Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Kongresaj programeroj

$
0
0
Jen listo de programeroj kiuj, se ne okazas eksterordinaraj neatenditaĵoj, estos disvolvitaj dum la kongreso.
JPEG - 49.3 kb
Poezio : armilo ŝargita per futuro

- Koncerto de JoMo (Jean-Marc Leclercq).

- Spektaklo “Vivu la Teatro !”.

Kadre de nia madrida SAT-kongreso ni faros omaĝon al la teatro. Ni ŝatas teatron kaj teatri. Ni pensas, ke se ne ĉiu el ni estas iu Laurence Olivier, iu Chaplin, iu Pavarotti ktp... ja multaj el ni povas digne elturniĝi sursceneje, feliĉi kaj feliĉigi aliajn per la magio de teatro. Ni pensis do pri spektaklo ludota de ĉiuj kongresanoj kun minimume digna arta nivelo interesataj en ĉi omaĝo. Kompreneble, nia diseco ne permesintus al ni munti formalan teatraĵon, sed eblis kunmeti unuopajn projektojn de ludado en tutan spektaklon, nian komunan verkon. Ĉiuj kompanoj kapablaj voĉlegi aŭ reciti poemon, prezenti etan monologon, mimadi, unuope aŭ grupe ludi muzikilon aŭ kanti ktp estis petataj al partopreno. Surbaze de ĉiuj proponoj ricevitaj ni kreis rakontan fadenon kaj fonmuzikon laŭan al la naturo de la ludotaĵoj. Tiel ni preparis nian kolektivan spektaklon “Vivu la Teatro !” sub la gvidado de la poeto Miguel Fernández.

- Prelego de Félix Rodrigo Mora pri “Novaj sociaj movadoj : evoluo kaj perspektivo. Serĉe de vojo al la Integra Revolucio”.

- Prelego de Prado Esteban pri “Virinoj kaj Revolucio”.

En ĉi raporto mi traktos la temon, pri kiu mi plej multe laboris en la lastaj jaroj kaj pri kiu mi publikigis plurajn librojn kaj artikolojn, nome pri la virina afero en la nuno. Mi faros tion ne sub la specialigita vidpunkto de la nova politika seksa diskriminacio, sed surbaze de emo al universalismo, nepre necesa en ĉi epoko kaj pli proksima al la spirito de ĉi kunveno.

La universalismo, la integranta kaj integra mond-rigardo hodiaŭ malaperadas, nuntempe triumfas sekteco, kio egalas klanan patriotismon ; korporaciemo, kio egalas grupan egoismon ; partieco, kio egalas profit-aman manieron vidi la realon ; fragmenteco, kio egalas manieron vuali la veron de la aferoj. Plie, kreskas fanatika netoleremo al diverĝeco kaj al libero...

- Prelego de Antonio Marco Botella, aŭtoro, inter multaj aliaj, de la verkoj “Laboristaj kronikoj” kaj ties hispanlingva versio “Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista”, pri “Eŭropo kaj Al-Andalus historie”.

Antonio Marco Botella, prezidanto de “Fundación Esperanto”, grava esperanta verkisto kun pli ol dek tri esperantaj libroj eldonitaj (precipe pri historio kaj beletro) proponas prelegon por pripensi pri Eŭropo : historia kombino de kulturoj (Grekujo, Romio… ankaŭ Al-Andalus), influo de nacioj kaj naciismoj, laboristaro kaj kapitalismo, problemoj kaj krizo, pripensaĵoj koncerne al pasinteco kaj aktualaj horizontoj…

- Prelegoj de Toño del Barrio pri “Ideologiaj tendencoj en la hispana Esperanto-movado” kaj pri “El idioma Esperanto y la asociación mundial anacional SAT” (hispanlingve).

La Esperanto-movado havas en Hispanio tre oftan antaŭbildon, ke temas pri malnova ideologio propra al framasonoj kaj anarĥiistoj en la epoko de la Hispana Respubliko dum la 30aj jaroj. Tamen, kiel en aliaj landoj kaj epokoj, fakto montriĝas ke la movado estis tre plurala, eĉ ene de la laboristemaj komunumoj. Ni havos la okazon konatiĝi kun kelkaj el tiuj tendencoj, fokusigante nian atenton ĉefe en la laboristajn rondojn. Tie ni trovos ja la specifecon de la anarĥiista aliro al la internacia lingvo, kaj ankaŭ la radikojn kiujn Esperanto trovis en diversaj socialistaj kaj komunistaj partioj kaj sindikatoj.

- Prelego de Félix Jiménez Lobo, aktivulo pri etikaj bankoj, pri “Sociala kaj solidara ekonomio : lastaj tendencoj en Hispanio”.

Félix Manuel Jiménez Lobo naskiĝis en Madrido en 1969. Li studis Biologion kaj Kulturan Antropologion. Li eklaboris kiel naturmedia teknikisto kaj en la jaro 1998 komencis lian intereson kun la “tria sektoro”, unue kiel voluntulo en asocio por disvolviĝa kunlaboro en Afriko (Ekvatora Gvineo) kaj poste kiel profesia administranto en iu labor-kooperativo en kiu nuntempe li estas labor-partnero. Li spertas pri Korporacia Sociala Respondeco kaj Socialaj Bilancoj kaj estas sociala konsilanto de Coop57 (financa kooperativo) kaj “Mercado Social de Madrid” (Madrida Sociala Merkato). Li ankaŭ agadas ĉe la sociala movado “15M” (indignula movado), ĉefe en la asembleo de lia rezidad-kvartalo. Rilate al E-o, li esperantiĝis en 1997 kaj de 2008 estas Sekretario de la Hispana E-Federacio kaj membro de SAT ekde 2011.

Oni povas difini la socialan kaj solidaran ekonomion kiel tiun, kiu metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio baziĝas sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homajn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado. Ni komentos kaj ĝiajn lastajn tendencojn en Hispanio, kaj la rilaton kun la 15M-movado.

- Prelego de Miguel Fernández pri “Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia poezio”, kadre de prezento de la libro “Poezio : armilo ŝargita per futuro”.

Miguel Fernández naskiĝis en 1950 en Granado. En 1968 li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Verkoj : poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj ; rakontoj kaj noveloj en Ekstremoj ; prelegoj-eseoj Sur la spuroj de Federico García Lorca kaj Konfesinde : ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo : dudek jaroj da amikeco kaj kreado) ; tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, de Ignacio Aldecoa kaj Miguel Hernández, poeto de l' popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández.

“Poezio : armilo ŝargita per futuro” estas ne simpla kompilo de multnombraj poemoj (entute 182 el 35 aŭtoroj), sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento.

Pere de ampleksa historia enkuntekstigo kaj plej diversaj notoj kaj klarigoj, la kompilinto kaj ĉeftradukinto (170 poemoj), Miguel Fernández, E-poeto kaj studemulo pri hispana poezio, faras kompreneblaj kaj ĝueblaj versojn plej kompleksajn kaj igas la leganton gustumi la dolĉon kaj profundon de unuavide plej leĝeraj. Inverse, pere de la tuto el la kolektitaj poemoj, li gvidas nin en la koron de la hispana popolo ; en ties, ordinare, mise aŭ ne bone konatan historion ; en ties lumojn kaj ombrojn.

Konscia pri la graveco de ĉi verko kaj sen ajna dubo pri la varma akcepto, kiun ĝi ĝuos laŭmerite en laboristaj medioj –kaj, ĝenerale, en Esperantujo–, SAT en Hispanio (SATeH) lanĉas ĝin kiel unu el la ĉefaj realigoj de la 86a SAT-Kongreso en Madrido.

- Prelego de Manuel Pancorbo pri “Komunikado kun eksterteranoj”.

Se iam la programoj de Serĉado de Ekster-Teraj Inteligentuloj (SETI) fruktodonus, kaj do ni sukcesus kapti signalojn el alia galaksia civilizacio, ni nepre alfrontos problemon. Jes ja, la eĥo de tia novaĵo ŝokos la mondon en ĝiaj fundamentoj kaj la sekvoj estos konfliktaj. Tamen mi ne parolas pri tiaj problemoj, sed pri alia : kiel ni komprenu la kaptotajn signalojn ? Eĉ se la signalo de tiu alimonda civilizacio estus sendita kun ĉia zorgo por esti facile deĉifrebla. Ĉu eĉ tiel ni povus kompreni ion ? Resume : ĉu eblas komuna lingvo inter ni kaj ili ?

En la prelego ni analizos tiun problemon ekirante el niaj nehomaj inteligentaj najbaroj (simioj, delfenoj, polpoj), kun trarigardo al la fundamento de la lingvo kaj la komunikado. Eble ni ne solvos la problemon, sed mi garantias ke la vojaĝo estos fascina, kun ia roleto por nia lingvo Esperanto.

- Prelego de Vladimir Bespalov pri “Komunista internacia agado”.

Pri Komunista Partio de Rusio, pri ties internacia agado kaj pri aktiveco de rusiaj KEK-anoj en IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo), pri ties organo "Internaciisto", kies redakcio kaj presejo situas en Hispanio.

- Prelego de Brandon Sowers pri “Lastatempaj sociaj luktoj en Usono kaj ilia historia kunteksto”.

Supozeble Usono estas la lando de konsumado, militado, kaj vakuo de idealoj. Tamen ankaŭĝi naskis la 1an de Majo, kaj lastatempe oni povas konstati, ke la enloĝantoj komencas denove organizi sin kaj montri alternativajn vojojn. La prelego pritraktos grandajn kaj etajn klasbatalojn dum la lastaj jaroj, kaj ankaŭ skizos la soci-historia kunteksto de la klasbatalo en Usono.

- Prelego de Brandon Sowers pri “Esperanto-filmoj”.

Esperanto ludas disan kaj varian rolon en la kinarto, kaj malfacile estas superrigardi nian lingvon en ties kina kariero. La prelego tuŝos la kinan praepokon kaj la filmojn de ĉiu konatajn, sed enfokusiĝos en la malpli konatajn aperojn de nia lingvo, kaj aparte en filmoj aŭ televidprogramoj relative lastatempe aperintaj. Pluraj estas jam traktataj en la eseo “Perspektivoj pri esperanta kinarto”, aperinta en Beletra Almanako 15.

- Prelego de Michael Leibman pri “Naturo kaj ekonomio”.

La superregantaj skoloj en la nuntempa ekonomiko atribuas nur marĝenan rolon al la naturaj resursoj.

Tial, la riskoj estigataj per la po-ioma elĉerpiĝo de nafto, de maloftaj metaloj, de fiŝ-stokoj ktp. estas konsiderinde subtaksataj. Same, la ekonomiaj konsekvencoj de la klimataj perturboj ne estas ĝuste enkalkulataj.

La prelego estas enkonduko al la kritikoj de tia subtakso de la naturo, laŭ du aliroj.

1) Ene de nov-klasika ekonomiko estas kritikata la distordon de merkataj prezoj elfluanta de la neglekto de naturaj fenomenoj.

2) Kaj Kejnesanaj kaj Marksistaj ekonomikistoj laboras kun teorioj kie ŝlosilan rolon okupas la nivelo de la salajroj. La nuna ekonomia krizo instigis “biofizikajn” ekonomikistojn esplori la efikon de la malpli-boniĝo de natura-kapitalo je salajroj kaj kredito.

Ambaŭ aliroj celas malfermi perspektivojn por pli realisme kompreni la estantajn kaj venontajn krizojn kaj kontraŭ-batali la strategiojn bazitajn nur sur subigo de salajroj kaj sociaj elspezoj.

- Prelego de Vjekoslav Markov pri “Volontuloj de balkanaj landoj kiuj partoprenis al la civila milito en Hispanio kaj batalis ĉe la flanko de la respublikanoj”.

Temas pri ĉirkaŭ 1700 homoj kiuj kiel volontuloj partoprenis (inter ili estis kalkulataj tiuj kiuj estis kaptitaj ĉe diversaj stacidomoj kaj aŭtobusaj stacioj, ŝipoj kaj ŝipetoj). Laŭ nombre dum la milito pereis ĉirkaŭ 300 dum la bataloj, 350 estis vunditaj, ĉirkaŭ 300 arestitaj kaj senditaj al koncentrejoj en Francio. Multaj fariĝis popolaj herooj kiuj batalis dum la dua mondmilito en la jugoslva popola armeo kaj 20 fariĝis generaloj.

- Prelego de Pedro Zurita : “Esperanto kaj la socia inkluzivigo de Blinduloj”.

Pedro Zurita estis Ĝeneralsekretario de la Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj depost 1986 ĝis 2000 kaj li deĵoris en la hispana nacia organizaĵo de blinduloj, ONCE, dum multaj jaroj kiel tradukisto. Depost 2005 li estas tre intelekte aktiva emeritulo.

En la Eŭropa intermilita tempo multaj aktivuloj de la naciaj blindulorganizaĵoj lernis kaj uzis esperanton, ĉar ili prave pensis, ke tio, kio estas eble tie, estas ankaŭ eble alie. Hodiaŭ blinduloj deziras avantaĝe utiligi la progresemecon de esperantistoj por atingi veran socian inkluzivigecon.

- Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri “Esperanto ekster Esperantujo. Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”. Kun partopreno de gazetoj “Tierra y Libertad”, “Germinal”, "CNT", "Estudios", kaj internacia traduk-reto Tlaxcala.

- Projekciado de la dokument-filmo “Mondcivitanoj”. Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri migrantoj kaj landlimoj. Prezentos la filmeton ties reĝisoro Natalia Román. Partoprenos la debaton aktoroj de la filmo kaj aliaj aktivuloj laborantaj ĉi-terene.

- Lerno-rondo pri “Peĉakuĉo” (serio de mallongaj prelegetoj pri diversaj temoj), gvidata de Manuel Pancorbo.

- Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri poezio.

Oni alportu kaj kundiskutu proprajn aŭ aliulajn poemojn, tradukitajn aŭ originalajn, pretajn aŭ nur komencitajn, eĉ ankaŭ nurajn ideojn.

- Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri gazetfarado (Beletra Almanako).

Jorge Camacho rakontos kiel okazas la redaktado de la literatura kaj kultura libroforma revuo Beletra Almanako (BA) fare de internacia teamo, de la mendo aŭ ricevo de kontribuoj ĝis la eliro de la pretaj ekzempleroj el presejoj en malsamaj kontinentoj.

- Lerno-rondo gvidata de Miguel G. Adúriz pri “Kiel fari kaj prezenti esperantajn filmojn”.

Ekde la naskiĝo de esperanto, okazis miloj da kulturaj eventoj en nia lingvo. Ili postulis ja grandan investon de mono kaj laboro. Tamen, la rendimento atingita estis ĝenerale tro malalta, ĉar, en plej multaj okazoj, ilin spektis nur malgranda aro da homoj, kaj poste, bedaŭrinde, ili perdiĝis por ĉiam. Nun, danke al Interreto, eblas ke miloj da esperantistoj en la tuta mondo ĝuu la diversajn programerojn de niaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Kaj mi montros al vi kiom facile estas tion fari.

- Spektigo de la filmo “Esperanto” de Dominique Gautier (kun prezentado far Vito Markovo).

- Prezentado de Franjo Leveque de la venonta SAT-kongreso.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330