Legu plu...
La 10an de decembro 2012
La Naŭa Simfonio de Beethoven
Hieraŭ, la 9an de decembro, okazis koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Jam post la fino de la dua mondmilito, en Japanio komenciĝis kutimo havi koncerton de tiu simfonio. En mia urbo tiu koncerto komenciĝis en 1973, do la ĉi-jara estis la 40-jara, jubilea koncerto. Tiu simfonio bezonas korusanojn, kiuj kantas en la 4a movimento. Mi estis korusano dum pli ol 20 jaroj kaj el tiuj jaroj mi estis korusestro dum 13 jaroj. En la lastjara koncerto, aŭskultante la simfonion, al mia kapo venis tute aliaj bildoj, ol en la pasintaj jaroj, nome scenoj el la cunamo, pri kio mi jam skribis en la raporto de la 11a de decembro 2011, tamen ĉi-jare ne ofte aperis tiuj en mia kapo. En la koncerta kajero, en la lasta jaro preskaŭĉiuj korusanoj menciis la katastrofon, sed en la ĉi-jara nur unu faris tion. Do certe jam multaj ekpensis, ke la katastrofo estas okazintaĵo de la pasinteco. Tamen la suferantoj pli kaj plu suferas. Hieraŭ vespere venis telefonvoko de mia amikino loĝanta en la urbo Fukuŝima. Post la tertremo relative granda, kiu okazis la 7an de decembro, ŝi fariĝis denove tre nervoza kaj vizitas la hospitalon. Krome la domo de ŝia forpasinta patro, kiun ŝi luigis al alia homo, difektiĝis kaj bezonas monon por la riparado. Ŝi estas pensiulino kun handikapa filo kaj senedza, do ŝi multe suferas pro manko de mono. Pripensante sian estontecon, ŝi fariĝas tre maltrankvila kaj ne povas dormi bone. Ŝia amikino, kiu rifuĝis al alia urbo el la urbo Tomioka, najbara de la centralo de Fukuŝima, ne povos reveni al sia hejmo, eble eterne, ĉar ŝia distriko estis agnoskita kiel nerevenebla distrikto pro forta radioaktiveco. Ŝi translokiĝis kelkajn fojojn de unu rifuĝejo al aliaj, kaj nun loĝas en Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima. Antaŭhieraŭ s-ino H, kiu translokiĝis al la urbo Morioka el la marborada urbo Kamaiŝi perdinte siajn domon kaj laboron, telefonis al mi. Ŝia filo 15-jara suferas pro koŝmaro pro la cunamo kaj ne povas viziti la lernejon. Ŝi ĉiel volas savi lin el tiu mensa mallumo, kaj volas sendi lin al eksterlando por liberigi lin el terura memoro de la cunamo. La 15an mi iros al ŝia urbo, do tiam ni renkontiĝos kun ŝia filo. Mi opinias, ke Esperanto savos lin. Hieraŭ multe neĝis en la norda parto de Japanio. Multaj suferantoj vivas en malgranda provizora domo kun manko de sufiĉa enspezo en la malvarma regiono Toohoku.
Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo
S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas en la gubernio Iŭate, severe damaĝita gubernio, sed mem ne suferis pro la tertremo kaj la cunamo, komencis helpi 130 lernantojn de la komunumo Tooni de la urbo Kamaiŝi. Ŝi daŭre agadas por tio, kaj en tiu ĉi jaro ŝi lanĉis novan projekton : kanti “Rekviemon al viktimoj de la Granda Tertremo de la Orienta Japanio” ne nur en Japanio sed ankaŭ en eksterlando. Tiu ĉi rekviemo estis versita kaj komponita de la Asocio de eksaj lernejestroj de superaj mezlernejoj en Iŭate. Ĝi havas tre malĝojan verson kun arkaika stilo, do mi ne estis pozitiva pri tiu rekviemo, sed s-ro Makino Micuo, gvidanto de korusoj, loĝanta en Jokohamo, ŝatis ĝin kaj tuj sendis la tekston al s-ro Koniŝi Gaku, fama esperantisto kaj kant-tradukisto, kiu tuj tradukis ĝin kaj resendis al s-ro Makino. Mi lernis de tiuj du gravuloj, kaj decidis partopreni en la projekto. Hodiaŭ mi kunsendas la verson kaj la muziknoton al vi kun peto, ke en la venonta marto, okaze de la du-jara datreveno de la Tertremo vi organizu koruson en via Esperanto-grupo kaj en aliaj lokoj kaj kantu la rekviemon. La melodion vi povas aŭskulti sube : http://www.nicovideo.jp/watch/sm19386293 (nikoniko-filmo) http://youtu.be/zvIL_gbTsK4 (YouTube)
Komence ŝi petis min traduki la tekston en la anglan, sed mi rekomendis, ke ni traduku ĝin en Esperanton, kio ebligas nin pli disvastigi la rekviemon. Do por konsoli la animon de la viktimoj, por helpi la suferantojn restariĝi, por batali kontraŭ la atomenergipolitiko kaj por montri al la mondo la grandajn forton kaj kapablon de Esperanto, mi petas vian kunlaboron.
Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo en la Orienta Japanio trad. KONISI Gaku
1.
Ho nun skuiĝas montoj
kaj jen bruegas maro.
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !
Abrupte sen salut' foriris vi
senspure de ni.
Obsedas nin la memor'
kaj eltrempas nin malgoj'.
La manojn kunpremu ni
kun kviet' en la kor',
por ke restadu en trankvil'
la animoj en Paradiz'.
2.
Ho nun ŝvebadas nuboj
en blu' de la ĉielo.
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !
Jen Ksitigarbo grace benas vin
per hela ridet'.
Defie intencas ni
rekonstruon de l' hejmlok'.
Do budhoj subtenu nin,
por ke bela florar'
por ĉiam daŭre garnu ĝin
por ornam' kaj firma protekt'.
3.
Ek nun al la projekto
por ni tre grandioza !
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !
Per via propra viv' instruis vi
ekagi al cel'.
En la dektria de mart'
nin atakis tertremeg'.
Ĝin plu transrakontos ni,
ĵuras ni en la kor'.
Do vi animoj en trankvil'
restu pace en Paradiz'.