Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Malnovaj grekaj mitoj : Odiseado (traduko de parto 01)

$
0
0


Odiseo



Eduard Petiŝka
ODISEADO


Parto 1

Kiam Trojon jam voris flamoj kaj ĝi estis ruinaro, forvelis ankaŭ Odiseo, reĝo de Itako, per siaj dekdu ŝipoj de la bordo de Trojo. Li sopiris kiel eble plej rapide revidi la fumon de la hejmlanda Itako, sed la sorto devigis lin al la plej stranga marveturado, kiun iam ajn travivis marveturanto.

Eĉ la plej fortaj brakoj al la remistoj ne helpis. La vento estis pli forta kaj pelis la ŝipojn al fremda bordo, al Ismara, al la urbo de la kikonoj. La grekoj surbordiĝis kaj en bataloj konkeris sukcese la urbon. La predo estis ampleksa. Vane Odiseo konsilis tuj veturi plu. Liaj akompantantoj ne volis obei lin. Ili eksuĉis la vinajn hosojn, bruligis bivakfajron kaj rostis viandon. Intertempe la kikonoj alvokis siajn najbarojn el la interno de la lando por helpi. Ili venis tiom multnombre kiel la folioj je la junaj branĉoj printempe, kaj en matenkrepusko ili atakis la grekojn, kiuj estis lacaj de la manĝoj kaj trinkaĵoj. En la kruta batalo mortis ses grekoj el la ŝipoj kaj la aliaj povis savi sin nur per fuĝo. Haste ili saltis sur la ŝipojn kaj veturigis ilin tiel rapide, kiel ili kapablis, sur la maron.

Ili ne veturis dum longa tempo, kiam jam la ĉielo kaj la maro fariĝis tenebraj kaj malica ŝtormo vipadis muĝante la ondojn. Kolera vento ŝiradis la velojn. La grekoj per siaj tutaj fortoj remis kaj atingis nur kun granda peno firman teron kaj ankrumis. Du tagojn kaj du noktojn ili restadis ĉe la bordo. Ili ripozis, riparis la velojn kaj restarigis mastojn. Poste ili veturis plu, kun la espero proksimiĝi al la la hejmlando, sed sovaĝa vento pelis ilin ankoraŭfoje al nekonata bordo. Ili surteriĝis, prenis freŝan trinkavon al si kaj Odiseo elsendis tri virojn por esplori, kiaj homoj vivas tie. Dum longa tempo la maristoj ne revenis. Tial li ekiris mem por serĉi ilin. Li timis, ke eble io malbona okazis al ili. Baldaŭ li eksciis, kial ili ne revenis.

La lando, kie la grekaj ŝipo ankrumis, estis la regno de la lotofagoj. Ili afable akceptis ĉiun fremdulon kaj ofertis al ili sian nutraĵon, la dolĉajn semojn de la lotuso. Kiu iam manĝis semojn de tiu superba bongustaĵo, ne plu volis foriri kaj deziris restadi ĝis la morto en la lando de la lotofagoj. La kompatindaj maristoj, elsenditaj de Odiseo, manĝis la semojn kaj ne volis plu foriri. La aliaj devis forporti ilin perforte kaj sterni ilin ŝnurligitaj sur la fundo de ŝipo. Odiseo liberigis ilin de la ŝnuroj nur tiam, kiam la lando de la lotofagoj malaperis jam de la horizonto.

Post kelkaj tagoj de trankvila veturado la ŝipoj de Odiseo atingis malgrandan insulon. Sur deklivoj kovrataj de herbejoj vagadis gregoj de sovaĝaj kaproj kaj ekscitis la ĉasinstinkton de la grekoj. Baldaŭ la grekoj revenis kun grasa ĉaspredo de la montetoj. Ĉe la bordo ili ekbruligis bivakfajron kaj baldaŭ disvastiĝis agrabla odoro de rostaĵoj. Dum la vespera manĝo ili trinkis de la malnova vino, kiun ili predigis ĉe la kikonoj.

Odiseo observis scivoleme la malproksiman kontinentan strion situantan transe de la insulo. Li ne sciis, ke ĝi estas la lando de la ciklopoj. La ciklopoj estis gigantoj, kiuj nek plugis nek semis, sed tamen havis ĉion abunde.

Je la sekva mateno, kiam la nokto apenaŭ retiriĝis de la matenkrepuskaj rozofingroj, Odiseo direktiĝis per unu el la ŝipoj al la transa bordo. La aliajn ŝipojn li postlasis bone kaŝitajn en la loko, kie la ŝipanoj albordiĝis. Ju pli proksimiĝis la ŝipo al la nekonata regiono des pli granda estis la miro de Odiseo. Kvankam la lando ne estis kultivata, maturiĝis sur la ebenoj abunda grenorikolto, kaj sur la montaj deklivoj kreskis sovaĝaj vinberujoj plenaj de grapoloj de bluaj sukaj vinberoj.

Odiseo ordonis al la ŝipanoj ankrumi en sekura golfeto, kaj li mem surbordiĝis kun dekduo de la plej kuraĝaj herooj. Ili liberigis al si vojon tra abunda vepro inter arboj, kies branĉoj kliniĝis sub la ŝarĝo de la fruktoj ĝis la tero, kaj serĉis spurojn de vivestaĵoj. Fine ili haltis ĉe la komenco de roka monto antaŭ la nigra enirejo de kaverno prikreskata je duono per laŭro. Ĉirkaŭ la kaverno etendiĝis muro el krudaj neprilaboritaj ŝtonblokoj, inter kiuj alte elstaris piceaj kaj kverkaj trunkoj batitaj teren per giganta forto. Malantaŭ la muro blekadis kaj mekadis grandega grego de ŝafidoj kaj kapridoj.

La grekoj grimpis trans la muron kaj paŝis en la kavernon. Sur pladoj grandaj tiaj, kiaj flosoj, kuŝis fromaĝobuloj, kaj surtere staris ujoj kun lakto kaj malplenaj melkkruĉoj. Ankaŭ la fromaĝobuloj kaj ujoj estis tiom grandegaj, ke la grekoj provis konvinki Odiseon prefere reiri sur la ŝipon. Sed Odiseo almenaŭ volis atendi ĝis la giganto revenos. Li volonte volis ekscii kiel afable la giganto akceptos ilin. Tial li retenis siajn kunulojn ĝis la vespero en la kaverno.

Kiam krepuskiĝis, ili ekaŭdis ekstere tondrajn pezajn paŝojn tiajn, ke la sablo kvazaŭ pluvetis de la kaverna plafono. Tiam giganto Polifemo paŝis en la kavernon kun neimageble granda ŝarĝo da seka ligno. Antaŭ si li pelis ŝafojn kaj kaprojn de la paŝtejo. Li ĵetis la lignon surteren, ruligis grandegan rokan blokon antaŭ la enirejon de la kaverno kaj ekbruligis fajron. El la granda lignostako la flamoj saltis alten kaj prilumis la vizaĝon de la giganto. La grekoj vidis, ke li havas nur unu okulon sur la mezo de la frunto. Per tiu okulo la giganto fikse rigardis la grekojn.

„Kiuj vi estas, fremduloj ?“ demandis Polifemo per raŭka voĉo, „kion vi serĉas ĉi tie ?“

„Ni estas grekoj“, respondis Odiseo, kuraĝe paŝante antaŭen, „ni troviĝas sur la hejmveturo ekde Trojo, kiun ni konkeris, kaj ni petas vin pri gastamikeco. Vi scias tiel bone kiel ni, ke la dioj ordonas honori gastojn.“

Polifemo ridis tiel, ke ĉiuj anguloj de la kaverno tondre reeĥis : „La dioj ! Ordonas, ĉu ? Min viaj dioj ne interesiĝas. Ni, la ciklopoj, estas pli fortaj ol dioj, kaj mi estas la plej forta el ĉiuj ciklopoj. Ni faras nur tion, kio plaĉas al ni, ĉu komprenite ? Kaj kie troviĝas via ŝipo, parolu !“

La ruza Odiseo ekkonis, ke estos pli bone, se la impertinenta Polifemo ne ekscios, kie ankrumas ilia ŝipo. Tial li diris : „Ni ne havas ŝipon. Pozidono, la reganto de la maro, frakasis nian ŝipon per rifo. Nur mi mem saviĝis kun dekdu viroj. La aliaj trovis la morton en la ondoj.“

La giganto ne respondis tion. Li etendis nur manon kaj kaptis du grekojn el grupo. Tiujn li preparis por manĝo kaj manĝis ilin vespere, krome li trinkis kaprinlakton kaj poste kuŝiĝis meze de la ŝafoj por dormi.

La grekoj fariĝis kvazaŭ rigidaj pro teruro. La terura manĝo ne lpermesis dormi al ili. Pasie ili petegis Zeŭson, ke li helpu al ili. Odiseo konsideris, ĉu li traboru la dormantan giganton per sia glavo. Sed, se li provus trabori la homvoriston, ili ĉiuj estus mortkondamnitaj. Ĉiuj eĉ kune ne kapablus forruligi la rokoblokon, per kiu Polifemo baris la elirejon de la kaverno.

