Kio restos el la engaĝiĝo pri reformoj de la konstitucio promesitaj de la kandidato François Hollande ? Nenio. Male, plu restos la provo modifi la Konstitucion, alproprigante al si temaron de la ekstremdekstro kaj aldonante plian escepto-staton.
Se la LDH povas nur kontenti pro rezigno de neutila kaj eĉ malutila reformo, ĝi bedaŭras ke la registaro, ĝia majoritato kaj la opozicio daŭrigas siajn klopodojn por iom pli limigi nian liberecon tra projekto de leĝo pri reformo de la jura proceduro. Ĝi alvokas la deputitojn kaj la senatanojn ke ili refariĝu raciaj rifuzante aprobi tiun tekston.
Parizon, la 30an de marto 2016