Eduard Petiŝka
EDIPO KAJ ANTIGONA
En Tebo iam regis reĝo Laio kaj reĝino Jokasta. Ili ne havis infanojn. Ili deziris sopire havi filon, kiu transprenu iam la potencon, sed ili sopiris vane.
Tial la reĝo sendis heroldon al Delfo por pridemandi la faman orakolon, kiel oni povus mildigi la koleron de la dioj. La heroldo revenis kun terura profetaĵo, kiu prenis la spiron de la reĝo : „Vi ricevos filon, sed kun li iros sub vian tegmenton la malfeliĉo. Vi mortos per mano de via filo !“
Ŝokite raportis la reĝo al sia edzino la orakolan diron. La reĝino ploris dum kelkaj noktoj, turmentate de malicaj divenoj. Post certa tempo naskis Jokasta filon. En la palaco regis teruriĝo anstataŭĝojo. Reĝo Laio eĉ ne volis vidi la infanon. Li vokis al si maljunan paŝtiston, kiu portu la bebon en la sovaĝajn montojn kaj tie demetu ĝin, por ke la rabobestoj voru ĝin. Sed la paŝtisto kompatis la senkulpan infanon. Li ne demetis ĝin en la montoj, sed portis ĝin al longjara konato, al alia paŝtisto, kiu paŝtadis la gregojn de la reĝo de Korintio. Poste li revenis al Tebo kaj kondutis tiel, kvazaŭ li zorgeme estus plenuminta la ordonon de la reĝo Laio.
Laio trankviliĝis kaj post kelkaj monatoj sekiĝis ankaŭ la ploroj de la reĝino ; ŝi forgesis la teruran orakolon kaj sian kompatindan filon. La reĝa paro kutimiĝis al tio, ke ĝi ne havos sekvonton sur la trono.
La paŝtisto de la korinta reĝo nomis la knabeton Edipo kaj prenis lin kun si al Korinto. Ankaŭ la reĝo de tiu lando estis sen infanoj. La infano sur la brakoj de la paŝtisto plaĉis al li. Li prenis ĝin al si kaj plenkreskigis ĝin kvazaŭĝi estus la propra. Edipo fariĝis granda kaj forta kaj ne sciis, kiuj estas liaj efektivaj gepatroj. Ĉiuj kaŝis ĉe li, ke alportis lin paŝtisto el la montoj.
Kiam Edipo estis plenkreskinta, aranĝis lia nutropatro grandan festenon en la palaco. La bona vino varmigis la vangojn kaj la pensojn de la gajaj bankedistoj. Oni rakontis pri tio, kio okazis kaj kio ne okazis, kaj la tre sangvinaj gastoj ekkverelis. Ankaŭ Edipo estis temperamentoplena ulo kaj miksiĝis en la disputon. Kverelema gasto volis ofendi Edipon kaj vokis : „Naŭzas min kvereli kun vi. La dioj scias, kies filo vi estas, certe ne la filo de nia reĝo !“
Edipo bridis sian koleron kaj silentis. Stranga penso prenis de li la trankvilon. Je la sekva mateno li vizitis la reĝan paron kaj demandis ilin, ĉu tio estas vera, kion li aŭdis. Ili trankviligis lin kaj insultis la ebrian babilaĉulon. Edipo ridetis nur malgaje kaj ne fidis iliajn vortojn. La suspekto ne lasis pacon al li. Sen la scio de sia nutropatro li survojiĝis al Delfo. Li esperis, ke la orakolo diros la veron al li. Sed li foiris el Delfo pli konfuzita ol li iris tien. La orakolo profetis teruran estontecon al li : „Fuĝu de la patro ! Se vi lin renkontos, rapide trafos lin la morto per unu el viaj manoj kaj vi edzigos la propran patrinon.“
Edipo decidis eviti la urbon, en kiu vivas liaj nutrogepatroj, kiujn li konsideris siaj veraj gepatroj. Li turniĝis al la mala direkto, tramigris nekonatajn landojn kaj direktiĝis laŭ la steloj por ne esti subite kondukita en la hejman regionon. Li timis, ke en Korinto la orakolo povus plenumiĝi.
Iutage li renkontis sur malvasta vojo ĉaron, sur kiu veturis iu maljunulo kaj du servistoj. Ili volis rapide preterveturi lin kaj vokis al Edipo : „For el nia vojo !“
Edipo ne moviĝis flanken kaj komencis kolere kvereli kun la veturigisto. En la kverelo li puŝis la gvidiston de la ĉaro. La maljunulo sur la ĉaro furioziĝis kaj batis Edipon per sia bastono sur la kapon. Kolerigite Edipo mortbatis la maljunulon kaj ankaŭ la servistojn. Tiel li mildigis sian koleron kaj migris plu.
Baldaŭ li staris antaŭ la muroj de Tebo. Laca li sidiĝis sur ŝtonon kaj ripozis. Tiumomente montriĝis ĉe vojkurbiĝo migranto, kiu forkuris el Tebo. Antaŭ Edipo li haltis kaj vokis : „Kiu vi estas, ke vi tiel kviete sidas ? Eĉ ne al mia malamiko mi konsilus ripozi en tiu regiono.“
Edipo rigardis la migranton mirigite.
„Unu ripozas kaj alia kure furiozas kvazaŭ li estus farinta ion malbonan“, diris Edipo. „Vi forkuras de Tebo kaj mi celas tien.“
„Al Tebo, ĉu ?!“ vokis la migranto terurigite. „Ĉu vi ne scias, ke sur roko de Tebo sidas Sfinkso ?“
„Mi venas el Delfo“, diris Edipo, „kaj survoje mi parolis kun neniu.“
„Aŭskultu do“, flustris timeme la migranto, „Sfinkso estas estaĵo kun ina kapo kaj la korpo de leono. Surdorse ĝi havas flugilojn. Ĉiutage devas iri ano de Tebo al la roko kaj Sfinkso diras al li enigmon, kiun li devas solvi. Se li ne trovas la solvon, ĝi ĵetas la urbanon en la abismon. Neniu povas solvi la enigmon, estas ŝajne fia sorĉo. Mi ja eĉ bonŝancas, ĉar mi ne estas ano de Tebo. Kiam mi venis en la urbon kaj aŭdis pri tiu plago, mi tuj forkuris. Ankaŭ vi ne estas tebano, ne iru en la urbon, iru kun mi, ni forkuru ambaŭ.“
„Kuru“, diris Edipo, „la vivo por vi ŝajne havas grandan valoron, ke vi volas konservi ĝin tiel gardeme kontraŭĉio, kio povus endanĝerigi ĝin. Sed male, se perdos la vivon mi, mi evitos nur la plenumon de malica orakolo.“
Edipo leviĝis kaj paŝis lante kaj pripenseme renkonte al Tebo. La migranto skuis pro li la kapon : „Li ne estas ano de Tebo kaj tamen miksiĝas en aferojn de Tebo. La dioj favoru lin.“ Kaj li forkuris por kiel eble plej rapide lasi la urbon malantaŭ si.
Edipo iris en Tebo rekte al la reĝa palaco. Tie li trovis la reĝinon Jokasta kaj ŝian fraton Kreono.
Reĝo Laio vojaĝis al Delfo por pridemandi la orakolon kiel la urbo povas liberigi sin de Sfinkso. Sed li ne revenis. Oni diris, ke survoje rabistoj atakis kaj mortbatis lin. Anstataŭ la morta reĝo ekregis Kreono. Edipo paŝis antaŭ la reganton.
„Mi scias pri la plago, kiu la urbon suferigas“, li diris, „mi volas iri al Sfinkso kaj provi solvi ĝian enigmon.“
Kreono kaj Jokasta admiris la kuraĝon de Edipo. Malgaje diris Kreono : „La dioj helpas al la kuraĝuloj. Sfinkso mortigis mian filon kaj mortigos ĉiun el ni, se ne venos iu , kiu solvos ĝian enigmon. Kaj mi volonte translasos la regadon al tiu, kiu sukcesos venki Sfinkson.“
Jokasta vidis plena de admiro la agopretajn vizaĝtrajtojn de Edipo kaj ne sciis, ke ŝi rigardas sian propran filon.
La loĝantoj de Tebo akompanis Edipon al unu el la sep pordegoj de la urbo. Sed plu iri ili ne kuraĝis.
Edipo grimpis sur la kruta pado supren sur la rokon, sur kiu sidas Sfinkso. Ĝi atendis jam sian sekvan viktimon. Ĝi kunpinĉis la okulojn kaj observis Edipon kun malestima rigardo.
„Aŭskultu bone“, sonis el la homa gorĝo nehome dura voĉo :
„Ĝi havas kapon,
kvar gambojn matene,
tagmeze nur du
kaj tri gambojn vespere.
Ju pli da gamboj ĝi uzas,
des malpli da forto havas ĝi.“
Edipo ridetis. Li estis prudenta kaj la enigmo ŝajnis facila por li. „Jen la homo“, li diris, „matene de la vivo la homo rampas kvazaŭ li estus kvarpieda. Tagmeze de sia vivo la homo paŝas rekte sur du gamboj kaj kiam la vespero de l‘ vivo venas, li prenas lambastonon kiel helpilon. Jen la tria gambo.“
„Vi solvis la enigmon !“ kriaĉis Sfinkso kaj ĵetiĝis de la roko en la abismon.
Kiam la anoj de Tebo de la urba remparo subite vidis, ke Edipo revenas vivanta kaj sana, ili ekjubilis. Ili festis sian liberiganton, kaj Kreono transdonis al li la tronon. Tiel Edipo fariĝis reganto de Tebo kaj edzinigis la reĝinon Jokasta.
Dum longa tempo Edipo en sia regno regis juste kaj feliĉe. La reĝino naskis du filojn al li, Eteoklon kaj Polinikon kaj du filinojn, Antigona kaj Ismena. Neniu divenis, ke la infanoj de Edipo samtempe estas liaj gefratoj.
Kelkaj jaroj pasis, la knaboj fariĝis viroj kaj la knabinoj inoj. Ĝis finfine venis la jaro de la malfeliĉo, en kiu la pesto disvastiĝis en la reĝolando Tebo. La pestmorto furiozis en la loĝejoj de Tebo, ĝi neniigis tutajn familiojn kaj senlima timo okupis tiujn, kiuj ankoraŭ povis esperi transvivon. Ankaŭ la gregojn sur la paŝtejoj preskaŭ neniigis la pestatako. La paŝtistoj mortis kaj la gregoj preskaŭ formortis. Sur la paŝtejoj, kie iam resonis la muĝado de la brutaroj, estis nun silento kaj morto.
La timskuataj civitanoj iris al Edipo kaj petis lin, ke li forprenu la pereon de iliaj sojloj kaj gregoj. Ili estis konvinkitaj, ke venkinto kontraŭ Sfinkso troviĝas sub la protekto de la senmortaj dioj.
Edipo konsolis ilin : „Iru senafliktite en viajn loĝejojn. Ankoraŭ hodiaŭ revenos bofrato Kreono el Delfo kun la diro de la orakolo. Ni aŭskultos la ordonojn de la dioj kaj forpelos la peston el nia lando.“
Antaŭ ol la tago pasis, haltis antaŭ la palaco ĉaro kun ŝaŭmkovritaj ĉevaloj. Kreono elsaltis kaj rapidis kun la orakola diro al Edipo. „La orakolo ne promesas rapidan kaj facilan helpon al ni“, li sciigis al la reĝo, ke la murdisto de reĝo Laio laŭdire ankoraŭ vivas en nia urbo, ke la pesto nur tiukaze retiriĝos, se la kulpanto estos punita.
Edipo tuj en la tuta regno sciigis, ke ĉiu, kiu scias ion pri la murdo de reĝo Laio, tuj venu en la reĝan palacon kaj atestu tion. Li ankaŭ vokigis la blindan Tiresion, al kiu la dioj donis la kapablon de la divenado. Tiresion li devis vokigi plurfoje. La profeto rifuzis veni. Fine knabo kondukis lin al la palaco. Sed Tiresio paŝis tien nur heziteme kaj haltis antaŭ la palaco.
Edipo kuris renkonte al li : „Kunvenu en la palacon, li urĝis in, „ni atendas vian saĝan konsilon.“
„Permesu al mi foriri, reĝo“, Tiresio petis, „se mi ne nomos la kulpanton al vi, tio estos por ni ambaŭ pli bona. Kelkfoje estas pli bone ne scii ol scii.“
„Parolu do“, instigis lin Edipo, „estas neniu inter ni, kiu ne volus savi Tebon de la pereo. Vi ne rajtas elturniĝi. Rigardu, la tuta popolo deziras, ke vi parolu.“
„Ne devigu min, reĝo. Prefere permesu al mi silenti“, respondis Tiresio, „terura plago trafis nian patrion, sed pli granda malbono trafus vin, se mi parolus.“
„Bone“, obĵetis Edipo, „ estas jam klare al mi, kial vi ne volas paroli. Ĉu vi eble estas eĉ kunulo de tiuj rabistoj, kiuj murdis la reĝon ? Vi estas perfidulo de la lando, kaj se vi ne estus blinda, mi dirus, ke vi mem estas la murdisto !“
Post tiu insulto Tiresio ne pli longe silentis kaj perfidis tion, kion li sciis jam delonge : „Vi volas scii la veron, ĉu ? Mi diros ĝin al vi. Ne serĉu la murdiston, ĉar vi mem estas la murdisto. Vi murdis reĝon Laio kaj edzinigis la propran patrinon !“
Edipo ekteruriĝis. Li rememoris pri la malnova profetaĵo. Sed la kolero forpelis la maltrankviligan memoron.
„Kiu elpensis tion ?“ li kriis, „ĉu vi, ĉu Kreono ? Ĉu vi volas ŝtelire akiri minan tronon per ruzo kaj trompo ? Aŭĉu vi estas freneza ?“
„Por vi mi ŝajne estas freneza“, respondis Tiresio, „sed viaj gepatroj rigardis min kiel saĝulon. La tempo montros, kiu pravis, kaj kiu ne volis kompreni.“
Post tiuj vortoj la blinda oldulo forlasis la palacon.
Reĝino Jokasta konsolis la kolerigitan Edipon : „Kial gravu, kion diras Tiresio, ne afliktiĝu pro tio. Mi volas diri al vi ekzemplon, kiel la orakolo povas erari. Ankaŭ mia unua edzo, Laio, iam pridemandis la orakolon kaj ricevis kiel respondon, ke li mortos fare de mano de sia filo. Kaj poste mortis nia ununura filo en la montara soleco kaj Laion murdis rabistoj malproksime de la vojkruco sur la strato al Delfo.“
„Proksime de la vojkruco, ĉu ?“ demandis Edipo ekscitite. „Diru al mi rapide, kiel aspektis Laio ?“
„Li estis altstatura“, respondis Jokasta, „je la tempioj li estis jam griza kaj liaj trajtoj similis al viaj.“
„Tiresio pravis !“ kriis Edipo terurigite kaj demandis kaj demandis kaj ju pli li eksciis, des pli kaptis lin malespero kaj gorĝopremis lin. La onidiro, laŭ kiu rabistoj murdis Laion, solviĝis en nebulon kiel vaporo kaj restis la terura supozo, ke Edipo mem estis la rabisto.
En tiuj tagoj venis al Tebo heroldo el Korinto kun la mesaĝo, ke mortis la reĝo de Korintio. Edipo anstataŭu lin sur la trono. Jokasta demandis la heroldon kiel mortis la reĝo de Korintio. Ŝi eksciis, ke li tre maljuna mortis en paco sur la lito. Aŭkultinte tion, ŝi kuris al Edipo kaj raportis al li ridete, kion ŝi eksciis. „Nu, pripensu“, ŝi diris, „vi turmentas vin kaj intertempe via patro en Korinto mortis pace.“
Edipon maltrankviligis la mesaĝo. Li devis pensi pri la ebria babilaĉulo.
„Tamen mi ne reiros al Korintio“, li anoncis al la heroldo, „tie ankoraŭ vivas mia patrino.“
„Se vi timas, sinjoro, ke via patrino vivas tie“, diris la heroldo, „mi povas trankviligi vin. La reĝo kaj la reĝino de Korintio ne estis viaj gepatroj. Mi mem portis vin iam, kiam vi ankoraŭ estis infaneto, al Korinto.“
„Kaj de kie vi portis min tien ?“ mirigite demandis Edipo.
„Maljuna paŝtisto, kiu paŝtis la gregojn de la reĝo de Tebo, transdonis vin al mi en la montoj.“
Kun krio de frenezulo Edipo kuris haste el la palaco. Neniu dubo eblis, la orakolo terure plenumiĝis. Li kuris tra la urbo kaj petis la civitanojn, ke ili mortigu lin por liberigi la urbon de la plago. Sed la tebanoj bedaŭris sian reĝon, ili ne malamis lin. Edipo retrokuris en la palacon ; li decidis puni sin per propra mano. En la kastelo li trovis larmantajn servistinojn. Plena de teruriĝo kondukis la junulinoj Edipon en la ĉambron de la reĝino. Jokasta pendumis sin. Edipo ĵetis sin sur la mortulinon, tiris el ŝia vesto oran pinglon kaj per pikado blindigis siajn okulojn.
Jam blinda li vokis Kreonon : „Prenu la tronon kaj punu min per ekziligo !“
Kreono provis reteni la malfeliĉan Edipon en Tebo. La pesto jam malfortiĝis kaj trankvilo kaj bonfarto komencis reveni en la urbon. Edipo ne lasis konvinki sin. Kun migrobastono li foriris el Tebo. Nur lia plej maljuna filino Antigona akompanis lin. Nur ŝi ne volis forlasi sian patron dum ties malfeliĉo.
Baldaŭ konis tuta Grekio la du strangajn migrantojn. La blindan maljunulon Edipo kaj la junan belulinon Antigona, kiu kondukis lin. Ŝi almozpetis pri pano por sia patro kaj zorgis pri li. Tiel ili migris kune kaj serĉis la boskon de la venĝodiinoj, de la Erinioj. En la bosko de la Erinioj Edipo laŭ la orakolo trovos pacon.
Intertempe la filoj de Edipo, Eteoklo kaj Poliniko, plenkreskiĝis kaj ambaŭ aspiris la tronon de Tebo. Ilia konkurado ne estis prosperiga por la lando. Plena de zorgo observis Kreono la kverelon en la reĝa gento kaj konsilis al la du junuloj regadi alterne. La fratoj konsentis tion. Dum unu jaro regu Poliniko kaj dum la sekva jaro Eteoklo. Sed Eteoklo sukcesis dum sia regado tiom fortigi sian potencon, ke lia frato devis fuĝi de li.
Eteklo fariĝis reĝo en Tebo kaj Poliniko komencis eksterlande kolekti grandan armeon por konkeri la tronon per perforto.
Ambaŭ fratoj estis tiom sangvinaj kaj nealireblaj kiel ilia patro. Komencis milito inter ili. Ambaŭ volonte estus havintaj Edipon je sia flanko. Orakolo antaŭdiris, ke venkos tiu, kun kiu Edipo sin aliancos. Tial ili komencis serĉi la patron kaj je la unua fojo dum longa tempo ili interesiĝis pri tio, kie li migradas.
Edipo je tiu tempo estis proksima de Ateno. Li sentis la proksimiĝon de la momento, kiam li trovos pacon. Li sidiĝis kun Antigona je la rando de bosko kaj ripozis. En tiu momento eksonis survoje la klakado de ĉevalaj hufoj kaj aperis grupo de ĉasistoj kun Tezeo, la reĝo de Ateno, en la fronto. Ili revenis de la ĉasado en la urbon. Tezeo tuj ekkonis Edipon, saltis de la ĉevalo kaj salutis lin.
„Kompatinda Edipo, li diris, „mi konas vian sorton kaj volonte volus helpi al vi. Venu kun ni al Ateno. Tie vi povos pasigi en paco vian maljunecon. Baldaŭ komenciĝos la frida nokto kaj vi ne povos tranokti ĉi tie en la bosko de la Erinioj.“
Aŭskultinte, ke li troviĝas en la bosko de la Erinioj, ĝojis Edipo. Li estis je la celo de sia vojaĝo. Tial li respondis trankvile kaj mallaŭte : „Mi dankas al vi, reĝo, sed mi estas je la celo. Baldaŭ mi iros en la ombran regnon. Se vi volas helpi al mi per lasta servo, tiukaze ordonu al servisto, ke li portu novan veston al mi, por ke mi ne devos saluti la solenan momenton en la polvokovrita trivita vesto.“
Tezeo sendis serviston al Ateno, por ke li alportu novajn vestojn kaj sidiĝis al Edipo. Apenaŭ la servisto estis malaperinta inter la arboj, eksonis denove la klakado de hufoj kaj antaŭ Edipo saltis lia filo Poliniko de la ĉevalo. Lastfine li trovis la patron. Li surgenuiĝis antaŭ li, akuzis sian fraton Eteoklo, kiu forpelis lin de la trono kaj petis Edipon, ke li militiru kun li kontraŭ Tebo.
„Dum jaroj vi ne pensis pri mi“, respondis Edipo la plendojn de la filo, „sed pro potencavido mi helpu al vi je la fratmurdiga batalo. Aŭskultu la patron, kiu staras antaŭ la pordego de la submondo. Se vi militmarŝos kun armeo kontraŭ Tebo, trafos vin tio, kion vi deziras al via frato. Iru for de ĉi tie, ankaŭ miaj okuloj blindaj vidas la sanĝon de via frato sur via glavo.“
Malice Poliniko saltis sur la ĉevalon kaj galopis sen saluto kun sia akompanantaro reen al la armeo.
Eteoklon Kreono estis elsendinta al lia patro por konvinki lin reveni al Tebo. Kreono alvenis Atenon en la sama momento, kiam Poliniko kolere forlasis plengaplope la patron. Poliniko preterrajdis Kreonon sen rekoni lin. La rigardo je Poliniko esperigis Kreonon, ke li gajnos Edipon por Eteoklo. Li iris al la bosko de la Erinioj kaj sciigis al Edipo la peton de Eteoklo.
Sed Edipo nur deturnis. En la lastaj momentoj de sia vivo li divenis la terurajn sekvojn de la teba milito kaj ne plu volis enmiksiĝi en mondajn aferojn.
Tial ankaŭ Kreono foriris sen atingi la celon.
Kiam la servisto revenis el Ateno, Edipo surmetis la festan veston. Li adiaŭis de ĉiu kaj petis Tezeon ebligi la hejmiron de Antigona al Tebo. Poste estis kvazaŭ liaj blindaj okuloj denove vidus, rekte kaj per firmaj paŝoj li eniris sola, sen kondukanto, la boskon de la Erinioj. Profunde en la densejo malfermiĝis antaŭ li eniro en la submondon. Edipo malaperis, kaj malantaŭ li fermiĝis mallaŭte la tero.
Lian kadavron oni trovis neniam.
Antigona revenis al Tebo. La armeo de Poliniko jam proksimiĝis al la urbo. Ses kuraĝaj armeestroj sieĝis ses pordegojn de Tebo, la sepan sieĝis Poliniko mem.
Eteoklo timis longe daŭrantan sieĝon, tial li grimpis sur la remparon kaj vokis : „Por kio, Poliniko, mortu militistoj sur ambaŭ flankoj por batalo, kiun ni ambaŭ povus entrepreni mem ? Mezuru viajn fortojn en batalo kontraŭ mi ! Se vi falos en la batalo, foriru ankaŭ via armeo. Se falos mi, vi fariĝos sen milito reĝo de Tebo kaj Tebo malfermos la pordegojn por vi.“
Poliniko akceptis la proponon de la frato. Ambaŭ armeoj decidis militpaŭzon kaj kolektiĝis antaŭ la remparoj. Ekscitite kverelis la militistoj, kiu venkos. La armitaj Eteoklo kaj Poliniko renkonte iris unu al la alia kaj sur la batalkampo komenciĝis, rigardate de la armeoj, la fratmurdiga batalo.
Fajfante flugis la lancoj kaj depuŝiĝis de la antaŭtenataj protektoŝildoj. Dentgrincige kaj instigite de siaj militistoj, la fratoj jetiĝis reciproke unu al la alia. Sed la ŝildoj kaptis ĉiujn batojn. Kiel unua Eteoklo ne sufiĉe atentis kaj lasis gambon neprotektata. Tuj Poliniko trafis lin per bone celita lanca puŝo sur la tibion. La armeo de Poliniko jubilis. La vundita Eteoklo subigis sian doloron kaj prenis la glavon. Ankaŭ Poliniko eltiris sian glavon kaj la batalo estis daŭrigata. Fine Eteoklo sukcesis malkovri nudan flankon je la frato ; li puŝis kaj trafis lin mortige. Poliniko renversiĝis antaŭ la frato.
Eteoklo kliniĝis super la mortantan Polinikon. Tiu ankoraŭfoje malfermis la okulojn, kolektis siajn lastajn fortojn, levis la glavon kaj trapikis la fraton. Ambaŭ fratoj eligis kune sian animon.
Ambaŭ fratoj estis mortaj, sed inter la armeoj eksplodis kverelego. La armeo de Tebo rigardis Eteoklon kiel senduban venkinton, sed la alia armeo estis konvinkita, ke Poliniko venkis. La tebanoj kunportis siajn armilojn. Sed la armeo de Poliniko neglekteme venis sen armiloj. Kiam la batalo komenciĝis, la tebanoj havis avantaĝon. Ili turnis siajn lancojn kaj glavojn kontraŭ la malamiko kaj al la armeo de Poliniko rertis nur senorda retiriĝo, kiu baldaŭŝanĝiĝis en sovaĝan fuĝon. La militistoj de Tebo revenis kiel venkintoj kaj kun granda predo en sian liberigitan urbon.
Kreono denove ekregis. Eteoklo falis por la patrio. Tial Kreono entombigis lin kun reĝaj honorigoj. Sed Poliniko, kiu militiris kun armila perforto kontraŭ Tebo laŭ la ordono de Kreono restis sen tombo, li kuŝis sur la remparoj kiel voraĵo por vulturoj kaj vagaj hundoj. Sed tiu, kiu tamen kuraĝus entombigi lin, estu punita per mortigo. Ĉe la kadavro de Poliniko Kreono postenigis gardistojn, por ke neniu povu agi kontraŭ la ordono.
Antigona ribelis kontraŭ la malhumana verdikto de Kreono. Kiel la animo de Poliniko trovu pacon, se la korpo ne estos entombigita ?
„Fratino“, diris Antigona al Ismena, „nia frato kuŝas morta antaŭ la urbomuroj. Venu kun mi, ni entombigu lin antaŭ ol la vulturoj voros lin.“
„Ĉu vi ne scias, ke tio rezultigos mortopunon ?“ Ismena demandis terurigite.
„La morto por ago, kiu plaĉas al la dioj kaj al la homoj, estas bela morto“, respondis Antigona.
„Ni ne povas fari ĉiam nur tion, kion ni pensas bona“, rifuzis timeme Ismena. „Kreono estas potenca, vi ne povus eskapi de li.“
„Mi de li jam eskapis“, diris Antigona, „li povas mortigi min, ĉar mi obeis la humanecon kaj la amon de fratino. Sed la humanecon kaj la amon li ne povas mortigi. Se vi ne volas iri kun mi, mi iros sola.“
Antigona ne povis konvinki la fratinon. En senstela nokto ŝi ŝteliris sola el la palaco kaj antaŭ la urbon. Malsupre ĉe la remparo kuŝis la kadavro de Poliniko kaj apud ĝi ekdormis la gardisto. Mallaŭte trenis Antigona la fraton al la rivero, lin lavis kaj kovris per tero. Ankoraŭ antaŭ la matena krespusko ŝi reiris al Tebo.
La frideto de la mateno vekis la gardiston el lia dormo. La loko, kie kuŝis la mortigito, estis malplena. La gardistaro sciis, ke minacos ilin la kolero de Kreono. Tial ili traserĉis fervore la ĉirkaŭon ĝis ili trovis la spuron, kie Antigona trenis la fraton. Ili sekvis la spuron al la rivero kaj ekvidis la novan tombon, kiu ankoraŭ ne estis preta. Rapide ili balais la teron de la kadavro kaj kaŝiĝis malantaŭ proksima monteto. Ili atendis la revenon de la deliktinto, kiu finos sian verkon.
Ili atendis dum la tuta tago, kaj kiam krepuskiĝis, ili rimarkis mornan figuron. Sentime Antigona revenis al la tombo de sia frato. Ŝi konsterniĝis, kiam ŝi vidis, ke la kadavro ree kuŝas nuda, sed ŝi ne hezitis. Per nudaj manoj ŝi kolektis teron kaj denove komencis kovri la fraton. Jen subite saltis la gardistoj el sia kaŝejo, kaptis Antigonan kaj kondukis ŝin al Kreono. Ŝi ne defendis sin kaj ankaŭ ne kontestis sian agon.
„Kiel vi povis havi la kuraĝon misatenti mian ordonon ?“ vokis ekscitite Kreono.
„La ordonon ne donis Zeŭso, sed reĝo“, respondis Antigona elkore. „Ĝi tial ne validas pli ol amo kaj humaneco. Ekzistas leĝoj, kiuj ne eliras de la reĝoj, sed estas pli gravaj kaj pli daŭraj.“
„Tion pensas nur vi !“ kriis Kreono.
„Ne“, diris Antigona, „tion pensas ankaŭ la popolo de Tebo, sed antaŭ vi ĝi silentas.“
„Kaj ĉu vi ne hontas agi alie ol la aliaj ĉi tie ?“
„Mi ne hontas, ke mi honoras la mortan fraton. La morto donas al venkitoj kaj venkintoj la saman rajton. Kaj pli ol la vivon vi ne povas preni de mi.“
„Vi parolas kuraĝe, via kuraĝo sur la vojo al la submondo ne forlasu vin ! Gardistoj al mi !“
Armitoj alkuris, kaj Kreono ordonis al ili konduki la inon en senhoman regionon kaj tie enmasoni ŝin vivanta en rokan kavernon. La sbiroj kun Antigona jam estis survoje, kiam Hajmono, la filo de Kreono, eksciis tion. Antigona estis lia fianĉino, sed pri tio la senkompata Kreono ne okupiĝis. Hajmono rapidis el la palaco por malhelpi je la punloko la verdikton de la patro.
Ankaŭ la blinda profeto Tiresio venis en la palacon kaj avertis la reĝon pro ties kruela decido. Antaŭsignoj anoncis al la maljunulo, ke la reĝan genton minacas malbona sorto. Tiresio foriris kaj Kreono pripensis la aferon. Subite li ektimis la punon de la dioj. Li ordonis rapide enjungi la ĉevalojn kaj saltis mem sur la ĉaron kaj veturigis ĝin rapide kiel la vento al la kaverno. Sed jam survoje li eksciis la teruran mesaĝon : Antigona pendumis sin en la kaverno per sia vualo, kaj lia filo antaŭ la morta fianĉino traboris sin per glavo. Kiam la edzino de Kreono eksciis tion, ŝi decidis morti suicide.
Kiom volonte Kreono ĉion rebonigus kaj revekigus la mortintojn en la vivon ! Sed tia estas la sorto de tiranaj reĝoj. Per ununura decido ili povas neniigi feliĉon kaj vivon de siaj subigitoj, sed per neniu decido ili povas redoni la detruitan feliĉon kaj revivigi la mortintojn. Malgaje vivis Kreono ĝis Morto kondukis ankaŭ lin en la submondon.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk