Legu plu...
La 07an de novembro 2012
Vizito al la urboj Natori kaj Iŝinomaki (2-2)
La 27-28an de oktobro okazis la 53a Toohoku-Kongreso en la urbo Sendai en la gubernio Mijagi. Profitante tiun okazon, mi vizitis la urbojn Natori kaj Iŝinomaki. Hodiaŭ mi sendos la duan parton.
Vizito al la urbo Iŝinomaki
La 29an mi ekiris de la urbo Sendai per buso al la urbo Iŝinomaki. Ĉe la stacidomo s-ro Kikuĉi, eksa instruisto, atendis min. Li loĝas en la loĝkvartalo en la monteto Hijori. Kiam okazis la cunamo, la monteto estis tute ĉirkaŭita de marakvo, sed lia domo situas en alta loko, do ne estis inundita. Rigardinte grandajn damaĝojn en la urbo, li komencis vizitadi siajn konatojn, kunportante akvon kaj manĝaĵojn, kaj poste li laboris por “distribui” volontulajn helpantojn el la tuta Japanio al la lokoj, kie oni bezonas helpon. Li eĉ eldonis gvidlibron por bone montri damaĝojn en la urbo, do li estas la plej taŭga homo por akompani min.
Iŝinomaki estas granda fiŝkapta urbo kaj plej grande damaĝiĝis. Mortis 3282 homoj kaj malaperis 699 homoj el la loĝantaro de 162000 kaj detruiĝis 23367 domoj el la familiaro de 58809 (ĝis la 17a de novembro 2011). La damaĝo estis tiel granda, ke dum kelkaj monatoj post la katastrofo la urbo ne povis kalkuli, kiom da homoj mortis.
La lernejo Kadonoŭaki kaj la ĉirkaŭaĵoj
Sude de la monteto Hijori etendiĝis la kvartalo prospera pro fiŝkaptado kun la loĝantoj de 110000, el kiuj 2083 mortis kaj 377 malaperis (ĝis la 17a de novembro 2011). Preskaŭĉiuj instalaĵoj por la industrio difektiĝis.
Unue ni vizitis la elementan lernejon Kadonoŭaki, kiu situas en la marborda ebenaĵo ĝuste ĉe la suda piedo de la monteto Hijori. Ne nur la cunamo, sed ankaŭ fajrego atakis ĝin, ĉar brulantaj aŭtomobiloj atingis ĝin. En tiu distrikto multaj homoj mortis, sed lernantoj ne mortis, eskapinte la cunamon kaj la fajron, fuĝinte al la monteto. La ĉambro de la lernejestro forbrulis, sed oni sukcesis trovi sendifektitajn kursfinajn diplomojn el la kontraŭfajra konservujo, kaj poste la 15an de aprilo oni povis disdoni tiujn al la kursfinantoj dum la ceremonio.
Jen estas rakonto de la lernejestro s-ino Suzuki Jooko :
Post la tertremo venis la cunama alarmo kaj ni akompanis 275 lernantojn al la najbara monteto Hijori. Je la bruego mi retrorigardis kaj fore vidis multajn domojn flosanataj en la ondegoj. En la lernejo restis 4 instruistoj por prizorgi rifuĝontajn loĝantojn. La cunamo alproksimiĝis al la lernejo, detruinte domojn kaj elektrajn fostojn, kaj ili apenaŭ eskapis. Okazis kolizibruegoj faritaj per aŭtomobiloj kontraŭ la konstruaĵo, kaj baldaŭ komenciĝis fajrego.
Laŭ la urba plano por rekonstrui la distrikton, oni dividos ĝin en du partojn ; la parto proksime de la maro estu parko, kaj la parto proksime de la monteto estu loĝkvartalo, altiginte la teron je 3 metroj. Tiu plano ŝajnas bona, sed la eksaj loĝantoj, precipe tiuj, kiuj loĝis proksime de la monteto, havas plendon, ĉar iliajn terenojn la registaro ne aĉetos. Eĉ se la tero estos pli alta ol nun, ĝi ne estas sekura, kaj multaj eksaj loĝantoj volas translokiĝi al alia loko, vendinte sian terenon.
Ni piede direktis nin al la urba hospitalo, kies unua kaj la dua etaĝo estis inunditaj, do oni jam decidis forĵeti ĝin. Proksimiĝante, mi vidis akvon sur la strato. Pro la tertremo la tero malaltiĝis kaj kiam la ondo altiĝas, akvo elfluas desube kaj plenigas la straton. Ne nur en tiu loko sed ankaŭ en diversaj lokoj okazas sama afero. Ĵurnaloj raportis, ke marborde de la Pcifika Oceano meznombre la tero malatiĝis je 70-80 centimetroj, sed laŭ s-ro Kikuĉi, iuj lokoj malaltiĝis je 1 metro kaj 50 centimetroj.
Poste mi vizitis barbirejon “Sakura”, kiun mi vizitis 3 monatojn post la katastrofo en la lasta junio. Mirinde tiu barbirejo jam tiutempe refunkciis. Sakura estas nia nacia floro kaj simbolo de espero, do kiam mi vidis la barbiron labori, mi larmis pro emocio. La 29an la barbirejo estis fermita pro la regula ferio, sed mi vidis, ke la konstruaĵo fariĝis pli bela kaj ĝi bone funkcias.
La lernejo Ookaŭa
En 2005 okazis kuniĝo de urboj ĉirkaŭ Iŝinomaki, kaj la elementa lernejo Ookaŭa ekapartenis al la urbo. Pro tio ĝi situas tre for de la centra parto de la urbo. Por atingi ĝin, ni trapasis la tute detruitan urbon Onagaŭa, kie troviĝas la nuklea centralo Onagaŭa, kaj la distrikton Ogacu ankaŭ detruitan.
Unue ni haltis ĉe la ponto Nova-Kitagami-Oohaŝi, kie troviĝas iom da ebana loko (triangula zono). De tie ni povis vidi parte detruitan ponton kaj ankaŭ feraĵojn el la ponto 500 metrojn pli supre. La ondo estis tiel forta, ke ĝi detruis la ponton kaj portis la detruitaĵojn tiel foren. Ni tute ne povis vidi la maron. Dekstre kaj sube ni vidis la lernejon Ookaŭa, kiu situas sur la ebenaĵeto.
Laŭ la raporto jene okazis la tragedio :
Je 15:36, 50 minutojn post la tertremo, atakis la cunamo la elementan lernejon Ookaŭa, kiu situas 5 kilometrojn for de la riverbuŝo de la rivero Kitagami. El 108 lernantoj 70 mortis kaj 4 malaperis, kaj el 11 instruistoj 9 mortis kaj unu malaperis (ĝis la 23a de januaro 2012). Ĉar la monteto malantaŭ la lernejo estas kruta kaj malfacile grimpebla, ili celis tiun triangulan zonon ĉe la ponto 200 metrojn foran. Tiun momenton la ondo, kiu transvenis la digon, englutis ilin. Kelkaj, kiuj vicis malantaŭe, kuris al la monteto kaj estis savitaj. Laŭ la evakuprogramo pri cunamoj fare de la gubernio Mijagi en 2004, la lernejo Ookaŭa estis difinita kiel rifuĝejo, ĉar oni antaŭvidis, ke eĉ la plej grandaj cunamoj ne venos pli ol 3 kilometrojn de la maro.
Ni malsupreniris al la lernejo. Ĝi staras tute sola en la ebenaĵeto. La konstruaĵo estas tre unika kun la kurba fasado kaj purpura koloro. Antaŭ la konstruaĵo troviĝis monumento kun multaj florbukedoj kaj eĉ skulputaĵo de patrino kaj infano. Ni preĝis antaŭ la monumento. Estis malpermesite eniri en la konstruaĵon, do ni ĉirkaŭiris ĝin. Ne kreskis herboj. Certe koncernatoj sarkas la terenon. Troviĝis muro, sur kiu estis desegnitaj homoj en diversaj kostumoj el diversaj landoj. Ĉio estis silenta kaj deekstere ni ne povis vidi grandajn damaĝojn krom falinta koridoro, kiu ligas la ĉefkonstruaĵon kun la alia.
Nun gepatroj de tiuj mortintaj lernantoj severe kritikas la lernejon kaj la urbon pro maltaŭga akompanado de le lernantoj. Iuj demandas, kial la instruistoj ne akompanis ilin al la monteto, iuj kritikas, ke la instruistoj ne estis diligentaj pri edukado, ktp.
Tiu lernejo situas proksime de la rivero Kitagami for de la maro, do la instruistoj tute ne imagis, ke la cunamo venos en tiun “foran” lokon. La monteto estas kruta, do ili juĝis, ke tiu triangula zono estos pli sekura. Al mi ŝajnis, ke eĉ se lernantoj sukcesis ekgrimpi, la tero mem estas malalta, komapare kun la digo de la rivero, do estis malfacile eskapi la atakon de la cunamo. Malfeliĉe estis, ke la cunamo estis multe pli granda ol la antaŭsupozo. Se oni konstruigus ŝtuparon al la monteto, ĉiuj estus savitaj. Tamen oni povas fariĝi saĝa nur post la afero.
Malaperintaj spuroj
Jam pasis 1 jaro kaj 8 monatoj. Ĉie oni reordigas rubaĵojn, do mi povis malofte vidi surprizajn scenojn, kiel granda ŝipo sur la strato, buso sur la tegmento, ktp. Ne multe difektiĝintaj domoj jam rebeliĝis, kaj multe difektiĝintaj estas jam malkonstruitaj kaj tie restas nur herbejoj. Jam preskaŭ malaperis spuroj de la cunamo. Tio estas bona, sed aliflanke malbona ; se ne restos spuroj de la cunamo, oni ne povos imagi teruron de kataklismoj. La urbo Iŝinomaki intencas “heredigi la spurojn de la katastrofo”, sed ĝi decidis malkonstrui la konstruaĵon de la elementa lernejo Kadonoŭaki, ĉar nur nun la registaro subvencias por la malkonstruado kaj por konservi ĝin la urbo devos elspezi multe da mono. Sed male la urbo decidis konservi la lernejon Ookaŭa.
Mi komprenas, ke la suferantoj, kiuj perdis siajn familianojn kaj parencojn en tiuj konstruaĵoj, ne volas vidi ilin, sed ni devas konsideri la aferon en plilonga perspektivo. Ankaŭ en Hiroŝimo estis diskuto, ĉu oni konservu la nunan Atomdomon aŭ ne. Se ni perdus tiun domon, kia estus la pacmovado nun ? Ĝi ludas gravan rolon por la movado. Se ni perdos lernejon Kadonoŭaki kaj aliajn simbolajn damaĝojn, kiamaniere ni povos heredigi la suferojn al la posta generacio ?
Kiel subteni suferantojn ?
Post la katastrofo subteni suferantojn estis iusence facile kaj simpla : mono, aĵoj kaj laboro. Sed nun vivo de suferantoj stabiliĝis. Nuna plaj granda problemo por ili estas kiamaniere akiri aŭ aĉeti domon. Ili ne rajtas konstruigi sian domon en la eksa loko pro la malpermeso de la registaro, sed mankas tero por tiom multaj domoj, kaj mankas ankaŭ mono por multaj. Jam estas malfacile subteni ilin per nia persona forto.
En decembro mi denove iros al la damaĝitaj regionoj. Mi volas pripensi, kiamaniere mi povos daŭrigi mian subtenon al la suferantoj. (Fino de la raporto)
45% de la loĝantoj en Ookuma ne revenos
La registaro publikigis rezulton de enketado al la loĝantoj de la urbo Ookuma, en kiu troviĝas la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1. 3424 el 5378 familioj respondis.
45,6% jam decidis ne reveni al la urbo.
11,0% volas reveni.
41,9% ankoraŭ ne decidis.
Kial tiuj 45% de la familioj ne revenos ? (pluraj respondoj) :
80,8% : pro radioaktiveco.
70,2% : pro nesekureco de la reaktoroj.
67,6% : pro kadukiĝinte neloĝebla domo.
TEPCO petos pli da helpo de la registaro
La 6an de novembro TEPCO decidis peti pli da helpo de la registaro, ĉar ĝi antaŭvidis, ke ĝi bezonos 10000 miliardojn da enoj (100 miliardoj da eŭroj) por purigado de radioaktiveco kaj forĵetado de la reaktoroj. Kaj ĝi decidis ankaŭ fondi Porrestarigan Kompanion de TEPCO en la gubernio Fukuŝima ĝis januaro 2013. Ĝis nun 3500 funkciuloj laboras por la restarigo, kaj TEPCO aldonos 500. Nun prekskaŭ neniu fidas TEPCON pro malrapidaj kompensado kaj purigado. Ĝi celas forviŝi tiun malfamon per pli da kunlaboro kun la gubernio Fukuŝima kaj la loĝantoj. La estaro diras, ke Fukuŝima estas la startpunkto de la nova TEPCO.
Patrina lakto ne estas poluita
La gubernio Fukuŝima publikigis rezulton de ekzameno de lakto el 378 patrinoj. Ekde junio 2012 la gubernio Fukuŝima konsiliĝas kun patrinoj, kiuj estas maltrankvilaj pri sano de iliaj infanoj. Ĝi ekzamenis lakton el 378 patrinoj, kaj trovis, ke ĉiu lakto havis malpli ol 2 bekererojn da radioaktiveco por unu kilogramo, nome malpli ol detektebla kvanto. La gubernio antaŭvidas, ke dum unu jaro naskiĝos 18000 beboj kaj havas buĝeton por lakto-ekzameno de 10 mil patrinoj. La respondeculo de tiu projekto estas trankvila pri tiu rezulto, sed esperas, ke pli da patrinoj venos por la ekzamenado.
Nenormalaj tiroidoj
La Medicina Universitato de la gubernio Fukuŝima, kiu prizorgas la ekzamenon de tiroido de geknaboj pli junaj ol 18 jaroj malfermis la publikan kunsidon la 4an de novembro. La ekzameno komenciĝis en oktobro 2011 kaj jam ekzamenis 115000 geknabojn (unu trionojn de la celitoj). Profesoro Suzuki Ŝiniĉi klarigis : “Ne ekzistas multe da ebleco, ke ili suferos pro kancero”, “La rezulto de la ekzameno en Fukuŝima ne estas nenormala”, kaj “Ĝis nun en Japanio oni neniam ekzamenis geknabojn pri tiroido”. El tiu ekzameno oni trovis 35% de geknaboj, kiuj havas ciston malpligrandan ol 20 milimetroj, kaj pro tio multaj estas maltrankvilaj.