Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Biletkontrolo (rimpoemo)

$
0
0


Biletkontrolo


Cezar
Biletkontrolo

Vizaĝoj en la tram' dum hor'
rigardas pro lac' kun rifuz'.
Silento frida kun fervor'.
Evitas min ĉiuj kun ruz'.

Mi estas sen veturbilet'.
Kontrolas antaŭe jam dam'.
„Evitu gapi do al ŝi“,
tamburas kompate la tram'.

„Bileton petas mi, sinjor'“,
postulas de mi la fraŭlin'.
„Ho, kara, kial la fervor' ?
Paŭzetu pri via rutin'' !

La ino tiras min ĉe l' brak'
„Vi estas, karulo, ne Di'.
Ĉu tio estas via jak' ?
Ekstaru kaj venu kun mi !

Mi trotas kiel hund' post ŝi.
Elpaŝas la in' kun plezur',
ridetojn ĵetas eĉ al mi,
sed kien ŝi gvidas min nur ?


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330