Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti

$
0
0

La 19a de julio estis la 140a datreveno de la naskiĝo de Eŭgeno Lanti, unu el la fondintoj de SAT. Tiuokaze, unu el liaj ĉefverkoj, studo pri naciismo publikigita libroforme unuafoje en 1930, estis rete reeldonita en vikifontaro. La verko komence celis esti la unua parto de trivoluma studo, kiu samamplekse traktus la temojn "Internaciismo" kaj "Sennaciismo". La tempopremo malebligis tion. Lanti en multe pli konciza formo traktis la temojn "Internaciismo" kaj "Sennaciismo" en la Manifesto de la Sennaciistoj, unue eldonita en 1931. Li poste reprecizigis kaj nuancigis siajn ideojn pri Sennaciismo kadre de diversaj publikaj leteroj. Tiuj por la periodo 1931-1940 aperis kadre de la rete legebla libro "Leteroj de Lanti", kaj la plej malfruaj estis represitaj kun la postaj reeldonoj de la Manifesto de la Sennaciistoj (1951 kaj 1970). En 2013, tiuj leteroj denove aperis en la pli ampleksa volumo titolita "Du klasikaĵoj pri Sennaciismo".


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330