Eduard Petiŝka
DEDALO KAJ IKARO
Iam en tempoj tre tre malnovaj, ekzistis en Ateno, ja en la tuta Grekio neniu pli granda artisto ol Dedalo. Li estis konstrumajstro kaj skulptisto kaj kapablis mirinde prilabori ercojn kaj metalojn. Dum la rigardado je liaj konstruaĵoj oni ne sciis, ĉu ĝi estas la verko de homo aŭ la verko de senmortema dio. Pri liaj skulptaĵoj oni diris, ke ili estas kiel vivantaj homoj. Ofte oni povis vidi Dedalon inter la kolonoj de duonpretaj temploj, ĉirkaŭata de aro de metilernantoj el la plej noblaj familioj de Ateno. Sed la plej sagaca el liaj lernantoj havis neniujn noblajn kaj potencajn gepatrojn. Li estis Talos, la povra filo de lia fratino. Dum la ceteraj heredis siajn sonantajn kaj famajn nomojn de siaj patroj, Talos mem famigis sian nomon. Jam en la aĝo de dekdu jaroj li eltrovis la diskan potfarilon. Li vidis la dentaran dorson de fiŝoj kaj laŭ tiu modelo faris la unuan segilon. Li sukcesis kunligi per ĉarniro du same longajn ferajn brakojn, kaj tiel li eltrovis la cirkelon.
Iam, kiam Dedalo rigardis la konstruaĵon de nova palaco, li aŭdis, kiel laboristoj post muro interparolas kune.
„Dedalo estas la plej granda artisto de la mondo, ĉu vi ne pensas tion ?“ diris unu el ili.
„Atendu nur, Talos fariĝos eĉ pli granda artisto ol Dedalo“, parolis la dua.
Tio ĉagrenis Dedalon. Li kutimis, ke neniu dubis pri lia unua rango inter la artistoj. De tiam li ne plu ŝatis Taloson. La instruema junulo jam tiom kapablis, ke Dedalo antaŭvidis kun certo lian estontecan famon. En lia spirito li vidis jam paliĝi la stelon de sia famo. Taloso ne komprenis, kiel la onklo ekmalicis al li kaj riproĉis lin. Tial li ĝojis, kiam Dedalo iuvespere invitis lin por promeno. Sed la onklo nur kaŝis sian malamon por povi realigi teruran intencon. Li logis Taloson sur la burgon de Ateno kaj puŝis lin en la malhelo de la burga remparo.
Poste li grimpis mem malsupren al la piedo de la remparo por enfosi la kadavron de Taloso kaj por forigi ĉiujn spurojn. Sed li serĉis vane. La diino Palas Atena, kiu ekŝatis la knabon pro ties lerto kaj diligento, kaptis lin dum la falo kaj ŝanĝis lin en birdon, en vanelon. Ĝis nun la vanelo timas altojn, flugas malalte kaj havas sian neston surtere en herbejo kaj en malgrandaj fosaĵoj. Li estas memgardema kaj avertas la birdojn ĉirkaŭe, se danĝero proksimiĝas.
La krimo de Dedalo ne restis kaŝita. Malfruiĝinta promenanto vidis tion, kio okazis kaj akuzis la krimfarinton. Dedalo sciis, ke minacas lin puno kaj fuĝis tial kun sia filo Ikaro sur la insulon Kreto.
La reĝo Minoo de Kreto akceptis la faman artiston plena de ĝojo en sia palaco. Li ĝuste serĉis konstrumajstron, kiu povos konstrui specialan prizonon por monstro, por Minotaŭro. Minotaŭro havis la kapon de taŭro kaj la korpon de giganta homo. La kruela reĝo nutris lin per homoferoj.
Dedalo elpensis por Minotaŭro specialaĵon, kiu ankoraŭ ne ekzistis ĝis tiam, labirinton. Aroj de sklavoj derompis ŝtonojn, ĉarpentis trabojn kaj starigis murojn. Ili laboris de la frua mateno ĝis la nokto. En la grandega labirinto krucadis sin, kurbiĝis kaj disbranĉiĝis la irejoj kiel bulo el serpentoj. Enmeze de tiuj tenebraj, kurboplenaj interplektitaj irejoj la monstro estu enfermita. Dedalo iris kiel lasta en la pelmelan labirinton por forigi la signojn, laŭ kiuj oni povus trovi la elirejon el la labirinto. Preskaŭ li mem ne plu trovis la elirejon el sia mirakla konstruaĵo.
Reĝo Minoo aranĝis honore al la konstrumajstro grandan feston. Sed famo, honoro kaj donacoj ne povis veki en Dedalo la deziron resti sur la insulo. Ne plaĉis al li ĉe la kruela, fia mastra reĝo. Li sopiris hejmen. Ĉiuvespere li iris kun sia filo Ikaro al la bordo kaj rigardis trans la vastan maron al la horizonto, kie kuniĝis ĉielo kaj maro en la krepusko. Tie, ie en la malproksimo, estis lia patrujo. Komence li esperis, ke venos ŝipo por konduki lin en la hejmlandon. Sed neniu ŝipestro kuraĝis forveturigi iun de la insulo, al kiu la reĝo ne permesis la forveturon. Anstataŭ la sopirataj veloj kunportantaj savon, vidis Dedalo ĉiam nur la saman bildon : la vastan maron, rokojn kaj birdosvarmojn super la akvo.
La fama konstrumajstro enviis la birdojn pri ties libero. Ili nek konas limojn nek barojn, ili flugas trans montojn kaj marojn. Tage kaj nokte li pensis pri la birdoj kaj ne povis dormi. Li desegnis la flugilojn de birdoj, observis la flugadon de la birdoj kaj sekrete antaŭpreparis sian fuĝon. Li havigis al si plumojn de diversaj grandoj, kaj iunokte, kaŝita al ĉiuj rigardoj, li eklaboris. Per ŝnuraj fadenoj el lino li kunligis la plumojn de la plej mallongaj ĝis la plej longaj. Poste li kungluis ilin per vakso kaj donis al ili la formon de flugiloj. Por si mem li konstruis du grandajn flugilojn, por Ikaro du malpli grandajn.
Kontentigite li rigardis la pretan laboron : „Al la reĝo apartenas la ŝipoj, sed al mi la aero.“
Je la sekva tago Dedalo vekis jam tre frue matene sian filon Ikaro. Unue li mem surmetis la flugilojn, poste disetendis la flugilojn kaj leviĝis en la aeron. Li instruis Ikaron uzi la flugilojn tiel, kiel spertaj birdaj gepatroj instruas siajn idojn. Ikaro penis flugi same tiel kiel la patro kaj ridis plezurigite, kiam li sukcesis cirkli super altaj arboj kaj krutaj rokoj.
Sed Dedalo avertis sian filon : „Estu atentema, Ikaro, ne flugu tro alte, la suno fluigus la vakson sur la flugiloj kaj pro la ardo ekbruligus viajn flugilojn. Sed flugu ankaŭ ne tro malalte, por ke la maraj ondoj ne malsekigu la flugilojn, ili fariĝus tro pezaj kaj tirus vin en la profundon. Flugu nek alte nek malalte, sed tiel kiel mi en la mezo kaj ne perdu min el viaj okuloj.“
Dedalo kisis sian filon kaj ambaŭ leviĝis en la aeron. Antaŭe flugis Dedalo kaj ĉiam turniĝis malantaŭen al Ikaro. La filo flugis tiel, kiel la patro ordonis al li.
Profunde sub ili paŝtistoj tenis gardante manon super la okulojn, rigardis al la ĉielo kaj opiniis : „Ili certe estas dioj el la Olimpo, kiuj flugas teren por rigardi kiel vivas la homoj.“
Tremis la manoj de la fiŝistoj elĵetantaj siajn retojn ĉe la bordo, kiam ili vidis la flugantojn en la aero.
Poste disvastiĝis sub Dedalo kaj Ikaro la vasta maro.
Se ili renkontis ŝipon, la remistoj ĉesis remi. Mirigite ili rigardis al la flugilitoj.
La insulo Kreto troviĝis jam malproksime post ili, la tago estis klara kaj Dedalo, ĝojigite pri la bona sukcesa flugo, mergis sin en la memoron pri la hejmlando. Ĝoje Ikaro moviĝis en la varma aero per la svingado de la facilaj flugiloj. Volonte li flugus pli alte, sed tiom longe, kiom la patro turniĝadis malantaŭen al li, li ne kuraĝis ne obei.
Nun la patro, kun memoraj pensoj en sia kapo, forgesis rigardi malantaŭen al la filo kaj Ikaro utiligis tion por si.
Li flugis pli kaj pli alten kaj komencis kanti pro ĝojo. Li proksimiĝis tiom al la radianta ĉaro kun la jungitaj ĉevaloj de la sunodio, ke li povis admiri ties oran ĉaron. Kaj la suno ardis kaj bolis kaj ekfluigis la vakson sur la flugiloj. Grandaj flavaj gutoj de fluanta vakso falis malsupren, en la maron. La fadenoj komencis deiĝi kaj la plumoj, kiuj ne estis plu firme kuntenataj, tralasis aeron.
Ikaro ankoraŭfoje svingis nur la brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj ĵetiĝis kun ekkrio en la maron. La akvo silentigis lian buŝon kaj trembrilaj ondokrestoj kovriĝis per tavolo de blankaj plumoj.
Dedalo aŭdis la krion, turniĝis malantaŭen kaj vokis la filon. Neniu respondis.
La grandega aerospaco ĉirkaŭ li estis vaka kaj la soleca vasta maro sub li dezerteca.
Dedalo fluge sinkis preskaŭĝis la ondoj kaj vokis kaj serĉis. Li trovis nur distritajn malsekajn plumojn.
La malesperiĝinta patro flugis ĝis la sekva insulo, deprenis la flugilojn kaj sidiĝis sur la bordo.
La tutan tagon li sidis funebrante kaj vespere, kiam la suno finis sian ĉiutagan migradon, la maro ĵetis la mortan filon sur la teron.
Sub la stelplena ĉielo Dedalo por Ikaro fosis tombon. Sur la freŝe starigita tombomonteto sidiĝis sola birdo. Ĝi estis vanelo, kiu per sia voko memoris Dedalon pri ties longe pasinta krimo.
Kiel ĉasate fuĝis Dedalo de la insulo kaj flugis longan distancon for de sia hejmlando ĝis Sicilio. Tie li starigis ankoraŭ multajn mirindajn konstruaĵojn, ankaŭ artefaritan lagon kaj firman reĝoburgon sur alta roko, sed ĝis sia morto li trovis nek feliĉon nek pacon.
La insulo, sur kiu li enfosis sian filon, memoras ĝis nun per sia nomo pri la sorto de Ikaro.
Ĝi nomiĝas Ikaria.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk