Legu plu...
La 15an de novembro
- centralo
La unuan fojon ĵurnalistoj vizitis la centralon de Fukuŝima n-ro 1 la 12an de novembro kaj fotis la damaĝon de la reaktoro de proksime.
Tage estas malvarmete, sed vespere kaj nokte pli kaj pli malvarmiĝis. Kiam mi sentas malvarmon, mi ĉiam pensas pri la damaĝita, pli malvarma regiono Toohoku.
Pakaĵo de francaj lernantoj
Antaŭ kelkaj tagoj al mi venis longa pakaĵo. Ĝi estas sendita de lernantoj de la lernejo en la urbo Marseille en Francio. Instruistino, Marie-ho, jam kuraĝigis nin per desegnaĵoj de siaj lernantoj, kaj nun denove per granda desegnaĵo kaj per bulboj de tulipo kaj narciso. Mi telefonis kaj demandis al la lernejestro de la mezlernejo Tooni, kiun mi helpas, ĉu li ricevos tiujn bulbojn, sed la respondo estis, bedaŭrinde, ne, ĉar oni baldaŭ komencos konstrui elementlernejon en la sama tereno. Do mi telefonis al s-ino Hasegaŭa, kiu loĝas en la provizora domo, rifuĝinte el Tooni. Ŝi volonte ricevos la bulbojn, ĉar multaj rifuĝintoj ŝatas prizorgi planotojn.
Kelkaj el tiuj bulboj jam havis malgrandan burĝonon. Dum vintro ili preparas sin por la venonta printempo, kaj en aprilo ili floros bele.
Floroj de Espero
Venis bulboj de tulipo de francaj lernantoj,
Ili estas donacoj al lernantoj de Tooni.
Aĥ, kelkaj el ili jam havas burĝonon !
Hardite de vintra malvarmo, en printempo
ili havos grandajn florojn de ESPERO !
Intervjuo de la estro de la centralo Fukuŝima
La 12an de novembro la unuan fojon la tereno de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 estas malferma al la ĵurnalistaro. Ĝis tiam TEPCO kaj la registaro rifuzis la postulon de la ĵurnalistaro pri la vizito al ĝi, pretekstante, ke la vizito malhelpos la laboron tie kaj tre forta radioaktiveco estas tro danĝera por la vizitontoj. Ĉi-foje 36 ĵurnalistoj buse proksimiĝis al la damaĝitaj reaktoroj.
En la stabejo la estro de la centralo s-ro Joŝida Masao unuan fojon respondis al demandoj de la ĵurnalistoj. Li tagnokte restas en la centralo kaj gvidas la riparlaboron de la reaktoroj. Oni taksas tiun homon tre alta pro lia taŭga gvidado dum la katastrofa situacio.
Demando : Vi unuan fojon parolas antaŭ la ĵurnalistaro. Kion vi unue volas diri al la popolanoj ?
Joŝida : Mi elkore pardonpetas de ili pro tio, ke okazis akcidento en la centralo, pri kiu mi estas respondeca, kaj ni donas al ili ĝenon kaj maloportunon. Venis al ni multe da mesaĝoj de subteno kaj kuraĝigo, kaj precipe tiuj el suferanta Fukuŝima, kuraĝigis nin multe.
Demando : Kiam estis la plej serioza situacio ?
Joŝida : Dum la unua semajno post la 11a de marto ni havis la plej krizan situacion. Mi ne povis imagi, kio okazos momenton poste, sed ni faris la plejeblon. Mi kelkfoje sentis, ke mi povos morti.
Demando : Kia estis la situacio, kiam okazis hidrogena eksplodo ?
Joŝida : Komence mi aŭdis la bruon “Bon !”, kaj mi demandis min, kio ĝi estis. Poste mi aŭdis de la homoj laborintaj ekstere, ke eble okazis eksplodo en la reaktoro n-ro 1. Pri la eksplodo de la reaktoro n-ro 3 mi aŭdis la bruon kaj vidis la bildon en televido. Pri la reaktoro n-ro 4 mi aŭdis la bruon en la stabejo, sed mi ne povis scii, en kiu reaktoro el n-ro 2 kaj n-ro 4 ĝi okazis.
Demando : Ĉu eblas stabiligi la reaktoron, kiam la brulaĵoj estas falintaj sub la reaktor-premujo ?
Joŝida : Laŭ la analizo de la ŝanĝiĝo de la temperaturo, mi komprenas, ke ĉar ne nur la reaktoroj kaj la reaktor-premujoj, sed ankaŭ la reaktor-sekurejoj estas malvarmigitaj, la reaktoroj estas stabilaj.
Demando : Vi diris, ke vi sentis, ke vi mortos. Parolu pli detale.
Joŝida : Kiam okazis la eksplodo en la reaktoro n-ro 1, en la stabejo mi ne povis scii, kia estas la situacio. Vidante laboristojn vundite revenantaj de la tereno, mi opiniis, ke se la reaktor-sekurujo estus eksplodinta, eliĝus granda kvanto da radioaktivaj substancoj, kaj tion ni ne povus regi. La reaktoro n-ro 3 eksplodis, kaj krome ni ne povis tuj enverŝi akvon en la reaktoron n-ro 2. Mi ne havis perspektivon, kaj sentis, ke en la plej malbona okazo pli serioziĝos la kernofandiĝo, perdiĝos ĉiuj kontraŭrimedoj kaj venos la fino.
Demando : Kiam tiu kriza situacio finiĝis ?
Joŝida : Post la ekspolodoj, komence de aprilo likis dense radioaktiva akvo, kaj ni dediĉis nin al la konstruado de la instalaĵo por akvo. Ĝi daŭris ĝis la fino de junio, kaj dum tiu periodo ni havis tre malfacilan tempon. En julio kaj aŭtuno la ĝenerala situacio stabiliĝis.
Demando : Kia estas la nuna situacio de la reaktoroj ?
Joŝida : Laŭ mia analizo de la donitaĵoj, la reaktoroj estas certe stabilaj, sed radioaktiveco estas tre forta kaj troviĝas danĝero por la laboro. Nun la reaktoroj estas sufiĉe stabilaj, do la loĝantoj povas senti sin trankvilaj, sed ankoraŭ laboro tie estas severa.
Demando : Kio ĝenas vin nun ?
Joŝida : Radioaktiva elmetiĝo de laboristoj kaj kiamaniere laborigi ilin estas gravaj problemoj, kvankam tiuj ne estas hodiaŭa aŭ la morgaŭa problemoj.
Demando : Kian perspektivon vi havas ?
Joŝida : Mi volas atingi la duan ŝtupon, nome haltigi la reaktorojn en malvarma stato. Tio plenumos la postulon de la loĝantoj en Fukuŝima. Multaj laboristoj ĉi tie devenas de la marborda regiono de Fukuŝima. Iliaj familianoj rifuĝis ekster la regiono. Ĉiuj laboristoj havas volon renormaligi la regionon. Ankaŭ mi volas labori, celante tion.