Eduard Petiŝka
JAZONO KAJ MEDEA
Maljuna reĝo mortis kaj postlasis du filojn. La pli aĝa nomiĝis Esono kaj la pli juna Pelio. Laŭrajte la pli aĝa transprenu la regadon. Sed apenaŭ la tombejaj kantadoj finsonis, la ruza kaj brutala Pelio uzurpis la tronon kaj forpelis sian fraton Esono el la urbo. La milda Esono de tiam vivis kampare. Sed ankaŭ tie li ne trovis pacon. Li timis, ke lia intrigema frato povus preni la vivon de lia filo Jazono. Tial li lasis pretigi funebron, kvazaŭ Jazono esus mortinta kaj sendis sian filon sekrete en la montojn al saĝa kaj nobla kentaŭro. La kentaŭroj estis duone homoj, kaj duone ĉevaloj, kiuj havis kvar krurojn kun ĉevalaj hufoj. La kentaŭro, al kiu Esono sendis sian filon, estis prudenta kaj forta. Li ekzercigis kaj edukis jam multajn grekajn heroojn.
Jazono loĝis ĉe la kentaŭroj en kaverno kaj hardigis sin en la montoj kaj arbaroj. Li ekzercis siajn forton kaj lerton pri luktado, kurado kaj pafado de la arko kaj la kentaŭro enkondukis lin en la instruon de l‘ saĝo. Tiel li fariĝis korpe kaj spirite forta. Kiam li fariĝis dudekjara, li forlasis la montojn kaj iris al reĝo Pelio por postuli de li la tronon, kiun tiu perforte rabis de la patro. Esono tiam estis jam morta.
Sur la vojo en la urbon li venis al tre ŝvelinta rivero. Ĉe la bordo sidis maljunulino kun ĝibo, kiu plendadis kaj petis lin : „Aĥ, kara migranto, estu tiel bona kaj portu min trans la riveron ! Vi estas juna kaj forta, sed mi estas olda kaj disrompiĝema.“
Jazono pro kompato prenis la maljunulinon sur siajn brakojn kaj portis ŝin transen. Ĉe la bordo li sinkis per piedo profunde en la ŝlimon. Nur sur la firma tero li rimarkis, ke li perdis ŝuon. Sed li ne volis halti por serĉi la ŝuon kaj rapidis al la urbo. Vane li ĉirkaŭrigardis pro la maljunulino. Ŝi malaperis. Li ne sciis, ke la maljunulino estas la diino Hera, la edzino de la diopatro Zeŭso. Ŝi transformiĝis por kontroli, ĉu Jazono havas bonan koron. La bonkora junulo plaĉis al Hera, kaj de tiam ŝi protektis lin sur ĉiuj vojoj.
Kun nur unu ŝuo surpiede, vualita en pantera felo kaj kun du lancoj ĉemane Jazono venis en la urbon. Ĉe la foirplaco li vidis aron de homoj. Oni pretigis feston por honori la dion Pozidono. Ekrigardante la alte kreskintan heroon kun la aspekto de juna dio, ili opiniis, ke unu el la senmortemuloj venis al la festo. Nur Pelio ektimis. Li rimarkis, ke la fremdulo havas nur unu ŝuon. Li rememoris malnovan profetaĵon. Ĝi avertis lin pri viro kun nur unu ŝuo, ĉar tiu viro pereigos lin.
Ruze li kaŝis sian teruriĝon kaj demandis : „Kiu vi estas, fremdulo, kaj kiun vi serĉas en nia urbo ?“
„Mi estas la filo de Esono“, diris Jazono, „kaj venas al vi, reĝo. Mi ne volas forpreni la trezorojn, kiuj apartenis al mia patro, sed mi volas peti vin, ke vi transdonu la tronon, kiu laŭrajte estu por mi. “
„Volonte mi cedas al via deziro“, respondis Pelio sen cerbumo, „vi devas plenumi al mi nur unu peton. Mi farus tion mem, se mi ne estus tiom aĝa. Ĉiunokte aperas al mi la ombro de mia duonfrato Frikso kaj postulas de mi, ke mi vojaĝu al Kolĉido al reĝo Eeto kaj portu la oran ŝaffelon al Grekio. Lia animo – tiel diras Frikso – trovos pacon nur tiam, kiam la ora ŝaffelo estos reveninta en la hejmlandon. Iru kaj portu ĝin al mi. Vi famiĝos kaj la morta Frikso en la tombo trovos pacon. Tuj kiam vi estos reveninta kun la ora ŝaffelo, mi cedos al vi la tronon kaj la regadon.“
Jazono konsentis. Li ne sciis, kia danĝera aventuro atendos lin. Pelio subridetis por si pri la helpopreteco de Jazono kaj li ne dubis pri tio, ke la nebonvena trona aspiranto pereos dum la veturo al Kolĉido.
Jazono sendis heroldojn en ĉiujn angulojn de Grekio por alvoki kunveturi la plej grandajn heroojn de Grekio por la ora ŝaffelo. La plej kuraĝaj viroj kolektiĝis ĉirkaŭ Jazono. Ankaŭ Heraklo kaj Tezeo estis inter ili kaj ankaŭ ne mankis la kantisto Orfeo. Sperta konstrumastro ĉarpentis firman ŝipon por la herooj. Ili nomis ĝin laŭ Argo, kaj sin mem ili nomiĝis argonaŭtoj.
Antaŭ la ekveturo ili oferis solene al Pozidono kaj al ĉiuj maraj dioj. Post la oferado ili grimpis sur la ŝipon. Kvindek remistoj ekremis per sia tuta forto kaj baldaŭ ili havis la havenon malantaŭ la dorsoj.
Ili velis tra nekonataj maroj, preter nekonataj landoj kaj insuloj. Ĉe favora vento ili hisis la velojn kaj la ŝipo fluge rapide veturis antaŭen. Ĉe senventeco ili remis pene kaj la ŝvito fluis de iliaj fruntoj. La fremda maro estis plena de danĝeroj. Fulmotondroj kaj ŝtormoj reĵetis la ŝipon. Ili vojeraris enmeze de pluvelverŝiĝoj, tondrado kaj fulmado . Malicaj gigantoj setlantaj ĉe la bordoj de la insuloj ĵetis rokajn blokojn al la ŝipo tiel, ke la ondoj surverŝiĝis ŝipe sur la ferdekon.
Sed la diino Hera protektis Jazonon. Ŝia helpo, la aŭdaco de la herooj kaj la sagoj de Heraklo superfortis ĉiujn danĝerojn. Sed la fortega Heraklo baldaŭ forlasis la argonaŭtojn. Iam ili paŝis sur firman teron, kaj tie la amiko de Heraklo malaperis en la arbaro ; Heraklo serĉis lin kaj ne revenis. Diopatro Zeŭso forvokis lin por aliaj taskoj.
Dum longa tempo velis la ŝipo, kaj la lando de la ora ŝaffelo ankoraŭ estis malproksima. La suno ardis, la argonaŭtoj suferis pro soifo kaj sur la ŝipo ne plu estis trinkakvo. Tial ili albordiĝis ĉe la sekva bordo. La bordo estis rokeca kaj neregalema. Kelkaj el ili serĉis fonton. Dum ili portis trinkakvon sur la ŝipon kaj haste trinkis, proksimiĝis al la herooj malĝoja skeleteca figuro. Blinda maljunulo ŝanceliĝis inter la rokoj kaj tenis bastonon en malforta mano. Ĉe la bordo li renversiĝis tute lacigite. La argonaŭtoj alsaltis kaj helpis lin leviĝi.
„Mi estas Fineo“, diris la maljunulo mallaŭte per tremanta voĉo, „la dioj donis al mi la kapablon diveni, sed mi misuzis tiun kapablon. Rigardu min. Tiel punas la nemortemuloj. La venĝodiino prenis mian vidkapablon, kaj ĉiutage ŝi sendas al mi harpiojn, kiuj ŝiras la manĝon for de mia buŝo. Eble vi savos min de mia sufero kaj liberigos min de la eterna malsato. Laŭ la diro de malnova profetaĵo ĉi tie albordiĝos ŝipo, kiu alportos la savon de mia turmento.“
La argonaŭtoj jam antaŭe aŭdis pri la terura sorto de la reĝo Fineo. En la tuta Grekio la kantistoj kantis pri li. Volonte ili promesis helpi al li. Ili plenigis teleron per rostaĵo kaj transdonis la manĝon al li por ke li satiĝu. Sed apenaŭ la maljunulo sidiĝis kaj volis enbuŝigi mordaĵon, eksusuris en la aero la flugiloj de la harpioj, jen abomenindaj birdoj kun maljunulinaj kapoj kaj vulturaj korpoj. Per kurbigitaj ungegoj ili prenis la manĝon de la maljunulo kaj forŝiris ĝin de lia buŝo. La argonaŭtoj kriĉis, sed la harpioj ne lasis fortimigi sin. Nur kiam la herooj eltiris siajn glavojn, la harpioj, ektimigitaj de la brilaj klingoj, forflugis kaj neniam plu revenis.
Nun la argonaŭtoj fortigis la maljunulon per nova manĝo.
Avide Fineo voris tion, kion ili antaŭmetis al li kaj dankis laŭte al siaj liberigintoj. Por pagi ilin, li diris al ili, kio atendos ilin, kaj donis al ili konsilojn por la vojaĝo.
„Vi drivos al du gigantaj rokoj“, li parolis, „ili estas nomataj Simplegadoj. Tiuj rokoj ne sidas firme en la mara grundo, sed drivas sur la maro kaj denove kaj denove kunpuŝiĝas. Ili frakase muelus vin kiel grenerojn. Antaŭ ol vi traveturos inter ili lasu flugi kolombon. Tuj kiam la kolombo ekflugos, prenu la remilojn kaj rapide traveturu inter la rokoj. Poste turnu vin orienten. Tie troviĝas Kolĉido, la lando de la ora ŝaffelo. La palacon de Eeto vi facile rekonos. Ĝi havas multajn turojn, proksime de la burgo estas bosko dediĉita al la milita dio Areso. Kaj en la bosko gardas neniam dormanta drako la oran ŝaffelon. Via tasko estas malfacila, sed vi havas la diinon Hera ĉe via flanko, kaj en la okazo de nepra bezono, la diino de l‘ amo, Afrodito, helpos al vi.“
La maljunulo silentiĝis kaj liaj blindaj okuloj fikse rigardis malproksimen, kvazaŭ li vidus je la horizonto la turojn de la burgo de Eeto kaj la boskon, super kiu ŝvebas en lazura aero la ora brilo de la mirakla ŝaffelo.
La argonaŭtoj adiaŭis Fineon kaj grimpis senpacience sur sian ŝipon. Per fortaj remilbatoj ili proksimiĝis al la lando de Eeto.
Ne daŭris longan tempon, kiam ili aŭdis el la foro teruran tondradon kaj krakadon. Antaŭ ili aperis du gigantaj rokoj, la Simplegadoj. La rokoj per orelsurdiga tondrado kunpuŝiĝis kaj la ekfuriozantaj ondoj rapidegis surmare ĝis la ŝipo de la argonaŭtoj. Tiuj haltigis sian ŝanceliĝantan ŝipon kaj flugigis kolombon. Ĵus la rokoj denove disiĝis kaj la kolombo malaperis inter ili. Poste la rokoj krake kunpuŝiĝis kaj kiam ili denove disiĝis, la argonaŭtoj revidis la kolombon, kiu jam flirtis gaje transe de la rokoj. Ĝi celis la sekvan bordon en Kolĉido. Sur la ŝaŭmkronita maro drivis nur kelkaj plumetoj, kiujn la roko ŝiris el la vosto de la kolombo.
Nun la herooj ekmovis sian ŝipon. Forta kirlo tiris ilin inter la rokojn. Ili remis per sia tuta forto por veturi el la danĝera loko. La rokoj jam denove proksimiĝis unu al la alia kaj levis gigantan ondegon. Sur la kresto de la ondego ŝanceliĝis la ŝipo de la argonaŭtoj. La remistoj despere remis per sia tuta forto, tiel, ke la remiloj preskaŭ rompiĝis kaj la ŝipo veturis sur la ondego eksteren. Post la dorso de la herooj tondre kunpuŝiĝis la rokoj kaj frakasis la ornamon de la rudro.
Antaŭ la ŝipo troviĝis denove la vasta maro. Ĉiuj elspiris profunde, estis kvazaŭ ili revenus el la mortula regno en la vivon.
Antaŭ ol ili atingis Kolĉidon, ili trovis neatenditajn akompanantojn. Ĉe la bordo de sola insulo staris kvar junuloj en ĉifonitaj vestoj kaj vokis al la ŝipo. Ŝipo Argo albordiĝis kaj Jazono kun kelkaj aliaj herooj paŝis sur la firman teron. La junuloj kuris al ili kaj la unua vokis : „Bonaj homoj, helpu al ni ! Nia ŝipo rompiĝis. Kaj la ondoj portis nin al tiu forlasita insulo.“
„Ni pretas helpi al vi“, diris Jazono, „sed kiuj vi estas kaj kien vi celas ?“
„Certe vi aŭdis pri Frikso“, diris la junulo, „pri Frikso, kiu sur ora virŝafo flugis al Kolĉido. Reĝo Eeto edzigis lin kun sia filino Ĥalkiopo. Ni estas la filoj de Frikso kaj de Ĥalkiopo. Frikso mortis kaj Ĥalkiopo vivas ĉe reĝo Eeto. Ni marveturis, sed ŝtormo sinkigis nian ŝipon.“
Jazono ĝojis, ke li povas helpi al siaj parencoj en mizera situacio. La antaŭuloj de Frikso kaj Jazono devenis el la sama genro. Li invitis la knabojn grimpi sur la ŝipon. Ili havis ja la saman celon. Kaj li rakontis, ke ili veturas al Kolĉido pro la ora ŝaffelo.
La filoj de Frikso ektimis kaj konsilis al la herooj, ke ili rezignu pri sia intenco.
„Eeto estas kruela reĝo“, ili diris, „kaj potenca. Li regas pri multnombra popolo kaj apenaŭ transdonos sian trezoron.“
Tio ne timigis la argonaŭtojn. Ili sciis jam, ke la tasko ne estas facila kaj estis decidita preni la oran ŝaffelon per perforto, se la reĝo ne donos ĝin libervole al ili.
La filoj de Frikso ricevis novajn vestojn de la argonaŭtoj kaj velis kun Jazono al Kolĉido. Tage kaj nokte la remiloj batadis la maran surfacon. Je la tago, kiam ili atingu Kolĉidon, ili aŭdis subite super siaj kapoj la susuradon de gigantaj flugiloj. Super la ŝipon flugis aglo al la Kaŭkaza montaro al la katenita Prometeo por satiĝi je li. Per siaj fortaj flugilbatoj li ekkirlis la aeron tiom, ke la veloj plenigis sin kiel de vento. Mallongan tempon post tio la argonaŭtoj aŭdis el la foro la ĝemadon de la turmentita Prometeo. Poste silentiĝis la ĝemado kaj la aglo revenis. Liaj fluglioj dum momento malheligis la sunon, ĝi supertransflugis la ŝipon kaj malaperis post la horizonto.
Vespere aperis la bordo de Kolĉido. La turoj de la palaco siluete montriĝis en la ruĝo de la subiranta suno. Lacigite de la longa veturo, la herooj ankris la ŝipon kaj sternis sin por dormi.
Tuj kiam Helios grimpis sekvamatene sur la sunoĉaron, Jazono kolektigis la argonaŭtojn por interkonsiliĝo. Ili decidiĝis, ke unue Jazono kun du aliaj herooj kaj la filoj de Frikso iru al Eeto kaj provu ricevi la oran ŝaffelon per petado. Senhezite ili survojiĝis.
Ili venis en la urbon kaj admiris la majestan konstruaĵon de la reĝa palaco. En la antaŭkorto ili ekvidis la kvar mirakloputojn. Ankoraŭ tiam torentis el ili lakto, vino, oleo kaj neniam frostanta akvo. Ili miris, tiel kiel multajn jarojn antaŭe miris Frikso.
Kiel la unua ekvidis la pli juna reĝa filino Medea la alvenintojn. Ŝi ekkriis pro surprizo. Ĥalkiopo aŭdis la krion kaj kuris el la palaco. Kun malfermitaj brakoj ŝi rapidis renkonte al siaj perditaj filoj kaj kisis ilin pro ĝojo. Ankaŭ reĝo Eeto iris renkonte al la vizitantoj kaj invitis ilin en la palacon. Medea sekvis ilin kiel ombro kaj ne povis lasi siajn okulojn de Jazono. La alte kreskinta heroo kun la vizaĝo de juna dio plaĉis al ŝi ekde la unua momento tiom, ke ŝi apenaŭ povis kaŝi sian ekscitiĝon. Sed neniu rimarkis tion. En la palaco estis vigla maltrankvilo. Servistoj alportis pladojn kun manĝo kaj la herooj manĝis kaj trinkis. Ĉe la manĝo raportis la filoj de Frikso al sia avo Eeto pri siaj aventuroj, pri sia ŝippereo kaj sia savo. Kiam ili finiĝis, Eeto demandis ilin mallaŭte, kiu estas la fremduloj.
Unu el la filoj de Frikso flustris : „Ili estas grekoj, la gvidanto estas Jazono. Ili venis al Kolĉido por ricevi la oran ŝaffelon de nia patro Frikso. Malica reĝo okupis la tronon de Jazono kaj ne volas redoni ĝin, antaŭ ol li ricevos la oran ŝaffelon. Li esperis, ke Jazono en la veturo pereos aŭ ke murdos vi lin. La plej aŭdacaj herooj de Grekio venis kun sia ŝipo kaj ankrumas ĉe nia bordo.“
Eeto ekruĝiĝis kaj ekfuriozis pro kolero : „Danku al la dioj“, li vokis al la grekoj, „ke sub mia tegmento mi akceptis vin kiel gastojn, aliokaze mi torturigus vin ĝis via morto ! Kiel mi aŭdis, vi celas la oran ŝaffelon kaj sekrete certe intencas regi Kolĉidon. Mi ne sciis, ke mi sidas kun insidaj perfiduloj ĉetable !“
La grekoj eksaltis kaj volis respondi sammaniere. Sed Jazono retenis ilin kaj respondis softe : „Pardonu al ni, reĝo. Ni ne venis kiel rabistoj en vian domon. Ni nur obeis la ordonon de tirana reĝo kaj volas peti vin tute amike pri la ora ŝaffelo. Se vi donos ĝin al ni, ni estos pretaj montri nin dankemaj. Se milito minacos vin, ni estos viaj aliancanoj, se vi bezonos fortajn virojn kun akraj glavoj, tiukaze fidu al niaj brakoj kaj armiloj.“
Per morna mieno Eeto aŭskultis la parolon de Jazono kaj pripensis kiel li povus plej bone forigi la maloportunajn gastojn. Li retenis sian koleron kaj diris per trankvila voĉo : „Por kio multaj vortoj ? Se vi estas tiel kuraĝaj herooj, vi povos ricevi la oran ŝaffelon. Mi ŝategas kuraĝon. Sed unue vi devos pruvi en ekzameno. Mi havas du taŭrojn kun feraj kornoj, el kies naztruoj fulmas fajro. Per ili mi plugas kampon. En la sulkojn mi semas drakodentojn kaj el la semo kreskas militistoj. Kontraŭ ili mi batalas. Matene mi komencas plugi kaj vespere mi ripozas de la sukcesa batalo. Se tio sukcesos ankaŭ al vi, Jazono, vi povos veturi hejmen kun la ora ŝaffelo.“
„Ne restos alia eblo al mi“, respondis Jazono, „ol provi tion. Mi scias, reĝo, ke vi metas treege malfacilan taskon al mi. Sed sen la ora ŝaffelo mi ne rajtas reveni hejmen.“
„Estu tiel, kiel vi volas“, diris la reĝo, „sed vi agus pli bone, se vi rezignus pri la tasko kaj forveturus per via ŝipo.“
Jazono kaj liaj akompanantoj ekstaris kaj forlasis la palacon. Ili rapidis al la aliaj argonaŭtoj por raporti kiel reĝo Eeto akceptis ilin kaj kiujn kondiĉojn li metis al ili.
Malantaŭ fenestro de la palaco montris sin vizaĝo. Medea postrigardis Jazonon ĝis li malaperis inter la maljunaj arboj de la reĝa palaco. Sola ŝi komencis plori. Ŝi havis kompaton pri li kaj luktis kun si mem, ĉu ŝi helpu al la juna heroo kontraŭ la propra patro aŭĉu ŝi translasu lin al ties sorto.
Intertempe Eeto kunvokis la noblulojn de Kolĉido al interkonsiliĝo. Li interkonsiliĝis kun ili kiel oni povos neniigi la fremdulojn. Tuj kiam la sovaĝaj taŭroj estos disŝirintaj Jazonon, liaj viroj ataku la grekan ŝipon kaj forbruligu ĝin. La fremduloj, kiuj ne mortos pro la brulo sur la ŝipo, estu mortbatendaj sur la bordo.
La filoj de Frikso treme ektimis pri siaj savintoj, ili iris al sia patrino Ĥalkiopo kaj petis ŝin paroli kun Medea. Nur Medea povus helpi Jazonon. Ŝi kapablas sorĉi kaj povas fari homon nevundebla kontraŭ fajro kaj armiloj. Ĥalkiopo ne kontraŭis la petojn de siaj filoj kaj promesis al ili peti ĉe Medea pri ties subteno.
Medea havis aĉan sonĝon. Ŝi sonĝis, ke ŝi mem venkis la taŭrojn kaj la drakomilitistojn. Sed Eeto ne volis transdoni la oran ŝaffelon al Jazono, ĉar batalis anstataŭ li Medea. Ekestis intensa kverelo, en kiu Medea prenis la partion de Jazono kontraŭ la patro. Eeto elpuŝis dolorkrion, kaj Medea vekiĝis.
Plena de timo ŝi kuris al sia fratino Ĥalkiopo. Aĉaj antaŭsentoj okupis ambaŭ fratinojn. Medea timis pri la vivo de Jazono, Ĥalkiopo pri la vivo de siaj filoj. Eeto koleris pri la filoj de Ĥalkiopo, ĉar li supozis, ke ili alianciĝis kun la grekoj kaj tial kondukis ilin al Kolĉido. Se la fremduloj estos punitaj, ankaŭ la filoj ne evitos la venĝon.
„Helpu al la fremduloj per via sorĉo“, petegis Ĥalkiopo Medean, „por ke Jazono en la terura batalo venku. Lia venko protektos ankaŭ miajn infanojn.“
La peto de la fratino fortigis la sekretan deziron de Medea helpi al la heroo, kiu tiom plaĉis al ŝi. Kaj tiel plenumiĝis la profetaĵo de Fineo, ke la amdiino Afrodito subtenos la heroojn.
„Timu nenion, Ĥalkiopo“, diris Medea, „la vivoj de viaj filoj, kaj via vivo estas tiom karaj al mi kiel mia propra. Mi helpos al la fremdulo.“
La nokto de la Kaŭkaza montaro grimpis malsupren. La argonaŭtoj dormis, nur ne la gardanta Jazono. Li iris ĉe la bordo antaŭen kaj malantaŭen kaj pensis pri la morgaŭa batalo. Jen li aŭdis paŝojn en la malhelo. Misfideme li prenis la glavon. En la malforta lumo de la steloj aperis la filoj de Frikso. Ili alportis bonan sciigon de patrino Ĥalkiopo. Frue matene Medea atendos Jazonon en solece situanta templo kaj portos protektantan sorĉaĵon al li.
Medea dum la tuta nokto estis turmentita de maltrankvilo. „Ĉu ĝustas, se mi helpos al la fremdulo kontraŭ la propra patro ? Ĉu trafos min la malbeno de la tuta popolo ?“
Kun proksimiĝo de la mateno kreskis ŝia kuraĝo. Ŝi kaŝis sub sia vesto ujon kun sorĉa ungvento kaj rapidis al la templo, kie Jazono jam atendis ŝin. Ekvidinte la malhelan figuron de la heroo en al matena nebulo, ŝi timigite retroevitis en la duonlumo.
„Kial vi timas min ?“ demandis Jazono mallaŭte. „Ne timu, mi venis por kunpreni la promesitan helpilon kaj mi vere ne scias, kiel mi danku pro tio.“
Medea ridetis timeme kaj transdonis al li la ujon. Dum certa tempo ili silentis, ĝis Medea retrankviliĝis kaj komencis paroli : „Jazono“, ŝi diris, „ en la ujo estas ungvento. Priŝmiru per tio vian korpon kaj nek fajro nek armilo vundos vin. La ungvento entenas kaŝitan forton, vi estos forta kiel nemortema dio, sed nur dum unu tago, poste la sorĉo perdos sian forton. Tial ne evitu la batalon kaj ne hezitigu ĝin. Ankoraŭ plian konsilon mi havas por vi. Se la drakosemo kreskigos la militistojn, ĵetu ŝtonon inter la batalontojn. Ili batalos pri la ŝtono kiel hundoj pri peco da viando. Via glavo tiam laboros lude facile. Vi gajnos la oran ŝaffelon kaj povos forlasi Kolĉidon.“
Tiel ŝi parolis kaj larmoj ekfluis sur ŝiaj vangoj.
„Pensu en via hejmlando pri Medea. Ankaŭ mi volonte memoros pri vi.“
„Neniam mi forgesos vin“, respondis Jazono, „kaj se vi volas forlasi Kolĉidon kaj iri kun mi en mian patrujon, vi estos honorigata kiel diino ĉe ni. Nenio povus disigi nin krom la morto.“
Medea aŭskultis la vortojn de Jazono kun ĝojo. Ŝi deziris sopire forlasi Kolĉidon kaj veli kun Jazono al Grekio. Nur malvolonte ŝi disiĝis de li. Sed la suno jam lumis hele sur la ĉielo.
Reĝo Eeto iris al la destinita loko kun ora kasko kaj kun peza ŝildo, kvazaŭ armita por batalo. Post li paŝis granda homamaso. Ĉiuj atendis scivole Jazonon. La heroo intertempe banis sin kaj priŝmiris sin per la sorĉa ungvento. Liaj brakoj gajnis superhoman forton kaj lia brusto plenigis sin per nemezureble granda kuraĝo, tiel, ke li tremis pro senpacienco povi ĵeti sin en la batalon.
La argonaŭtoj kondukis Jazonon per ŝipo laŭ la bordo ĝis tiu loko, kie estis videbla la kampo svarmanta de homoj. Kun la armilo ĉemane saltis Jazono surteren kaj la homamaso silentiĝis atendoplene.
El subtera kaverno neatendite sturmis du grandegaj taŭroj. Per feraj hufoj ili stamfadis la teron kaj el iliaj nazotruoj blovis fajro kaj fumo. La grekoj pro ekscitiĝo forgesis spiri. La taŭroj klinis la kornojn por surpiki Jazonon kaj por disŝiri lin. Sed Jazono tenis sian protektŝildon al ili kaj defendis sin kontraŭ iliaj atakoj, kvazaŭ li havus radikojn en la tero. Li ne sentis la brulon, kiun ili elpuŝis, la sorĉa ungvento gardis lin. Subite li forĵetis la ŝildon, ekprenis la kornojn de la taŭroj kaj devigis ilin per supermezura forto en la jugon. Nun ili estis jungitaj, sed ne moviĝis antaŭen. La heroo levis la lancon kaj pikadis ilin ĝis kiam ili ekplugis.
La tero diskrevis kaj ekkirliĝis sub la peza plugilo. En la kampon ili fosis profundajn sulkojn. Finpluginte, Jazono eljungis la taŭrojn kaj ili malaperis en sia kaverno.
Sklavo alkuris kaj portis al Jazono kaskon plenigitan per drakosemoj. La heroo paŝis kelkfoje tra la kampo kaj semis la dentojn. Poste li iris al siaj amikoj por ripozi kaj fortigi sin per manĝo kaj trinkaĵo. Jam kreskis el la sulkoj militistoj kiel verdaj tigoj en printempo. Anstataŭ tigoj montriĝis kaskoj, lancoj, glavoj kaj ŝildoj, mornaj vizaĝoj kaj tre muskolecaj brakoj. Sur la kampo svarmis armitoj.
Tenante antaŭ si sian ŝildon, Jazono kuris sur la kampon kaj ĵetis mezen de la armitoj ŝtonon. Tuj ili ariĝis ĉirkaŭ la ŝtono, elingigis la glavojn kaj jetiĝis en la batalon. Eĉ en la plej furiozan batalon ĵetiĝis Jazono kaj falĉis la militistojn kiel alte kreskintajn herbojn.
Sur la kampo staris rekte plu nur unu viro : Jazono. De lia frunto fluis la ŝvito, sed liaj okuloj lumis. Li venkis.
Reĝo Eeto silente kaj malice rigardante reiris en la urbon. Li estis konvinkita, ke Medea helpis Jazonon kaj ĵuris puni ŝin pro tiu perfida ago. Rapide li kunvokis siajn noblulojn kaj interkonsiliĝis kun ili, kiel oni povus liberiĝi de la argonaŭtoj.
Fariĝis vespero, sed Eeto ankoraŭ plu interkonsiliĝis. Medea en sia ĉambro iris tien kaj tien, ŝia koro estis plena de timemo. Ŝi divenis, ke la reĝo havas malicajn intencojn. Fine ŝi estis venkita de sopiro, malfermis la palacan pordegon per sorĉa diro kaj forkuris nerimarkite en la malhelon de la nokto. Sur la bordo de la maro la grekoj festis la venkon de Jazono kaj ekflamigis grandan bivakfajron. La fajra lumo montris al Medea la vojon al la argonaŭtoj.
„Savu vin kaj min“, ŝi vokis, „mia patro planas vian pereon ! La oran ŝaffelon, Jazono, mi havigos al vi. Sed promesu, ke vi neniam forlasos min.“
„La dioj estas miaj atestantoj“, respondis Jazono, „ke mi kondukos vin hejmen en la domon de miaj patroj kiel mian laŭrajtan edzinon.“
Medea grimpis sur la ŝipon kaj la grekoj remis ĝis la proksimo de la bosko, en kiu pendis sur malnova kverko la ora ŝaffelo. La lumado, kiu eliris de la felo kaj kiu verŝiĝis sur la arbokronojn, konkuris kun la lumado de la luno sur la ĉielo.
Medea kaj Jazono elŝipiĝis kaj rapidis al la bosko. La drako aŭdis la paŝojn kaj la foliaro en la bosko tremis sub lia nazoblovado. Kantante Medea proksimiĝis al la drako kaj pacigis ĝin per sia kantado. Poste ŝi tuŝis ĝian kapon per sorĉoherbo. El la tigo de la planto falis kelkaj gutoj da endormiga suko. La drako fermis la okulojn kaj la faŭkon kaj endormiĝis je la unua fojo dum jaroj. Medea gestis al Jazono kaj la heroo prenis la oran ŝaffelon de la arbobranĉo. Feliĉe ili reiris kun sia predo sur la ŝipon kaj la grekoj akceptis ilin kun entuziasmo. Ili mire rigardis la oran ŝaffelon kaj ĉiu volis almenaŭ palpi ĝin. Sed Medea pelis rapidi la heroojn. Kaj tuj ili sidiĝis al la remiloj kaj veturis sur la matenan maron.
Eeto baldaŭ ekkonis, ke la fremduloj kun la ora ŝaffelo fuĝis de li kaj havas Medean ĉe si sur la ferdeko. Kun sia filo Apsirto kaj amaso da kolĉidaj militistoj li marŝis al la bordo. Ili vidis jam nur la mastpinton kaj pecon de la velo je la horizonto, kaj ankaŭ tiu baldaŭ malaperis el iliaj rigardoj. Koleriĝinte pelis Eeto siajn militistojn kun rapidaj ŝipoj surmaren kaj konfidis la komandopovon al la aŭdaca Apsirto.
Svarmo da kolĉidaj ŝipoj persekutis la ŝipon Argo kiel birdaro super la ĉielo. Ili preterveturis la heroojn kaj baris al ili la vojon. Ili postulis, ke Jazono metu Medean sur la insulon de la diino Artemiso. La reĝo de la najbara lando decidu, ĉu Medea revenu al la patro aŭ forvelu kun la grekoj.
Kun plendoj Medea perceptis la mesaĝon, ke fremda reĝo decidu pri ŝi. Ŝi timis, ke la argonaŭtoj povus transdoni ŝin. Tial ŝi memoris Jazonon pri ties ĵuro kaj petis lin ne forlasi ŝin.
„Mi ne forlasos vin“, diris Jazono, „sed sen ruzeco ni ne eliros el tiu kaptilo. Ĉiuj triboj ĉe la tuta bordo estas amikoj de la kolĉida reĝo kaj ne permesos al ni la pluveturon. Se ni sukcesus neniigi Apsirton, la gvidanton de la kolĉidoj, la floto estus sen gvidanto kaj dum ilia konfuziĝo ni povus fuĝi.“
Jen Medea faris pro despero decidon.
„Mi ne povas reiri“, ŝi lamentis, „mi devas kompletigi la pereigan agon. La perfido, kiun mi sakrilegiis, kaj sakrilegios, iutage ŝarĝos min mem, sed mi ne plu povas reiri al la patro. Mi aranĝos kun mia frato Apsirto renkontiĝon kaj tiel transdonos lin al viaj manoj.“
Kaj Medea sekrete sciigis Apsirton, ke ŝi volas renkonti lin nokte sur la insulo de Artemiso kaj interkonsiligi kun li, per kiu ruzaĵo la ora ŝaffelo regajneblus. Apsirto nenion divenis pri la perfido. Akompanate nur de kelkaj militistoj, li nokte venis sur la insulon. Tie li renkontis Medean. Dum li parolis kun ŝi, ĵetiĝis Jazono kun sia glavo ĉemane el la densejo antaŭen. Medea ekkriis kaj forturniĝis. Jazono mortigis Apsirton kaj de ĉiuj flankoj alkuris la argonaŭtoj. Ili ĉirkaŭis la kunulojn de Apsirto kaj mortbatis ĉiujn.
Antaŭ ol la kolĉida militistaro malkonfuziĝis, la grekoj jam fuĝis sur la vastan maron. La kolĉidoj ne reiris hejmen. Pro timo pri la kolero de reĝo Eeto ili decidiĝis setli por ĉiam ĉe la bordo kie ili ankrumis.
La argonaŭtoj reveturis kun la ora ŝaffelo al Grekio. La sopiro pri la hejmlando pelis ilin antaŭen. Ĉifoje ili moviĝis sen malhelpo tra la Simplegadoj. De tiu tago, kiam la rokoj pasigis la ŝipon Argo al Kolĉido, ili ne plu moviĝis kaj restadis firme je sia loko.
Sed la argonaŭtoj preskaŭ fiaskiĝis ĉe la insulo de la sirenoj. La sirenoj, nimfoj kun mirinde belaj voĉoj, sidis sur la borda roko, kaj kiam ili ekvidis ŝipon, ili ekkantis tiel dolĉe, ke la remistoj kaj la rudristo estis tute ebriigitaj kaj senvole proksimiĝis al la sirenoj. Sed sub la akvo kaŝiĝis akraj klifoj, je kiuj ĉiu ŝipo frakasiĝis. Orfeo ekkonis la minacan danĝeron. Li komencis kanti kaj ludi la liron kaj supersonis la voĉojn de la sirenoj. La rudristo rudris denove en la ĝusta direkto kaj la ŝipo estis savita. Apenaŭ liberiĝinte de la sirenoj, la argonatojn atendis aliaj provadoj kaj danĝeroj. Kuraĝe ili rezistis kaj la ŝtormon kaj la sunardon, kaj malsaton kaj soifon. Kaj diino Hera helpis al ili.
Post longa kaj pena veturo ili revidis la patrion. Ili ankris la ŝipon kaj sendis rapidan heroldon al la reĝo Pelio en la urbon kun la sciigo, ke Jazono revenis de sia granda veturo kaj kunportas la oran ŝaffelon. Apenaŭ reĝo Pelio eksciis tion, li ordonis fermi la urbopordegojn kaj fortigi la remparojn per militistoj. La herooj ne revenu hejmen.
„Mi helpos al vi ricevi la oran ŝaffelon, Jazono, kaj mi helpos al vi ankaŭ grimpi sur la tronon, kiu laŭrajte apartenas al vi“, diris Medea. Ŝi murmuris sorĉan diron kaj ŝanĝiĝis en maljunulinon, kun korbo ĉe la brako. Sorĉaj fortoj portis ŝin en la urbon. Ŝi iris al la reĝa palaco kaj en la antaŭkorto ŝi komencis oferti laŭte voĉe por vendo valorajn ungventojn, ŝminkojn kaj odorantajn oleojn, kiujn ŝi havis en sia korbo.
„Ekkuru“, ordonis la reĝaj filinoj al servistino, „maljunulino ekstere ofertas siajn varojn. Konduku ŝin al ni.“
La servistino kondukis la transvestitan Medean en la palacon. La reĝaj filinoj tuj komencis traserĉi la korbon kaj Medea flatis ilin : „Domage, ke vi estas tiel junaj kaj belaj. Mi scias raran sorĉon, kiu rejunigas maljunajn homojn. Sed vi estas freŝaj kiel leviĝantaj steloj.“
„Almenaŭ montru al ni vian sorĉon“, petis la scivolaj reĝaj filinoj.
„Bonvolu alkonduki maljunan virŝafon kaj mi volonte montros al vi, kion mi kapablas“, diris Medea.
Baldaŭ staris antaŭ Medea la plej maljuna virŝafo el la gregoj de la reĝo. Medea plenigis grandan kaldronon per akvo kaj hejtigis ĝin. En la bolantan akvon ŝi ĵetis manplenon da herboj el sia korbo kaj ebriiga odoro disvastiĝis en la halo. Kun la helpo de la reĝaj filinoj Medea ĵetis la maljunan virŝafon en la bolantan akvon. Ne longe poste oni ekaŭdis blekadon kaj el la vaporo de la kaldrono saltis du blankaj ŝafidetoj.
„Tio efektive estas potenca sorĉo“, miris la reĝaj filinoj kaj alvokis sian patron. Reĝo Pelio ne volis fidi al ilia rakontado.Sed, kiam Medea ripetis sian sorĉan artifikon por li, ekmiris ankaŭ li kaj fidis al ŝi.
„Mi havas ideon, maljunulino“, diris Pelio, „provu tion ankaŭ je mi. Mi estas jam maljuna, kaj se mi plijunigos min, Jazono neniam ricevos mian tronon. Kaj faru min tute forta, por ke mi povu sukcesi en la batalo kontraŭ Jazono.“
Plena de avido reĝo Pelio saltis mem en la kaldronon – kaj elpuŝis teruran krion. Li ne trovis la junecon en la bolanta akvo, sed la morton.
Terurigite la reĝaj filinoj ĉirkaŭrigardis pro la maljunulino. Sed Medea estis malaperinta. Ŝi sciigis ĉie en la urbo, ke reĝo Pelio estas morta, kaj ĉiuj akceptis la sciigon kun granda ĝojo. Ili ne amis la kruelan reĝon. Rapide ili malfermis la urbopordegojn kaj kondukis la argonaŭtojn en triumfa procesio al la palaco.
Sed Medea trovis en la nova hejmlando nek trankvilon nek feliĉon. Jazono forgesis sian promeson kaj serĉis alian fianĉinon. Tiel la diveno de l‘ malfeliĉa filino de la reĝo de Kolĉido plenumis sin, ke per perfidoj kaj krimoj surtere gajneblas neniu feliĉo. Malesperiĝinte pro doloro Medea mortigis ankaŭ la junan fianĉinon de Jazono. Vane serĉis Jazono Medean post ŝia krimo, li ne trovis ŝin plu. Desperee li ŝanceliĝis el la palaco. Jen li perceptis super si strangan bruadon. Li levis la okulojn kaj ekvidis en la aero flugantan ĉaron tiratan de drakoj. Sur la ĉaro staris Medea kun flirtanta hararo. Ŝi fuĝis surĉare kun la sorĉa jungilaro malproksimen de Jazono, kaj de tiam neniu denove ion aŭdis pri ŝi.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk