoj, per kiuj homoj pli ol antaŭe informiĝas pri kruelaĵoj kontraŭ bestoj. La demandon, ĉu eblas uzi unu Teron kaj tamen vivi bone, li respondas jese.

Je la fino inspiris jam en la nuna ne tute preta stato la publikigota filmeto bazita sur la Pledo Centvoĉa, voĉprezentata de Flonjo (Flora Markov) kaj teknike prilaborata de Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou).

Gary Mickle


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330