Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Petiŝka : Orfeo (malnova greka mito)

$
0
0

Orfeo kaj nifmo Eŭridicio



Eduard Petiŝka
ORFEO


En la greka regiono Trakio vivis dum multaj jaroj la fama kantisto Orfeo. Li ludis liron kaj kantis tiel bele, ke neniu povis rezisti lian kantadon. La birdoj silentiĝis kaj aŭskultis liajn kantojn, la sovaĝaj bestoj venis el la arbaro kaj sekvis lin. La lupo kuris apud la ŝafo, la vulpo apud la leporo, kaj neniu suferigis la alian. Eĉ la serpentoj rampis el siaj truoj por aŭskulti lin, kaj la ŝtonoj fariĝis malpli ampleksaj por ke la kantanta Orfeo evitu ilin survoje. La riveroj ĉe lia kantado haltis kaj la fiŝoj naĝis al la surfaco, ke ili pli bone povu aŭdi lian kanton.

La homoj aŭskultis lin, ridis aŭ ploris, laŭ tio, kiel lia kanto sonis. Ili forgesis siajn afliktojn kaj devis agi tiel, kiel li celis tion per sia kanto. Al la lokoj kaj al manĝofestoj por gastoj, kie kantis Orfeo, venis eĉ la dioj. Ili venis trans la Laktan vojon al la tero, laŭ lia voĉo.

Ankaŭ la nimfoj, la najadoj, grimpis el la ondoj, tuj kiam ili ekaŭdis la kantadon. En iun el ili enamiĝis Orfeo, li kondukis ŝin hejmen kaj edzinigis ŝin. La nimfo estis Eŭridico kaj ŝi estis tiel karesema kiel la kantoj de Orfeo. Dum mallonga tempo ili feliĉe kunvivis. Iutage Orfeo devis foriri, kaj Eŭridico restis hejme sola. En la soleco ŝi sopiris la delikate verdajn herbejojn, kie fontoj kaj rojoj murmuras. Tie loĝis en la briletantaj akvoj ŝiaj kamaradinoj, la najadoj. Ŝi rememoris ilin kaj decidis ilin viziti.

Ŝi elkuris kaj jam ĝojis, kiel ŝi surprizos siajn kamaradinojn. Sur la plej mallonga vojo ŝi kuris trans la herbejojn. Subite ŝi eksentis en piedo pikantan akran doloron, kiu disvastiĝis en ŝia tuta korpo. Ŝi rigardis al la tero kaj ekvidis malaperi serpenton en la herbejo. Senkonscie ŝi falis surteren. La serpenta veneno haltigis ŝian koron. Eŭridico mortis, kaj nek la plorado de ŝiaj kamaradinoj, la nimfoj, nek la despero, kiam Orfeo trovis ŝin, povis reveki ŝin.

Li entombigis la mortan Eŭridicion kaj kun ŝi ĉiujn gajajn kantojn. Malĝoje li vagadis tra la mondo, kaj la larmoj de la homoj verŝiĝis sur iliajn vangojn, kiam ili aŭdis ties novajn kantojn. La folioj sur la arboj ĝemis, kaj la sovaĝaj bestoj eliradis kun malsekaj okuloj el la arbara densejo.

Nenie surtere Orfeo trovis trankvilon. Seninterrompe li pensis pri sia Eŭridicio kaj la perdita feliĉo. Eĉ la tempo ne povis mildigi lian doloron kaj funebron. Post longa senkonsola vagado li decidis grimpi en la submondon, kie loĝas la ombroj de la mortintoj. Tie regis la dio Hadeso kun sia edzino Persefono pri la animoj de la homoj, kies korpoj mortis surtere. La dion de la submondo Orfeo volis peti redoni Eŭridicion, permesi al ŝi, ke ŝi trarompu la leĝon de l‘ morto kaj revenu surteren al la vivantoj.

Orfeo paŝis okcidenten, ĉar tie, en granda malproksimo troviĝis kaŝita en nigraj rokoj la enirejo al la submondo. Li iris, kaj kiam ŝajnis al li, ke li eraris pri la vojo, li komencis kanti malgajan kanton pri la morta Eŭridicio. La kanto kortuŝis la arbojn, kaj ili montris al li per la branĉoj, kie troviĝas okcidento, kaj la kompatema herbaro klinis la tigojn tien, kie troviĝas la vojo submonden.

