Eduard Petiŝka
LA MILITO DE TROJO
En Malgranda Azio en pejzaĝo ne malproksime de Helesponto staris en malnova tempo la urbo Trojo. Malantaŭ potencaj urbomuroj regis reĝo Priamo kun sia reĝino Hekabo. Iunokte la reĝino havis strangan sonĝon. Ŝi sonĝis, ke ŝi naskis bebon. Kiam ŝi volis preni ĝin per siaj brakoj, ĝi ŝanĝiĝis en brulantan torĉon. La fajro de la torĉo transsaltis sur la reĝan burgon, de la burgo al la ĉirkaŭaj domoj kaj baldaŭ la tuta urbo brulis per helaj flamoj.
Ektimigite vekiĝis la reĝino kaj rakontis sian sonĝon al la reĝo. La reĝo kunvokigis ankoraŭ je la griza mateno la profetojn por interpreti, kion signifas la sonĝo de la reĝino. Malvolonte la profetoj diris al la reĝo la malican mesaĝon, kiun la malfeliĉiga sonĝo kaŝis en si. La reĝino laŭdire naskos filon, kiu pereigos la tutan urbon. Se la reĝo volas savi sia propran vivon, la vivon de sia edzino kaj de la infanoj kaj la vivon de la civitanoj, kaj se li volas konservi la urbon Trojo, li ordonu demeti la novnaskitan bebon en la soleca montaro. Laŭ ili estos pli bone, ke la infano mortu ol ke mortos tiom da senkulpaj honestaj homoj.
Kelkan tempon poste la reĝino naskis filon. Larmante ŝi adiaŭis la infanon kaj la malgaja reĝo Priamo ordonis al siaj servistoj, ke ili portu lin en la montaron. La servistoj kompatis la lindan knabeton, sed ili timis misatenti la ordonon de la reĝo, ĉar il konis la profetaĵon. Ili demetis la infanon en la montaro, kaj rapide rekuris en la urbon. Ili ne volis aŭdi kiel la infano ploras kaj krias.
La forlasita infano ne ploris dum longa tempo. Ursino trovis ĝin, priflaris ĝin kaj ĝin lekadis, ĝi prenis atenteme la kovrilon, en kiun ĝi estis volvita, inter la dentojn kaj portis ĝin en la kavernon al siaj idoj. Tie la knabo kreskis inter la ursoj, la ursino nutradis lin kaj la ursidoj ludadis kun li. La knabo fortiĝis, lernis kuri kaj grimpi sur arbojn. Nur la homan paroladon li ne povis lerni de la ursoj.
Iutage serĉis en tiu regiono paŝtisto forkurintan ŝafon kaj rimarkis en latbarilejo la forlasitan knabon ludantan. Li kunprenis lin en sian kabanon kaj de tiam la knabo vivis kun la paŝtistoj. Li helpis al ili gardi la gregojn kaj fine lernis ankaŭ paroli. Li kreskis plu kaj fariĝis forta granda junulo, ili alparolis lin per la nomo Pariso. Li konis neniun timon. Li gardis la gregojn kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj rabistoj kaj ĉiuj paŝtistoj ŝatis lin.
Pariso sidis enmeze de sia grego, blovis fluton kaj li atentis, ke neniu ŝafo erarvagadu en la arbaron. Foje li ĝuste levis la fluton al la buŝo, kiam antaŭ li subite aperis tri belaj diinoj. Hera, la edzino de la diopatro Zeŭso, Atena, la diino pri la saĝo kaj protektantino de la fortaj kaj sagacaj viroj kaj Afrodito, la diino pri la belo kaj la amo. Ĉe la ekvido de la diinoj Paristo rigidiĝis pro miro.
Diino Hera transdonis oran pomon al li kaj parolis : „Pariso, juĝu kvazaŭ arbitracie nian kverelon. Ni kverelas pri la ora pomo. La plej bela el ni havu ĝin. Rigardu nin bone kaj diru, kiu el ni meritas la pomon. Se vi donos ĝin al mi, vi fariĝos la reganto de tuta Azio, la plej forta reĝo de la tuta mondo.“
Atena ridetis kaj diris : „Se ricevos mi la pomon, mi faros vin la plej fama militestro de ĉiuj tempoj. Vi gajnos ĉiun militon kaj malamikaj urbanoj malfermos al vi siajn pordegojn, tuj, kiam vi proksimiĝos kun via armeo.“
Afrodito parolis per dolĉa voĉo. „Se vi donos la pomon al mi, mi promesas al vi edzinon tian belan, kian la mondo ankoraŭ ne vidis.“
Pariso konsideris la aferon dum momento kaj transdonis poste la pomon al la diino Afrodito. Per tio li kolerigis la diinojn Hera kaj Atena kaj tiel decidis pri sia sorto kaj tiun de la urbo Trojo.
En la urbo oni ĝuste preparis feston kaj grandajn konkursojn. La paŝtistoj sendis Parison en la urbon por transporti taŭron al la festo. Pariso en sia vivo vidis tian potencan urbon je la unua fojo. Kiel obtuzigito li iris tra la stratoj kaj miris pri la altaj ŝtonaj temploj kaj domoj. Plej multe plaĉis al li la konkursejo. Kaj ĉar li estis juna, forta kaj kuraĝa, ankaŭ li anonciĝis por konkurso. Li agis tiel bone, ke li venkis en bataloj ankaŭ kontraŭ siaj fratoj, eĉ kontraŭ la plej kuraĝa el ili, Hektoro.
Reĝo Priamo vokigis la venkinton al si kaj demandis lin pri ties deveno. Pariso rakontis al la reĝo sian sorton kaj la reĝo ekkonis, ke la fremda junulo estas lia propra filo.
Kortuŝite ĉirkaŭbrakis Priamo Parison kaj akceptis lin, ne atentante la profetaĵon, en sian burgon. La retrovita filo revenis al la patrino kaj al la gefratoj.
La diino Afrodito ne forgesis Parison. Ŝi aperis baldaŭ al li kaj parolis : „Mi venas, Pariso, por plenumi mian promeson. Vi elektis kiel rekompenson la plej belan el ĉiuj inoj kaj mi volas zorgi pri tio, ke vi ricevu ŝin. La plej bela el ĉiuj estas Helena, la edzino de la reĝo de Sparto, Menelao. Ŝia patro, Zeŭso, donis al ŝi superhoman belon. Ne hezitu kaj komencu konstrui ŝipon. Mi ne perfidos vin.“
Pariso obeis la konsilon de la diino kaj komencis konstrui ŝipon. Li pretigis sin por vojaĝo al Sparto. Malgaje patro Priamo observis la antaŭpreparojn de Pariso por longtempa vojaĝo. La profetoj ekteruriĝis kaj vidis je la vojaĝo de Pariso la komencon de la pereo, kiu trafos ĉiujn. Vane reĝo kaj reĝino, gefratoj kaj profetoj provis konvinki Parison, ke li rezignu pri sia vojaĝo. Sen interrompo li konstruadis sian ŝipon kaj nur la diino Afrodito helpis lin pri tio.
Lastfine la kilo de la ŝipo tuŝis la ondojn kaj la ruĝa pruo tratranĉis la ondojn. Spite al ĉiuj avertoj kaj profetaĵoj Pariso ekveturis kun siaj ŝipanoj.
Afrodito zorgis pri favora vento kaj la ŝipo flugis per ŝvelintaj veloj kiel sur flugiloj antaŭen.
Menelao, la reĝo de Sparto, afable akceptis la gaston el la malproksima Trojo kaj regalis lin. Li ne divenis, ke Pariso venis en la palacon por semi malicon, kies rikolton Morto tranĉos sur malproksima batalkampo. Afrodito renkontigis al Pariso la edzinon Helena de Menelao kaj vekis amon en ŝia koro. Pariso plaĉis al ŝi kaj ŝi plaĉis al Pariso. Li misatentis la leĝojn de la gastamikeco, kiuj estas sanktaj ankaŭĉe la dioj kaj forkondukis Helenan nokte sur sian ŝipon.
La koroj de la ŝipanoj batis pli forte, kiam ili vidis ŝin. Ili havis la impreson kvazaŭ la arĝenta luno grimpus de la ĉielo malsupren sur ilian ŝipon kaj veturas kun ili al la matena bordo de la nokto, tiom hela brilis ŝia blanka belo. La ŝipo sulkigis la noktan malhelon kaj la diino Afrodito kondukis la ŝipon al la bordo de Trojo.
Tuj kiam reĝo Menelao malkovris la krimon de Pariso, li iris rapide al Mikeno. Tie regis lia frato reĝo Agamemno. Menelao kaj Agamemno interkonsiliĝis kiel puni la malnoblan gaston. Ankoraŭ je la sama tago heroldoj rapidis en ĉiujn direktojn por alvoki la heroojn de Grekio por militiro kontraŭ Trojo.
La tuta lando reeĥis de la bruado de la armiloj, oni kontrolis la akrecon de la glavoj, streĉis la tendenojn de la pafarkoj kaj surmetis la kaskojn. En la havenoj hakis la hakiloj en odorantan lignon, oni konstruis novajn ŝipojn aŭ prihakis rudrojn kaj streĉis la velojn. La grekoj forlasis siajn hejmojn, edzinojn kaj infanojn, la gepatrojn kaj iris al Aŭlido, kie kolektiĝis la armeo kaj la floto.
Nur la reĝo de Itako, Odiseo, ne volis disiĝi de sia edzino Penelopo kaj de sia filo Telemako. Li ne estis potenca reĝo, sed ĉie respektata pro siaj kuraĝo, saĝo kaj ruzo. Tial la heroldoj ne volis foriri sen li. Ili serĉis lin en la palaco kaj en la ĝardeno, sed ne trovis lin. Ili renkontis lin sur kampo, kie li ŝajnigis frenezon. Li jungis ĉevalon kun bovo antaŭĉaron kaj plugis per ili kaj anstataŭ grejnoj li semis salon. Konfuzite staris la heroldoj antaŭ la prudenta reĝo, kiu rigardis ilin kun ĉiam sama rideto kaj respondis iliajn demandojn per konfuzitaj respondoj. Preskaŭ ili forirus sen atingi sian celon, se iu el ili ne estus uzinta ruzaĵon. Li metis la malgrandan Telemakon antaŭ la ĉaron de Odiseo. Odiseo haltigis la plugon kaj forkondukis sian filĉjon. Per tio li perfidis, ke li ne perdis la menson kaj devis marŝi kun la aliaj en la militon.
En la militon marŝis ankaŭ Aĥilo, la plej kuraĝa heroo de la tuta armeo. Oni diradis pri li, ke li estas nevundebla. Kiam li naskiĝis, demandis lia patrino, la marnikso Tetiso, kiun sorton havos la filo. La sortodiinoj diris al ŝi, ke li fariĝos fama heroo, sed ke li mortos juna kiel militisto. Por gardi lin kontraŭ la sagoj kaj glavoj de la malamikoj trempis lin Tetiso en la sorĉan akvon de la submonda rivero Stikso. La mirakla akvo faris Aĥilon je la tuta korpo nevundebla, nur ne je la kalkano, kie la patrino tenis lin. Ankaŭ Aĥilon instruis kaj edukis, kiel ne malmultajn aliajn heroojn, saĝa kaj forta kentaŭro. En majesta kiraso, simila al juna dio, iris la kuraĝa Aĥilo en la militon. Akompanis lin lia plej intima amiko, la fidela Patroklo.
En Aŭlido kolektiĝis dekdu cent grekaj ŝipoj. Ĉefkomandanto de la floto fariĝis reĝo Agamemno. Antaŭ la ekveturo la herooj kolektiĝis ĉe granda platano kaj donis oferon al la nemortemaj dioj. Jen sendis Zeŭso signon al ili. Granda serpento rampis al la arbo, volviĝis sur la trunko supren kaj sufokis en la nesto sur branĉo ok birdidojn kaj ties patrinon ; kaj poste la serpento fariĝis ŝtono. La profetoj interpretis la okazaĵon tiel, ke la milito daŭros naŭ jarojn, kaj ke Trojo en la deka jaro pereos.
