Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Redaktangulo201701-02

$
0
0

Karaj legantoj,

Jen numero denove enhavanta plurajn kontribuojn, kiuj fontas el materialo prezentita okaze de la pasinta SAT-kongreso. Ĉu vi jam pripensis vian ĉeeston, kaj eventuale eĉ partoprenon en la programo de la venonta, kiu estos la unua SAT-kongreso en Azio ?

Al tiuj diverstemaj kongresaĵoj aldoniĝas aparte varia kolekto de artikoloj, spegulanta la diversecon de vidpunktoj kaj manieroj aktivi ene de SAT. Certe ne kun ĉio vi plene konsentos, sed ĉu ni ĉiuj ne estas kune por reciproke kleriĝi kaj kunkreski per interŝanĝo de malsamaj spertoj kaj opinioj ?

Fine, ni invitas vin atente legi la ĉi-suban komunikon de la PK, kaj pripensi vian eventualan kandidatiĝon. Ĉies helpo estas bonvena, kaj utila. La plenumo de administraj taskoj estas necesa por certigi efikan eldon-agadon kaj glatan kongres-organizadon.

Agrablan kaj partopren-instigan legadon deziras al vi
La redaktoskipo

Venontaj limdatoj

Sennaciulo 5-6 (1343-1344) : 20a de aprilo

Sennaciulo 7-8 (1345-1346) : 20a de junio

Elekto de nova Plenum-Komitato de SAT

La Plenum-Komitato de SAT sciigas la membraron, ke ĝia mandato finiĝos la 28an de februaro 2018. Ĝi invitas ĉiujn individuojn kaj grupojn elekti siajn kandidatojn aŭ kandidati persone por la nova PK. Ĉiu kandidato bone legu la paragrafon 13 de la statuto. Por kandidatiĝi bonvolu procedi jene :
1 a. Individuaj kandidatoj bonvolu sendi skriban kandidatiĝon, kun mallonga sinprezento kaj malgranda foto, al la SAT-sidejo aŭ rekte al la adreso kontakto@satesperanto.org antaŭ la 15a de majo 2017.
1 b. SAT-rondo povas sendi liston de kandidatoj, kun samaj indikoj kiel supre.
2. Ĉiuj kandidatoj estos prezentitaj al la membraro unue en la juli-aŭgusta Sennaciulo, poste dum la kongreso en Seulo, kaj fine decidos la ĝenerala referendumo, kiu ekos en novembro 2017.
3. Dum la referendumo, oni voĉdonos por ĉiu kandidato individue, kaj la 8 kandidatoj kun plej granda nombro de jesaj voĉoj estos novaj PK-anoj.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330