Matene la ciklopo denove ekflamigis la bivakfajron kaj melkis kaprinojn kaj ŝafinojn. Poste li denove prenis du grekojn kaj preparis ilin por manĝo. Kiam li jam manĝis, li forŝovis la rokoblokon tiel facilmane kvazaŭĝi estus ŝtono el siliko, li elpelis ŝafojn kaj kaprojn kaj ekstere atenteme fermis per la rokobloko denove la kaverno, por ke neniu el al grekoj povu eskapi de li.

Malĝoje la grekoj sidis en la tenebra kaverno heligata nur iomete de l' lumo de la estingiĝanta bivakfajro. Plena de timo ili atendis la revenon de la giganto. La saĝa Odiseo pripensis seninterrompe kiel li kaj liaj amikoj povos liberigi sin. Penso post penso enkapiĝis al li, sed li malaprobis ĉiujn, neniu el ili ŝajnis sufiĉe sukcespromesa. Kiam li traserĉis la kavernon, por eltrovi, ĉu ili povus fuĝi en alia direkto, li trovis ĉe la roka vando la klabon de la giganto. Ĝi similis al la masto de ŝarĝŝipo kun dekdu remiloj. Ĉe la rigardado de la klabo Odiseo ekhavis ruzan ideon. Li tranĉis de la klabo lignopecon kaj postulis de la amikoj, ke ili glatigu kaj pintigu ĝin, kaj li pribruligis la pinton per ardantaj karbopecoj. Poste li klarigis al la amikoj sian planon. La grekoj per lotado elektis kvar virojn, kiuj helpu Odiseon. La lignon ili kaŝis bone je la giganto. Vespere la ciklopo Polifemo revenis kun la grego kaj ree fermis la kavernon per la rokobloko. Li sidiĝis, melkis kaprinojn kaj ŝafinojn kaj serĉis el la malpliiĝinta aro de la grekoj du novajn viktimojn. Li manĝis ilin kaj sternis sin por dormi. En tiu momento Odiseo paŝis al li kun kruĉo plena de forta kikona vino prenita el felhoso, kiun la grekoj kunportis.

„Trinku, ciklopo“, diris Odiseo, „trinku, eble pokaleto kun bona vino moligos vian kruelan koron.“

Polifemo malplenigis la pokaleton per unu fojo kaj la vino bongustis al li.

„Enverŝu ankoraŭ plian al mi“, li postulis.

Odiseo plenigis la pokaleton al li je dua fojo kaj la giganto diris kun plaĉo : „Vinon tian mi ankoraŭ ne trinkis. La dioj ne povas havi pli bonan. Mi ne estas maldankemulo, diru al mi vian nomon, ankaŭ mi volas ĝojigi vin kaj doni donacon al vi.“

Odiseo enverŝis je tria fojo vinon por la giganto kaj diris ruze : „Mi volas diri mian nomon al vi, sed ne forgesu la donacon, kiun vi promesis. Mi nomiĝas Neniu. Neniu nomas min la homoj, mia familio kaj amikoj.“

La giganto respondis pene, per lango, kiu fariĝis peza de la vino : „Aŭskultu bone, vi plaĉas al mi. Vin, Neniu, mi voros kiel lastan, post ĉiuj aliaj. Tio estas mia donaco por vi.“

Apenaŭ li diris tion, li lasis fali sin, superita de ebrio. Odiseo, tiel, kiel ili priparolis tion, prenis kun siaj kunuloj la pintigitan palison kaj tenis ĝin en la ardantan cindron. Poste la grekoj puŝis la bruletantan lignon kun sia tuta forto en la ununuran okulon de la giganto. Tiu vekiĝis kaj kriegis tiom, ke la kaverno kaj la tuta monto ektremis. Terurigite la grekoj fuĝis de li. Polifemo ŝiris la palison el la okulo kaj palpis permane, kvazaŭ frenezigite de kolero, tien kaj tien. Li estis blindigita kaj tial la grekoj povis kaŝi sin antaŭ li post rokaj elstaraĵoj. La giganto kaptis per la manaj fingroj nur ŝtonojn kaj teron.

La kriado kaj lamentado de Polifemo penetris ĝis la oreloj de la aliaj ciklopoj. Ili rapidis el siaj kavernoj de la ĉirkaŭaj montetoj, kuris al la kaverno de Polifemo kaj demandis lin, kio okazis, kaj kial li vekis ilin meze de la nokto, ĉu eble iu provas murdi lin.

Tute ekster si pro doloro, ripetis Polifemo ĉiam la saman : „Kiu murdas min ? Aĥ, Neniu, amikoj, Neniu !“

La ciklopoj skuis dubeme la kapojn kaj vokis : „Ĉu Neniu ? Kial vi do lamentas ? Ĉu Zeŭso sendis malsanon al vi ? Preĝu al Pozidono, al via patro, ke li helpu al vi.“

Kaj la ciklopoj reiris en siajn kavernojn.

Matene la giganto malfermis ĝemante la kavernon por ellasi la ŝafojn kaj kaprojn. Li sidiĝis al la elirejo kaj pripalpis zorgeme la dorson de ĉiu besto, ĉu iu el la grekoj sidas sur ĝi.

Sed la ruza Odiseo kunligis po tri virŝafoj per bastonoj kaj sub la mezan li fiksigis unuope ĉiun el siaj ankoraŭ restintaj kamaradoj. Li mem firmtenis sin je la ventrolano de la plej granda virŝafo kaj lasis porti sin de ĝi el la kaverno. La giganto pripalpis nur la dorsojn de la bestoj kaj tial la grekoj bonŝance povis fuĝi de li.

Ekstere ili liberigis la bestojn kaj rapidis tiel rapide, kiel ili povis, al la ŝipo ankrumanta en la golfeto. La ŝipanaro salutis ilin ĝoje, sed la ĝojo estis bremsita pro la aflikto pri la amikoj, kiuj ne revenis el la gigantokaverno. Ses heroojn Polifemo mortigis. Sed por funebro ne estis tempo. Odiseo komandis peli tiom da ŝafoj de la ciklopo sur la ŝipon, kiom la ŝipo povas ŝarĝi, ke ili ankoraŭ rapide povu forveturigi la ŝipon.

Jam sur la vasta maro Odiseo turniĝis al la bordo de la giganto kaj vokis : „Polifemo, ĉu vi aŭskultas min ? Tio estas la venĝo por viaj fiaj sendiaj agoj ! Vi levis sen heziti viajn krimulajn manojn kontraŭ viaj gastoj. Tial Zeŭso kaj ĉiuj aliaj dioj punis vin !“

La giganto aŭdis Odiseon kaj kuris kolere el la kaverno. Li deŝiris la pinton de granda monto kaj ĵetis ĝin en tiu direkto, el kiu venis la voĉo. La roko falis proksime de la ŝipo de Odiseo en la maron. Ne mankis multe da distanco, kaj ĝi estus frakasinta la ŝipon. La maro ekŝaŭmis, granda torento de ondegoj leviĝis kaj reportis la ŝipon al la bordo de la ciklopoj. Nur kun granda peno la remistoj veturigis la ŝipon denove for de la bordo.

Kiam ili estis jam dufoje pli malproksime de la bordo ol antaŭe, Odiseo kriis ankoraŭfoje : „Se vin iu demandos, kiu blindigis vin, jen diru, ke tion faris Odiseo de Itako !“

„Fia sorto trafis min“, plorsingulte lamentis la giganto, „malnova profetaĵo plenumiĝis. Iam oni orakolis, ke certa Odiseo blindigos min. Mi pensis, ke li estas viro tia granda kaj tia forta kia mi kaj, ke li batalos kontraŭ mi. Kaj nun venis tia malgranda hometo kaj ruze rabis mian vidkapablon ! Sed atendu nur, Odiseo, mia patro Pozidono zorgos pri tio, ke vi alvenu hejme nur tre malfrue kaj eĉ sola kaj mizera, sen amikoj kaj sur fremda ŝipo !“

Post tiuj vortoj li ĵetegis duan ankoraŭ pli grandan rokon al la ŝipo kaj preskaŭ frakasis la stirilon. La grekoj remis kun ĉiuj siaj fortoj kaj rezistis kontraŭ la potenca torento de ondegoj. Ili eskapis la giganton je dua fojo kaj baldaŭ revenis al la aliaj ŝipoj, kiuj ankrumis ĉe la insulo de l' kaproj. Ili disdonis la predon kaj Odiseo oferis al Zeŭso la virŝafon, sub kies ventro li fuĝis el la kaverno de la ciklopo. Sed Zeŭso ne akceptis la oferon. Pozidono estis aŭdinta la peton de sia filo kaj petis Zeŭson pri ties helpo. Zeŭso por Odiseo kaj ties amikoj tenis pretaj novajn suferojn.

Je la sekva tago en la matena krepusko la grekoj sidiĝis al la remiloj kaj ekkursadis al la malproksima Itako. Kelkajn tagojn ili tiel veturigis la ŝipojn sur la vasta maro kaj neniu ŝtormo retropelis ilin. Poste ili venis al insulo, kiu estis ĉirkaŭata de remparo el metalo. Pli da feliĉo Odiseo ne povis havi. Sur la insulo loĝis la reĝa dio Eolo, la mastro de l' ventoj. Afable akceptis la bonkora reĝo Odiseon kaj ties grekojn en la pompa burgo. Li demandis ilin pri la milito de Trojo kaj pri la vojaĝo de Odiseo al la hejmlando. Abunde li regalis ilin ĉiujn dum tuta monato.