La floto estis preta, kaj la grekoj atendis nur favoran venton. La veloj pendis malstreĉite malsupren, neniu arbofolio moviĝis. La diino Artemiso estis kolera pri la reĝo Agamemno, ĉar li mortigis dum ĉaso ŝian plej karan cervinon kaj tial ŝi retenis la armeon en la haveno. Kiam la senventeco ne volis finiĝi, konsilis la profetoj al Agamemno, ke li pacigu la koleron de la diino per ofero. „Oferu vian filinon Ifigenio“, ili postulis.
Agamemno hezitis plenumi tiun kruelan postulon, sed por ne fiaskigi la militiron, li decidis sin tamen por la malfacile farebla ofero. Li sendis leteron hejmen, en kiu li petis Ifigenion al si en la kampadejon. Apenaŭ li sendis la leteron, hirtiĝis lia haŭto kaj li skribis tuj duan leteron, ke Ifigenio ne veturu al li. Reĝo Menelao vidis kiel plia heroldo elkuris el la la tendo de Agamemno kaj li supozis, ke la ĉefkomandanto eble ŝanĝis sian decidon. Pro timo, ke Agamemno povus adiaŭi sin de la militiro, Menelao persekutis rapide la heroldon kaj forprenis la skribaĵon de li. Tial Ifigenio ricevis nur la unuan leteron kaj vojaĝis obeeme al sia patro. La malespera Agamemno salutis ŝin en la kampadejo kaj la pastroj pretigis ĉion por la ofero. Jam ili venis al Ifigenio kaj kondukis ŝin al la altaro, dum Agamemno kaŝis sian vizaĝon. Sed ĉimomente vualiĝis la altaro en nebulon kaj ventopuŝo de tie forkondukis Ifigenion malproksimen al Taŭrido. Tie ŝi fariĝis pastrino de Artemiso. La pacigita diino metis sur la altaron anstataŭ la ino cervinon.
Favora vento leviĝis, ĝi ondigis la maron kaj ŝveligis la velojn. La ŝipoj elveturis de la haveno.
Venis la tago, kiam la gardistoj de Trojo de sur la urbomuro ekvidis la mastojn kaj velojn de malamika floto. La militistoj de Trojo prenis siajn armilojn kaj kuregis el la urbo por defendi la bordon. Ilia gvidanto estis Hektoro, la plej aĝa filo de la reĝo Priamo.
La grekoj sciis, ke tiu el ili, kiu kiel la unua paŝos sur la teron de Trojo, devos morti – orakolo antaŭdiris tion. Apenaŭ la unua ŝipo atingis la bordon, juna greka heroo saltis surborden kaj elektis libervole la morton. La tuta greka armeo sekvis lin kaj Hektoro retiriĝis kun siaj trojanoj. Aĥilo saltis tiel bruske de la ŝipo, ke sub ties kalkanoj la tero rompiĝis kaj fonto elŝprucis. La nevundebla heroo ĵetiĝis tiel fervore en la batalon, ke la trojanoj ekterurigite fuĝis for de liaj batoj kaj de la lia brila kiraso malantaŭ la urbomuron.
La grekoj tiris siajn militŝipojn sur la bordon, starigis kampadejon kaj ĉirkaŭis ĝin per remparo. Aĥilo konstruigis ĉirkaŭ sia tendo protektbarilon el fortaj palisoj batitaj en la teron. La pordego en la protektbarilo estis riglita per giganta trabo, kiun povis movi kun peno nur triopo de fortaj viroj. Nur Aĥilo mem kapablis levi ĝin sola kaj malfermi la pordegon.
Ĉiutage la grekoj militvagadis en la regiono de Trojo kaj revenadis kun riĉa predo en la kampadejon. Sed la urbo Trojo spitis al ĉiuj grekaj atakoj.
Naŭ militjarojn la milita sukceso ŝanĝis la flankojn inter grekoj kaj trojanoj, naŭ jarojn larmis en Trojo la vidvinoj pri siaj falintoj kaj la tero de Azio trinkis abunde grekan sangon. En la deka jaro inter Aĥilo kaj Agamemno eksplodis furioza kverelo pri militpredo. Agamemno uzis sian postenon kiel ĉefkomandanto por gajni la kverelon. Li devigis Aĥilon transdoni parton de ties predo. La amarigita heroo rifuzis batali plu. Li iris al la mara bordo kaj plendis al sia patrino, al la marniksino, pri la maljusteco, kiu okazis al li. La patrino sciis jam pri tio, ŝi elvenis de la susurantaj ondoj kaj konsolis la filon. Aĥilo petis la patrinon ĉe diopatro Zeŭso zorgi pri malvenko de la armeo de Agamemno. La amanta patrino ne povis rifuzi ion al sia filo. Ŝi turnis sin al Zeŭso kaj la grekoj komencis malvenki. Aĥilo sidis sen agado en la tendo. Lia glavo kaj lia lanco ekrustis. Sed la trojanoj fariĝis pli kaj pli aŭdacaj. Iutage ili invadis la kampadejon de la grekoj kaj komencis ekbruligi ties ŝipojn. Sed eĉ la fiodoro de la brulanta ligno ne logis Aĥilon el la tendo.
En la momento de la plej granda danĝero kuris lia amiko Patroklo al li. Li petis kaj priĵuris lin, ke tiukaze, se li tamen ne volas batali, ke almenaŭ li pruntedonu al li sian kirason, ĉar la trojanoj pensos, ke la kuraĝa Aĥilo proksimiĝas kaj certe ili refuĝos en la urbon. Aĥilo koncedis kaj pruntedonis al sia amiko la grandiozan kirason. Dum tio li konsilis al li : „Ne lasu tiri vin en la batalkirladon, amiko mia, kaj ne persekutu la trojanajn militistojn.. Nur montru vin al ili, tio sufiĉos. Tuj kiam la trojanoj retiriĝos el la kampadejo, tuj revenu. La batalon antaŭ Trojo translasu al la aliaj. Mi pruntedonas al vi la kirason nur, por ke ili ne bruligu niajn ŝipojn.“
Rapide Patroklo surmetis la brilantan kirason de Aĥilo, li surmetis la kaskon kun la ĉevalvosto kaj elektis du lancojn. La lancon de Aĥilo li lasis stari, tiun neniu krom Aĥilo mem povus svingi. Fine li prenis ŝildon kaj avancis je la pinto de la militistoj de Aĥilo kontraŭ la trojanoj. Ili ektremis ĉe la vidaĵo de Patroklo kiel herboj en la vento. Ili vidis la kirason de Aĥilo kaj pensis, ke Aĥilo inerkonsentiĝis kun Agamemno kaj nun rejetiĝas en la batalon. La vicoj de la trojanoj maldensiĝis, la militistoj turnis sin por fuĝi kaj ŝiris la tutan armeon kun si. La grekoj gvidataj de Patroklo persekutis ilin, ŝildon apud ŝildo, kaskon apud kasko. Kiel emigranta muro ili persekutis la malamikon antaŭ si. Pelate de la sukceso Patroklo liberigis por si kuraĝe la vojon al la troja armeestro Hektoro. Li ne pensis pri la konsilo de Aĥilo kaj kuraĝis moviĝi mezen de la malamikaj aroj sur la libera kampo antaŭ la urbo. Jen subite trafis lin malamika lanco. Hektoro vidis, ke Patroklo estas vundita, li trabatis al si vojon ĝis Patroklo kaj trafis lin per mortiga bato. Pri la kadavro de Patroklo komenciĝis batalo. La grekoj fine venkis kaj portis Patroklon reen en la kampadejon ; Hektoro prenis kiel predon la kirason de Aĥilo.
Kiam Aĥilo en sia tendo eksciis pri la morto de sia fidela amiko, li profunde funebris. Li disĵetis polvon sur sian kapon kaj lia lamentado disvastiĝis laŭlonge de la mara bordo. Ankaŭ la patrinon de Aĥilo atingis liaj veaj lamentoj. Ŝi forlasis sian malsekan loĝejon kaj vizitis sian malfeliĉan filon. Ŝi trovis Aĥilon flamigitan de la sopiro venĝi la morton de la amiko.
