Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso

$
0
0

La 91-a SAT-kongreso okazinta en Kragujevac (Serbio) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 :

— spronas al solvado de lastaj praktikaj detaloj por aperigo de ĝisdata papera adresaro plej malfrue en la komenco de 2019 ;

— subtenas la klopodojn de membroj serĉi rimedojn por emancipiĝi el maletikaj diskutlistoj kaj sociaj retoj ankoraŭ uzataj en SAT ;

— instigas la membrojn al limigo de insultaj interŝanĝoj en la SAT-diskutlisto por ne fuĝigi la partoprenantajn SAT-anojn kaj permesi pli da fruktodonaj debatoj por plievoluigi la SAT-movadon ;

— deziras, ke SAT-diskuto pliboniĝu per partopreno de pli da kamaradoj kaj per kreado de malpli babileca kaj pli serioza debata etoso en ĝi ;

— invitas la Poresperantan Fakon funkciigi vikipedian grupon kiu nutrus kaj ĝisdatigus la SAT-rilatajn artikolojn de vikipedio en Esperanto kaj aliaj lingvoj ;

— instigas SAT-anojn ampleksigi la ekzistantajn nacilingvajn artikolojn en vikipedio pri SAT kaj SAT-rilataj temoj kaj krei artikolojn pri ili en lingvoj en kiuj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas ;

— varme alvokas al frua aliĝado al 92a SAT-kongreso en Barcelono okazonta de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto 2019 ;

— atentigas ke kongresa programo nepre aperu frue, eĉ en provizora formo, por ebligi al SAT-anoj kaj gastoj aliĝi instige de enhavoriĉa programo ;

- petas, ke la venontaj OKK-oj evitu samtempecon de laborkunsidoj kun kernaj aranĝoj ;

— memorigas, ke dum SAT-kongresoj okazu laŭeble kontakto kun lokaj sindikataj kaj ĝenerale laboristaj organizoj ;

— bonvenigas la okazigon de praktikaj laborgrupoj pri redaktado de Sennaciulo kaj de SAT-retejo, kaj esprimas deziron pri okazigo de pliaj trejno-sesioj dum venontaj kongresoj ;

— bonvenigas la okazigon de la venontjara ILEI-kongreso en Ĉaĉak (13-20/7/2019) kaj kuraĝigas SAT-anojn ĝin partopreni, cele al refortigo de Esperanto-movado en Balkanio ;

— konstatas, ke kunlaboro kun ILEI povas esprimiĝi per eldonado de pedagogiaj lerniloj taŭgaj por laboristoj kaj rifuĝintoj, kiuj devis frue forlasi la klasikan eduk-sistemon ;

— gratulas pri la laboro farata de Eldona Fako Kooperativa kaj kuraĝigas al aperigo de novaj eldonaĵoj retaj kaj paperaj ;

— alvokas la SAT-anaron identigi laborkampojn, en kiuj ĝi kaj la esperantlingvanoj ĝenerale povas utile kontribui al la forpuŝo de naciismaj tendencoj ;

— subtenas la proponon, ke la PK okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj ;

— kuraĝigas SAT-anojn proponi esperantajn klerigo-tagojn al sindikatistoj precipe kiam haveblas subvencioj ĉu monaj ĉu per dispono de pagitaj labortagoj ;

— vokas membrojn laŭeble helpi en la vivo aŭ revivigo de LEA-oj.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330