Eduard Petiŝka
FILEMONO KAJ BAŬCIS
En la malnovaj tempoj Zeŭso ŝanĝiĝis en terloĝanton, li grimpis de la Olimpo malsupren kaj esploris, ĉu la homoj estas bonaj aŭ malbonaj. Survoje akompanis lin Hermeso, la heroldo de la dioj.
Dum sia pilgrimado la dioparo haltis iam en freŝa valo. Je la flankoj lumis blankaj kortegoj kaj riĉaj bienoj kaj el la paŝtejoj eksonis muĝado kaj blekado de grasaj gregoj. La suno jam retiriĝis post la nuboj, kaj tial diris Hermeso : „En tia prospera valo ni eble povus tranokti. Ni iru al iu bieno kaj petu pri tranokteblo.“
Zeŭso jese kapklinis kaj Hermeso iris al la sekva bieno. Post certa tempo li revenis.
„Ili forpelis min“, li lamentis al Zeŭso. „Por iuj vagabondoj ni ne havas tranoktejon“, ili diris.
„Ni iros do al alia“, diris paceme Zeŭso. „Riĉaj bienoj ekzistas sufiĉe. Eblas, ke ili havas pli da kompato al lacaj migrantoj.“
Hermeso tial iris al aliaj kaj atingis nur la saman. Apenaŭ li diris, kion li volas, oni diris, ke li malaperu de la korto kaj pelis la hundojn al li. Diversloke oni eĉ ne malfermis la pordon. En la tuta vilaĝo Hermeso ne trovis eĉ unu domon, kie oni akceptus lin sub la tegmento.
Li revenis al Zeŭso kaj rakontis al li, kio okazis al li : „Gvidanto de la dioj, loĝas ĉi tie nur malbonaj homoj. Ili ne havas kompaton kun vojaĝantoj kaj ne konas gastamikecon. Ĉie ili elpelis min kaj fermriglis la pordon antaŭ mi.
„Kaj ĉu vi vere estis ĉie ?“ ridete diris Zeŭso.
„Ĉie, nur ne en la povrula kabano tie ĉe la arbaro. Ĝi estas kovrata nur per pajlo kaj fragmito. Tie loĝas certe la plej povraj homoj el la tuta vilaĝo. Al tiuj mi ja ne iru, tio estus same vana.“
„Iru ankaŭ tien“, diris Zeŭso, „iru kaj provu peti pri tranokteblo.“
En la kabano vivis la oldulo Filemono kaj la oldulino Baŭcis. Ili vivis tie jam ekde la juneco kaj en unueco kaj amo kaj tie ankaŭ oldiĝis.
Hermeso ekvidis la maljunulon sur la korto. Li disrompis sekajn branĉojn en pecojn. Kiam li eksciis, ke povraj vojaĝantoj serĉas tranokteblon, li diris : „Tio, kion ni havas, ni donos volonte ankaŭ al vi. Sed multon ni ne havas, ĉar ni estas povraj. Mi ne scias, mi vere ne scias, ĉu nia gastamikeco plaĉus al vi, ĉu ne.“
Hermeso dankis al la maljunulo kaj alkondukis Zeŭson. Ili iris kun klinitaj kapoj tra la malalta pordo en la kabanon. Filemono salutis ilin sincere kaj tuj starigis zorgeme benkon por ili. La maljunulino Baŭcis metis puran kovrilon sur la benkon kaj poste rekuris al la fajrejo kaj blovis per sia malforta spiro la bruletantan ardon kaj pendigis super la flamo malgrandan kaldronon kun akvo. Filemono intertempe detranĉis en ilia ĝardeno brasikon kaj portis ĝin al la oldulino. Per dudenta forko li prenis de nigriĝinta trabo pecon da lardo kaj Baŭcis pretigis la manĝon.
La tablo estis trivita kaj kliniĝis al flanko. Unu el la tablokruroj estis pli mallonga. Baŭcis metis sub ĝin rompitaĵon de poto kaj ŝovis al la tablo simplan kuŝilon. Ŝi kovris ĝin per tuko, kiun ili uzis nur je festtagoj kaj invitis la gastojn al la manĝo. Baŭcis viŝis per odora mento la tablon. Antaŭ la gastoj vaporis en argilaj pelvoj la manĝo. Ekodoris laŭ fumaĵita viando kaj acida brasiko, kreno kaj kremfromaĝo. Krome Baŭcis aldonis ankaŭ ovojn kuiritajn en varmega cindro kaj cikorian salaton. Filemonon plezurigis la vojaĝantojn per interparolado kaj cerbumis pri tio, kion li ankoraŭ povus doni al ili. Li foriĝis post certa tempo en la loĝoĉambro kaj reaperis kun pomoj, nuksoj kaj kun vinberoj, kiuj maturiĝis ĉe la kabano kaj kun korbeto da figoj. Mezen de la tablo ili metis dolĉan mielĉelaron.
Zeŭso kaj Hermeso manĝis kun apetito kaj ĝojis pri la bonkoraj geolduloj. Filemono miksis en pura argila kruĉo vinon kun akvo kaj verŝis la trinkaĵon en pokaletoj el fagoligno.
„Ne estas io eksterordinara“, senkulpigis sin Filemo, ne tia, kian oni kutime manĝas en la bienoj kaj en la urboj.“
„Ne senkulpigu vin, Filemono“, diris Zeŭso, „la vino estas dolĉa, se la gastigantoj estas afablaj.“ Filemono enverŝis duan kaj trian fojon en la pokaletojn kaj akvon en la mikskruĉon kaj miris, ke la vino en la kruĉo ne malpliiĝis. Pro tiu miraklo li alvokis la oldulinon Baŭcis.
„Dioj vizitas nian kabaneton“, kun timo flustris Baŭcis.
Kaj Filemono kaj Baŭcis kliniĝis antaŭ la raraj gastoj kaj petis pri graco.
„Dioj, pardonu al ni la magran regaladon“, ili flustris kun tremantaj lipoj.
Ili elkuris en la korton, kie ĉirkaŭkuradis ilia ununura ansero. Ili volis kapti ĝin kaj rosti por la dioj. Sed la ansero divenis, kio atendas ĝin kaj fuĝis de ili de angulo al angulo ĝis ĝi forkuris de la senspiraj geolduloj tra la malfermita pordo en la kabaneton al la dioj, kvazaŭĝi esperus savon de ili.
Zeŭso per mansigno haltigis Filemonon kaj postulis de li, ke li ne mortbatu la anseron.
„Ni estas dioj, ni iris malsupren sur la teron kaj neniu akceptis nin sub sia tegmento. Vi, oldulĉjo Filemono kaj vi, oldulinjo Baŭcis, bonvenigis kaj gastigis nin. Nun lasu ĉion kaj grimpu kun ni sur la deklivon de la monteto.“
Filemono kaj Baŭcis obeis la diojn kaj postlamis helpe de lambastonoj supren sur la deklivo super la valo. Ili grimpis longdistancan vojon sur ŝtona pado kaj rigardis malantaŭ sin. La herbejaj deklivoj, kortegoj kaj bienoj malaperis sub akvo kaj la vento batis la ondojn al la bordo de nova lago. El marĉo de malprofundaj sablobenkoj rapide kreskis fragmito kaj ĉirkaŭe limigis la akvan surfacon. La lago memorigis per nenio plu la homajn loĝejojn, kiujn ĝi voris.
La geoldulaj okuloj plenigis sin per larmoj. Ili memoris siajn konatojn. Ĉiujn inundis la ondoj. Nur la kabaneto de Filemono kaj Baŭcis staris ĉe la lago kiel kabaneto de fiŝistoj. La maljunuloj rigardis kortuŝite sur la pajlotegmenton kaj la konatajn murojn. Sed subite disfaldiĝis la tegmento kiel florkaliko kaj kreskis el ĝi sveltaj marmoraj kolonoj kaj kreskis kaj kreskis alten. La ligno ŝanĝiĝis en marmoron kaj la pajlofaskoj ekbrilis ore. Anstataŭ la aĉa ligna pordo ekbrilis en la vespera krepusko cizelita kaj ornamita pordo kaj antaŭ la pordoklapoj svinge leviĝis el la tero blanka ŝtuparo, kiel el herbejo la strio de ŝaŭma fontano, kiu estas ŝtonigita. Je la lago jam ne plu kaŭris aĉa kabaneto, sed tie staris pompa templo.
„Bravaj Filemo kaj Baŭcis“, Zeŭso alparolis ilin ambaŭ, „mi volonte plenumos al vi deziron por via bonkoreco kaj gastamikeco. Deziru al vi tion, kion vi volas.“
Filemono kaj Baŭcis ne bezonis longe por interkonsiliĝi. Ili komprenis sin eĉ sen vorto.
„Dioj“, diris Filemono, „permesu al ni iĝi la gardistoj kaj servistoj de tiu belega templo, kaj kiam venos la tempo, ni volonte mortus je la sama tempo, ĉar la tutan vivon ni jam vivis en konkordo kaj fidelaj ni estis unu al la alia, por ke nek mi vidu la tombon de mia edzino nek ŝi devu entombigi min.“
La dioj plenumis la deziron de la geolduloj. Filemono kaj Baŭcis fariĝis gardistoj de la templo, kaj prizorgis ĝin ĝis la alveno de la tago, kiam ili devis adiaŭ sin de la vivo. Ili staris kune antaŭ la templo en suna loko kaj memoris tion, kion ili travivis. Jen Filemono vidis kiel kreskas folio el Baŭcis. Kaj Baŭcis rimarkis, ke Filemo perdiĝas en vualo de verdaj folioj. Eliris de ili branĉo post branĉo kaj ŝanĝiĝis en kronon de arbo, plena de branĉoj kun verdaj folioj. La brakoj de Filemono sanĝiĝas je branĉoj kaj lia korpo fariĝis trunko de arbo kaj la disetenditaj branĉoj plenigis sin per branĉetoj.
„Adiaŭ“, vokis Filemono.
„Adiaŭ“, diris Baŭcis kaj el iliaj buŝoj elkreskis samtempe branĉetoj.
Tiel ŝanĝiĝis Filemono en kverkon kaj Baŭcis en tilion. Ankaŭ post la morto ili estis proksimaj unu al la alia, kaj se blovis vento, kareseme tuŝis la branĉoj unu la alian.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk