Klaĉoj
aŭ Bone ridas tiu, kiu ridas lasta
Tragikomedio de Jefim Zajdman
Agantaj personoj
Pavel Moĵajev – junulo, medicinisto, membro de E-akademio, posedanto de “ora voĉo”.
Valentin Melnikov – mezaĝulo. Dum konatiĝo kun esperantistoj tuj sciigas al ĉiu, ke li havas altan koeficienton de intelekto kaj estas la plej bona Esperanto-tradukisto. Ne toleras E-aktivulojn, preskaŭ ĉiujn ilin priblasfemis kaj rezulte nun restas en fiera soleco.
Julia Patlanj – lingvisto, aktive okupiĝas pri esploro de vivo kaj kreado de blinda poeto, mondvojaĝanto, esperantisto Vasilij Eroŝenko.
Ŝakludanto – bona programisto, ŝatanto de biero.
Vi-mem-scias-kiu – Jefim Zajdman, matematikisto, gvidanto de jalta E-klubo, organizanto de E-festivaloj kaj renkontiĝoj.
Sceno I
Pavel – Hieraŭ mi vizitis Jalton por koncerti en la SAT-kongreso (kiu startis hieraŭ). La koncerto pasis pli-malpli bone, kvankam la facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj de vi-mem-scias-kiu iom malbonigis miajn humoron kaj impresojn. Nu, mi ja tamen jam alkutimiĝis al tio... Al la kongreso venis ĉ. 50-60 homoj, inter kiuj ĉirkaŭ triono estas eŭropanoj.
(montras foton : la partoprenantoj dum la interkona vespero)
La jaltanoj prezentas sin. Jefim parolis plej multe. Fakte, li ja kapablis facile prezenti ĉiujn partoprenantojn kaj rakonti pri ĉiu multege da amuzaj historioj, onidiroj kaj klaĉoj. Feliĉe, li foj-de-foje haltigis sin.
Valentin – ne kredas !...
Pavel — Tamen neniu kuraĝis kontraŭi Jefimon - li ja havas verdan zonon pri la satanaj artoj :)). Eĉ por mia koncerto restis iom da tempo.
Valentin — Nu, se iom, do bone
Pavel (montras foton kun la busto de Zamenhof) — Paĉjo Zamenhof observis ĉion ĉi, ŝajne, kun iom da malaprobo. La historio pri tiu busto estas plej amuza. Iam ĝi estis mendita fare de Jefim al iu profesia skulptisto. Por kio ? Malfacilas kredi : por dronigi ĝin. Apud Tarĥankuto troviĝas subakva muzeo, kies eksponaĵoj estas bustoj de diversaj personoj (laŭ la vortoj de Jefim - ĉefe de sovetiaj gvidantoj kaj funkciuloj, kiuj "alikaze estus refanditaj"). Antaŭ kelkaj jaroj al vi-mem-scias-kiu venis la ideo aranĝi tie apartan aleon, dediĉitan al Esperanto : rezulte sur la fundo aperis la bustoj de Zamenhofo kaj de Eroŝenko. Tamen, laŭ Jefim, "kiam la televido filmis la aleon, Zamenhof restis tie senutila". Finfine oni levis la buston de la majstro de sur la 12-metra profundo ; nun ĝi kontrolas la evoluon de la SAT-kongreso.
Valentin (ĝoje) — Mi tutanime ridegis je historio de la povra (busto) Zamenhof
Pavel — Dum la koncerto li kelkfoje sieĝis min, admonante fini laŭeble pli frue ("ĉar la homoj ankoraŭ ne lavis sin post la vojo"). Mia demando, kial do li ne fiksis mian koncerton por iu pli taŭga tago, evidentiĝis retorika. Nu, jam ne gravas. Al mi ĉiuokaze estas "anime" malfacile disputi kun li...
Valentin (ekscitite) — Simple por si pli valoras ne disputi.
Disputi кun tiu ulo estas absolute sensence. Por mi sufiĉis Tarĥankut-2008 por ne plu iam veturi al aranĝoj de Zajdman. Kaj SAT-kongreso-2000 en Moskvo por ne plu veturi al SAT-kongresoj. Strange, ke SAT ĝis nun ekzistas.
Pavel (aŭtoritate) — SAT vere estas iom stranga por nia tempo organizaĵo, sed estu ankaŭ eĉ tiaj. Bona-malbona, sed diverseco.
Julia - Elmarigu oni ankaŭ buston de Eroŝenko, ĉar unue li viva tre bone naĝis kaj ne dronis kaj, due, krom mi pri Eroŝenko interesiĝas precipe nevidantoj. Tial se la buston elmarigi kaj lokigi ie saĝe, do estus nemalbona palpebla monumento por tiuj homoj. Kaj eĉ laboro de la skulptisto estus pritaksita ne nur de fiŝoj…,
Valentin (senkompate) – Amuze ! Dekomence forĵetis stulte monon por dronigi la buston, poste – por elmarigi. Sed pripensi tuj, certe, ne eblis – ja por tio cerboj bezonatas, sed cerboj ĉe vi-mem-scias-kiu lastajn 30 jarojn ne videblas eĉ en postspuraj kvantoj…
Julia – interese, kiel oni sukcesis persvadi la PROFESIAN SKULPTISTON fari laboron, kiun devas pritaksi fiŝoj kaj meduzoj ? Mi konas kreajn homojn. Por ili ĉiam tre gravas spektanto kaj elspezoj por la kreitaĵo. Do, mirige…
Valentin – Nu, se la homo ne havas ĝenerale cerbojn, do nature, ke unu stultaĵo lin ne kontentigos kaj li faros maksimumon da eblaj stultaĵoj.
Ŝakludanto (ekscitite) — Diru al tiuj SATanoj, ke ili estas memkontentaj kretenoj. Kiucele ili ekzistas ? Mi vere petas, ke vi diru tion al ili. Ĉar fakte mi jam alfrontis ilian memkontentecon kaj senutilecon. Mi sendis al ili tre gravan leteron ĉi-julie, sed ili ĝis nun ne respondis ĝin, kvankam ili devus kompreni (se ili ne estus memkontentaj kretenoj), ke la letero vere estas grava.
Pavel — Pardonu, sed post mia koncerto mi vidis neniun el ili. Tamen, pri ilia graveco/utileco vi mem povas juĝi, leginte la rezolucion de la ĵusa kongreso. Senkomente.
Sceno II
(Aperas vi-mem-scias-kiu)
Vi-mem-scias-kiu — Nu, ĉu satridis ? Nun estas mia vico.
Do, kio okazis reale ? Ambaŭ bustojn oni enmarigis de sur ŝipeto, en kiu ĉi-cele sidis teamo de skafandristoj. En la ŝipeto estis ankaŭ televida teamo, kiu filmis, kaj faris bonegan televidan filmon pri la renkontiĝo. La esperantistoj spektis surborde. Poste oni elmarigis la bustojn sur la ŝipeton. Kial ? Ĉar tio okazis 8-an de julio, sed alveldi ilin al plato surfunde eblis nur aŭguste. Do, la bustoj konserviĝis ĝis aŭgusto en skafandrista centro. Kaj partoprenantoj de la renkontiĝo pri tio povis legi en raporto pri la okazinta aranĝo.
Sed kiel la busto de Zamenhof aperis en Jalto dum la Kongreso ? Ĉu vere oni refandis ĝin kaj alveturigis portempe ? Kial do ne ? Ja “cerboj ĉe vi-mem-scias-kiu lastajn 30 jarojn ne videblas”.
Dio mia, ja eĉ ĉevalo konjektus, ke en la kongresa halo estis malpeza (6- kilograma) gipsa kopio de la busto, kiu enmare simple dissolviĝus. La betona 20-kilograma busto jam 4 jarojn troviĝas en la Esperanto-aleo de la subakva muzeo. Ankaŭ la busto de Eroŝenko.
Kaj pri tio ja mi rakontis en la solena malfermo. Estas strange, ke Pavel, kiu ĉeestis, ne aŭdis tion. Ĉio skribita de li estas elpensaĵo, kiu elvokis tiun ĉi farson.
Muta sceno
(Kurteno)
Kaj nun komentoj por la publiko.
1) ”facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj”, kiel mi komprenas, estas tio, ke 11-a de aŭgusto estis Tago de la urbo. Lige kun tio estrino de la kongresa komunloĝejo estis devigita la 10-an enloĝigi 30 milicistojn kaj iujn el ministerio de edukado, venintaj al la festo. Rezulte, malgraŭ ke ŝi garantiis al ni menditajn 2-lokajn ĉambrojn por la geedzaj paroj, liberaj ĉambroj estis malmultaj kaj ni estis devigitaj disloĝigi alveturintojn al liberaj lokoj. Sekvatage la festo finiĝis, lokoj liberiĝis kaj komenciĝis la rea enloĝigo, kiu daŭris ankoraŭ tagon. Spite al tio programo de la unuaj 3 tagoj estis plene realigita. En la programo 11-an de aŭgusto estis ekskurso tra la urbo, sed ni decidis anstataŭigi ĝin per malpli laciga koncerto de Moĵajev.
2) Strange, ke Melnikov ekkredis la elpensaĵon. Li ja partoprenis la aranĝon en Tarĥankut. Verŝajne tento “plenanime ridegi pri la historio” estis tiom forta, ke li tute forgesis pri ĉio kaj montris sin “vi-mem-komprenas-KIO”.
Li ne intencas viziti E-aranĝojn, kiujn mi organizados ? Sed lin oni ne nur ne invitos, eĉ ne allasos pro lia skandalemo. Same al SAT-kongresoj. Liaj vortaj sputaĵoj elvokas vomon. Kaj lia slogano "Malhonoro ! Ne trafu al fekajxo !" aspektas kiel sinkritiko.
Kaj pri Pavel nun eblas diri per rusa proverbo : kun kiu amikiĝos, de tiu infektiĝos.
3) Esperanto-aleon eblis establi nur kondiĉe, ke dekomence estu ne malpli ol 2 bustoj. Tial mi estis ĝoja, ke fonduso “Espero” je nomo de V.Eroŝenko (Kievo) mendis buston de Eroŝenko. Cetere, ankaŭ gipsan kopion de la busto, kiu troviĝas en ejo de la fonduso. Kaj ĝin eblas ne nur vidi, sed ankaŭ palpi, kiel tion preferas Julia. Por tio oni nur bezonus viziti la fonduson en Kievo.
Kio koncernas Julia, mi komprenas, ke ŝi ekkredis la elpensaĵon. Sed strange, ke ne protestis kontraŭ la blasfemoj de Melnikov. Ĉu ŝi vere konsideras, ke mi estas sencerba ? Aŭ simile al multaj aliaj, kiuj bone konas lin, ankaŭ jam ne reagas liajn arogaĵojn, ignorante lin.
4) Pri la skulptisto. Li vere estas Honora skulptisto kaj la plej bona skulptisto-portretisto en Krimeo. Li faris ankaŭ por siaj ekspozicioj la kopiojn de la bustoj, kiujn vidis miloj da homoj. Bedaŭrinde li mortis pro kancero, kaj vican buston ni estis devigitaj mendi ĉe alia skulptisto.
En la 2010 estis preta nur gipsa busto de Valdemar Langlet (unua E-mondvojaĝanto, unua internacia E-geedziĝo, redaktoro de la dua E-gazeto “Lingvo internacia', fondinto de la dua en la mondo E-klubo, unua prezidanto de sveda E-Asocio, amiko de Leo Tolstoj). La betonan ni dume ne mendis, ĉar ĝi kostus tro multe. Kaj okazis dume nur simbola enmarigo de la gipsa sen fiksado en la aleo. En la Kongreso mi prelegis je temo “Raul Wallenberg, forgesigitaj Esperanto-herooj kaj sekretaj servoj”. Temis pri Valdemar Langlet.
Sed E-aleo en la unika subakva muzeo ankaŭ estas unika evento. Konsideri, ke sur mara fundo malmultaj vidos la bustojn kaj tial ili malutilas, estas primitive. Pli gravas ne vidi, sed scii pri tio. Ankaŭ por vidi ne necesas descendi al la marfundo. Same kiel oni ne bezonas flugi al la Luno por ekvidi tie flagon de Usono. Pasos tempo, en la E-aleo aperos novaj bustoj de famaj E-pioniroj kaj ni faros filmon, kiun rigardos multaj kaj ekscios pri tiuj ĉi homoj kaj pri Esperanto.
5) Restas demando pri la Kongreso.
Unue mi volas konsili al la komentintoj de la blogo : organizu mem unu kongreson, festivalon aŭ almenaŭ E-grupon en via loko kaj poste kritiku. Vi okupiĝas pri aliaj gravaj aferoj ? Do, ne deflankiĝu al tio, pri kio ne havas personan sperton, kaj ne rabu tempon de aliaj homoj por similaj disputoj.
Due, ni estis agrable mirigitaj, kiaj bonkoraj, saĝaj, laboremaj kaj respondecaj homoj estas la sat-anoj. Malgraŭ, ke malmultaj el ili estas laboristoj, ĉiuj ili ne nur interesiĝas pri sociaj problemoj, laborista movado, ili ne babilas, sed faras multon utilan ĉi-kampe. Sed por kompreni tion necesus ĉeesti en la forumoj kaj kunsidoj.
Fotoj de IET-1 (Internaciaj Esperanto-tagnoktoj - 1) en Tarĥankut (2008) :
- 1. Loko, kie je 100 metroj de la bordo situas subakva muzeo
- Loko, kie je 100 metroj de la bordo situas subakva muzeo
- 2. La teamo, kiu enmarigis la bustojn
- La teamo, kiu enmarigis la bustojn
- 3. Bustoj antaŭ la enmarigo
- Bustoj antaŭ la enmarigo
- 4. Busto de Z. en maro
- Busto de Z. en maro
Fotoj de IET-2 (Internaciaj Esperanto-tagnoktoj -2) en Tarĥankut (2010)
- 5,6 fotoj de bustoj de Valdemar Langlet
- Busto de Valdemar Langlet surtable
- Busto de Valdemar Langlet
- 7. germana esperantisto (meze), kiu enmarigis la buston
- germana esperantisto (meze), kiu enmarigis la buston