Legu plu...
La 23an de decembro 2012
Vojaĝo al la gubernioj Mijagi kaj Iŭate
Ekde la 12a ĝis la 15a de decembro mi vojaĝis al urboj laŭ la Pacifika Oceano en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Hodiaŭ mi raportos pri tiu vojaĝo.
Vidu la mapon. Mi
ekvojaĝis ekde la urbo Kesennuma,
trapasinte
la
plinordajn
urbojn
Rikuzen-Takada, Oofunato, Kamaiŝi,
Oocuĉi, Jamada kaj Mijako, ĝis la
distrikto Taroo, norda parto de Mijako.
Kunvojaĝantoj estis 9, el kiuj 5
estis esperantistoj.
1. Urboj restariĝantaj kaj ne
restariĝantaj
Troviĝas granda diferenco pri
restariĝo inter la urboj, kiujn ni vizitis.
Mijako, nenie vidiĝis damaĝoj
Ekster la centra parto de la urbo troviĝas lokoj laŭ la marbordo, kie
domoj malaperis, sed tiuj lokoj ne estas tiel vasta. En la urbo, la urbodomo
situanta tuj apud la maro estis inundita ĝis la alteco de 3,4 metoroj, kaj la
cumamaj ondoj atingis la stacidomon tra la ĉefaj stratoj, sed nun ĉio estas
restarigita kaj ni ne povis vidi la spurojn de la cunamo.
Memortabulo en la urbodomo. La horloĝo haltis je la tempo de alveno de la cunamo. La ondoj atingis preskaŭ la plafonon.
Jamada, kie ni povis vidi restariĝon
La ondoj atingis la piedon de la urbodomo, do ĝis tiu loko ĉiuj domoj
estis inundite forviŝitaj, tamen ni povis vidi restariĝon. La kialoj estas, ke
tiu urbo havas fiŝhavenon kaj tie venas ŝipoj kaj la rilatantaj instalaĵoj estas
rekonstruitaj, kaj ke la urbodomo estas ne difektita. En la urbo troviĝis
provizoraj vendejoj.
Rikuzen-Takada, Oocuĉi kaj Minami-Kesennuma, kie ni tute ne vidis
restariĝon
En Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, kiuj frontas al la golfeto, ĉio estis
perdita inkluzive de la urbodomo. Oni nun malkonstruas restantajn
betonajn konstruaĵojn, do pli kaj pli vastiĝas herbejoj. Tre mizere staras
urbodomo en tiuj du urboj. Kvazaŭ kaŝite ĉe la montetoj kaj marbordoj
troviĝis multege da rubaĵoj.
Oocuĉi. Ekster la kontraŭtajda digo troviĝis montoj da rubaĵoj.
En la urbo Rikuzen-Takada la hotelo Capital kaj granda vendejo
Takada-Macubara restis en la sama stato kiel tuj post la cunama atako. Ene
de la vendejo granda pinarbo ankoraŭ restis kaj betona muro pendis de la
plafono. Ĉio estas sama kiel en la lasta jaro, krom refunkciinta benzinstacio.
La sola pinarbo nomata “Pinarbo de Espero” el 70000 pinarboj, kiuj staris
laŭ la marbordo, jam mortis kaj estis hakita, kaj nun granda truo troviĝas tie,
ĉar oni eĉ la radikon elfosis. Oni havas planon restarigi tiun pinarbon post
kemia konservado. Tamen kiam mi vidis tiun truon, mi sentas, ke ankaŭ en
mia koro ekestas truo.
Pejzaĝo de la urbo Rikuzen-Takada de la stacidomo. Dekstre vidiĝas la urbodomo kaj antaŭĝi estas la duone malkonstruita urba halo. Ĉiuj homoj mortis, kiuj rifuĝis al ĝi. Dekstre estas superbazaro Maiya. Ene ankoraŭ restas rubaĵoj same kiel tuj post la cunama atako.
Ĉirkaŭ la stacidomo de Minami-Kesennuma, la situacio estis simila. _ La cunamo venis de la haveno, glutis la stacidomon kaj plu iris enlanden 300 metrojn. Tiu distrikto estis la plej prospera, sed nun neniu restis krom difektitaj betonaj konstruaĵoj, kiuj atendas malkonstruadon.
De la stacidomo al la haveno
Multaj loĝkvartaloj estas jam ne loĝeblaj
La registaro malpermesas konstruadon de domoj en inunditaj lokoj.
En la distrikto Katagiŝi en la urbo Kamaiŝi 90 domoj estis detruitaj kaj
restis nur konstruaĵo de la elementa lernejo, kiun oni nun malkonstruas.
Baldaŭ nenio restos, kiu rememorigas al la loĝantoj la antaŭan vilaĝeton.
La eksaj loĝantoj ne rajtas konstrui domon en la antaŭa loko, tial ĉiuj loĝas
en provizoraj domoj ekster la distrikto. Ili devas sendependiĝi en tri jaroj,
sed estas dubinde, ke ili povos fari tion, ĉar mankas al ili loko por
domkonstruado kaj certe ankaŭ mono.
