Cezar
Ruinosorĉo
Se floras la ruinokult',
okulto - kaj sopirostult',
se ravas la natur' dum horo
kaj arboj gapas kun fervoro,
se ĥoro kantas sur la tur'
pri am' kaj kavaliroj nur,
se inoj sur kanonoj ridas
kaj aciduloj rande sidas,
kaj tie estas eĉ gastej'
bier' kaj mia ina fe',
mi ĝuas tion, manĝas lante,
kaj pensas, ke mi estas Dante.
Se mia kara kun fier'
laŭŝia propra manier'
min plena de amem' rigardas,
kaj kandelingoj en ŝi ardas,
mi diras tuj kun pret' al ŝi :
„Ho, kara, kia harmoni' !
La mondo estu do ruino,
kaj vi por mi la burgfraŭlino !“
Ŝi ne komprenas : „Ĉu ruin' ?!
Sed poste tamen kaptas ĝin :
„Se restos nur ruin' ĉe l' fino,
mi estu via burgedzino !“