Legu plu...
La 26an de oktobro 2012
Vivo en cuname damaĝitaj regionoj
Ni devos eksiĝi de ok-generacia agrikulturado Miaj kampoj, kiuj situas en la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, difektiĝis, kovrite de herboj. Eĉ se ili estos purigitaj, oni ne aĉetos produktaĵojn kreskintajn proksime de la centralo. Dum la pasintaj 150 jaroj ni kultivis tiujn kampojn. Mi neniam antaŭvidis, ke mi fariĝos la lasta generaciano, kiu finos la familian profesion.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 26an de septembro 2012)
Se eblus, mi volus rifuĝi
Laŭ la enketo farita de la urbo Fukuŝima, ankoraŭ 34% de la loĝantoj volas rifuĝi de la urbo, se eblus. Rifuĝintoj el la urbo al aliaj urboj, 14% volas nepre reveni, 40% volas reveni se eblos, 27% ne volas reveni, 19% prefere ne volas. 62% de la rifuĝintoj al aliaj urboj loĝas aparte de siaj familianoj, kaj 70% ne havas esperon denove kune loĝi. 89% estas maltrankvilaj pri la estonteco de siaj infanoj. 62% sentas, ke Fukuŝima estas izolita.
(la ĵurnalo Asahi, la 15an de septembro 2012)
Ne troviĝas lokoj por meti poluitan teron
En majo s-ino Oota Mijoko 67-jara skrapigis teron en sia ĝardeno por malpliigi radioaktivecon. Skrapita tero estas konservita en 102 skatoloj 45-litraj. Car ne troviĝas komunaj lokoj por konservi tiujn, ŝi metis tiun teron en la angulo de sia ĝardeno. Ĉiun tagon ŝi vidas la monteton kovritan per blua plasta tuko, kaj tio donas streson al ŝia sano. Ŝi suferas pro gorĝodoloro. Ŝi diras : “Antaŭe mi povis inviti najbarojn hejmen, sed nun ne”.
(la ĵurnalo Akahata, la 19an de septembro 2012)
Malpliiĝis lernantoj
En la 10 urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la centralo de Fukuŝima, duoniĝis la nombro de lernantoj.
En la urboj Futaba kaj Kacurao ĉiuj lernejoj estas fermitaj, do ne aperas la nombro en la statistiko. Kvar lernejoj de Tomioka malfermiĝis en la urbo Miharu, sed nur 5% vizitas ĝin. Nur du el naŭ lernejoj de Namie malfermiĝis en la urbo Nihonmacu. En Hirono ĉiuj lernejoj ekfunkciis en sia antaŭa loko, sed nur 20% vizitas ilin. Multaj familioj translokiĝis en aliaj urboj kaj jam komenciĝis nova vivo. Ĉiuj urboj estas maltrankvilaj pro tio, ke mankos junuloj en siaj urboj.
Aprilo 2011 | Aŭgusto 2012 | % | |
La urbo Ookuma | 1119 | 397 | 35% |
La urbo Naraha | 687 | 138 | 20% |
La urbo Hirono | 517 | 96 | 19% |
La vilaĝo Kaŭauĉi | 172 | 30 | 17% |
La urbo Tomioka | 1420 | 75 | 5% |
La urbo Namie | 1684 | 79 | 5% |
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 18an de septembro 2012)
Vivo en provizora domo
S-ro Jamagami Kacujoŝi 52-jara, la estro en la loĝkvartalo de provizoraj domoj, diras : “Ĉiuj estas lacaj. Ne malmultaj homoj suferas pro melankolio. 50-60-jaruloj kiel mi malfacile trovas laborlokon. Se ni estas senlaboraj, ni ne povas pruntpreni monon. En tiu ĉi kvartalo troviĝas multaj tiaj homoj. Estas malfacile reakiri antaŭan vivnivelon”. Post la katastrofo liaj du amikoj sin mortigis. Ambaŭ perdis sian fabrikon per la cunamo. “Ili perdis esperon. Se daŭros tiu ĉi situacio, multiĝos sinmortigintoj”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 15an de septembro 2012)
Virino, kiu laboris kiel prizorganto de rifuĝintoj, diras : “Virinoj emas suferi pro melankolio, viroj pro alkoholismo. Pro longa vivado en provizora domo kaj streso pro financa malfacilo iuj fermas sin”. Laŭ enketo 47% diras, ke ilia vivo malboniĝos.
(la ĵurnalo Akahata, la 12an de septembro 2012)
Ne multe puriĝas
Jam unu jaro pasis, post kiam komenciĝis purigado en la distrikto Oonami en la urbo Fukuŝima, sed kvanto de radioaktiveco en la aero estas pli multa ol la normo (0,23 mikrosivertoj hore). S-ro Kurihara Toŝihiko, estro de la kvartalo, diras : “Kvanto de radioaktivece en marto estis 9 mikrosivertoj hore. Post purigado la kvanto malpliiĝis en 2 mikrosivertojn, sed en aŭgusto la kvanto altiĝis en 10,36 mikrosivertojn”. Jam en tiu distriko 470 domoj estas purigitaj. La urbo petis subvencion de la registaro por la dua purigado, sed tiu ne respondas. Respondeculo de la urbo diras : “Purigado kostas multe, do la registaro atendas ĝis la kvanto malpliiĝos spontane”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 18an de oktobro 2012)
Mi mem purigas paŝtejon
S-ro Ide Hisatola, liaj edzino kaj filo, kiuj loĝas en la radiuso de 30 kilometroj for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, ne rifuĝis. Kiam okazis la katastrofo, li prizorgis 60 bovinojn. “Se mi ne melkos bovinojn eĉ dum kelkaj tagoj, ili suferos ĉe siaj mamoj kaj baldaŭ mortos. Se ili mortos, mi devos fari ĉion dekomence”. Li deklaris, ke li restos hejme, kaj liaj familianoj komprenis lin kaj sekvis lin.
Nun ili fosas teron 30 centimetrojn profunden kaj renversas ĝin por ke nepoluita tero aperos surface. Li diras : “Se mi dependus de aliaj homoj, mia forto malfortiĝus. La plej fidindaj estas mi kaj miaj familianoj”. Li aĉetis fojnon importitan el Usono, kiu kostis 6-oble pli multe, kaj dank' al tio oni ne detektis radioaktivecon plifortan ol la normo el sia lakto. Lia lakto estas altetaksita kaj vendiĝas pli altapreze ol antaŭe. Li diras : “Kiam familianoj kunlaboras, ili povas venki ĉiajn malfacilaĵojn. TEPCO kaj la registaro devas plenumi sian respondecon, sed samtempe ni devas vivi forte”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 2an de oktobro 2012)