Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Postkongresaj restad-eblecoj

$
0
0

Komence la OKK ne planis antaŭkongreson nek postkongreson en Serbio konsiderante la serion de E-eventoj en Iberio antaŭ la kongreso en Kragujevac. Dume tamen pluraj SAT-kongresaj aliĝintoj esprimis la deziron ne iri al Lisbono por UK, sed veni serbien iom antaŭ la SAT-kongreso, aŭ resti en Serbio ankoraŭ kelkajn tagojn post la kongreso. Efektive, estus domaĝe viziti nur Kragujevac kun ekskursoj al kelkaj proksimaj lokoj (maksimume je distanco de duhora busveturo) kiam Serbio proponas ankoraŭ multon alian por viziti, vidi kaj ĝui, kaj oni ne vizitas Serbion ĉiujare.

Sekve la OKK komencis pensi kaj sondi pri kio organizeblas antaŭ- aŭ / kaj post-kongrese. Unu, sed ne la sola eblaĵo pri postkongresa ekskurso estas "Vojo de vino".

Kio estas certa, vi povas plani eksterkongresan restadon en Serbio, ĉu antaŭĉu post la kongreso. Dum tiuj aldonaj tagoj vi povos laŭdezire dormi en la kongresa hotelo se vi mendos tion sufiĉe frue , aŭ ni helpos trovi alian tranoktejon moderkostan en aŭ ekster Kragujevac, aŭ ni organizos 2- aŭ 3-tagan eksterkongresan ekskurson kun tranoktado ie en Serbio se estos sufiĉaj interesatoj. Se vi alvenos al la kongreso tra Beogrado, ni organizos por vi malaltkostan veturigon de la flughaveno aŭ stacidomo ĝis la kongresejo kaj inverse. Se vi uzos malaltkostajn flugkompaniojn ĝis Niŝ (urbo en la sudorienta Serbio, sude-sudoriente de Kragujevac), ni konsilos kaj asistos vin por atingi la kongresejon de tie.

Kio estas grava, bonvolu aliĝi se vi ne jam aliĝis, klarigi al ni vian planon, mendi la loĝadon (se vi ne mem prizorgos ĝin) kaj pagi laŭeble baldaŭĉar ni devas pagi al la hotelo trionon de la prezo de rezervitaj ĉambroj gis la 15-a de majo. Tiam ni scios ĉu la hotelo povos gardi por kongresanoj pliajn dormĉambrojn ol ni rezerevos ĝis tiam. Dume ni ne povas garantii tion.

Surbaze de viaj planoj kaj deziroj ni komunikos al vi nian antaŭ- kaj postkongresan oferton.

Kontaktoj :
radojica.petrovic.rs ĉe gmail.com
pilipovickg ĉe gmail.com


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330