Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Post la rajto je eksedziĝo kaj post la edziĝo por ĉiuj, nun por la rajto je IVG (memvola ĉesigo de gravedeco), la 8a amendo estas abrogita en Irlando :

$
0
0

La Nacia Federacio de la Liberpenso feliĉas pro la neta venko da la JES, je pli ol 66%, ĉe la referendumo organizita vendredon la 25an de majo 2018a, cele al abrogo de la 8a amendo de la Konstitucio de la Irlanda Respubliko, kiu fakte malpermesis ĉiujn abortojn, protekte al « la naskoto », nome de ties rajto je vivo « same egala kiel tiu de la patrino ». La aborto, punebla je tutviva malliberigo inter 1861 kaj 2013, kaj poste je 14 jaroj, tiel estos jure permesata en Irlando.

La leĝo-projekto antaŭvidas ke la IVG estos farita sen pravigo en la dek du unuaj semajnoj de la gravedeco ; ĝis la dudek-kvara semajno kaze de risko por la sano de la patrino ; poste nur kaze de anomalio de la feto.

La Liberpenso adresas siajn plej fratecajn salutojn al la tuta Irlanda popolo, al ĉiuj demokrataj organizaĵoj pri la rajtoj de la virinoj, al asocioj sekularaj, humanaj, ateaj, kiuj agadis por ke tia rezulto estu ebla.

Novan fojon la irlanda popolo decidis. Novan fojon la katolika Eklezio malvenkis.

En septembro 1983a, la stabo de la katolika Eklezio, tiam ankoraŭĉiopova, sukcesis perbaloti je 66,9 % la 8an amendon de la Konstitucio kiu malpermesis la aborton, eĉ kaze de seksatenco aŭ de incesto, eĉ se la bebo suferas je anomalio. Ĉar enigita en la supera leĝo, la malpermeso fariĝis perleĝe nenuligebla.

Ekde novembro 1995a, la Irlanda Respubliko estis la lasta eŭropa lando kiu oficialigis la eksedziĝon, per apenaŭa supero je 0,6%, kio fariĝis la 15a amendo al la irlanda Konstitucio.

En majo 2015a, la baloto favora al la edziĝo por ĉiuj, evidentigis la tro fortan malpliiĝon de la Eklezia influo.

En 2009, terura raporto konkludis ke la katolika hierarkio sisteme prisilentis la fizikajn kaj seksajn atencojn faritajn en plurdekopo da lernejoj kaj institucioj, kiujn la principo de sub-responseco konfidis al ĝi. La amas-silento daŭris jardekojn. La regulaj skandaloj pri pederastio, la malkovro de korpoj de infanoj kaj de ĵusnaskitoj en Tuam, en 2014, profunde modifis la situacion.

Tiel ke Mgr Diarmuid Martin, ĉefepiskopo de Dublino kaj unu el la plej eminentaj membroj de la klerikaro, deklaris en 2015 : «Okazis socia revolucio (…). Klare, se tiu referendumo kongruos kun la opinio de la junularo, ja venos zorgoj por la Eklezio »

La vojo por unuigita kaj sekulara Irlando : Disigi la Eklezion de la Ŝtato !

Ni skribis en internacia komunikaĵo, publicita la 25an de majo 2015a, okaze de la venka referendumo, je pli ol 62% oficialigante en Irlando la rajton je edziĝo por ĉiuj : « Post tiu unuapaŝa sukceso, necesas ke la Irlanda Respubliko fincele aliru la principon de egaleco. La aborto plu estas malpermesita en Irlando. La leĝo ankoraŭ specifas ke la patrino kaj la infano havas la samajn rajtojn. Temas pri la VIIIa amendo de la Konstitucio voĉdonita en 1983 per referendumo, de 67 % de la popolo. La Irlanda popolo havu la rajton voĉdoni denove. »

La irlanda popolo voĉdonis. La irlanda popolo senambigue decidis.

Ĉar la 25an kaj la 26an de la venonta aŭgusto, la irlanda ĉefministro, la Taoiseach Leo Varadkar akceptos la papon en Dublino por finŝlosi la «Tutmondan renkontiĝon de la familioj », venas la momento plu larĝigi tiun gravan sukceson.

Liz O'Donnell, deputito, parolante antaŭ la Dáil Éireann, la Parlamento de la Respubliko en Dublino, deklaris la 9an de novembro 2005a : «La daŭra kaj planita konsidero, kiu estis la bazo de la rilatoj inter la Ŝtato kaj la katolika Eklezio, kun granda interinfluo, nepre ĉesu ». Kaj Ivana Bacik, senatano de Labour Party, siavice asertis la 18an de julio 2010a : «Venas la momento de kampanjo por sekulara Konstitucio kiu kongruus kun la plureca karaktero la socio».

Kun la Internacia Asocio de la Liberpenso kies membro ĝi estas, kun ĉiuj asocioj sekularaj, humanaj kaj ateaj kiuj tion deziras, la Nacia Federacio de la Liberpenso decidis domaĝi neniun klopodon kontribue al forigo de la lastaj vestiĝoj de la malnova Ordo, per plej firma Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, garantiante la plej absolutan liberecon de konscienco, sola vojo por liberigita kaj unuigita Irlando.

Parizon, la 28an de Majo 2018a


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330