Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Solidare ni batalu

$
0
0

Kanzono verkita de aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Ĉaplino-Ralfo (Ralph Chaplin) en 1915, parodianta la usonan batalhimnon de la respubliko, laŭ la melodio do de "La korpo de Broŭn-Ĝon'" (John Brown's Body).

Laŭfame ĝi estus la dua plej konata k kantata proletara kanzono post La Internacio.

Solidare ni batalu

Originala titolo : Solidarity Forever (alklaku por vidi anglalingvan tekston).

Teksto de Ĉaplino-Ralfo (1915), trad. Markovo-Vito k Miklo-Gario (2009).

Ĥore kantita versio estis prezentita dum muzikstaĝo en Kvinpetalo somere 2009.

Kiam monda proletaro ekbatalos unuiĝe,
Tiam kreskos forto nia plej rapide kaj efike ;
Tre facila predo estas homo sole, senamike,
Sed ni kune estas fort'.

Solidare ni batalu,
Solidaraj estu ni, nun ;
Solidare ni batalu ĉar
Unuiĝo estas fort' !

Kion ni komunan havas kun rabema parazito,
Kiu nin subpremi volas servutige por profito ?
Kion fari do krom ope ekribeli sen hezito ?
Jam ekkreskas nia fort'.

Solidare ni batalu...

Ni kulturis ĉiujn kampojn, ni konstruis ĉiujn urbojn,
Ni vicigis relojn mile kvankam multis la perturboj ;
Nun ni staras malsatante dum diboĉas ili burĝoj,
Sed uzeblas nia fort'.

Solidare ni batalu...

La nenifarantoj reĝas super tuta tero nia,
Sed konstruis ĝin entute ni al verko ja genia,
En ĝi ni ne sklave vivos sed ĝin regos kune kiam
Unuiĝos nia fort'.

Solidare ni batalu...

Milionojn ili gajnis sed neniom propraŝvite,
Eĉ ne unu rad' moviĝus se ni starus brakplektite
La liberon ni akiros se ni kune ne plu splite
Unuiĝos en akord'.

Solidare ni batalu...

Da potenco estas pli en niaj manoj ol en or'
Kaj ol en la plej terura armehava diktator' ;
Ni socion novan naskos el kapitalismo por
Mond' sen klasoj, sen perfort'.

Solidare ni batalu,
Solidaraj estu ni, nun ;
Solidare ni batalu nun
Por socialisma ord' !

Aŭskulteblas la anglalingva originalo tie :
-https://youtu.be/h7aPg6xCCA8


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330