Kiam la monato jam pasis, Odiseo petis lin povi adiaŭi de li. Eolo mem kontrolis la preparojn por la ekveturo kaj donacis al Odiseo nekutimaĵon. Li metis ĉiujn malfavorajn sovaĝajn ventojn en grandan hoson el bova haŭto kaj kunligis ĝin firme per arĝenta fadeno. La hoson li donis al Odiseo kaj ordonis al favora zefiro plenblovigi la velojn kaj peli la grekajn ŝipojn al la bordo de Itako.

Naŭ tagojn kaj naŭ noktojn plenblovigis la vento la favorajn velojn de la ŝipoj de Odiseo kaj je la deka tago de la favora veturo la grekoj ekvidis Itakon. Ili proksimiĝis al la insulo tiom, ke ili jam povis vidi paŝtistojn ĉe la bivakfajro. Tiumomente Odiseo ne pli longe malpermesis al si dormi. Dum la tuta veturo li stiris la ŝipon kaj ne fermis eĉ okulon. Sed nun, antaŭ la celo, li ekdormis.

„Rigardu“, diris la ŝipanoj, „Odiseo ekdormis. Nun ni fine povos ekscii, kiun donacon li kunportas en la hoso de la reĝo Eolo. Li diris nenion al ni pri tio, verŝajne li ne volas dispartigi la oron kaj arĝenton inter si kaj ni. “

La ŝipanoj prenis la hoson kaj malligis la arĝentan fadenon. Hurlante kaj siblante fuĝis la sovaĝaj ventoj el la hoso kaj pelis la ŝipojn malproksime sur la maron, for de la hejmlanda bordo. Odiseo vekiĝis kaj ekkonis, kio okazis. Li malesperiĝis tiom, ke estis miraklo, ke li ne ĵetis sin en la ŝtormvipatajn ondegojn. La ŝtormvento retropelis la ŝipon al la insulo de Eolo.

Odiseo rapidis tuj en la palacon, kie la reĝo de la ventoj kun edzino kaj infanoj sidis ĉe la manĝotablo. Eolo miris ne malmulte, kiam li revidis Odiseon ; sed kiam li eksciis la kaŭzon, li eksaltis kolerigite kaj vokis : „Forlasu la palacon kaj mian insulon ! Vi falis en malfavoron ĉe la dioj. Tian homon, kian vi, mi ne plu povas protekti.“

Malĝoje Odiseo reiris ali siaj amikoj ĉe la bordo. Nun ili ne plu povis fidi al favoraj ventoj. La ŝipanoj pene baraktis tra la ondegoj kaj la ŝvito fluis de la remistaj fruntoj.

Lace ili atingis nekonatan rokan bordon. Ili trovis taŭgan ankrejon por la ŝipoj, sed nur Odiseo fiksigis sian ŝipon per ŝnuregoj je klifo antaŭ la haveno kaj grimpis sur la rokon por elrigardi. Antaŭ li troviĝis ebeno sen homoj kaj sen bestoj. Malproksime leviĝis fumo en la ĉielon – eble post la horizonto troviĝas urbo. Odiseo reiris al la haveno kaj sendis tri spionojn en la internon de la lando. La grekoj transiris la ebenon, liberigis al si vojon tra profunda arbaro kaj alvenis antaŭ urbon kun altaj muroj. La unua homo, kiun ili renkontis, estis knabino, kiu portis akvon de puto. Ŝi ne aspektis kiel kutima homa knabino, sed grandega kiel turo, sed ŝi klarigis afable kaj bonvole al la grekoj ĉion, kion ili volis scii. Tiel ili eksciis, ke ili troviĝas en la lando de la lestrigonoj, kaj ke la urbo nomiĝas Telepilo, ke la patro de la knabino laŭdire estas tie la reĝo. La knabino kondukis ilin al la reĝa palaco kaj la grekoj kvazaŭ rigidiĝis. Ili staris antaŭ la reĝino, kiu estis granda kiel monto. Apenaŭŝi ekvidis la grekojn, ŝi vokis sian edzon. Ŝia voĉo tondris kiel falanta roko sur monta deklivo, kiu ŝiras rokpecojn, arbojn kaj arbustaĵojn kun si en valon. La reĝo de la lestrigonoj, monstre granda, alkuris, kaptis iun el la grekoj kaj ordonis, ke oni pretigu lin kiel manĝon. La du aliaj fuĝis kaj revenis kun sia malbonŝanca mesaĝo al la kamaradoj.

La gigantoreĝo blovigis alarmon. La gigantaj lestrigonoj svarme rapidis trans la ebenon kaj kuris al la bordo. Ili derompis rokoblokojn, ĵetis ilin al la ŝipoj kaj frakasis ilin. La mastoj disrompiĝis, la akvo penetris tra la frakasitaj ŝipvandoj en la internon kaj la veturiloj sinkis kun la grekoj. Neniu el la ŝipoj, kiuj ankrumis en la haveno, povis eskapi. Nur Odiseo povis savi sin kun kelkaj kunuloj. En la lasta momento li tratranĉis la ŝnuregon, per kiu lia ŝipo estis firmligita je la klifo kaj forlasis rapide la malamikan regionon.

Per ununura ŝipo kaj la postrestintaj amikoj Odiseo traplugis la maron kaj pensis pri la mortaj kunuloj neniam plu revideblaj. Preskaŭĝismorte lacigitaj de la streĉega remado kaj elĉerpitaj de la travivintaj teruroj, la grekoj grimpis sur la bordon de insulo, sternis sin kaj kuŝis tiel du tagojn kaj du noktojn. Je la tria mateno, kiam la matena ruĝo apenaŭ komencis kombi la oran hararon de la nova tago, Odiseo prenis glavon kaj lancon kaj penetris en la internon de la insulo. Li trovis vojon kaj ekvidis fumon super arbokronoj. Sur la vojo reen li renkontis grandstaturan cervon. Odiseo mortigis ĝin per la lanco kaj revenis al la malsataj marveturantoj kun la ĉaspredo. Ili manĝis ĝin rostita kun bona apetito kaj la ripozo kaj la nutraĵo donis al ili novajn fortojn. Post la manĝo Odiseo dividis la grekojn en du grupojn. La unuan li kondukis mem, la duan kondukis la stiristo Eŭriloko. Poste ili lotis, kiu grupo iru en la internon de la lando. La sorto lotumis Eŭrilokon kaj ties grupon. Afliktite li ekiris kun siaj kunuloj en la arbaron. La grekoj havis antaŭ la okuloj ĉion tion, kion ili travivis ĉe lestrigonoj kaj ciklopoj kaj tial iris nur lante kaj atenteme antaŭen.
En arbara valo ili ekvidis belan pompan domon. Ĉirkaŭ la domon ŝteliris montaj lupoj kaj leonoj, sed ili ne atakis la alvenintojn. Ili karese tuŝis la marvojaĝantojn tiel, kiel hundoj karese tuŝas hejmirantan mastron. El la domo eksonis dolĉa kantado. La dolĉe kantanta voĉo apartenis al la sorĉistino Kirko, kiu loĝis en la domo. Ŝi mem malfermis al la grekoj la pordon kaj petis ilin ridetante enveni. La grekoj ne povis rezisti kaj eniris. Nur la stiristo Eŭriloko ne fidis al la ino kaj prefere restis ekstere. Kirko kondukis la ŝipanojn en belegan halon, ofertis al ili oportunajn dorsapogajn seĝojn por la sidado kaj pretigis al ili bongustegan manĝon el mielo, fromaĝo, faruno kaj forta vino. En la manĝon ŝi verŝis sorĉosukon. La grekoj manĝis kun bona apetito, sed subite ili komencis transformiĝi. El ilia haŭto kreskis haregoj, la kapoj etendiĝis al porkaj buŝoj, kaj gruntante ili falis sur kvar krurojn. La sorĉistino pelis ilin per vipo el la halo en la porkostalon kaj ĵetis antaŭ ilin glanojn kaj fagonuksojn.

Eŭriloko atendis vane siajn kunulojn. Tial li reiris al la ŝipo kaj raportis al Odiseo, kion li vidis kaj travivis.
„Ni forveturu tiam, kiam ni ankoraŭ povas“, konsilis Eŭriloko, „la dioj scias, kia danĝero embuskas nin ĉi tie.“

„Ni ne povas forveturi kaj postlasi la amikojn al iia sorto“, diris Odiseo. Li priskribigis la vojon al si, armis sin kaj komencis serĉi la perditajn virojn.

Survoje li renkontis alte kreskintan junan viron, li ekkonis, ke li estas la dio Hermeso. Hermeso mansalutis lin kaj diris : „Kien vi kuras ? Ĉu vi pensas, ke sen la helpo de la dioj vi povus helpi al viaj kunuloj, kiuj antaŭ ne longe estis transformitaj de Kirko en porkojn ? Mi volas helpi al vi.“ Hermeso kliniĝis kaj elfosis de la tero herbon kun blanka floro kaj nigra radiko. „Tiu herbo“, li diris, „nomiĝas Moli. Per ĝi vi rezistos al ĉiuj sorĉartifikaĵoj. Prenu ĝin. Se Kirko tuŝos vin per la sorĉa bastono, eltiru vian glavon, ĵetu vin sur ŝin kvazaŭ vi volus mortigi ŝin. Tiel vi facile instigos ŝin jŭri, ke ŝi ne suferigos vin. Vin tiam ne plu minacos malbono kaj vi revidos viajn kamaradojn.“

Hermeso parolis kaj poste malaperis. Pripenseme Odiseo iris al la domo de la sorĉistino.

Kirko akceptis lin ĉe la pordego, invitis lin afable kaj donis al li ridetante sorĉtrinkaĵon. Ŝi apenaŭ kapablis atendi, ĝis kiam li estos eltrinkinta la oran pokalon. Tuj kiam Odiseo eltrinkis, ŝi vipis lin kaj vokis : „Ek, en la porkostalon, al viaj amikoj !“

Sed la sorĉo je Odiseo ne funkciis. La herbo Moly gardis lin. Li eltiris sian glavon kaj atakis la sorĉistinon kvazaŭ li volus trapiki ŝin. Mirigite kaj ektimigite Kirko surgenuiĝis kaj tuŝis genuon de Odiseo.

„Ho ve“, ŝi kriis, „ĉu vi eble estas Odiseo, kiun la orakolo anoncis al mi ? Se vi estas Odiseo, eningigu vian glavon kaj permesu, ke ni estu amikoj.“

„Ĵuru“, Odiseo diris kun levita glavo, „ĵuru, ke vi suferigos min neniel.“

Kirko ĵuris. Nur poste li eningigis la glavon kaj akceptis ŝian gastamikecon. Servantaj nimfoj pretigis manĝon. Unu el ili kovris la tablon kaj ĵetis purpurajn tegojn sur la fotelojn, alia miksis en arĝentan kruĉon dolĉan medon kun akvo, tria pretigis por Odiseo banadon. Baninte kaj vestinte la novan veston, kiun Kirko donacis al li, Odiseo sidiĝis kun ŝi al la tablo. Sed li ne manĝis kaj rigardis malĝoje.

„Kial vi ne manĝas ?“ demandis Kirko, „ĉu vi eble kutimas pli luksajn bongustaĵojn ?“

„Kiel mi povas manĝi kaj ĝoji, se mankas al mi miaj kamaradoj ?“ respondis Odiseo. „Liberigu ilin de la sorĉo kaj vi liberigos ankaŭ min de la aflikto.“

Kirko ne rifuzis la peton. Ŝi iris en la korton, malfermis la stalan pordon kaj elpelis la porkojn. Ŝi viŝetis ĉiun per sorĉosuko, kaj tuj defalis iliaj haregoj, iliaj korpoj rektiĝis kaj anstataŭ porkoj staris la grekoj ĉirkaŭ Kirko. Ili rapidis al Odiseo kaj dankis kortuŝite al li por la savo. Kirko petis Odiseon alkonduki ankaŭ la aliajn marveturantojn.

Ili tiris la ŝipon sur la sekan teron kaj kolektiĝis ĉiuj ĉe Kirko. La sorĉistino kaj la nimfoj agrabligis la vivon al ili kaj la pelvoj kaj kruĉoj estis plenigitaj dum tuta jaro. Rapide pasis la tempo dum plaĉa vivo kaj festoj. Post jaro Odiseo petis Kirkon, ke ŝi permesu adiaŭi lin kaj la ceterajn grekajn heroojn.

„Mi ne volas reteni vin kontraŭ via volo“, diris la sorĉistino. „Sed, se vi volas eviti longajn erarveturojn, vi devos iri en la submondon. Tie pridemandu la ombron de la blinda profeto Tiresio pri orakolo.“

Odiseo afliktiĝis pri la nova danĝero. Kirko rimarkis tion kaj konsolis lin : „Ne ĉagreniĝu, Odiseo, starigu nur la maston kaj metu la velojn. La vento helpos al vi alveni tien. Se vi estos transirinta la oceanon, vi ekvidos platan bordon kun salikobosko kaj sveltaj nigraj poploj. Tio estas la bosko de la diino Persefono kaj la enirejo al la submondo. Iru sola, sen akompananto, je sola loko fosu fosaĵon kaj oferu al la mortintoj nigran virkapron kaj nigran ŝafon. La odoro de la sango allogos la ombrojn de la mortintoj kaj ili provos trinki de la sango. Tion rifuzu al ili per la glavo kaj ne lasu proksimiĝi ilin, ĝis vi estos demandinta Tiresion pri la orakolo, ĝi konsilos al vi kiel reveni hejmen.“

Kirko elektis el sia grego nigran ŝafon kaj nigran virŝafon, ŝi donacis la bestojn al Odiseo kaj adiaŭis sin de li kaj de la marveturistoj.

Blovis favora vento, kaj la ŝipo flugis kiel birdo trans la ondojn. Ne daŭris longe ĝis aperis antaŭ ili plata bordo kun nigraj poploj kaj salikoj. Odiseo sekvis la konsilon de la sorĉistino Kirko kaj iris sola al la trista bordo, kie li fosis fosaĵon.

Apenaŭ li preĝis kaj lasis flui la sangon de la oferbestoj en la fosaĵon, aperis el la submondo la animoj de la mortintoj. Junuloj kaj maljunuloj, inoj kaj infanoj, viroj mortigitaj en milito, ĉiuj grimpis kun ĝemoj el la ombra regno supren kaj urĝis sin al la oferoj. Odiseo eltiris la glavon kaj detenis al la ĉirkaŭflugantaj ombroj trinki de la sango de la buĉitaj bestoj. Inter la animoj de la mortintoj li malkovris ankaŭ la ombron de sia patrino, kiu ankoraŭ vivis, kiam li ekiris en la militon. Vidante ŝin, li ploris pro kompato, sed ankaŭ al ŝi li ne permesis tuŝi la bestojn per la lipoj. Fine proksimiĝis la ombro de la profeto Tiresio kaj vokis al Odiseo, ke li eningigu la glavon. La profeto trinkis kaj parolis : „Vi, Odiseo, grave kolerigis la dion Pozidono, kiam vi blindigis lian filon Polifemo. Li faros la reveturon malfacila al vi. Tamen vi povos reveni hejmen, se vi sekvos miajn konsilojn. Vi baldaŭ albordiĝos ĉe la insulo Trinakio. Sur la sukaj herbejoj de la insulo paŝtas sin grasaj ŝaf-kaj bovogregoj. Ili apartenas al la sunodio Helios. Ne tuŝu liajn bestojn.

Se vi mortigos kelkajn el ili, via ŝipoj kaj viaj kunuloj estos perditaj. Tiukaze vi mem atingus la hejmlandon nur sur fremda ŝipo. Sed ankaŭ tie atendos vin nenio bona. Vi trovos vian palacon plena de impertinentaj svatiĝantoj, kiuj svatiĝas pri via edzino Penelopo.Se vi revenos, vi punu ilin. Poste oferu al Pozidono kaj vi travivos trankvilan maljunulan vivon.“

Odiseo dankis por la profetaĵo kaj demandis : „Tie mi vidas la ombron de mia mortinta patrino, ŝi silentas kaj ne rigardas min. Kion mi faru por povi paroli kun ŝi ?“

Teresio sciis konsilon : „Ĉiu, kiun vi permesos iri ĉi tie al la sango, parolos kun vi kaj diros al vi la veron.“ Tiam li forturniĝis kaj paŝis lante reen en la ombran regnon.

Odiseo lasis trinki sian patrinon, jen ŝi rekonis lin kaj parolis : „Kiel vi venis ĉi tien, infano mia ? Ĉu vi ankoraŭ nun erarvagadas en la mondo, ekde la falo de Trojo ? Ĉu vi ankoraŭ ne reiris al Itako, al la edzino kaj la filo ?“

Odiseo raportis al la patrino sian malgajan sorton kaj demandis ŝin, kio okazas en Itako.

La patrino diris : „Via fidela edzino Penelopo atendas vin seninterrompe kaj ploras pri vi. Via filo Telemako vivas trankvile sur viaj bienoj. Via maljuna patro sopiras vidi vin ankoraŭ vivante. Li retiriĝis en la kamparon kaj ne plu volas iri en la urbon. Li kampare vivas kun sia servistaro kaj laboras kiel kamparano. Min la granda sopiro al vi kaj la aflikto pri via forestado entombigis.“

Ŝi finis paroli kaj Odiseo tremis pro hejmsopiro. Li etendis la brakojn, sed la ombro de la patrino solviĝis antaŭ liaj okuloj kiel nebulo en vento. Nun la ombro de Agamemno paŝis al la ofersango, trinkis kaj ekkonis Odiseon. Larmante li rakontis al li, kiel la propra edzino Klitemnestro mortigis lin, kiam li revenis el la Milito de Trojo. Li avertis Odiseon, ke li estu memgardema ĉe la reveno hejmen al Itako, ke li surbordiĝu sekrete. Estus eble, ke ankaŭ lin iu provos murdi. Antaŭ Odiseo aperis la ombroj de mortaj militistoj, kiuj batalis en Trojo. Aĥilo rekonis je li sian kuraĝan militkamaradon kaj Odiseo gloris lin, ke li estas ankaŭ en la submondo granda reganto inter la mortuloj.

Aĥilo respondis nur melankolie : „Prefere mi estus surtere kamparano kaj servus ĉe povruloj en fremda lando ol esti en la submondo reganto inter la mortuloj.“ Li demandis Odiseon, kiel lia filo kondutis antaŭ Trojo kaj aŭdis kun ĝojo, ke tiu montriĝis kiel heroo.

Silente Ajakso preteriris Odiseon. Eĉ en la morto li ankoraŭ koleris pri Odiseo pro la kverelo pri la kiraso de Aĥilo.

En longaj vicoj venis la ombroj de la mortintoj al la ofero de Odiseo. Li rekonis multajn, kaj multaj rekonis lin. Sed estis tiom da ili, ke li teruriĝis kaj deturnis sin kaj retrorapidis al la ŝipo. La ŝipanoj remis per siaj tutaj fortoj kaj la ŝipo forveturis de la malgastema pejzaĝo de l' morto eksteren sur la vastan de ondoj movatan maron.

Odiseo sciis, ke li nun devos transvivi du danĝerojn, pri kiuj jam Kirko avertis lin.

Unue li devos eskapi de la kaptiloj, kiujn metos ĉarmaj marniksinoj, la sirenoj, al la malfeliĉaj marvojaĝantoj. Per dolĉa kantado ili logas la senspertajn ŝipanojn al sia insulo, kaj se ŝipo sekvas iliajn voĉojn, ĝi frakasiĝos je la akraj subakve kaŝitaj rifoj. Apenaŭ montriĝis la perfidema insulo al iliaj rigardoj, Odiseo ŝtopis la orelojn de la ŝipanoj per vakso, tiel ke ili ne povu aŭdi la dolĉan kantadon. Sin mem li ordonis firmligi je la masto. Kvankam li aŭdis la kantadon de la sirenoj , la katenoj malhelpis lin ĵeti sin en la maron kaj naĝi al la insulo.

Tiel li eskapis de la sirenoj, sed post mallonga veturado ili aŭdis teruran hurladon kaj muĝadon. Ili proksimiĝis al la dua danĝero. Tio, kio tie muĝis en kaverno sub giganta roko, estis la monstro Skilo. Seninterrompe ĝi hurlis per siaj ses hundaj kapoj, kiuj kliniĝis super la akvo. Transe al la kaverno elstaris pli malalta roko de la akvo. Sub tiu sidis Karibdo, filino de Pozidono, kiu ĉiutage trifoje ensuĉis la akvon kaj ĉiam poste elkraĉis ĝin. La akvo ĉe la roko ŝaŭmis pro vortico, la roko bruis malfeliĉon anoncante, kaj la ondoj estis malhelaj de tero kaj sablo kaj blanka de kirlita ŝaŭmo. La ŝipanoj, kiuj eskapis Skilon, kutime fariĝis viktimoj de la transa terura kirlo de Karibdo kaj tamen ne evitis sian pereon. Pro teruriĝo glitis la manoj de la viroj de Odiseo de la remiloj. Li kuraĝigis ilin kaj konsilis, ke ili preteriru la pli grandan rokon. Tio rekomendis la sorĉistino Kirko al li. Ili remis per siaj tutaj fortoj, sed Skilon ili ne eskapis. Ties ses kapoj aperis el la ondegoj, ili kaptis ses de la kamaradoj de Odiseo kaj tiris ilin malsupren en la maran kavernon, kie ili voris ilin. Sed la aliaj ŝipanoj eskapis de Karibdo, kiu estus frakasinta la tutan ŝipon.

Lacigite de la streĉa veturo, ili ekvidis la verdajn bordojn de la insulo Trinakio. Sur herbejoj plenaj de odorantaj herboj paŝtis sin la gregoj de la dio Helios. Odiseo ne volis ankrumi la ŝipon ĉe la insulo. Li timis, ke kelkaj el liaj kunuloj povus suferigi la gregojn de Helios, kaj ke tiel plenumiĝos la profetaĵo.

„Almenaŭ permesu, ke ni ripozu de la penplena veturo“, petis la stiristo Eŭriloko, „ni nur ripozos kaj poste pluveturos. La gregojn ni eĉ ne rigardos.“

Odiseo rifuzis tion, sed kiam ĉiuj ŝipanoj ĵuris, ke ili eĉ ne tuŝos la sanktajn gregojn kaj ke ili estas kontentaj pri la kunprenitaj nutraj provizaĵoj, li cedis. Ili ankrumis la ŝipon kaj la grekoj sternis sin agrable oportune sur softa herbejo.

Sed en la nokto Zeŭso sendis ŝtormon kaj de tiam vipadis la ventoj seninterrompe la maron, kaj la altaj ondoj malebligis forlasi la insulon al la ŝipanoj. La grekoj sekurigis sian ŝipon kaj restadis sur la firma tero. Tiom longe, kiom sufiĉis iliaj provizaĵoj ili ne suferis mizere. Sed la tago sekvis la nokton, kaj la nokto la tagon, kaj la ŝtormo ne trankviliĝis. Jam tutan monaton la ŝtorma maro retenis la grekojn sur la insulo. La nutraĵoj elĉerpiĝis kaj la ŝipanoj suferis pro malsato. Kaj eĉ tiam ili ankoraŭ ne povis ekveturigi la ŝipon sur la maron.

En tiu malfeliĉa tempo Odiseo decidis migri laŭ la bordo kaj ĉirkaŭrigardi. Dum lia malĉeesto Eŭriloko diris al la ŝipanoj : „Ĉu vi volas morti pro malsato, dum ĉirkaŭ ni paŝtas sin la plej grasaj brutaroj, kiujn mi iam ajn vidis ? Ek do, ni buĉu kelkajn bovinojn kaj ni oferu la plej bonajn viandopecojn al la dioj, por ke ili pardonos al ni. La restaĵon ni dividu inter ni.“

La malsataj ŝipanoj kun ĝojo konsentis kaj ĵuris, ke ili konstruos por Helios en Itako mirinde belan templon, se ili restos vivaj. Tiam ili kunpelis kelkajn bovojn, buĉis ilin kaj oferis la plej bonajn pecojn al la dioj. Por si mem ili rostis la restaĵojn. Odiseo revenis tro malfrue por malhelpi tiun fiagon. Laŭte plendante li riproĉis la kunulojn, ke ili ne plenumis sian ĵuron.

La kolero de la dioj montriĝis baldaŭ. La fortiritaj haŭtoj de la bovoj rampis mem trans la herbejon kaj la kruda viando muĝis je la kradrostaĵo. Ekde sia sunĉaro Helios vidis la agon de la ŝipanoj kaj plendis pri tio ĉe Zeŭso kaj ĉe la aliaj ĉieluloj. Li postulis por la kunuloj de Odiseo laŭajn punojn kaj minacis grimpi en la ombran regnon kaj prilumi la mortintojn, se ili ne estos punitaj.

Ses tagojn la ŝipanoj nutris sin de la viando de la sankta grego. Je la sepa mateno trankviliĝis la maro kaj ili povis veturi sur la maron. Trinakio malaperis malantaŭ iliaj dorsoj kaj laŭĉiuj flankoj etendiĝis la soleca maro. Zeŭso ne pli longe prokrastis la punon. Li sendis nigran nubon trans la bluan ĉielon, senkatenigis ŝtormon kaj ĵetegis sian fulmon al la ŝipo. La ŝipo renversiĝis sur la ŝtormaj ondoj kaj la ŝipanoj falis en la maron. Nur Odiseo, kiu ne manĝis de la bovoj de Helioso, restis viva.

Sur la fragmentoj de la ŝipo li drivis post la ŝiprevenverso dek noktojn ĝis la insulo Ogygie. Tie loĝis enmeze de la florantaj boskoj en ombroplena groto la nimfo Kalipso. Ŝi akceptis Odiseon en sia vitoornamita volbita loĝejo, ŝi regalis lin kaj penis forgesigi la ĉirkaŭan mondon al li. Sep jarojn Kalipso retenis Odiseon sur la insulo kaj ne lasis lin forveturi.

Fine ekkompatis la diino Atena la malfeliĉan kaptiton kaj defendis lin ĉe la diopatro Zeŭso. Tiu sendis la dioheroldon Hermeso al la nimfo kun la ordono, ke ŝi lasu foriri Odiseon.

Odiseo sidis kiel kutime sur la mara plaĝo, rigardis trans la maltrankvilan maron al la horizonto kaj ploris pro hejmsopiro. Tiumomente li aŭdis post si voĉon.

