La Monteto Sankta-Mikaelo
La Monteto Sankta-Mikaelo estas roka insuleto alta je nur 80 metroj, kiu situas inter Normandio kaj Bretonio en la Manika Markolo. Sur ĝi konstruiĝis abatejo kun preĝejo sur la pinto. La abatejo kaj ties dependaĵoj estis klasitaj Monumentoj Historiaj en 1862. La golfeto de la Monteto estis klasita Monda Heredaĵo de Unesko en 1979 kiel natura kaj kultura bieno.
En granda projekto por reinsuligi la Monteton, nova ponto al la Monteto estos malfermita en 2014 al piedirantoj kaj navetveturiloj sed malpermesita al aŭtoj. En 2015 post detruo de la nuna aŭtovojo al la Monteto, la rivero Couesnon povos flui ambaŭflanke de la Monteto kaj peli la sablon al la maro kiel montras la sekvanta bildo.
En 2015 : preĝejo, mirindaĵo kun klostro, rivero Couesnon kaj nova ponto-vojo al la Monteto.
Historio. Sur la Monteto, en 708, la episkopo de Avranches konstruigis sanktejon dediĉitan al sankta Mikaelo, la ĉefanĝelo. Post faloj kaj fajregoj la nuna preĝejo staras kun antaŭa teraso, klasika fasado, reduktita romanika navo kaj pli alta flamgotika ĥorejo.
La Mirindaĵo estas la nomo de du trinivelaj konstruaĵoj malantaŭ la preĝejo, flanke de la monteta roko. La klostro staras sur la tria nivelo de la okcidenta konstruaĵo. Benediktana abatejo, pilgrimejo ĝis la franca Revolucio kaj prizono de 1792 ĝis 1863. Laŭ la sola strateto, kiu supreniras al la abatejo, estas 300 butikoj. Tie vi povos gustumi ŝaŭmkirlitan omleton de patrino Poulard.
En la golfo de Monteto Sankta-Mikaelo, klasita de UNESKO, videblas polderoj, salherbejoj, mitulfostaroj kaj ostroparkoj, plaĝoj por velĉarado.
La ŝafoj sur la salherbejoj.
La velĉarado en Cherrueix.
La Monteto vidata de la maro, videblas la mirindaĵo kaj la preĝejo supre.
© Christian Bertin