Malgaje ŝi rigardis lin kaj diris : „Se vi mortigos Hektoron ankaŭ vin baldaŭ Morto forkondukos.“
„Prefere mi volas morti“, vokis Aĥilo, „ol lasi vivi la murdiston de mia amiko !“
La patrino portis al li novan, eĉ pli belan kirason de Hefesto, kiel anstataŭaĵon de la perdita. Aĥilo repaciĝis kun Agamemno kaj ĵetis sin en sia nova kiraso kiel leono sur la trojanojn. Li neniigis ĉiujn malamikojn ĉirkaŭ si kaj serĉis inter la malamikaj militistoj Hektoron.
Li ekvidis lin, kiam tiu ĵus svingas la glavon, kaj li ĵetiĝis al li. La kuraĝa Hektoro ĉe la ekrigardo de Aĥilo kaj de ties elĉiela kiraso, ektimis. Li turniĝis kaj fuĝis. Li divenis, ke atendos lin Morto. Aĥilo persekutis Hektoron trifoje ĉirkaŭ la urbomuron kaj traboris lin fine per lanco. Plena de kolero li ligis la kadavron de Hektoro al sia ĉaro kaj trenis lin malhontige ĉirkaŭ la urbon antaŭ la okuloj de la trojanoj, kiuj staris sur la muro.
En la nokto venis la maljuna reĝo Priamo en la grekan kampadejon al Aĥilo kaj petis lin transdoni la kadavron de Hektoro. La petegado de la maljuna patro kortuŝis Aĥilon, li pensis pri sia hejmlando kaj translasis la kadavron de Hektoro al la reĝo de Trojo por ke li enfosigu sian filon kun ĉiuj honoroj.
Baldaŭ post la morto de Hektoro mortis ankaŭ Aĥilo en batalo. Pariso trafis lin per sago je la vundebla kalkano, je la ununura loko, kie Aĥilo ne estis nevundebla. Granda malgajo disvastiĝis en la greka kampadejo kaj eĉ la maraj profundoj susuris pro doloro. La marnimfoj grimpis el la akvo kaj prilarmis la faman heroon. La muzoj kantis tombokantojn por li. Deksep tagojn daŭris la larmado kaj lamentado. Je la dekoka tago la militistoj ekbrulis por Aĥilo ŝtiparon kaj la flamoj nutrataj per noblaj ungventoj kaj oferbestoj dum tuta semajno leviĝis en la ĉielon.
Pri la kiraso de Aĥilo petis du herooj, Odiseo kaj Ajakso. Laŭrajte Ajakso ricevus la kirason, sed Agamemno kaj Menelao diris, ke ĝi apartenu al Odiseo. Ajakso la nejustan decidon apenaŭ povis elteni kaj kolere li decidis murdi la grekajn gvidantojn kaj Odiseon. Meze de la nokto li iris el la tendo, kun glavo ĉemane kaj serĉis siajn malamikojn. Sed la diino Atena protektis la grekojn. Ŝi sendis frenezon al la heroo. Blindigite de freneza kolero, Ajakso rigardis ŝafgregon kiel siajn malamikojn kaj komencis batali kontraŭ ili kiel kontraŭ armeo. Li eĉ kaptis kelkajn ŝafojn kaj ŝnurligis ilin. En la matena krepusko li vidis, kion li faris kaj rekonsciiĝis. Sed pro la honto pri sia ago li mortigis sin. Kun Ajakso la grekoj perdis plian faman heroon.
Odiseo sukcesis kapti profeton el Trojo. Li devigis lin antaŭdiri al li, kiel la grekoj povus konkeri Trojon. Jen li aŭdis, ke necesas alvoki ankoraŭ du aliajn grekajn heroojn : Neoptolemo kaj la faman Filokteto, al kiu Heraklo heredigis sian arkon kaj siajn mortigajn sagojn.
Odiseo elsendis ŝipon, kiu veturigis la heroojn antaŭ Trojon. Filokteto mortigis Parison, sed Trojo ne kapitulaciis.
Kiam la fortoj kaj armiloj de la herooj rezultigis neniun frukton, Odiseo uzis ruzaĵon. Li transvestis sin kiel almozpetulo, ŝteliris en la urbon kaj spionis ĝin detale. Li renkontis ankaŭ Helenan, la edzinon de Menelao, kiu plej sopire deziris reiri en la hejmlandon. Denove estante en la greka kampadejo, Odiseo ordonis konstrui gigantan lignan ĉevalon. En la vaka ventro de la ĉevalo kaŝis sin Odiseo kun la plej grandaj grekaj herooj. La aliaj bruligis teren la kampadejon, grimpis sur la ŝipojn kaj forvelis kvazaŭ ili estus finintaj la sieĝon. Sed ili ne veturis malproksimen. Ili kaŝis sin sur proksima insulo.
