En Nia Voĉo, bulteno de MEL (Madrida Eo-Liceo) :
http://www.esperanto.es/pli/images/...
En La Ondo de Esperanto :
http://sezonoj.ru/2013/08/227sat/
En Libera Folio :
http://www.liberafolio.org/2013/sat...
En Esperantolehti, organo de Eo-Asocio de Finnlando, p12-13 :
”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj”
Fotoj : Robert Bogenschneider
Jen la temo de la 86-a SAT-kongreso, kiun SATeH (la hispanlingva branĉo de SAT) sukcesis organizi en la hispana ĉefurbo Madrido.
- Grupfoto
Ĉirkaŭ 100 partoprenintoj kunvenis de la 28-a junio ĝis la 4-a aŭgusto en konvena universitatkvartala ”Colegio Mayor Chaminade”, post subita devo trovi alternativan kongresejon. Des pli mi dankas kaj gratulas al la OKK, precipe Pedro Sanz, Jose Maria Salguero (Kani) kaj Miguel Fernández, sed ankaŭ la reston de la teamo.
De Kani gvidataj promenoj tra la urbo konatigis nin kaj kun la pasinta historio (Franco kaj la interna milito kun bataloj ankaŭ en Madrido mem), kaj kun lokoj de aktualaj okazaĵoj kiel la manifestacioj de la ”indignuloj” (Movado 15M). Imprese estis kontaktoj kun eksteresperantistaj instancoj : ni estis akceptitaj en la sindikato CNT ; okazis podiaj diskutoj (en la hispana, kun heroa sinsekva traduko al kaj el Esperanto fare de Jorge Camacho) kun la feministino Prado Esteban, ĵurnalistoj de la tradukreto ”Tlaxcala”, la universitatnivela gazeto ”Germinal” aŭ la anarkiisma ”Tierra y Libertad”, kiu uzas Esperanton en sia kolofono kaj reĝisorino de la mallonga filmo ”CiudadanosDelMundo” pri la mistrakto de senhejmuloj kaj fremdaspektantoj, en kiu rolis ankaŭ OKK-ano Pedro Sanz. Eĉ okazis surpriza vizito de la koruso ”Solfónica”, kiu kutime kantas surstrate por la ”Indignuloj” de la movado ”15M”.
Ekskurso al la mezepoka (inkvizicia) urbo Toledo kun vizito de ties juda kvartalo kaj muzeoj : visigota, sefarda kaj de la fama pentristo ”El Greco” kun ties agrabla ĝardeno por ripozi de la eĉ pli alta varmo ol en la somera Madrido.
- Ŝatata renkontiĝejo, la monumento de Cervantes, Don Quijote kaj Sancho Panza, k Alkazaro en Toledo
Prelegoj kiel ”Lastatempaj sociaj movadoj en Usono” de Brandon Sowers, ”Solidara sociala ekonomio” de Félix Jiménez Lobo kaj ”Komunikado kun eksterteranoj” (Manuel Pancorbo) klerigis iom pli longe, dum ne rajtis manki du peĉakuĉaj sesioj (tie prezentoj daŭras nur 20x20 sekundojn, kun tre variaj temoj).
JoMo dancigis per duonvespera koncerto, dum la lastvespera ”Vivu la teat- ro !” ebligis al deko da artistoj esprimi sin. Krom abunda libroservo donaca ekzemplerego de ”Don Quijote” pezigis la valizon.
- Radiointervjuo kun juna ĵurnalistino, perata de Kani. Foto : Paulo Branco.
Franjo Leveque kaj teamanoj invitis al la sekva SAT-kongreso, kiu okazos de la 9-a ĝis 16-a aŭgusto 2014 en la bretona urbo Dinano, nordokcidenta Francio.
Du rezultoj de la kongreso estas la 363-paĝa libro de Miguel Fernández ”Poezio : armilo ŝargita per futuro” kun kolekto de engaĝitaj poemoj, kaj prezentado de la longe prokrastita DVD ”Esperanto” de D. Gautier, kun subtekstoj en dudeko kaj dublado en manpleno da lingvoj.
En la retejo http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html relegeblas la programo, kaj eblas esplori filmojn, fotojn kaj aldonajn artikolojn – frandu la abundan materialon, kaj eble ĝis revido venontjare en Francio...
RB
Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono (koncizigita versio 400-vorta pretigita por la revuo Esperanto el pli kompleta origina teksto, sekve aperanta) plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.
SAT kongresis en la indignula ĉefurbo
"Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktoj" temis la 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto en Madrido, kiun organizis ĉefe SATeH-membroj (SAT-en-Hispanio), kaj partoprenis pli ol 100 personoj.
Politika radikaleco de SAT esprimiĝis per kantado de la Internacio surstrate, omaĝe al la mortigitoj de Atoĉa en 1977 dum la « hispana transiro al demokratio » ; kreskas kolektiva optimismo – post jaroj da financa malforto.
Student-restadejo ŝirmis la kongreson. Kontaktoj multnombris ; kun
studentoj per Esperanto-kursoj, panel-ekspozicio de Hispana
Esperanto-Federacio (HEF) kaj prelego hispanlingva pri Esperanto kaj
SAT, kun laborist-organizoj kaj lokaj sociaj figuroj - ĝis dum
ekskursoj. Unu el ekskurstemoj "Vojaĝo al la Mezepoko", gvidita de
fakulo Félix Rodrigo Mora ekkonigis ĉirkaŭmadridajn eksterturismajn
lokojn ligitajn al la « malferma konsilio » kaj forua leĝaro, la komunuma
reĝimo, interhelpaj sistemoj, popola romanika arto, pli ĝenerale pri
fluso kaj malfluso de mezepoka tolerado ktp.
Arta flanko estis eksterkutima : aperis indignula koruso Solfónica, kies
scenejo estas sistemkontestaj manifestacioj kontraŭ fisk-rigora
politiko ; dancigis JoMo kongresanojn, eĉ kelkajn studentojn ; surprizis
ĉiujn spektaklo "Vivu la teatro !" per komedia kaj deklama talentoj de
envolvitaj kongresanoj kaj neesperantistaj intervenantoj sentime
esprimiĝantaj en Esperanto ; abunde kaj verve deklamis Miguel Fernández
el sia nova libro Poezio : armilo ŝargita per futuro kolektanta
revolucian poezion eldonita de SATeH.
Plagas esperanto-komunumon vizaj problemoj, kiuj baris vojon al kvin komoranoj kaj du malianoj. Migrad-libera temo aperis ankaŭ per projekcio de filmo Mondcivitanoj - ĉeestita de reĝisorino Natalia Román kaj de aktivulo kontraŭ polica ĉikanado al senlegitimilaj enmigrintoj - montranta situacion de enmigrintoj en Hispanio, en kiu SATeH-ano Pedro Sanz prezentas sennaciismon. Plie venis informo pri Moskvaj amasarestoj de eksterlandanoj. Proteste, la kongresanoj en sia Deklaracio "gratulas agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas EU-ŝtatojn, kiuj membras en Frontex-sistemo, ĉesigi ĉikanojn" kaj "energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon".
Eldona Fako Kooperativa de SAT finfine aperigis, post kompleksa kaj ampleksa laboro, atenditan dokumentfilmon Esperanto de Dominiko Gaŭtiero kaj freŝe eldonis i.a. bildrakontaron de Serĝo Sir' : BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, bildstrie rerakontitajn klasikajn verkojn.
Rekt-demokratio regis per kvin tutmatenaj laborkunsidoj - kie traktiĝas ĉiuj Asociaj aferoj - kaj per akcepto de novuloj en diversaj funkcioj. Eĉ etskale, SAT hodiaŭ kiel dekomence strebas "kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio".
Jen la kompleta, origina teksto de la kongresartikolo, kiel redaktis ĝin la proponkomisiono :
Kultura vigliĝo en radikala etoso
SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda = nacilingva traduko) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT grupigas homojn de diversaj tendencoj, ĝenerale maldekstraj. Ĝi estas sennacieca, t.e. strukturita surbaze de individua membreco kaj ne landaj sekcioj.
Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo "Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktoj". La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio, memstara, sed kun SAT ligita asocio, kiu agadas tiulande).
La politika radikaleco de SAT estis pli perceptebla dum ĉi tiu kongreso ol pli frue – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant' komence kaj fine de la kongreso, tion emblemas. Spureblas en SAT ankaŭ kreskanta kolektiva optimismo – post malfacilaj jaroj, en kiuj SAT staris antaŭ financa klifo. Ankaŭ la politika spektrolarĝo etendiĝas per la pliaktiviĝo de la Ekologia Frakcio kaj la Vegetara Sekcio– kiuj kunvenis ĉi-kongrese apud aliaj SAT-frakcioj, la sennaciista, komunista kaj liberecana, kaj ankaŭ la Poresperanta Fako, sekcio, kiu okupiĝas pri la informado direktata al la ekstera publiko pri Esperanto kaj SAT.
Ĉi-foje oni disponis aparte taŭgan kongresejon, komfortan studentan domon en la universitata kvartalo, kie oni kune loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, en malfacilega momento trovitan post la subita malebliĝo uzi la antaŭe planitan. Apartan laŭdon ricevis de multaj kongresanoj la organizantoj, kiuj faciligis kontaktojn kun simildirekte agantaj lokaj neesperantistoj, dum ili prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj pli abundis ol en kelkaj pasintaj jaroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la hispana ambasado resp. la franca konsulejo rifuzis vizojn.
En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj kvankam la formaligo de tio daŭre restas plenumenda tasko, viglas artaj agadoj kaj kadre de SAT kaj ekster ĝia kadro de SAT-anoj en kuneco kun aliaj - kiel la menciita Interkant', gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de ĉi tiu kongreso estis eksterkutima : unu vesperon aperis mallonge la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie la sistemkontesta publiko protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. Jomo estas la artista nomo de Jean-Marc Leclercq, multlingva kantisto el Toulouse (Francio) kaj unu el la plej konataj Esperanto-kantistoj. La vespera spektaklo "Vivu la teatro !" surprizis ĉiujn per la komedia kaj deklama talento de surprize granda nombro de kongresanoj. En alia tago Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio : armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).
Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton : interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la disktrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista Kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT) kaj Eduardo Larrouy (Grupo Esperantista de Bilbao). Kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj, grava en la nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio, okazis en aranĝoj kiel podia diskuto ("Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj") inter hispaniaj aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala (http://www.tlaxcala-int.org/). Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato, Irene, Sekretariino pri Gazetaro kaj Komunikado de la Loka Federacio, kaj Alfredo, de la Sindikato de Instruado de la LF, klarigis ĝian funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT.
Plago de la esperantista komunumo estas vizaj barieroj, kiel kiel la ĉi-foje spertitaj, kiuj malfaciligas aŭ malebligas al homoj el granda parto de la mondo veturi al la plejparte eŭropaj landoj, kie la esperantista vivo koncentriĝas. SAT interesiĝas pri la pli larĝa kunteksto, landlimaj barieroj kaj migrado ĝenerale. Unu vesperon projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj per prezento de diversaj vidpunktoj reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. En ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, prezentas la sennaciismon al la hispanlingva publiko. Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Ambaŭ aferoj rezultigis du alineojn en la kongresa Deklaracio, kiuj "gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn" kaj "energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon".
En pliaj punktoj la Deklaracio tuŝas ekologion, la hispanan 15M-movadon, la notindan fakton, ke nuntempe oni emas "en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj". Menciinda, ĉar temas pri reviviĝo de malnova tradicio de la anarkiista-liberecanamedio. La kontraŭhierarkia, antaŭfigurapolitika fono de Esperanto ricevas rekonon en tiu medio eĉĉe multaj, kiuj mem ne lernas ĝin. Ekzemplas la ne de esperantistoj organizita, sed esperantlingve nomita Anarkiisma Somera Tendaro aŭ la retejo www.anarkismo.net.
La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du zorgodonaj malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la ne plu laŭorda eldonritmo de Sennaciulo (la principe dumonata organo de SAT) evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis. Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj la LEA-oj (memstaraj lingvoregionaj resp. landaj asocioj, kontrakte ligitaj kun SAT). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA. La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu "la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla". Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.
La kongreso rezoluciis ankaŭ, ke "la PK (Plenum-Komitato) studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos". Kio estas PIV ? Temas pri la Plena Ilustrita Vortaro (= nacilingva traduko), la plej ampleksa Esperantlingva difinvortaro, eldonaĵo de SAT. Nuntempe la vortaro ne estas disponebla kiel tutaĵo elektronike, kvankam registritaj uzantoj ĉe http://vortaro.net/ povas aliri la enskribojn po unuopaj notvortoj.
La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli
kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita
filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis.
Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda
estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir' : BoRoKo – Bildaj Resumoj de
Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ
vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.
Nekutime valoraj estis la ekskursoj dum tri postkongresaj tagoj. La lunda ekskurso, "Vojaĝo al la Mezepoko" gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, kondukis al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara turista itinero. Partoprenis ankaŭ kelkaj neesperantistaj simpatiantoj. Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto, pli ĝenerale pri la fluso kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la klasbatalo esprimiĝanta en la kontestado inter la konsilioj kaj la reĝeco. De Felix Rodrigo Mora venis ankaŭ eseo pri "Novaj sociaj movadoj : evoluo kaj perspektivo – Serĉe de vojo al la Integra Revolucio", legebla en la retejo de SATeH.
Vegetaranoj kaj veganoj faris sin pli rimarkeblaj ĉi-jare – kaj ilia agadmotivo atingis la Gvidrezolucion (oni "ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj"). La aktiviĝo de la Vegetara Sekcio vidiĝis en la frakcia kunveno, kiu diskutis interalie la neceson de baza deklaro, kiu klarigas kial vegetarismo legitime radikas en progresemaj, maldekstraj medioj. SAT ĉi-rilate fluas kun la tajdo, t.e. partoprenas socian evoluon multlande observatan.
En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion : per sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, kio konkretiĝis dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Ankaŭ, kaj ne laste, per sia nediskriminacia lingva elekto. Interne de SAT uziĝas nur Esperanto. Kiel ajn etskale, SAT hodiaŭ, kiel ĉe ĝia fondiĝo, klopodas "kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio".
Notoj por tradukontoj : Kelkaj terminoj prezentas defiojn al tradukantoj en la diversajn naciajn lingvojn. Jen rimarkigoj pri kelkaj tiaj. SAT-frakcioj : La termino "frakcio" (faction, Fraktion k.s.) kutime uziĝas por nomi grupon, kiu interkontestadas kun aliaj tiaj grupoj ene de organizaĵo. Rilate la frakciojn de SAT tio estus miskompreno. En germanaj tekstoj ni foje tradukis per Plattform, t.e. "platformo". Tio aŭ io simila eble taŭgas ankaŭ por aliaj lingvoj. fiska rigoro : Temas pri tio, kion oni nomas en multaj lingvoj "aŭstereco" (austerity k.s.). podia diskuto : diskuto inter aferkompetentaj personoj okazigata antaŭ spektantaro senlegitimilaj enmigrintoj : nomataj diverslingve "nedokumentitaj enmigrintoj", "kontraŭleĝigitaj enmigrintoj", "senpaperuloj" sennaciismo : tradukata plej ofte per anationalism, anationalisme k.s. liberecana : Ekvivalento de libertär , libertaire k.s. en diversaj lingvoj. Sed libertarian en la angla ne bone funkcias pro la alia politika signifo de tiu termino. Povas esti simila problemo en aliaj lingvoj. antaŭfigura : Ne al ĉiu konata politika nocio, sed aktuale ofta diskutobjekto en iuj medioj. En multaj naciaj lingvoj prefigurative, prefigurativaaŭ simile. Vidu la artikolon ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Antaŭfigura_politiko. forua : lokaj leĝoj, nomataj hispane fueros. Oni nomas ilin per tiu hispana nomo en multaj aliaj lingvoj. La artikolo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Foruo havas alsendojn al artikoloj en aliaj lingvoj, kiuj povas esti helpaj al la tradukanto. |