Solema meditanto kaj asocia gvidanto, observanto de sia epoko kaj teoriulo kun longvida perspektivo, verkisto kun plumo jen akre ironia, jen plena de poezia sentemo, ŝercemulo zorgema pri moralaj demandoj, Lanti estis multflanka homo. Li postlasis ampleksan kaj enhavoriĉan verkaron, kiu invitas ĉiujn pensi per propra cerbo. La prelegantoj ilustros tion el diversaj perspektivoj, helpe de pli-malpli konataj dokumentoj.
- Lanti en Moskvo kun redaktantoj de "La Nova Epoko", 1922