Finfine Orfeo ekvidis vicon da senmovaj cipresoj kaj multajn nigrajn rokojn, kiuj estis perdiĝantaj en la griza nebulo. Li penetris en la mortan nebulon. Subite antaŭ li ekardis tri paroj da fajraj okuloj, kaj ekaŭdeblis sovaĝa bojado. Tiel salutis Orfeon la trikapa hundo Cerbero, la terura gardisto je la pordego de la submondo. Li flaris la vivantan homon. Sed Orfeo komencis kanti kaj en la tri sangaj buŝoj silentiĝis la bojado. La giganta hundo sternis sin kaj enlasis Orfeon en la mortulan regnon. Kantante Orfeo grimpis la krutan padon malsupren, li evitis la lokojn, kie kiel langoj elsaltetis flamoj. Sed ankaŭ la flamoj rigidiĝis, kaj ilia brulo mildiĝis, tuj kiam lia voĉo penetris al ili.

Orfeo miksiĝis inter la mutajn ombrojn de la animoj. Ili ĉiuj rapidis al la bordo de la morna rivero Stikso. Baldaŭ venis la ŝipeto kun la maljuna Karono, kiu transigis la grizajn figurojn al la submondo. Orfeo saltis post la animoj de la mortintoj en la pramon, sed Karono ekkonis, ke vivanto paŝis en la ŝipeton. Li rifuzis transporti Orfeon al la alia bordo. Sed kiam la malfeliĉa Orfeo komencis kanti, li kortuŝis ankaŭ la maljunan Karonon ĝis larmoj. Li permesis al Orfeo kunveturi.

La pramo albordiĝis, kaj la animoj de la mortintoj iris al la tribunalo. Sed Orfeo ekserĉis la mastron de la submondo. Li iris trans la herbejon, sur kiu vagadis tiuj, kiuj surtere estis nek bonaj nek malbonaj. Li vidis la terenon de la beatuloj ; Elizion, kie restadis la animoj de la bonaj homoj, kaj la mornan Tartaron, kie pentofaris kun suferoj kaj turmentoj la animoj de la mortintoj pro fiagoj, kiujn ili kulpis surtere. Kien ajn paŝis Orfeo kun sia kantado en la Tartaro, tie la suferado haltis tiom longe, kiom li kantis. La turmentitaj animoj forgesis siajn torturojn kaj aŭskultis. La ombro de la morta reĝo Tantalo forgesis sian eternan malsaton kaj soifon, per kiuj punis lin la dioj, la ombro de la reĝo Sisifo ripozis dum certa tempo de sia streĉa kaj vana laboro.

Meze de la mortula regno sidis sur nigra trono la reĝo de la submondo, la morna Hadeso. Nigra hararo pendis sur lian frunton, kaj en la blanka vizaĝo ardis nigraj okuloj. Apud li sidis Persefono en nigra vesto kaj ŝia blanka vizaĝo konturiĝis sur ĝi kiel la luno en nokta nubaro. Orfeo hirtiĝis ĉe tia vidaĵo, sed lia amo estis pli forta ol lia timo. Li kantis antaŭ la potenca reganta paro.

Li kantis pri la amo al Eŭridicio kaj pri la morto, kiu antaŭtempe kondukis ŝian animon en la regnon de la sonĝoj. Pri sia doloro li kantis, pri sia funebro sen fino kaj sen limoj. Li petis la diojn de la submondo permesi rekonduki Eŭridicion surteren, ĉar ja tamen neniu mortemulo evitas sian lastan vojaĝon. Ankaŭ Orfeo kaj Eŭridicio ja iutage venos en la mortulan regnon.

Hadeso kaj Persefono aŭskultis kortuŝite lian kantadon.

„Mi volas plenumi vian deziron“, diris Hadeso, turnante sin al Orfeo, kiam tiu estis fininta sian prezentadon. „Eŭridicio pro mi reiru inter la vivantojn. Sed sur la vojo el la submondo vi ne rajtos rigardi vian edzinon. Se vi rigardos ŝin antaŭ ol vi estos denove sur la tera surfaco, ŝi malaperos kaj reiros al la ombroj, kaj vi neniam denove vidos ŝin.“

Plena de ĝojo dankis Orfeo, kaj post mangesto de la mastro el la submondo proksimiĝis lante la ombro de Eŭridicio por sekvi la edzon al la supra mondo.

Ili iris sur la konata pado al la tera surfaco, grimpis en la pramon de Karono kaj veturigis sin al la alia bordo.