Kun ĝojo la trojanoj observis la retiriĝon de la greka armeo. De buŝo al buŝo flugis la ĝoja mesaĝo pri la fino de la longatempa milito. La pordegoj de Trojo malfermiĝis kaj la loĝantoj kuris eksteren al la bordo. Mirante ili staris ĉirkaŭ la giganta ligna ĉevalo. En la bordaj rokoj ili malkovris grekon, kiun la ruza Odiseo tie postlasis.
La greko falis sur la genuojn kaj vokis : „Ne mortigu min, bonaj homoj ! Nur pro granda bonŝanco mi iel sukcesis fuĝi de la grekoj. Ili volis oferi min kiel Ifigenion, por sekure reveni en la hejmlandon. La lignan ĉevalon ili starigis laŭ la ordono de la dioj ĉi tie, kiel donacon por la urbo Trojo.“
La trojanoj akceptis tion, kion diris la greko. Nur la troja pastro Laokoonto divenis, ke la ĉevalo portos en la urbon la pereon kaj li avertis : „Ne fidu tion, kion diris la greko, ne konfidu al la danaidoj ! Ĵetu la donacon de la danaidoj en la maron, konstruu ŝtiparon kaj bruligu ĝin ! Ne tiru la ĉevalon en la urbon !“
Dum lia krio aperis el la maro du monstre grandegaj serpentoj kaj rampis al li. Per siaj glite glataj korpoj ili volviĝis ĉirkaŭ la pastro kaj liaj du filoj kaj sufokis ilin. La sorto destinis al la urbo la pereon.
La trojanoj rigardis la morton de Laokoonto kiel dian donacon kaj tiris sen hezito la ĉevalon en la urbon. Festeno kaj festoj finis la tagon kaj baldaŭ troviĝis la urbo en paca dormo. En la kvieto de la nokto Helena grimpis sur la urbomuron kaj donis al la grekoj surmare per brulanta torĉo la interkonsentitan signon por la reveno. El la ventro de la ligna ĉevalo grimpis la herooj kaj malfermis la urbajn pordegojn al la armeo, kiu jam ĵetis denove la ankrojn ĉe la bordo de Trojo.
Tintado de armiloj, kriado kaj flamoj vekis la dormantajn trojanojn. Ankoraŭ dormeme ili kaptis la armilojn. La batalantoj paŝis en la urbon kaj vizitis ĉiun domon. La urbo brulis en ĉiuj flankoj kaj en la hela lumo de la bruloj la trojanoj batalis lastan fojon. Mortis ankaŭ reĝo Priamo kaj preskaŭĉiuj el la reĝa gento. Helenan kondukis Menelao sur la ŝipon. Sur la urbon sinkis cindro kaj la cindro miksiĝis kun la sango de trojanoj kaj grekoj.
Tiel finiĝis la milito de Trojo kaj rezultigis por neniu ion bonan. La trojanoj kuŝis mortaj sub siaj domruinoj kaj iliajn edzinojn kaj infanojn la venkintoj sklavigis. Sed tro frue jubilis la grekoj pri la falo de Trojo. Nur malmultaj el tiuj, kiuj eskapis la morton, atingis sian malproksiman patrolandon. La ŝtormaj ondoj voris la militan predon, oron kaj arĝenton, kun ŝipoj kaj ŝipanoj. Tiu, kiu post longa erarveturo atingis la hejmlandon, trovis anstataŭ siaj amataj ofte nur tombon. Kiel fremduloj la herooj revenis hejmen. La filoj ne plu rekonis la vizaĝon de la revenintaj patroj kaj la edzinoj serĉis vane en la vizaĝoj de la maljunuloj la karajn trajtojn de siaj edzoj. La milito finiĝis, sed la malbono, kiun ĝi estigis, efikis plu.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk