Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Monda Tago por la Fino de Speciismo

$
0
0

Monda Tago por la Fino de Speciismo temas pri mondskala evento kiu intencas diskuti pri la speciisma diskriminacio, kiu estas praktikata kontraŭ la bestoj.

La Vegetara Sekcio de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) realigos virtuale la eventon "Monda Tago por la Fino de Speciismo" kiu estos esperanta versio kadre de la monda evento "The World Day for the End of Speciesism" (WoDES).
La programo de la evento enhavos kvin 30 minutajn prelegojn ; post ĉiu prelego okazos sesio kun pliaj 30 minutoj por demandoj kaj respondoj rilate al la temo de la prelego.

PNG - 81.7 kb

Pliajn informojn, bv. vidu ĉe :
-https://www.end-of-speciesism.org/
La evento okazos virtuale per Zoom, jen la ligilo, kiu estas la alirkodo al la virtuala renkontiĝejo :
-https://us02web.zoom.us/j/848992602... Passvorto : la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

La evento estos registrita kaj poste estos alŝultita al la kanalo de SAT ĉe YouTube, kie estos spektebla de iu ajn, do, se vi eniras en la virtualan renkontiĝejon ĉe Zoom, vi aŭtomate konsentas kun la registrigo de via bildo kaj de viaj probablaj partoprenoj kaj la posta aperigo de tia registrigaĵo ĉe YouTube kaj aliaj sociaj retoj tra la interreto.
La horoj de la evento estas laŭ la CEST (Centra Eŭropa Somera Tempo - Pariza hor-zono) = UTK/UTC+2

Programo :

12:00 - 12:30 Bonvenigon kaj ĝenerala enkondukado
12:30 - 13:00 Speciismo kaj Kontraŭspeciismo : Kio, kiel, kial ? (Vito Markovo el Francio)
13:00 - 13:30 Demandoj kaj respondoj
13:30 - 14:00La Fundamentoj de la Aboliciisma Teorio pri la Bestaj Rajtoj (Alex Cesário el Brazilo)
14:00 - 14:30 Demandoj kaj respondoj
14:30 - 15:00Veganigo de la Manĝoj (Lode Van de Velde el Belgio)
15:00 - 15:30 Demandoj kaj respondoj
15:30 - 16:00Kiel arto povas esti grava agadmaniero kontraŭ speciismon ? (Jonny M. el Germanio)
16:00 - 16:30 Demandoj kaj respondoj
16:30 - 17:00Veganismo kaj Esperanto : perantoj de daŭripova evoluigo (Ahmad Mamduhi el Irano)
17:00 - 17:30 Demandoj kaj respondoj
17:30 - 18:00 Fina Konkluda Interŝanĝo

Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330