„Malvolonte, Odiseo, mi lasas vin foriri“, parolis Kalipso, „se vi restus ĉiam en mia kaptiteco, mi povus donaci al vi eternan junecon kaj senmortecon. Sed la ordonon de Zeŭso mi ne povas ignori. Konstruu floson kaj ekveturu hejmen.“

Odiseo apenaŭ povis kompreni, ke la nimfo liberigis lin. Kiam li retrankviliĝis de la surprizo, li prenis kun ĝojo hakilon kaj komencis renversigi arbojn, Baldaŭ la floso estis preta. La nimfo havigis al la heroo manĝon kaj trinkaĵon.

Denove Odiseo veturis sur la onde movata maro. Blovis favora vento kaj la vojaĝo estis sen ĝenoj. Post kelkaj tagoj li ekvidis firman teron. Sur la klara ĉielo konturiĝis la montara fajaka lando. Sed Odiseo ne sen akcidento atingis la bordon. La dio Pozidono rimarkis la floson de Odiseo kaj kirlis kolere per la tridento la maron. Li vualis la nuban ĉielon, la firman teron kaj la maron en nubojn kaj pelis la plej terurajn ventojn kaj ŝtormojn al Odiseo. La kompatindan heroon balais ondego en la maron kaj li, kroĉinte sin al trabo de sia frakasita floso, ŝanceliĝis dum du tagoj kaj du noktoj inter vivo kaj morto.

Je la mateno de tria tago li rimarkis arbaran bordon. Alta ondo portis lin sur la firman teron, sed dua reprenis lin en la maron. Per sia lasta forto li reatingis la bordon ĝuste tie, kie rivereto fluas en la maron. Sur seka tero li tuj sinkis teren. Vekis lin nur la nokta frido, ĉar li perdis en la ŝtormo siajn vestojn. Li serĉis tial olivan arbustaĵon, sternis sin sur falintaj folioj kaj kovris sin per foliaro. Apenaŭ li kuŝis, li jam endormiĝis. Li ne sciis, ke li dormas en la fajaka lando.

Dume li dormis, la diino Atena zorgis pri lia hejmreveno. Ŝi rapidis en la kastelon de la fajaka reĝo Alkinoo kaj vizitis ties filinon. La bela Naŭsikaa dormis sur sia lito kaj similis dormante al diino. Atena kliniĝis sur ŝin kaj enspiris sonĝon al ŝi. En la sonĝo ŝi ordonis al la reĝa filino tuj matene veturi sur ĉaro kaj kun servistinoj al la rivero kaj lavi siajn luksajn vestojn.

La radioj de la matena ruĝo forpelis la sonĝon. Naŭsikaa leviĝis kaj iris al la patro por postuli ĉaron de li. Komune kun la servistinoj ŝi portis siajn vestojn sur la ĉaron kaj veturigis ĝin mem ĝis la rivero, kiel ŝia nokta sonĝo ordonis tion. Kaj la servistinoj postkuris ĝin.

Ili lavis la vestaĵojn en la rivero kaj dum tiuj sekiĝis, ili banis sin kaj manĝis. Poste Naŭsikaa kaj la knabinoj plezuriĝis per pilkludado. Naŭsikaa ĵetis la pilkon al ino, kiu staris proksime de la rivero, kaj Atena kondukis ĝin tiel, ke ĝi falis mezen de la fluo. La knabinoj ekkriis kaj de tio vekiĝis Odiseo.

Unue li ektimis, ĉar li supozis denove esti veninta en landon de rabistaj gigantoj, sed baldaŭ li ekkonis la voĉojn de la inoj. Li derompis branĉon por kaŝi sian nudecon kaj venis el la arbustaĵo. Ekvidinte lin, la inoj kriis eĉ pli laŭte ol antaŭe kaj forkuris laŭborde. Ne estis miraklo. Odiseo estis plena de koto kaj maroŝlimo, kaj kun la antaŭen tenita branĉo li pli similis al fantomo ol al homo el karno kaj ostoj. Nur Naŭsikaa postrestis kaj ne forkuris. Atena plenigis ŝian koron per kuraĝo. Odiseo haltis kaj petis de malproksime, por ne fortimigi Naŭsikaa-on : „Egale, ĉu vi estas diino ĉu mortemulino, mi petas vin, ne forkuru kaj helpu al mi. La ŝtormo pelis min post ŝippereo al tiu ĉi lando, mi konas ĉi tie neniun kaj eĉ ne scias, kie mi troviĝas. Kompatu min, donu al mi iun veston kaj montru al mi la vojon tien, kie loĝas homoj. La dioj rekompencos tion al vi kaj donos al vi tion, kion vi deziras !“

Naŭsikaa respondis sen timo : „Fremdulo, vi ŝajne ne estas malbona homo. Mi volas helpi al vi. Mi estas la filino de la fajaka reĝo Alkinoo kaj montros al vi la vojon al la urbo. Vi turnis vin kun peto al mi kaj mi ne rifuzas la peton.“

Kaj la reĝa filino kunvokis la timemajn servistinojn kaj ordonis al ili, ke ili alportu vestojn por Odiseo. Odiseo banis sin en la rivero kaj vestis sin. Lia protektmastrino, la diino Atena, donis al li belecon, tiel, ke li similis al la ĉieluloj. Mirante Naŭsikaa ka la inoj vidis lian transformiĝon. Ili donis manĝojn kaj trinkaĵojn al li kaj Odiseo kvietigis siajn malsaton kaj soifon.

Poste la servistinoj metis la sekiĝintajn vestojn kaj tolaĵojn sur la ĉaron kaj Naŭsikaa surgrimpis. Odiseo iris piede kun la servistinoj.

Antaŭ la urbo diris Naŭsikaa al Odiseo : „Ne estu kolera, fremdulo, sed ne iru kun ni en la urbon. Atendu ĉi tie en la tremola bosko kaj eniru la urbon nur tiam, kiam ni estos perdiĝintaj el viaj okuloj. Se la fajakoj vidus, ke mi venas kun fremdulo en la urbon, ili dirus, ke mi kondukas fremdan fianĉon en la urbon. Vi trovos la reĝan palacon facile eĉ sola. Serĉu tie mian patrinon kaj petu ŝin pri helpo. Se ŝi favoros vin, vi certe revenos en vian hejmlandon.“

La reĝa filino foriĝis kun sia sekvantaro post la urbomuroj. Odiseo elvenis de la tremola bosko kaj iris rekte en la urbon. Diino Atena vualis lin en nebulon por ke la fajakoj ne vidu kaj retenu lin. Ŝi mem transformiĝis en junan knabinon kaj kondukis lin en la palacon de la reĝo Alkinoo.

Mirigite reĝo Odiseo rigardis la brilan reĝan burgon. Ties muroj estis kovritaj per bronzo kaj la pordoj ornamitaj per oro. Je ambaŭ flankoj de la enirejo staris hundoj el oro kaj arĝento. Ĉirkaŭ la palaco etendiĝis majesta ĝardeno plena de sukaj piroj, figoj, pomoj kaj grapoloj. La fruktoj de tiuj arboj neniam fariĝis nemanĝeblaj kaj la branĉoj portis fruktojn dum la tuta jaro.

En la festena halo de la palaco sidis ĝuste la plej noblaj el la fajakoj kun la reĝo ĉe festmanĝo. Odiseo atingis nevidite la reĝan paron. Tie Atena deprenis la nebulan veston de li kaj Odiseo falis sur la genuojn antaŭ la reĝino.

„Reĝino“, li vokis, „mi petegas vin kaj vian edzon pri helpo. Helpu al mi reveni en mian hejmlandon ! La dioj donacu feliĉon al vi !“

Li parolis tion kaj sidiĝis antaŭ la fajrujo de kameno en la polvon.

Ĉiuj silentiĝis kaj ekestis kvieto. Fine iu el la fajakaj herooj ekparolis : „Reĝo Alkinoo, ne estas ĝentila lasi sidi gaston sur la tero en la polvo antaŭ la kameno. Li sidiĝu ĉe ni antaŭ la tablon. Lasu miksi vinon en kruĉo kaj ordonu al la kastelana mastro porti manĝon al la gasto.“

Al la reĝo plaĉis tiu parolo, li permane kondukis Odiseon al pompa fotelo je sia flanko kaj regalis lin. Li promesis zorgi pri tio, ke la gasto povu reveni en sian hejmlandon.

Kiam la manĝado estis finita kaj Odiseo restis sola kun la reĝa paro, la reĝino ne pli longe bridis sian scivolemon kaj demandis, de kie la gasto havas la belan vestaĵon. Ŝi rekonis sian propran laboron, ĉar ŝi mem kun siaj servistinoj teksis la tukon. Odiseo raportis al la reĝo kaj al la reĝino konfideme sian lastan aventuron kun la nimfo Kalipso, li rakontis pri sia ŝippereo kaj ankaŭ ne prisilentigis, ke li renkontis ĉe la mara bordo ilian reĝan filinon. Nur sian nomon li ne diris.

La reĝo aŭskultis atenteme. Tian heroon li dezirus al si kiel edzon por sia filino. Tamen li ripetis sian promeson helpi al al fremdulo iri hejmen. Poste ili adiaŭis la itakan heroon kaj enlitiĝis. Ankaŭ Odiseo sternis sin sur softa lito kaj la dormo baldaŭ forpelis ĉiujn zorgojn de li.

Matene reĝo Alkinoo ordonis, ke kvindek du elektitaj maristoj pretigu novan nigran ŝipon por la veturo. Kiam la tempo estos veninta ili venu en la palacon. En la reĝa burgo estis vigla vivo. La reĝo invitis honore al la fremdulo multajn fajakajn nobelulojn al la festeno kaj la gastoj plenigis ĉiujn halojn. Venis tien ankaŭ la fama kantisto Demodoko, kiu estis blinda, sed tiel vivaŭtentike povis kanti pri heroaĵoj kaj bataloj, kvazaŭ li vidus ilin antaŭ si.

Post la bankedo la reĝo postulis, ke Demodoko kantu antaŭ ili. La blinda kantisto tuŝis la kordojn de la liuto kaj kantis pri Trojo. Lia kanto rakontis pri la kverelo de du famaj herooj, pri Aĥilo kaj Odiseo.

Odiseon kortuŝis la kantado de Demodoko. Ĉe la sono de lia nomo li eklarmis. La reĝo rimarkis la tuŝitecon de la heroo kaj interrompis la kantadon. Li volis forpeli la malgajon de la fremdulo kaj tial rekomendis al la junaj fajakoj ludi kaj vetkonkursi.

La batalejo plenigis sin per fajakoj, kiuj montris siajn kapablojn. Ili vetkonkursis pri kurado, saltado kaj diskĵetado. Odiseo nur observis ilin. La fajakoj volonte estus vidintaj, ke ankaŭ Odiseo pruvas sian forton kaj rapidecon. Sed li estis en pensoj jam sur la alta maro kaj atendis senpacience la momenton, kiam la reĝo donos la signon por la ekveturo. Tial li rigardis la vetkonkursojn distrite kaj kun malĉeesta menso.

„Eble nia gasto estas komercisto, kiu vagadas sur la maro“, flustris la fajakoj, „komercistoj ne havas intereson pri batalludoj kaj pensas nur pri sia gajno.“ Tiel ili flustris kaj rikanis. La filo de Alkinoo, incitita pro la paroloj de siaj amikoj, postulis de Odiseo, ke li montru siajn kapablojn. Odiseo decide kontraŭis tion, sed per tio li nur plifortigis la mokojn de la fajakoj. Tiumomente li fariĝis kolera kaj prenis la plej grandan diskon, kiu troveblis ĉe la batalejo. La disko fajfante flugis tra la aero, tiel, ke la fajakoj timigite kliniĝis teren. Ĝi flugis trans ĉiujn iliajn kapojn, tiom granddistance, kiom ankoraŭĵetis neniu el la fajakaj junuloj. Nun neniu kuraĝis plu moki Odiseon.

Post la vetkonkursoj, ludoj kaj dancoj la fajakoj iris kun Odiseo al la palaco kaj daŭrigis la interrompitan bankedon. Ĉifoje Odiseo mem postulis, ke Demodoko kantu por li. Tiu komencis kanton pri la konkero de Trojo. Aŭdante pri siaj sortobatoj kaj la ligna ĉevalo, Odiseo denove kortuŝite verŝis larmojn. Nur Alkinoo rimarkis la kortuŝitecon de Odiseo kaj ordonis fini la kantadon kaj turnis sin al la fajakoj. „Kiel mi vidas, la kantado de Demodoko ne ĝojigas ĉiujn. Demodoko kantas kaj nia gasto fariĝas malĝoja. Al ĉiu el ni la gasto devas esti tiom proksima kaj kara kiel la propra frato. Diru do, fremdulo, kiel vi nomiĝas, kiu estas viaj gepatroj kaj de kie vi venas. Tion vi devas diri al ni ankaŭ pro tio, por ke ni povu veturigi vin tien.“

Odiseo iom embarasiĝis, kiel li komencu sian rakonton kaj tial li diris sian nomon kaj tiun de sia patrio. Ĝoja ekscitiĝo kaj miro ekposedis la kolektiĝintajn fajakojn. Kun retenita spiro ili aŭskultis la rakonton de Odiseo.

Kiam li finis la rakonton, dum longa tempo neniu plu moviĝis en la halo, eĉ ne pokalo tintadis. Kiel unua leviĝis reĝo Alkinoo. El la tuta koro li deziris al la nobla heroo rapidan kaj sekuran hejmveturon, kiu ĝis tiam estis rifuzita al li.

Je la sekva tago la fajakoj portis la donacojn sur la ŝipon, kiujn Odiseo ricevis de la reĝo kaj de la nobeluloj. Kestegoj plenaj de valorplenaj vestoj kaj ujoj kaj arte ornamitaj armiloj. Alkinoo ordonis buĉi bovinon kaj oferis la plej bonan viandon al la dioj. Post la festa adiaŭa manĝo ordonis la reĝo en la pobo de la ŝipo sterni tapiŝon kaj fajnan tolaĵon, por ke Odiseo dum la veturo povu dormi sen ĝeno.

Sur la sojlo de la palaco Odiseo adiaŭis sin de la bona reĝo de la fajakoj. Nun nenio plu malhelpis la heroon veturi hejmen. Li iris sur la ŝipon kaj la remistoj eklaboris. En la horizonto malaperis la gastema bordo de la fajakoj kaj antaŭ ili troviĝis Itako.

Kiam la steloj paliĝis kaj la nokto retiriĝis pro la hela tago, la fajakoj atingis la hejmlandon de Odiseo. La heroo profunde dormis. Al la maristoj do ne restis alia eblo ol porti la dormantan Odiseon kun ties donacoj sur la firman teron. Poste ili turnis la ŝipon hejmen.

Kiam Pozidono eksciis, ke la fajakoj helpis Odiseson, obsedis lin kruela kolero. Li petis de la dia patro Zeŭso la permeson puni la fajakojn. La fajaka ŝipo proksimiĝis jam al la haveno kaj al la bordo, kaj la homoj kolektiĝintaj tie, povis vidi la ŝipon tute precize. Tiumomente subite leviĝis Pozidono el la ondoj kaj batis permane la ŝipon. La bato transformis la ŝipon kun ĉio, kio estis sur ĝi en ŝtonon kaj la ŝtono kunkreskis firme kun la mara grundo kaj firme ankrumis en ĝi.

Ĉe la bordo staris ankaŭ reĝo Alkinoo kaj lamentis laŭte. Li konis malnovan malican profetaĵon. Iutage, jen la diro, Pozidono transformos hejmvenantan fajakan ŝipon en ŝtonon kaj ĉirkaŭfermos la urbon per granda roka montaro. Tuj la reĝo alvokis la fajakojn por granda ofero por ke Pozidono ekhavu kompaton kaj ne enfermu la urbon per la montaro. La fajakoj ektimis kaj pretigis la oferon.

Intertempe Odiseo vekiĝis sur la plaĝo de la insulo Itako, leviĝis kaj ĉirkaŭrigardis malgaje. Post ĉiuj ĉi jaroj li ne rekonis sian patrujon, tie, kie iam estis kalva deklivo, kreskis nun vepraj arboj kaj tie, kie pli frue verdis densa arbustaĵo, blanke brilis nun ŝtono en la matena suno. Despere Odiseo komencis voki kaj lamenti. Li pensis, ke la fajakoj trompis lin kaj demetis lin en nova fremda lando. Sed de la donacoj de l' fajakoj mankis neniu. Tripiedoj, kaldronoj, juveloj kaj belegaj vestoj en kestegoj, ĉio ĉi kuŝis sentuŝita sur la plaĝo.

De monta deklivo grimpis juna paŝtisto malsupren. Diino Palas Atena transformiĝis en la figuron de paŝtisto kaj iris al li por konsoli la malfeliĉan heroon.

Odiseo ĝojis, ke li trovis je la soleca bordo homon. La juna paŝtisto estis vestita kiel filo de iu mastro, li portis ornamitajn sandalojn surpiede kaj ĉemane lancon. Li ne aspektis malamika. Odiseo iris renkonte al li kaj pridemandis lin.

„Vi certe venas el granda foro“, diris la alivestita diino, „ĉar vi ne konas la nomon de tiu ĉi lando. La plaĝo, sur kiu ni staras estas la plaĝo de la insulo Itako.“

Odiseo subigis sian ĝojon kaj ankaŭ memgardeme prisilentis sian nomon. Li rakontis al la paŝtisto eltrovitan rakonton, kiel li venis ku siaj posedaĵoj sur la insulon.

La diino ridetis. Ŝi retroŝanĝiĝis en ĉielan belulinon kaj diris : „Kia homo tiu devus esti, kiu povus superi vin je ruzeco. Vi eĉ superruzus la diojn. Eĉ en via lando vi ne demetas vian aliŝajnigon. Sed mi venis por helpi al vi. Mi estas Palas Atena.“

La diino helpis al la heroo kaŝi la valorplenajn trezorojn en proksima kaverno, poste ŝi sidiĝis kun li ĉe olivarbo, kuraĝigis lin kaj konsilis al li : „Ne timu, mi ne perfidos vin. Unue mi zorgos pri tio, ke neniu en Itako ekkonos vin antaŭ ol tio estos necesa. Mi sulkigos vian glatan haŭton, mi elfaligos vian hararon kaj vualos vin en ĉifonvestojn. Mi obtuzigos la brilon de viaj okuloj kaj faros vin maljuna kaj malforta, por ke vi aspektos malbela ne nur al la svatiĝantoj, kiuj volas edzinigi vian edzinon Penelopo, sed ankaŭ al ŝi mem kaj al via filo. En la figuro de maljuna almozpetisto vi vizitu la porkopaŝtiston Eumaeos. Li estas honesta kaj restis fidela al vi. Ĉe li vi ekscios, kio okazas en via palaco. Intertempe mi alvokos vian filon Telemako, kiu veturis al Sparto. Li esploras ĉe reĝo Menelao pri via sorto.“

„Ankaŭ mia filo erarvagadu tra la maroj ?“demandis Odiseo terurigite.

La diino trankviligis lin. „Vi ne devas afliktiĝi pro via filo. Li ne suferas pro iu manko. Mi mem akompanis lin kaj ankaŭ rekondukos lin en la hejmlandon.“

Kaj la diino tuŝis Odiseon per sia sorĉobastoneto. Tuj ŝrumpis la haŭto de la heroo, lia vizaĝo kovriĝis per sulkoj kaj la vestaĵo sur liaj oldulaj membroj disfalis en vestĉifonojn. Ŝi donis manen al li bastonon kaj ĵetis sur unu el ties ŝultroj malbelan trivitan sakon kaj malaperis.

Tiel transformite, Odiseo iris al la paŝtisto Eumaeus, kiel la diino ordonis al li.

La maljuna paŝtisto sidis en sia ĉirkaŭbaraĵo kaj kudris novajn sandalojn por si. La aliaj pli junaj paŝtistoj estis kun la grego ie sur paŝtejo. Apenaŭ la hundoj flaris, ke proksimiĝas al la ĉirkaŭbaraĵo fremdulo, ili ĵetiĝis kun kolera bojado eksteren. Ili estus malice disŝirintaj Odiseon, se Eumaeus per ĵetitaj ŝtonoj kaj krioj ne estus forpelinta ilin. Li afable akceptis la fremdan oldulon, sternis por li en sia somerdometo sekajn branĉetojn kaj ĵetis molan pelton sur ilin, por ke la oldulo povu sidi oportune. Honore al la gasto li buĉis du porkidojn, distranĉis ilin kaj komencis rosti ilin sur la rostkrado. Dum tio li parolis al la fremdulo : „Mi povas oferti al vi nur junajn porkojn. La grasigitajn porkojn mi devas liveri en la palacon, kie la svatiĝantoj tage kaj nokte drinkas kaj voras manĝon. Ili diboĉas kaj la gregoj malpliiĝas, la keloj kaj manĝoprovizejoj malpleniĝas. Se mia kompatinda mastro estus ĉi tie, li certe reordigus ĉion, sed nur la dioj scias, kie li estas entombigita. Antaŭ multaj jaroj li foriris en la militon de Trojo. Se li ankoraŭ vivus, li estus jam reveninta. Trojo ja jam delonge estas venkita.“ La paŝtisto metis antaŭ Odiseon rostaĵon kaj miksis vinon en lignokruĉo.

Sin fortiginte, diris Odiseo al la paŝtisto : „Dum longa tempo mi vojaĝis tra maroj kaj landoj. Diru al mi,.kiel nomiĝas via mastro ? Eble mi renkontis lin kaj povas raporti ion pri li.“

„Mia malfeliĉa mastro“, respondis la paŝtisto, „nomiĝis Odiseo. Li estis bona kaj justa. Tian mastron mi neniam retrovos, tiom longe, kiom mi vivos.“

„Se Odiseo estas via mastro“, diris la kamuflita heroo, „mi povas ĵuri al vi, ke li ankoraŭĉijare revenos. La rekompencon por tiu sciigo mi elektos al mi mem ĉe vi, tuj kiam Odiseo denove aperos en la reĝopalaco.“

„Ŝparu al vi viajn ĵurojn“, malŝate mangestis la nefidema paŝtisto. „Rekompencon vi ne ricevos, ĉar Odiseo ne revenos al sia palaco. Sed nun mi timas pri lia filo Telemako. Li vojaĝis al reĝo Menelao. Kaj oni diras, ke la svatiĝantoj sendis ŝipon al li por ataki kaj murdi lin en la reveturo. Kaj nun diru al mi, kara gasto, kion vi travivis kaj de kie vi venas ?“

Odiseo rakontis al la paŝtisto eltrovitan rakonton. Li rakontis, ke li venis de la insulo Kreto kaj travivis multajn aventurojn, ke li estis ankaŭ en la milito de Trojo kaj konatiĝis al Odiseo, ke antaŭ ne longa tempo li denove renkontis lin, kiam Odiseo troviĝis sur la vojaĝo hejmen.

La paŝtisto aŭskultis atenteme, li fidis al li, li nur ne akceptis, ke Odiseo revenas. Li pensis, ke la fremdulo per tiu bona sciigo nur volas gajni lian favoron.

Krepuskiĝis, kaj la aliaj paŝtistoj revenis al la dometo. Ili fermis la bestojn en la stalojn kaj sidiĝis por vespermanĝi. Ekstere vualis nuboj la lunon kaj en la malhelo susuris brue la pluvo. Malseke frida vento blovis tra la fendoj en la vandoj kaj Odiseo frostotremis .Li pripensis, kiel li povus varmigi sin kaj decidis testi la fidelecon de la paŝtistoj.

„Aŭskultu“, li diris, „mi volas rakonti al vi, kio okazis al mi dum la sieĝo de Trojo. Iam mi kuŝis kun reĝo Menelao, Odiseo kaj aliaj militistoj, en densejo de arbustaĵo ĉe la muroj de Trojo. Ni embuskis kaj nokte devis atendi ekstere. En la nokto leviĝis neĝoblovado. La frida vento blovis la neĝon sur niajn vizaĝojn kaj baldaŭ ni frostis tiom, ke ni rigidiĝis. La aliaj militistoj havis varmajn mantelojn, kaj do ne ĝenis ilin, ke sur iliaj ŝildoj kroĉiĝis glacio. Sed mi postlasis mian mantelon en la kampadejo. Mi supozis, ke ne fariĝos fride. Je mateno mi ne plu povis elteni la fridon kaj diris al Odiseo : 'Amiko, ankoraŭ iom da tempo kaj mi elspiros mian animon. Mi ne havas mantelon , mi mortas pro frido'. – 'Silentu', diris Odiseo, 'iu povus aŭdi vin.' Li ekstaris kaj diris al la dormemaj militistoj : 'Iu dio ĵus sendis al mi sonĝon. Ni tro vaste malproksimiĝis de la ŝipoj kaj bezonas plifortigon. Iu iru kun la komisio al la armeestro Agamemno'. – Tuj leviĝis militisto, demetis sian mantelon kaj kuris al la ŝipoj. Sed mi vualis min en la mantelon kaj dormis ĝis la mateno. Se mi nur estus tiom juna kaj forta kiel tiam,.certe iu pruntedonus mantelon al mi por protekti min kontraŭ la nokta frido.“

„Efektive, grandioza rakonto“, diris ridante Eumaeus, „ankaŭ mi, oldulo, volas do pruntedoni mantelon al vi. Se Telemako, la filo de Odiseo revenos, mi donos al vi la mantelon kaj kondukos vin tien, kien vi volas.“

Kaj la paŝtisto pretigis al li softan dormejon el ŝaf-kaj kaprofeloj. Kiam Odiseo sternis sin, li kovris lin per sia propra vila mantelo. Li mem ne sternis sin por dormi, sed prenis glavon kaj lancon kaj eliris por gardi la gregon. Odiseo ankoraŭ ne dormis, kaj kiam li vidis, kien iras Eumaeus, li ĝojis, ke la paŝtisto okupiĝas tiel atenteme pri la brutaro konfidata al li.

En tiu nokto Telemako en Sparto turniĝadis maltrankvile sur sia dormejo en la palaco de la reĝo Menelao. Ĉiam denove li vekiĝis, la zorgoj pri la patro ne lasis lin dormi. Subite retiriĝis la nokta malhelo kaj antaŭ Telemako aperis la diino Atena.

„Tuj sen prokrasto veturu hejmen“, ŝi ordonis al la junulo, „sed estu memgardema dum la vojaĝo. La svatiĝantoj intencas neniigi vin. Ili embuskas vin sur ŝipo en la markolo por kapti vin. Tial evitu la markolon kaj velu per via ŝipo nur nokte. Alveninte en Itako sendu nur viajn kunulojn en la urbon, sed mem iru al fidela paŝtisto Eumaeus .“

Palas Atena leviĝis flugante al la Olimpo kaj Telemako obeis ŝian konsilon. Ŝarĝite per donacoj, li forlasis reĝon Menelao kaj ties edzinon Helena kaj veturis sur la maron. Li evitis la markolon, kie embuskis lin la ŝipo kun la svatiĝantoj kaj li atingis per favora vento bonŝance la bordon de Itako.

tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago

Plu al parto 2




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330