1 : El la statuto pri la funkcio de la ĜK
“La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. – Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.”
2 : Membroj de la ĜK
Membroj de ĜK de la kategorio A (membroj por geografiaj sektoroj elektitaj per referendumo por la periodo 2018-2021) – CHOI Man-Won (Dekmil) (Gŭangĵu) – Amparado CISNERO ROVIRA (Ciego de Ávila) – Nikolao GUDSKOV (Moskvo) – Gary MICKLE (Berlino) – MIYAZAWA Naoto (Sapporo, por SAT-rondo en Hokkajdo)
Membroj de ĜK de kategorio B (membroj de la Konfliktkomisiono elektitaj de Kongreso) – Gary MICKLE (Berlino, sekretario) – Paŭlino GABORIT (Anĝevo) – José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito)
Membroj de ĜK de kategorio C (reprezentantoj de membraro el la urbo sidejo de la PK) – vakas
Membroj de ĜK de kategorio Ĉ (reprezentantoj de LEA-oj konvencie ligitaj al SAT, proponitaj de la koncerna LEA)
Karlo BOURLOT (Torino, por ILEA)
Gary MICKLE (Berlino, por LEA/G)
Inga JOHANSON (Gotenburgo, por SLEA)
José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito, por SATeH)
vakas por SATEB
vakas por SAT-Amikaro
vakas por SATeJ
Membroj de ĜK de kategorio D (membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo)
vakas por Eldona Fako Kooperativa
vakas por Poresperanta Fako
3 : Aktiveco de la ĜK dum la periodo
La ĜK-anoj regule ricevis la protokolojn de la kunsidoj de la PK. Diversaj ĜK-anoj komentis punktojn el la diskutoj de la PK, donante sian opinion aŭ proponante aldonajn informojn. Temis interalie pri proponita okazigo de SAT-kongresoj en Moskvo kaj Osako, kaj pri la sekvoj, kiujn la pandemio havas por la planata kongreso en Bjalistoko. La komentoj el tiuj ĜK-diskutoj estis komunikitaj al la PK, kies protokoloj notis ilin.
4 : Konfliktkomisiono
Neniu plendo alvenis al la KK kaj neniu konflikto estis traktenda.
Gary Mickle
Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT