Eduard Petiŝka
LA DILUVO
(Malnova greka mito)
Al la diopatro penetris la sciigo, kiom fiiĝis la homoj, kaj ke ili eĉ ne hezitas entrepreni krimojn. Li decidis malsuprengrimpi sur la teron por konvinkiĝi per propraj okuloj, ĉu la homoj efektive rabas kaj murdas, ĉu ili preferas la mensogon kompare al la vero kaj mokegas la diojn. Afliktite kaj kun kolero li ekkonis ĉie, kie li aperis, ke la homoj estas ankoraŭ pli fiaj ol ilia famo. Oni priŝtelis la aliajn kaj eĉ ridis al ties vizaĝoj. Gastigantoj atakis la dormantajn gastojn kaj mortbatis ilin, infanoj ĝojis pri la morto de siaj gepatroj kaj sopire atendis la heredaĵon, edzinoj venenigis sian edzon kaj fratoj uzis la arkon kontraŭ la frato. Zeŭso sentis sin pli bonfarte en senhoma roka tristejo ol en la urboj kaj vilaĝoj de la homoj.
Iam vespere Zeŭso venis en la palacon de la reĝo de Arkadio, al Likaono. La homoj ekkonis, ke proksimiĝis dio kaj komencis preĝi. Sed Likaono mokis ilin. Li tenis kaptitaj virojn el la gento de la molosoj. Iun el ili li mortbatis kaj ordonis kuiri lin. Kaim la vojaĝantoj estos satiĝintaj de la homa viando kaj profunde dormos, li volis mortigi ilin.
Servistoj portis al Zeŭso pelvojn kun vaporantaj manĝoj. Ekkoninte, per kiu terura manĝo la reĝo lin regalis, li ekkoleregis. Li ĵetegis fulmon sur la palacon de la krima reĝo Likaono kaj orelsurdiga tondro disvastiĝis en la tuta reĝolando. Ĉie elpafiĝis flamoj kaj voris avide la posedon de la reĝo. Likaono mem fuĝis kun mortotimo el la brulanta palaco kaj provis fuĝi de la kolero de Zeŭso. Li malfermis la buŝon, sed pro timego li eĉ ne kapablis eligi sonon. Kiam li fine reakiris la voĉon kaj volis ekkrii, el lia buŝo aŭdiĝis hurlado. Li falis sur siajn brakojn kaj gambojn kaj sentis kiel sur la korpo kreskas felo, kiel lia vizaĝo tordiĝas en hundecan buŝegon, el Likaono fariĝis lupo, kiu eterne soifas pri sango. Ekde tiu tempo li ŝteliras ĉirkaŭ la sin paŝtantaj gregoj kaj liaj okuloj sovaĝe radias tiel, kiel tiam, kiam li ankoraŭ estis reĝo.
Zeŭso reiris en la ĉielon kaj kunvokis la konsilion de la dioj. La dioj rapide kuris trans la Lakta Vojo en la marmoran halon, en kiu Zeŭso sidis morne kaj pripenseme sur sia trono. Apenaŭ ili kolektiĝis, eksonis la voĉo de la diopatro. Li raportis, kion li vidis kaj travivis surtere.
„Unu palacon mi jam frakasis per fulmo“, li diris, „sed necesas puni ĉiujn homojn. Mi neniigus ilin per la fajroj de miaj fulmoj, sed mi timas, ke tia grandega brulo povus transiri ankaŭĉielen. Ni ĉiuj konas la aŭguron, ke iutage tero, maro kaj ĉielo ekflamiĝos kaj forbruliĝos la mondo. Tial mi intencas sendi grandan diluvon sur la teron kaj liberigos ĝin de la fieco de l‘ homa gento.“
Kaj Zeŭso enfermigis la nordoventon, kiu forpelas la nubojn, en kavernon kaj la sudoventon li ellasis. La sudovento batis per la malsekaj flugiloj kaj ekflugis. Sur lia frunto sidis densa nebulo kaj el la griza barbo torentis pluvo. Per la dekstra li premis kaj ŝiris nigran nubegon, el kiu torentis pluvelverŝiĝoj. La mara dio Pozidono helpis al sia frato Zeŭso. Li alvokis ĉiujn riverajn diojn kaj ordonis al ili, ke la torentoj ŝvelu kaj eliru la bordojn, por ke la digoj kunrompiĝu, kaj por ke la loĝejoj de la homoj estu inundataj. Jen grimpis la riveroj el siaj riverujoj kaj inundis vilaĝojn kaj urbojn, kovris grenokampojn, arbustojn kaj arbojn. La akvo grimpis trans la tegmentojn de la domoj kaj kovris baldaŭ eĉ la pintojn de la turoj. La homoj naĝante provis savi sin, sed la vipanta pluvo fordrivigis ilin, kaj nur malmultaj sukcesis atingi la montopintojn. Sed baldaŭ suprengrimpis la akvo ankaŭĝis super la pintoj kaj forlavis la homojn en la profundojn de la nova senborda maro. Aliaj surboatiĝis kaj surŝipiĝis kaj batalis sur la koleraj ondoj pri la nuda vivo. Ili fiaskiĝis pro la rokaj klifoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ estis la krestoj de la plej altaj montoj. Scivolaj fiŝoj naĝis profunde sub la marnivelo tra arbokronoj kaj svarmis en la domoj kaj temploj, kies fenestroj kaj pordoj pro la sturmantaj ondoj estis enpremitaj. Cervoj, virkaproj kaj lupoj batalis vane kontraŭ la ondoj, kaj en la arbaroj loĝis delfenoj. La kontinentoj transformiĝis en ununuran maron. Ankaŭ diversaj birdoj falis en la akvon, ĉar ili nenie povis ripozi. Tiuj, kiujn la ondoj ne voris, mortis pro malsato.
En la regiono Focio elstaris ankoraŭ la monto Parnaso en la inundo. Tien stiris arkeo kun Deŭkaliono, jen filo de Zeŭso kaj ties edzino Pirro. Prometeo avertis ilin sufiĉe frutempe kaj donis al ili firman ŝipeton. Kiam Zeŭso ekkonis, ke de la tuta homaro postrestis nur Deŭkaliono kaj Pirro, lojalaj, honestaj kaj diotimaj homoj, li dispelis la nubojn kaj montris al la tero la ĉielon kaj al la ĉielo la teron. Ankaŭ Pozidono, kiu per tridenta forko malserenigis la maron, metis flanken la tridenton, li alvokis sian filon Tritonon , ke li blovu sian sian gigantan konkotrumpeton. Tritono povis blovi tiom forte, ke tio aŭskulteblis en la tuta mondo. Li blovis kaj la akvo komencis sinki, la riveroj reiris en siajn riverujojn kaj la maro inter siajn bordojn.
Deŭkaliono kaj Pirro surteriĝis ĉe la monto Parnaso, falis sur la genuojn kaj dankis al la dioj por sia savo. Poste ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis nur tristan teron. En la branĉoj de la arboj pendis ankoraŭ la ŝlimo, kaj ĉio estis kvieta, sen vivo. Deŭkaliono ĝemis : „Kara Pirro, nur ni ambaŭ postrestis de la homaro. Kion ni faru ? Se mi nur, kiel mia patro Prometeo, povus doni al la argilo homan formon kaj enspiri vivon !“ Kun ploroj en la okuloj preĝis Deŭkaliono kaj Pirro sur la ŝtupoj de preskaŭ tute ruiniĝinta kaj per mosko prikreskata templo de la diino Temiso, la patrino de Prometeo. Ili petegis ŝin, ke ŝi helpu al ili revekigi la mortan teron je nova vivo.
La diino estis kortuŝita kaj konsilis al ili : „Paŝu el la templo, vualigu viajn kapojn kaj ĵetu malantaŭ vin la ostojn de la granda patrino !“
Profunde enpense ili paŝis el la templo eksteren. Ili ne povis kompreni, kiel la diino povis postuli de ili ĝeni la pacon de siaj antaŭuloj. Longe ili cerbumis. Subite Deŭkaliono havis la ideon, ke kiel patrino estis celata la diino de la tero.
„Tero estas por ĉiu el ni la granda patrino“, diris Deŭkaliono, „kaj ŝiaj ŝtonoj povas esti nur ŝtonoj en la argilo.“
Sed li dubis, ke la ŝtonoj povus vivigi la teran surfacon. Tamen li kaj Pirro kolektis ŝtonojn kaj ĵetis ilin malantaŭ sin. Kaj jen okazis miraklo. Apenaŭ falis la ŝtonoj surteren, ili perdis sian duron, kaj kio je ili estis malseka, fariĝis karno. Kio estis je la ŝtonoj dura kaj necedema, ŝanĝiĝis en ostojn, kaj la vejnoj el la ŝtonoj fariĝis vejnoj en la homa korpo. La ŝtonoj, kiujn ĵetis Deŭkaliono, fariĝis viroj, kaj tiuj, kiujn ĵetis Pirro, fariĝis inoj.
Tiel ekestis nova homa gento, nelacigebla en la laboro kaj rezistema kontraŭ suferoj kaj doloroj. Ĝi devenis de la ŝtonoj kaj estis malcedema kaj dura kiel ili.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk