Legu plu...
La 11an de decembro
Naŭ monatoj pasis
Hodiaŭ estas la 9-monata datreveno de tiu tertremo kaj la cunamo. Laŭ la statistiko : Mortintoj estas 15841. Malaperintoj (ankoraŭ ne trovitaj homoj) estas 3943. Rifuĝantoj, kiuj perdis sian domon pro la cunamo aŭ forkuris de la radioaktive malpurigita loĝloko, kaj loĝas aliloke, estas 332691.
Koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven
- 11_12
Post la dua mondmilito komenciĝis kutimo organizi koncertojn de la Naŭa Simfonio de Beethoven en decembro, kaj en mia urbo oni unuan fojon organizis tiun koncerton en 1973. Ekde la unua koncerto ĝis la 20a mi estis ĝia korusano, kaj dum 13 jaroj mi estis la estro de la koruso. Ankaŭ en postaj jaroj mi kelkfoje kantis, do entute mi kantis preskaŭ 30 fojojn. Jam antaŭ kelkaj jaroj mi ĉesis kanti por pli okupiĝi pri Esperanto, sed kiam okazis la koncerto, mi ĉiam estis en la partero. Hodiaŭ okazis la 39a koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Je mia ĝojo, la koncertejo estis plena de 1800 aŭskultantoj. Tiu simfonio konsistas el 4 movimentoj. Ĝenerale oni interpretas tiujn jene : la unua movimento bildas malesperon ĉirkaŭ Beethoven, kiun kaŭzis tiama diktatora politiko. La dua, batalon kontraŭ tiu diktatoreco, la tria, fuĝon el tiu realo en dolĉan rememoron, kaj la 4a, realigon de la ideala mondo per la forto de Ĝojo. Tamen ĉi-foje en mia koro fontis jenaj bildoj en la respektivaj movimentoj : Dum la unua movimento, aperis bildoj de la tertremo kaj la cunamo, kiuj detruis ĉion. Dum la dua, etendiĝis pejzaĝoj de detruitaj urboj kaj vilaĝoj kun multege da rubaĵoj. Dum la tria, mi rememoris belajn pejzaĝojn iam ekzistantajn kun la bluaj ĉielo kaj maro kaj verdaj pinarboj laŭ la marbordo. Dum la kvara, aŭdiĝis fortaj voĉoj por la rekonstruado. Komence de la kvara movimento estis profunda silento, el kiu feble aŭdiĝis melodio de Ĝojo. Ĝi pli kaj pli fortiĝis kun viraj, virinaj kaj diaj voĉoj kaj alvokoj fieraj. Kiam la muziko finiĝis kun eksploda Ĝojo, mi tre emociiĝis kun larmoj. Certe ĉi-jara koncerto estis speciala ambaŭ por korusanoj kaj aŭskultantoj.
Kaimaniere la korusanoj akceptis la katastrofon
- 11_12
Ĉiun jaron la preparado por organizi la koruson komenciĝas en marto. Dum tiuj tagoj okazis la katastrofo. Ĝi donis grandan ŝokon al la organizantoj kaj la korusanoj. En la broŝuro de tiu ĉi koncerto aperas jenaj voĉoj : S-ino Takada Hacuki, korusgvidantino : Ekde la 11a de marto, mi ne povis kanti dum longa tempo. Mi sentis min sinkanta suben. Sed mi kuraĝigis min, vidante gejunulojn. Mi ne rajtas malesperi. Mi devas fari, kion mi povas fari. Kaj tio estas muziko por mi. Ĉi-vespere mi kantos kun tiu arda sento. S-ino Cukuda Tomoko, pianisto : Kiam ni komencis kanti meze de majo, mi ĉiam demandis min, kion mi povos fari, kiamaniere mi vivu. Kaj hodiaŭ ni, tenante tiujn doloron kaj malĝojon, kantos la melodion de Ĝojo kun preĝo al Toohoku. S-ino Nakamura Jooko, pianisto : Ĉi-jare ĉiuj japanoj vundiĝis. Dum tiuj dolorigaj monatoj mi rimarkis, ke banalaj ĉiutagaĵoj estas tre valoraj por mi, kaj pro tio mi devas danki. S-ino Ŝimizu Kazuko, korusanino : Komence mi pensis, ke ĉi-jare ni ne povos havi la koncerton. Nun mi kore fidas la forton de muziko. Ni forviŝu larmojn kaj kantu la melodion de Ĝojo per la tuta forto. S-ino Funamizu Migiŭa, korusanino : Pro la katastrofo mi malsaniĝis, Tiam mi renkontis la Naŭan Simfonion, kaj resaniĝis. S-ro Niŝimura Kazuo, korusano : Ankoraŭ troviĝas multaj homoj, kiuj ne povas reveni hejmen. Hodiaŭ mi kantu por kuraĝigi tiujn suferantojn. Resume ĉe la fino s-ino Tanaka Mikiko, unu el la organizantoj, skribis jene : Multon rabis al ni la momenta natura katastrofo. Ni, kiuj loĝas geografie proksime sed damaĝe malproksime de la inundita regiono, ĉagreniĝis pro nia senkapableco helpi la suferantojn. Ĉu ni ne povos helpi ilin per la forto de muziko ? La respondo estis ne. Tuj post la katastrofo ĝi povis fari nenion, sed kiam la situacio iom stabiliĝis, aŭdiĝis koraj voĉoj. Tiam muziko komencis helpi la koron de la suferantoj. Muziko ne estas senkapabla ! Ĝi havas senliman forton ! Muziko povas fariĝi nutraĵo por la koro, kaj donas kuraĝon por vivi. Ni timis, ke ni ne povos komenci la organizadon. Ni demandis nin, ĉu ni povos havi la koncerton. Sed dank'al helpo de multaj homoj, hodiaŭ ni mirakle havas konceton. Dankon al ĉiuj !