De la 13a ĝis la 16a de oktobro 2005 en Bruselo, okazis la 12a Eŭropa Kongreso de la Skeptikuloj [1]. La Nacia Federacio de la Liberpenso estis oficiale invitita partopreni tiun eventon. La temo rilatis al la pseŭdo-scienco, al la flank-medicino kaj al la inform-medioj. La eventon organizis la Belgaj Skeptikuloj (SKEPP) [2], la Eŭropa Konsilio de la Organizaĵoj de Skeptikuloj (E.C.S.O.) [3] kaj la Komitato por la Sciencaj Enketoj pri la Protestoj kontraŭ la Ekster-scienco (C.S.I.C.O.P.) [4]. Ĉiuj favoras la valorigon de la scienco, de la racio kaj de la kritikema penso.
Kion signifas esti skeptika aŭ Skeptik ? Ekzemple en Usono, ekzistas senprofita Socio de Skeptikuloj surbaze de la scienco kaj de la edukado, kies « membroj estas studentoj, sciencistoj, historiistoj, iluziistoj, profesoroj kaj instruistoj, kaj iu ajn kiu elmontras scivolemon por neakceptindaj ideoj. » [5] Ĝiaj sciencaj bazoj enradikiĝas en la 16a kaj 17a jarcentoj kaj evidentigas la ideon entenatan en tiu frazo de la filozofo Baruch Spinoza « Mi senĉese klopodis ne ridindigi, malaprobi, malestimi la homajn agojn, sed ilin kompreni. » Ankaŭ por substreki tiun parolon de Albert Einstein « Ni tuta scienco, kompare kun la realeco, estas primitiva kaj limigita, tamen ĝi estas tio plej valora kiun ni posedas. » La scienca sinteno estas sub-ligita al la tradicia koncepto pri la esto. Pri la grekaj radikoj de la skeptikuloj ne eblas dubi, des malpli ke ili referenciĝas al tio dirita de Socrate « Mi scias nur ke mi scias nenion. » Sed tio ne estas rifuzo absoluta kaj idealigita, nek cinika pensmaniero, sed metodo konstruita laŭ la racio kaj la scienco. Fine la skeptikuloj estas la posteuloj de Descartes « Mi pensas do mi estas » Per tiuj kelkaj referencoj, mi provis rapide kaj sen elkatedra diskurso, prezenti al vi kiel eble plej ĝuste tion kio karakterizas la skeptikulojn. Tiuj fontoj, nome la antikva greka filozofio kaj tiu de la Renesanco, estas nun valorigitaj sine de la scienca progreso.
Tiamaniere, en Bruselo ni estis akceptitaj en la gotika Urbodomo ĉe la Granda Placo de la urbo. La enkonduka diskurso estis en la flandra kaj poste en la angla. Tiu lasta lingvo estis la oficiala lingvo de la Kongreso. Proksimume 40 personoj ĉeestis la malfermiĝon de la tri tagoj kaj proksimume 130 partoprenantoj estis enskribitaj.
La unua tago koncernis precipe sciencajn konsiderojn pri la kuracaj plantoj en Holando, pri la telepatiaj kuracadoj en Ĉinio kaj pri la flankaj medicinoj (homeopatio, kiropraktiko, akupunkturo ...). Estis elmontrite kiom la kredoj regas la tuton de tiuj flankaj pritraktoj foje danĝeraj por la homo, kaj kies sciencaj bazoj estas ofte kontesteblaj. Plej maltrankvilige estas ke tiuj eraraj opinioj enspezigas monon kaj ke ili estas subtenataj de la oficialaj kaj internaciaj institucioj, ekzemple de la Tutmonda Organizaĵo pri Sano. Kial, en socioj bazitaj sur la instruado kaj sur la kono, plu restas tiom da kredoj interalie pri la sano ? Tiel la tagfina debato kun ĉiuj kontribuintoj, ebligis eksplici laŭĝeneralaj konsideroj, la procezon de la kredoj inkluzive de la religioj, kaj substrekis la disecon inter tio materia kaj tio senmateria, kiel esencon de la organizado de niaj socioj.
La dua tago koncernis la rilaton inter la amas-medioj, inter kiuj la gazetoj kaj la televido, kaj la priscienca informo. Estis pruvite laŭ kiu maniero la sensacia kaj enspeziga informo ĉirkaŭ la pseŭdo-sciencoj kaj la flankaj medicinoj kreskas, dum la raciaj informoj pri scienco malfacile atingas la amas-mediojn kaj diskonigitaj laŭ efika maniero. Dum tiu tago ni povis aŭskulti niajn amikojn de la Observatorio Zetetiko [6], same kiel Jean Bricmont [7] pri la Afero Sokal kaj Tessier kiuj partoprenis la kolektivan debaton fine de la intervenoj. La tago finiĝis per amika kaj varmetosa bankedo.
Fine de la lasta tago, eĥe al aliaj intervenoj pri la ekster-scienco kaj pri la kredoj, oni serĉis la kaŭzojn, same kiel estis farite pri la landoj de okcidenta Afriko, inter kiuj Senegalo kie regas la neracio.
Tiuj tri kongresaj tagoj finiĝis per debato inter skeptikulo kaj sciencisto kun neracia pensmaniero. Oni petis de la partoprenantoj iliajn opiniojn pri la kontraŭdira diskuto kaj pri la respektivaj argumentoj. Tiel oni konkludis tiujn tri studo-tagojn.
Reprezentantoj de multnombraj landoj de Eŭropo ĉeestis, same kiel Israelo, Kanado kaj Usono. Ŝajnas ke ni devos enkalkuli la laboron faritan de la « Skeptikuloj » kiuj agadas simile al Nacia Federacio pri Liberpenso. Multnombraj temoj estas komunaj kaj devus esti kunproprigitaj. Tiusence ni dankas ĉiujn -Skeptik- inter kiuj la organizo-komitaton pro ĝia gastigemo kaj pli aparte je Paul Kurtz kiu festas la 25an datrevenon de sia revuo Free Inquiry [8] fondita en 1980.
Por la notoj (6) kaj (7) ni resendas la interesatojn al la numero de la Libera Ideo pri Scienco kaj medio, n°270, septembron 2005.
Se vi deziras pliajn informojn pri la aliaj referencoj, vi povas alvoki min ĉe la Sidejo de la Liberpenso en Parizo.
Dominique Simeone