Martí Codolar estas bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la centro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno vera bestgardeno. Nuntempe, la salesianoj kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
Estas du tipoj de loĝado. Unuflanke, dormoĉambroj kun privata necesejo por 1,2,3 kaj 4 homoj. Aliflanke, dormoĉambroj sen privata necesejo por 4 kaj 10 homoj. Se necese, ankaŭ eblus starigi amasloĝejon por minimume 20 homoj.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
La manĝejo inkludas vegetarajn eblojn kaj gravas konscii pri la hispana horaro. Tagmanĝo okazos inter la 14.00h -15.30h kaj vespermanĝo inter la 20.30h – 22.00h.
Image may be NSFW.
Clik here to view.Ĉiuj salonoj havas projekciilon (kun sistemo VGA), sed komputilon devas kunporti ĉiu preleganto. Kaj ĉiuj salonoj havas fenestrojn al la ĝardeno.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
La belega ĝardeno kaj la sportaj ejoj estas komunaj kaj libere uzeblaj.
Image may be NSFW.
Clik here to view. Ekzemple, por eventualaj programeroj, kiel la paroliga kurso de Esperanto.
Image may be NSFW.
Clik here to view.
La akceptejo de la kongreso troviĝos dekstre de la akceptejo de la bieno. La enirejo estas iom kaŝita en ne tro vigla strato, do kiam vi alvenos atentu la mapon kaj tiun ĉi bildon.
Image may be NSFW.
Clik here to view.