Legu plu...
La 25an de februaro 2013
Hodiaŭ vespere mi ekiros al Nepalo por partopreni en la 10a Internacia Himalaja Renkontiĝo. Mi jam de 1998 partoprenadas en tiu renkontiĝo. Nepalo estas ĉarmega lando, kaj tieaj esperantistoj estas karegaj por mi, do kiam okazas tiu renkontiĝo, mi nepre partoprenas.
Hodiaŭ mankas al mi tempo por longe skribi, kaj antaŭ la vojaĝo mi ne volas skribi pri malĝojaj aferoj, do mi skribos pri gajigaj aferoj.
Projekto florigi 1600 sakurojn
La 21an de januaro Komitato por Projekto Sakuro publikigis en la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima projekton planti 1600 sakuro-arbojn 50 kilometrojn laŭlonge de la marbordo, de la urbo Iŭaki sude al la urbo Ŝinĉi norde, de Fukuŝima, por fari tiujn sakurojn kiel simbolon de restariĝo de Fukuŝima el la katastrofo kaj el la nuklea akcidento. La plantado komenciĝis la 26an de januaro en Ŝinĉi kaj finiĝos fine de marto.
La plantotaj specoj estas 600 somei-joŝino-oj plej popularaj, 600 multpetalaj jae-zakura-oj kaj 400 ŝidare-zakura-oj kun pendantaj branĉoj. Post 10 jaroj ili floros plene.
La komitato kolektos “posedontojn” de tiuj sakuroj kontraŭ 10000 enoj (100 eŭroj) el la tuta Japanio. Poste ĝi planas planti ne nur laŭ la marbordo, sed en aliaj lokoj, kaj planas planti entute 20000 sakuro-arbojn en la venonta 10 jaroj. La estro, s-ino Niŝimoto Jumiko, diras : “Ni volas kolorigi nian hejmlokon per la koloro de sakuro por ke ĉiuj infanoj, kiuj devis forlasi sian hejmlokon, revenu. Mi volas grandigi homan ligon, kiu prizorgos la damaĝitan regionon”.
TTT-ejo de la komitato : http://www.happyroad.net
La 26an de januaro en la urbo Ŝinĉi 90 homoj plantis 60 sakuro-arbojn.
La 27an de januaro en la urbo Hirono 110 homoj plantis 100 sakuro-arbojn.
La 3an de februaro en la urbo Minami-Sooma 80 homoj plantis 60 sakuro-arbojn.
La 9an de februaro en la urbo Sooma 150 homoj plantis 70 sakuro-arbojn.
Promeso konstrui basbal-batejon
S-ro Ĉiba Kijohide 43-jara, kiu posedas laktovendejon Myu en la urbo Kesennuma en la gubernio Mijagi, perdis siajn edzinon, du filinojn, bogepatrojn kaj bonevon en la cunamo. Lia postvivinta filo Eita 11-jara kaj li serĉis la perdintojn dum 3 semajnoj kaj trovis ilin en kadavrejoj. Li perdis ankaŭ siajn domon, oficejon, kaj 10 ŝarĝaŭtomobilojn, sed li ne maldungis dungitojn. Unu monaton kaj duonon poste li sukcesis refunkciigi oficejon, kaj nun li havas vendejon en la provizora vendejaro en la urbo.
Por trankviligi Eita-n kaj lin mem, ili vizitis diversajn lokojn. Iun tagon ili vizitis basbal-batejon en la urbo Morioka. Li mem estis ludanto de basbalo, kiam li estis juna, kaj do lia filo Eita tre ŝatas ludi basbalon. Li trovis, ke la mieno de Eita brilis, kiam li batas pilkon. Poste ili ofte vizitis basbal-batejojn.
Iun tagon lia filo diris al li : “Ĉiuj basbal-batejoj situas tro malproksimaj. Vi konstruu batejon en nia urbo Kesennuma !” Li kapjesis. Kelkajn tagojn poste Eita demandis lin, kiam li komencos la konstruadon. Li surprizite konsciis, ke Eita estas serioza. Li decidis, ĉar kiel la patro li volis montri sian vivprincipon.
La kosto superos 100 milionojn da enoj (1 milionon da eŭroj). Li diras : “Certe multaj opinias, ke la konstruado ne eblos. Sed mi decidis fari, kion mi volas fari. Estas la devo de mia generacio doni revon kaj esperon al la geknaboj en mia urbo”. Li decidis ŝpari monon el la profito de “Trinkebla jahurto Espero”. Jam aperis homoj, kiuj helpos al li. “Nun la konstruado de basbal-batejo ne estas revo, sed jam fariĝis celo. El tiu batejo nasku profesiaj basbalistoj. Unu homo ne povas fari grandan aferon, sed povas konstrui ponton. Mi volas kuri rekte antaŭen al la celo.”
*Sub la foto troviĝas mesaĝo de Eita. “Mi ŝatas ludi basbalon. Kiam mi vizitis iun basbal-batejon, ni bezonis unu horon kaj duonon per aŭtomobilo. Ĝi estis tro malproksima, do mi diris al li : “Faru batejon en Kesennuma”, kaj li promesis, ke li certe konstruos ĝin.
(la ĵurnalo Akahata, la 21an de januaro 2013)