En la urbo Oocuĉi preskaŭ nenio vidiĝis en la antaŭa loĝkvartalo krom
herbejoj kaj lagetoj. La tero sinkis kaj en iuj lokoj ŝprucas akvo el
akvoduktoj. Oni jam ne povas rekoni sian terenon. Pripensante la
kordoloron de eksaj loĝantoj, mia koro fariĝis plena de malĝojego.
Lagetoj en la eksa loĝkvartalo. Antaŭe oni ne povis vidi la pordegon de la kontraŭtajda digo de ĉi tie, sed nun ĉio estas klare videbla.
2. Fervojoj detruiĝis
Ni volus vojaĝi per trajno, sed tio ne eblis. Ĉie laŭ la marbordo la
trajnlinioj estis rompitaj. Stacidomoj estis perditaj kaj sur la kajoj restis nur
flavaj zonoj por blinduloj.
La stacidomo de Rikuzen-Takada. Vidiĝas montetoj da rubaĵoj.
Malaperinta fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi. En la rivero ni vidis multajn salmojn.
Antaŭ la stacidomo Ŝiŝiori-Karakuŭa sidas granda fiŝŝipo 60 metrojn longa kaj 330 tunojn peza.
Post kiam ni vidadis detruitajn stacidomojn, ni vidis trajnon kuri ĉe la stacidomo Taroo. La domo de la stacio estis detruita, sed la reloj situis en plialta loko nedifektite. Kiel ni estis ĝojaj ! Ni supren kuris al la kajo kaj vidis relojn ne rustintajn. De la kajo ni vidis la urbon, kaj tie etendiĝis sendoma herbejo.
3. Renkontiĝoj
Tooni en la urbo Kamaiŝi
Por vojaĝi en Toohoku, ni profitis la okazon de la koncerto por kuraĝigi
lernantojn en la vilaĝo Tooni. Tiu ĉi estas la dua koncerto, kaj en ĝi Carol el
Usono ludis harpon. Ni donacis al la lernantoj monon kaj kukon.
Lernejestroj de la elementlernejo kaj mezlernejo same diris en siaj salutoj,
ke la lernantoj tre vigle kaj senprobleme vizitas la lernejon, sed ĉu tio estas
vera ? Iliaj gepatroj perdis laboron, kaj ili mem certe suferas pro la teruro de
la cunamo.
Mi donacis grandan foton de mano donacitan de Marie-ho, instruistino
de Marseille, Francio. Ĝi estas artaĵo de belga fotisto, kaj kiam ŝi trovis ĝin,
ŝi sentis, ke la mano volas iri al Japanio. Tuj post la katastrofo ŝi komencis
sendi donacojn al la lernejoj, nome desegnaĵojn fare de siaj lernantoj. Tio
estas tre bona provo internacia, sed bedaŭrinde la japana flanko ne estas tiel
serioza. Mi esperis, ke tiu amikiĝo estos unu el la bonaj aferoj ekestintaj el
la katastrofo, sed mi timas, ke tio ne daŭros longe.
S-ino Hasegaŭa Joŝie
S-ino Hasegaŭa loĝis en la distrikto Tooni ĝis la katastrofo. Ŝi perdis
domon, ŝipojn, laborejon, sekve laboron. Ŝia filo ne fartas bone post la
katastrofo pro koŝmaro, kaj translokiĝis al la ĉefurbo Morioka. Ŝi venis al
la koncerto, kaj prezentis al ni la detruitan havenon. Ŝi rakontis al ni
sperton, kiam venis la cunamo.
“Kiam okazis la tertremo, mi timis grandan cunamon, kaj hastigis al
mia edzo kune rifuĝi, sed mia edzo ne aŭskultis min, eksteren rigardante el
la dua etaĝo. Ni konstruis ŝipon antaŭ ne longe, do li volas vidi, kio okazos
al ĝi. Tamen kiam ni vidis, ke la fundo de la maro aperis pro la cunamo, ni
decidis rifuĝi. Dume ni vidis maljunulojn kaj kuraĝigis ilin kune rifuĝi, sed
ili rifuzis, dirante : “Ni estas maljunaj. Ne zorgu pri ni, kaj vi mem rifuĝu”.
Ni apenaŭ sukcesis forkuri de la cunamo. Poste ni savis multajn homojn el
la ondoj de la cunamo. Nun ni vivas nur por mia filo, kiu volas fariĝi
sciencisto”.
Estrino de la hotelo Hoorai en la urbo Kamaiŝi
Kiam venis la cunamo, ni grimpis sur la najbaran monteton preskaŭ
nudpiede. Kiam finis la cunamo, ni provis reveni rekte al la hotelo, sed tio
ne eblis. Ni transiris la monteton kaj revenis. Sed dume ni vivis en la frosto,
do dum la sekvantaj kvar tagoj mi ne havis senton en la suba korpo. Mi
estas ĝoja, ke vi venis al nia hotelo. Ni ne petas helpomaterialojn, sed
esperas, ke vi ne forgesos nin.
Fine mia decido
Mi ne forgesu,
Iŭate, Mijagi
kaj Fukuŝima,
kiel sincera homo,
kiel mia starpunkto.