Legu plu...
La 6an de januaro 2013
Raporto pri Fukuŝimo kaj Rokkaŝo
S-ro Sakai Hiroaki, asembleano de la gubernio Gunma, apartenanta al Japana Komunista Partio
Kiel unu el la komitatanoj pri radioaktiveco de la asembleo de la gubernio Gunma, mi vizitis la guberniojn Fukuŝima kaj Aomori ekde la 7a ĝis la 9a de novembro 2012.
La nuklea centralo n-ro 2 de Fukuŝimo
La unuan tagon ni vizitis la nuklean centralon n-ron 2. Ĉar ĝi situas en la malpermesita loko, neniu troviĝis laŭ la vojo al la centralo. En forlasitaj kampoj kreskas herbaĉoj kun flavaj floroj. Mi estiĝis malĝojega pro tiu pejzaĝo.
En la tereno de la centralo forteco de radioaktiveco superis 1,3 mikrosivertoj, sed neniu laboristo tie uzis maskon.
*Komparu la fortecon kun 0,03 mikrosivertoj en mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la centralo.
Ni estis enkondukitaj en la reaktordomon. La reaktoro ne funkciis, sed apud ĝi la forteco de radioaktiveco estis 400 mikrosivertoj, 10000-oble pli forta ol en mia urbo Maebaŝi. Ni elmetiĝis al 20 mikrosivertoj dum nia kelkhora restado.
*La registaro opinias, ke ne gravos por la sano elmetiĝo de unu milisiverto jare, do tage 2,74 mikrosivertoj kaj hore 0,114 mikrosivertoj. Tamen ĝi instrukcias, ke la lokoj poluitaj pli ol 0,23 mikrosivertoj estu purigitaj.
Laŭ la klarigo de TEPCO la cunamo de la 11a de marto 2011 inundis la generatoron kaj la kontraŭtertreman stabejon ĝis la plafono de la baza etaĝo, sed bonŝance unu elektra fonto pluvivis, tial oni povis apenaŭ teni la reaktorojn malvarmaj. La diferenco inter la centraloj n-ro 1 kaj n-ro 2 estis nur tiu ĉi elektra fonto. Antaŭ la katastrofo TEPCO supozis, ke la plej granda cunamo povos alti maksimume 5,2 metrojn, sed en efektiveco en tiu tago atakis la centralojn la cunamo 15,9 metrojn alta.
En la urbo Fukuŝimo
En la dua tago ni vizitis la urbon Fukuŝimo por scii, kion oni faras por protekti sanon de la urbanoj. Laŭ la klarigo, nun 27 stabanoj prizorgas la urbanojn kaj ekzamenas pli frue tiujn homojn, kiuj loĝas en plipoluitaj distriktoj, aĉetinte dozmetrojn por mezuri korpan elmetiĝon. Sed ili diras, ke troviĝas neniu rimedo kontraŭ eventuala korpa elmetiĝo krom memzorgo. Por tagmanĝoj al lernantoj ili ekzamenas materialojn severe.
Ĉe la enirejo de la urbodomo la forteco de radioaktiveco estis 0,6 mikrosivertoj, kaj ĉe iuj lokoj tiu estas pli ol 2 mikrosivertoj.
Rokkaŝo en la gubernio Aomori
En la tria tago ni vizitis diversajn instalaĵojn de la kompanio Japana Nuklebrulaĵo (JNFL, Japan Nuclear Fuel Limited). En la vastega tereno, kiu egalas al 150 Tokio-Domoj (basbalejo en Tokio), kolektiĝis uzitaj brulaĵoj el ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio.
En “la Centro por enterigi malaltnivelajn nukleajn rubaĵojn” jam troviĝas 250000 ducent-litraj olebareloj da tiuj rubaĵoj. Vi ne trompiĝu per tiu vorto “malaltnivela”, en efektiveco radioaktiva forteco de tiuj rubaĵoj estas, nekredeble, malpli ol 100 miliardoj da bekereloj/kg. Oni metas tiujn olebarelojn en betonajn kestojn, kies dikeco estas 60 centimetroj, kaj poste kovras tiujn per kelkmetra tero. Mi surpriziĝis pro tiu primitiva maniero. Oni klarigis, ke tiujn oni konservos por 300 jaroj, sed ĉu vere ni povos fari tion.
*Antaŭe mi legis ie, ke krom nukleaj brulaĵoj, ĉiuj ceteraj nukleaĵoj kaj rubaĵoj estas nomataj kiel “malaltnivelaj”. Oni uzas tiun vorton por ne suspektigi al la popolanoj sekurecon de atomenergio, sed en efektiveco plejparto de tiuj “malaltnivelaj” nukleaĵoj estas altnivelaj kaj danĝeregaj.
Poste ni vizitis “la Centron por enterigi altnivelajn nukleajn rubaĵojn”. Ĉe la pordo oni ekzamenis nin pli severe kaj estis malpermesite al ni kunporti fotilon kaj porteblan telefonon. Tiu altnivela rubaĵo eligas 1500 sivertojn da radioaktiveco, sub kiu homo mortus en 10-kelkaj sekundoj. En tiu Centro oni konservas rubaĵojn vitre solidigitajn en Francio kaj Britio kaj poste enterigos tiujn, sed estas tute ne decidite, kie kaj kiam oni faras tion.
Fabriko por reprocedi uzitajn nukleajn brulaĵojn
Por finkonstrui tiun fabrikon (foto), oni jam elspezis 2000 miliardojn da enoj (20 miliardojn da eŭroj). Oni planas produkti uranion kaj plutonion el tiuj rubaĵoj, sed okazadis diversaj problemoj pri ĝi : oni jam prokrastigis la funkciadon 18 fojojn kaj la elspezo 2,8-obliĝis. Oni celas funkciigi ĝin en printempo de 2013, sed ĉu tio vere eblos ? Nun ni havas 17000 tunojn da uzitaj brulaĵoj, kaj se oni refunkciigos reaktorojn en la tuta Japanio, brulaĵoj pli kaj pli multiĝos. Eĉ por reprocedi la nunan kvanton, oni bezonos 30-40 jarojn.
La registaro decidis refunkciigon de la reaktoroj en Ooi, rekomencon de la konstruado de la nuklea centralo Ooma, kaj repocedado de uzitaj brulaĵoj. Ĉu ni havas rajton transdoni tiujn danĝerajn brulaĵojn al niaj postaj generacioj por kelkcent aŭ kelkmil jaroj ? Vizitinte tiujn nukleajn instalaĵojn, mi estis forte konvinkita pri tio, ke troviĝas neniu alia elekto krom nuligo de ĉiuj reaktoroj.
(la organo de “Asocio en la urbo Maebaŝi por nuligi reaktorojn”, la 21an de novembro 2012)
Kien iros tero el poluitaj lokoj ?
En la tuta Fukuŝimo oni nun senpoluigas loĝkvartalojn por ke la loĝantoj povu reveni hejmen plej frue. Tiun senpoluigan laboron ĉefe grandaj entreprenoj faras, uzante lokajn malgrandajn kompaniojn. La ministerio de medio ordonas al tiuj entreprenoj, ke tiuj konservu skrapitan teron, kolektitajn foliojn kaj akvon el poluitaj lokoj en sakoj aŭ olebareloj, sed la ĵurnalo Asahi (la 4an de januaro 2013) malkovris, ke iuj neglektas tiun ordonon kaj forĵetas poluitaĵon en riverojn. Radioaktiveco nek vidiĝas, nek odoras, nek sentiĝas, do oni povas facile fari tiun fiagon. Senpoluigo estas vere disvastigo aŭ translokigo de radioaktiveco.