Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj... (rimpoemtraduko)

$
0
0

Novalis (Fredriko de Hardenberg)
Novalis (Fredriko de Hardenberg)



Frederiko de Hardenberg
(Novalis)

Se ne plu nombroj, figuraĵoj...

Se ne plu nombroj, figuraĵoj
la kodoj estas de l' estaĵoj,
se la kantistoj kaj kisuloj
pli scios ol klerecaj uloj,
se l' mond' en libereco tronos,
kaj tiu monden sin redonos ;
se tiam ombroj kaj la lumo
fariĝos paro en brakumo
kaj en fabeloj kaj poemoj
legeblos veraj mondotemoj,
forflugos pro sekreta dir'
la tuta falsa ŝajn' sen spir'.

tradukis Cezar

Novalis (Fredriko de Hardenberg)


Novalis

Wenn nicht mehr Zahlen und Figuren
Sind Schlüssel aller Kreaturen
Wenn die, so singen oder küssen,
Mehr als die Tiefgelehrten wissen,
Wenn sich die Welt ins freye Leben
Und in die Welt wird zurück begeben,
Wenn dann sich wieder Licht und Schatten
Zu ächter Klarheit werden gatten,
Und man in Mährchen und Gedichten
Erkennt die wahren Weltgeschichten,
Dann fliegt vor Einem geheimen Wort
Das ganze verkehrte Wesen fort.


Caspar David Friedrich - La migranto super la nebulomaro
Caspar David Friedrich - La migranto super la nebulomaro



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330