Malrapide ili paŝis tra pejzaĝo de nemezureble granda kvieto. Orfeo iris antaŭe kaj aŭskultis, ĉu li aŭdas post si la paŝojn de Eŭridicio. Sed li aŭdis nur siajn proprajn paŝojn, jen kaptis lin terura timo. Eble Eŭridicio postrestis malantaŭ li kaj ne konante la vojon eraris pri ĝi, eble okazis al ŝi io malbona. Pro sia timo Orfeo forgesis sian promeson kaj turnis sin al ŝi. Tiumomente antaŭ liaj okuloj malaperis la bildo de Eŭridicio en nenion, kaj la amata ino mortis je dua fojo. Facila spireto tuŝis la frunton de Orfeo kiel lasta kiso kaj poste li staris ĉe la vojo en la kvieto tute sola. Despero okupis lin, li kuris sur la pado malsupren kiel freneziĝinto, li vokis Eŭridicion kaj kuregis senspire ĝis la ŝipeto de Karono. Sed ĉifoje li vane petis la pramiston transbordigi lin. Dum sep tagoj nur ploroj estis lia nutraĵo. Ĉio estis vana. Malgaje li reiris al la tera surfaco kaj iris en tristan montaron. Sur nuda monta ebeno li kantis al la rokoj kaj al la vento pri sia malfeliĉo. La arboj en la ĉirkaŭejo ne plu moviĝis pro lia voĉo. Antaŭ ol Orfeo finis sian kantadon, la nuda montdeklivo estis prikreskata per densejo, per juna arbareto ; kaj birdoj kaj aliaj bestoj setlis en ĝi. Orfeo kantis kaj lia kanto cirklis super la arbopintoj, kaj la vento portis ĝin al la loĝejoj de la homoj. Kie ajn homoj troviĝis, ili silentiĝis pro kortuŝiteco.

Tiutempe migris tra la regiono aro de bakĥaninoj, adorantinoj de la dio de l‘ vino kaj de orgia gajeco. Ebriaj kaj kvazaŭ frenezaj ili ĵetiĝis en la arbareton, kie Orfeo kantis sian malgajan kanton. Lia malĝoja prezentado incitis la petolemajn inojn, kaj iu el ili ĵetis tirson al Orfeo, do bastonon ĉirkaŭvolvitan de vinberujoj ; alia levis ŝtonon kaj ĵetis lin al la kantisto. Sed la ŝtono kaj la tirso falis antaŭ Orfeo surteren, retirita de la forto de la kantado. La ekstazaj inoj nun ĉiuj ĵetis ŝtonojn, kaj en ilia kriĉado la kantado de Orfeo apenaŭ plu aŭdeblis. Nur de tiu momento la ŝtonoj atingis sian celon kaj koloroĝis per la sango de Orfeo. La kantado silentiĝis kaj finiĝis kun ties vivo. La bakĥaninoj disŝiris en la ektazo de sia fiago ankaŭ la bestojn, kiuj ĉirkaŭis Orfeon kaj ankoraŭ ne vekiĝis el la sorĉo.

La sciigo pri la morto de Orfeo disvastiĝis sur la tuta tero. Pro li funebris ne nur la homoj, sed la tuta naturo priploris lin.

La arboj kiel signo de sia funebro deĵetis la foliojn, la rokoj disverŝis larmojn, kaj la riveroj ŝvelis, kvazaŭ torentus en ili la ploroj de la tuta lando. La arbaraj elfinoj kaj la nimfoj taŭzis sian hararon kaj vestis sin per nigraj vualoj.

La animo de Orfeo grimpis en la submondon. Nun la pramisto Karono ne plu rifuzis veturigi la kantiston en la mortulan regnon. Li estis nun ombro inter ombroj. Jam de malproksime Orfeo ekkonis sian Eŭridicion kaj rapidis renkonte al ŝi. Li povis rigardi ŝin kaj turni sin malantaŭen al ŝi, li ne plu perdis ŝin.

La dio Bakĥo ne lasis nepunita la fiagon. Li transformigis sorĉe la piedojn de la krimaj inoj en radikojn, iliajn korpojn en trunkojn kaj branĉojn, kiuj seninterompe estis skuataj de la vento. La kadavron de Orfeo entombigis la muzoj, la diinoj de l‘ arto kaj de l‘ saĝeco. La kapon de Orfeo, kiun la bakĥaninoj deŝiris, drivis kun la liro sur la ondoj de la rivero Evros kaj tra la Egea maro ĝis la plaĝo de la insulo Lesbo. De tiam la najtingaloj sur la insulo kantas pli bele ol aliloke, kaj la insulo fariĝis la lulilo de famaj kantistoj. Ankaŭ la fama greka poetino Sapfo tie estis naskita.

La liro de Orfeo, kiu drivis sur la rivero, ankoraŭfoje aŭdeblis mallaŭte, kaj la morta kapo kantis je lasta fojo kvietan kanton. La ondoj kaj la bordoj ripetis la mallaŭtan kantadon. Ĝis nun la riveroj kantas, kion ili memoras pri la kantado de la morta Orfeo.


tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago

korektis Vladimir Türk



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330