Adresita al la gecivitanoj
Okaze de la 9a de decembro 2016a, datreveno de la promulgo de la leĝo de 1905 pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato
Por la respekto de la laikeco
Diri ke la laikeco malbonfartas, estas certe maltro : mistraktita, manipulita, malfamigita, oni ne plu aŭdacas aserti sin laika pro timo de la konfuzaĵoj kaj de la miskompreno. Kvankam principo de paco, ĝi fariĝas temo de malakordo. Kvankam principo de unueco trans la diferencoj, oni atribuas al ĝi soci-identigajn celojn.
La ekstremdekstro, kvankam tradicie kontraŭ-laika, volas alproprigi al si la vorton por pli efike inokuli sian ksenofoban venenon. Iam estinte kontraŭ la judoj, la araboj, nun kontraŭ la islamanoj. Ne eblas afiŝi laikemon, kiam oni denuncas la preĝojn sur la strato, proksime al la moskeoj, sed tiujn subteni kiam temas pri la preĝejo Sainte Rita. Oni ne estas laika kiam oni proparolas la plej reakciajn diskursojn de Vatikano, alvokante pri la malaperigo de la Familia plano.
Nen, la Islamo ne estas nature pli malkongrua al la laikeco niaepoke ol iam estis la katolika kulto en 1905. La laikeco ne adaptiĝu al specifa religio, same kiel neniu di-kredanto povas postuli apartajn rajtojn. La Respubliko estas disigita de la religioj, ĝi ne organizu la kultojn.
Ni, laikaj aktivuloj, foje trans disaj analizoj, alvokas al la starigo de komuna fronto ĉirkaŭ la fundamentoj de la respublika laikeco, kia ĝi estis difinita de la leĝo de 1905. Ĉar laikaj, ni rekonas ke la Ŝtato certigas kaj la konscienc-liberecon – de kredanto aŭ ne - kaj la kulto-liberecon. Ĉar laikaj, ni asertas ke la Ŝtato agnosku, salajru aŭ financu neniun kulton. Konsekvence, la Respubliko ne decidas inter la kultoj pli-malpli respekteblaj : ĝi plu indiferentas cis la nura limo de la respekto de la publika ordo kaj de la komunaj leĝoj.
Ĝiaj Elektitoj kaj reprezentantoj devas konservi tiun neŭtralecon kadre de siaj funkcioj. La Respubliko taksas neniun laŭ ties kredoj aŭ supozataj apartenoj. Ĝi donas al la Publika Instruado la noblan taskon instrui la infanojn : konsekvence la Ŝtato konsentu al ĝi la buĝetojn necesajn por plenumi la defiojn de la nuna Instruado.
Ni, aktivuloj de la laikeco, alvokas al la plej diligenta zorgo kontraŭĉiuj provoj misvojigi la laikecon el ĝiaj celoj. En tiu centjariĝa dato de la leĝo de 1905, ni alvokas al la plena respekto de ĝiaj fondaj principoj. La laikeco organizas la publikan areon kaj donas signifon al la respublika civitaneco kiu garantias la demokratecon. Ĝi estas nek polico de la penso, nek filozofa elekto inter aliaj.
La leĝo de 1905 estas leĝo de libereco kiu permesas ĉiujn aliajn liberecojn. Ĝi do estu konservita.