La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.
Dum la kongreso, tranoktado k manĝado eblos laŭ jenaj kondiĉoj (kiel aperas en la ĉi-apuda aliĝilo, per kiu vi antaŭmendu laŭ via prefero) :
Tranoktoj - Ĉiuj prezoj por unu persono. Deviga antaŭpago 30%
Ripozejo
Inkluzivas nepran 3-fojan manĝadon
Garantio pri loko nur ĝis 31.05.2012. Post tiu dato estas konsilinda anticipe kontroli ĉe OKK.
Ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo)
Kia | Kiam | Noktoj (kiom) | Entute |
---|---|---|---|
2-lita
ĉambro | 11.08 ĝis 22.08 €308
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 28 | = € ......... |
2-lita
ĉambro por 1 persono | 11.08 ĝis 22.08 €440
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 40 | = € ......... |
Studenta komunloĝejo
Sen manĝado
Kia | Kiam | Noktoj (kiom) | Entute |
---|---|---|---|
2-lita
ĉambro (varma akvo) | 11.08 ĝis 22.08 €110
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 10 | = € ......... |
4-lita ĉambro
(varma akvo) | 11.08 ĝis 22.08 €99
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 9 | = € ......... |
Kia | Kiam | Noktoj (kiom) | Entute |
---|---|---|---|
2-lita ĉambro
(malvarma akvo) | 11.08 ĝis 22.08 €77
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 7 | = € ...... |
4-lita ĉambro
(malvarma akvo) | 11.08 ĝis 22.08 €66
aŭ datoj .........ĝis......... | ......... x € 6 | = € ...... |
Manĝado en studenta manĝejo (pago surloke) : matenmanĝo = €2, tagmanĝo = €3, vespermanĝo = €2