Legu plu...
La 08an de majo 2013
Vizito al Onahama
Pli kaj pli malaperis spuroj de la katastrofo. Tio hastigis min viziti lokojn, kiujn mi ankoraŭ ne vizitis. Unuj tiaj lokoj estis la urbo Onahama kaj Spa-Resort Hawaians, kiuj situas sude de la urbo Iŭaki en la suda parto de la gubernio Fukuŝima.
La 8an de majo mi vizitis Onahama laŭ la trajnlinio Ĵooban, kiu ligus Tokio kaj Sendai, se ne okazus la nuklea akcidento. Mi prenis trajnon de Tokio kaj ĝuste antaŭ la tagmezo mi atingis la stacidomon Izumi. De tie per buso mi iris al la centra parto de Onahama kaj poste piede al AquaMarin Fukuŝima (Akvario Fukuŝima).
La haveno, apud kiu staras tiu akvario, estis damaĝita de la cunamo, sed jam ĉio estas tiel bele riparita, ke mi trovis neniun spuron de la cunamo. La suba estas foto montrita sur la muro de la akvario.
Poste mi vizitis la akvarion. Laŭ Vikipedio damaĝo de la akvario estas jena :
La tertremo neniom damaĝis la konstruaĵon, sed la posta cunamo inundis la bazan etaĝon kaj detruis elektrosistemon, pro kio 90% de la fiŝoj mortis. Poste okazis la nuklea akcidento, kaj ĉar la akvario situas en la 30-kilometra radiuso de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝimo, transportdo de nutraĵoj haltis. La akvario translokigis marbestojn al aliaj akvarioj en aliaj regionoj, sed pro manko de elektro kaj nutraĵoj, 200 mil marvivaĵoj mortis.
Tamen 4 monatojn poste, la 15an de julio 2011, la akvario komencis refunkcii.
Tranokto en Spa-Resort Hawaiians
Mi tranoktis en la hotelo Spa-Resort Hawaiians. Tiu hotelo havas tre interesan historion, kaj post la katastrofo ĝi devis multe strebi por remalfermi sin. _ Tiu hotelo ne estas simpla hotelo, sed grandega kombinaĵo de 3 hoteloj, Akva Parko kun naĝejo kaj teatro de havaja danco, kaj granda banejo kun feŭdismepoka etoso. Kio plej interesis min, tio estis hula-dancistoj, kiuj vojaĝis en la tuta Japanio post la katastrofo. Tiu hotelo havas tre interesan historion.
En la 1960-aj jaroj Japanio ŝanĝis energipolitikon de karbono al petrolo. Pro tio karboindustrio malprogresis kaj devis ĉiel vivteni sin en aliaj kampoj. Ankaŭ la karbominejo Ĵooban suferis. Tiutempe multaj japanoj ne povis ofte vojaĝi eksterlanden kaj la plej ŝatata loko estis Havajo. La kompanio ekpensis uzi ĝistiam neutilan varman akvon el la minejo por granda banejo, kaj malfermis hotelon nomatan “Havajan Centron Ĵooban” en 1966. Por Havajo ne manku havajaj hula-dancistoj. Do la kompanio fondis lernejon por provizi dancistinojn al la Centro. _ Tiu projekto grande sukcesis. En 1970 1.55 milionoj da homoj vizitis ĝin.
Poste laŭ la progreso kaj malprogreso de la japana ekonomio, la Centro same progresis kaj malprogresis. En 1988, profitante la “bolantan” japanan ekonomion, ĝi renovigis sin grandskale kaj ŝanĝis la nomon al Spa-Resort Hawaiians. En 2000 AquaMarin Fukuŝima malfermiĝis en la najbara distrikto, kaj tio akcelis la furoron de Spa-Resort Hawaiians kun 1,5 milionoj da vizitantoj. En 2006 la filmo “Hula-junulinoj” publikiĝis en la tuta Japanio, kaj 1,61 milionoj da homoj visitis ĝin en 2007.
En marto 2011 ĝin atakis la tertremo, la cunamo kaj la nuklea akcidento. La tertremo multe skuis ĝiajn konstruaĵojn, sed la damaĝo estis malmulta, kaj la cunamo ne atakis ĝin, ĉar ĝi situas inter montetoj, sed la nuklea akcidento multe influis ĝin. Pro la timo al radioaktiveco ŝarĝkamionoj ne venis en la urbon, kaj Spa-Resort Hawaiians suferis pro manko de manĝaĵoj. Krome la 11an de aprilo alia granda tertremo okazis ĝuste sub la konstruaĵoj de la hotelo kaj grave damaĝis precipe Akvan Parkon, kie troviĝas la teatro por hula-danco. Spa-Resort Hawaiians devis haltigi la funkciadon.
Dancistoj, multaj el kiuj mem estis suferantoj de la katastrofo, perdis okazon kaj lokon por danci. La 25an de marto la prezidanto de Spa-Resort Hawaiians lanĉis projekton, ke la dancistoj turneu en la tuta Japanio. Li klarigis sian intencon jene : “Ni devas haltigi la funkciadon de la hotelo pro la granda damaĝo. Dum la venontaj monatoj, se ni faros nenion, nur atendante la refunkciigon, pagante salajron al la laboristoj, tio estos simple granda perdo. Sed se ni uzos tiun monon por plialtigi nian nivelon, tio ne estos perdo, sed investo. Niaj hula-dancistoj dancu en la tuta Japanio. _ Ni pagu la tutan elspezon por tio. Tio estu simbolo por la restarigo de la regiono Toohoku. Ni nepre restarigu nian urbon Iŭaki kaj Spa-Resort Hawaiians”.
La dancistoj havis okazon danci. La 22an de aprilo ili komencis ekzerci sin, la 3an de majo ili ekdancis karavane en diversaj urboj ĝis la 1a de oktobro. Dum tiuj monatoj ili dancis 245 fojojn en 124 lokoj en 26 gubernioj. Ili dancis surstrate, en rifuĝejoj, en lernejoj, nome ĉie, kie ili estis bezonataj. La 29an de oktobro la filmo “Ni strebu, hula-dancistoj ! - Ili vivas en Fukuŝimo kaj kiel ili estas nun” estis publikigita. La 8an de februaro 2012 Spa-Resort Hawaiians refunkciis post la riparado de 4,2 miliardoj da enoj (42 milionoj da eŭroj).
Mi demandis de la funkciulino en la hotelo pri la nuna stato. Ŝi respondis, ke la nombro de la vizitantoj nun superas tiun post la publikigo de la filmo “Hula-junulinoj”. _ Mi estas certa, ke oni povas atribui tiun sukceson al la dancistinoj, kiuj turneis kun firma decido, ke ili restarigu Toohoku-on, Iŭaki-on kaj Spa-Resort Hawaiians. Dum preskaŭ unu jaro ĝis la refunkciigo, la granda hotelo estas senhoma kaj malluma. Kiam oni refunkciigis la hotelon la 1an de oktobro 2011, telefonoj sinsekve kaj senĉese sonoradis. Kia ĝojo ! Vere Japanio estas la lando de virinoj, la lando de la antikva reĝino Himiko.
Vespere je la 8a komenciĝis Hula-danco en la teatro. Belegaj estas dancistinoj, kiuj dancas per delikataj movoj de talioj kaj fingroj, kaj kontraŭe fortaj estis viraj dancistoj, kiuj svingas torĉojn kun flamoj. Spektantoj estis ebrie sorĉitaj. Dancistoj kaj spektantoj komune havis ĝojon pro la restariĝo.
En la broŝuro, dancistino Kudoo Mucumi skribis jene : “Ni dancistoj jam antaŭe havis fortan solidaran senton, sed post la turneoj tiu sento plifortiĝis. Ni havis grandan celon kune reveni al la teatro en Spa-Resort Hawaiians. Ni sukcesis reveni, dank' al vi. Venu denove por spekti nin !”
En iu ĵurnalo, mi legis, ke kiam ili vizitis rifuĝejon en la lernejo en la urbo Kazo en la gubernio Saitama, ili vidis kun larmoj mizeran vivon de la rifuĝintoj el Fukuŝimo kaj poste ili fariĝis pli fortaj kaj havis pli fortan deziron sukcesigi la turneojn.
Sube mi tradukos poemon “Aina, Fukuŝima”. Dancistinoj dancis, akompanate de tiu poemo. Signifo de Aina en la havaja lingvo estas “hejmloko” kaj Iam, “antaŭen paŝu”.
Aina Fukuŝima
Aina Fukuŝima,
Tiel longe, kiel ni vivas, denove kaj denove,
Ni povas restariĝi, plifortiĝi, nepre.
Ni neniam forgesos decidon ne rezigni,
Ni paŝu nove antaŭen kun ridetoj.
Kiam ni vidas apud ni,
Tie troviĝas amikoj kun la sama decido,
Ne lasu niajn manojn, certe venos brila estonteco.
Aina Fukuŝima, unu sola loko en la mondo,
Aina Fukuŝima, ni florigu ridetojn denove.
Nun tenante feliĉon en nia sino,
Ni vivu nunan tempon trezore.
Ni povos venki ĉiajn altajn murojn, kune.
Aina Fukuŝima, unu sola loko en la mondo,
Aina Fukuŝima, ni florigu ridetojn denove.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.