RESUMO
B.Traven-romano "La Mortula Ŝipo"
La romano estas dividita en tri partojn. La kanto de maristo enkondukas la unuan parton.
Gale, kiu rakontas en la unua persono, estas unu el la du herooj de la romano, usona maristo, ferdeklaboristo, kiu pasigas kun belulino dolĉan nokton en marista taverno en Antverpeno.
Frumatene li atingas la havenon. Sed lia ŝipo, la „Tuscaloosa“, jam forveturis. Kun la „Tuscaloosa“perdiĝis krom la mono ankaŭĉiuj siaj paperoj, tiel, ke li nun ne plu havas ŝtatanecon. La belga polico kaptas la senpasportulon kaj ŝovas lin trans la nederlandan limon. Tie Gale migras al Roterdamo.
Kaptite de la nederlanda polico, li devas reiri al Belgio, sed nun belgaj limoficistoj denove kaptas lin, kaj pro tio li remigras al Roterdamo. Ekde tie skota ŝipo kunprenas lin kiel kaŝpasaĝeron al Bulonjo.
En la ekspresa trajno al Parizo la polico malkovras la senpasportulon kaj metas lin por dek tagoj en prizonon, pro trompo de la fervojo. Post drola tempo en la prizono li pasigas kelkajn tagojn en Parizo kaj ekkuraĝas iri al la usona konsulo por rericevi pasporton. Post la malsukcesa interparolado Gale provas veturi pluan fojon per eksprestrajno. Denove oni kaptas lin, kaj denove li devas eniri prizonon.
Post la eliro el la prizono li migras pli suden kaj laboras en la sudo de Francio dum kelka tempo ĉe kamparano, ĉe kiu li devas multe labori por ridinda salajro.
Poste Gale migras plu kaj en la landlima regiono eniras hazarde francan limfortikaĵon, en kiu ankoraŭ ne finiĝis la sieĝa stato, kvankam jam pasis la milito. Laŭ militleĝo li estas pafmortigenda. Post diversaj bone gustantaj antaŭekzekutaj oficiraj manĝomenuoj li tamen sukcesas forlasi la zonon de la morta danĝero, ĉar li, en la maniero de Ŝvejk, povas pruvi sian sendanĝerecon.
Ĉar Gale rifuzas reiri al Germanio – li ne volas kunpagi la kostojn de la milito – li asertas pri si, ke li estas germano. Franca eskorto kondukas lin al la hispana limo. Li surpaŝas la hispanan teron kvazaŭ germano, la doganoficistoj ĝojkrie salutas kaj festas lin. Ĉar li estas tre bonvena usona gasto, oni festas lin tiom, ke li devas fuĝi pro tiom da troigita amo, alikaze ili ne estus forlasintaj lin.
En Hispanio videble regas idiliaj homaj interrilatoj. Neniu tie demandas pri lia pasporto, pri lia de kie kaj kien. La polico eĉ atentas, ke ne okazu, ke iu ŝtelu lin, se li dormas nokte surstrate. Finfine li petas en magazeno fiskaptilaron kaj poste provas kapti fiŝojn ĉe la kaja muro de Cadiz. Tie okazas neatendita afero. Kiam Gale jam kaptis fiŝojn kaj lasas ilin denove fornaĝi, ĉar ili tro etas kaj tial, ĉar li meditas pri la gajeco de fiŝoj, li terurigite preskaŭ lasas fali la fiŝfadenon, ekvidante la arlekenan malnovan ŝipon, kiu proksimiĝas minacante.
La pramalnova „kesto“, kiu lante kaj anhele alrampas, estas„Yorikke“, do Jorike : La Mortula Ŝipo. Pro la marista superstiĉo, ke oni neniam rifuzu dungiĝon, se ŝipo ofertas laboron, li surgrimpas la ferdekon, dungiĝas kaj tiel eniras en la regnon de la mortuloj, de la estingitoj. Tiel finiĝas la unua parto.
La dua parto komenciĝas per la sekva surskribo :
Surskribo
super la ŝipanaraj kajutoj
de l' Mortula Ŝipo
Kiu eniras ĉi tien,
ties nom' kaj ekzisto estingiĝis.
La vento forblovis lin.
De li eĉ spireto ne konserviĝis
en la vasta vasta mondo.
Li povas nek retroiri
nek paŝi antaŭen,
tie, kie li staras, anatemo lin retenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu.
Li tro grandas por la senfineco
kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta
kaj la neniam pensita !
La mortula ŝipo Jorike havas ŝipanojn el la tuta mondo. Estas persekutatoj el la imperiismaj ŝtatoj, estas desperuloj, senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen nomoj, sen paperoj. Por la mondo ili estas mortintoj.
La vivo sur la Jorike estas vere infera. La maristo Gale, kiu ekde nun apartenas al la „nigra bando“, al la hejtistoj kaj subhejtistoj ĉe la kaldronegoj, laboras kun la polo Stanislav Koslovski kiel subhejtisto.
La laborkondiĉoj estas neimageble aĉaj, la ŝipanaro vestita per ĉifonoj. Elektra lumo ne ekzistas. Kusenoj, kovriloj kaj similaj luksaĵoj ne disponeblas, ĉar alikaze la kompanio laŭdire ne povus elteni la konkurencon kun la aliaj kompanioj. Neniuj mebloj, neniu sapo, neniuj kuleroj, nenio ajn. La ŝipanaro loĝas en etaj kajutoj kaj la manĝo estas de tia aĉa kvalito, ke ĝi apenaŭ sufiĉas por transvivi.
La laboron en la kaldronejo ili faras en arda varmego. Gale kaj lia laborkamarado Koslovski laboras duoblajn vaĉojn. Ĉar ili devas fari la laboron de ses viroj, ili laboras tiom streĉe, kiom piramidosklavoj ne devis labori. Neniuj protektaj instalaĵoj, brulvundoj pro ardantaj karbopecoj, kiuj neeviteblas en la malvasta kaldronejo. Ĉie sur tiu inferoŝipo embuskas la morto. La vivo tie tiel aĉas, ke eĉ la diabloj en la infero ne povus elteni ĝin, sed homoj devas elteni tion, ĉar ili estas mortuloj.
Ĉiujn ĉi laborojn devas fari ŝipanaro, kiu konscias, ke la ŝipo estas „mortonta“, por ke la posedanto povu enkasigi la asekursumon. Savjakoj ne ekzistas, por ke ne iuj atestantoj fuŝu la plezuron de la profita enspezo. Estas jam nur demando pri tempo, kiam la ŝipo sinkos profunden. Sed ankoraŭ la tempo ne venis, ĉar la kapitano ankoraŭ devas vendi la kontrabandajn varojn, kiuj troviĝas sur la ŝipo. Ankaŭ kapitano devas enspezi kromsalajron, ĉar li ne povas vivi nur de sia salajro.
La kontrabandaj varoj venas interalie el la germana urbo Suhl, el la plej aĝa ludilfabriko, el la ŝvaba regiono venas marmelado, el Belgio kaseroloj kaj tiel plu. Kiam Gale kaj Koslovski pli precize kaj pli detale rigardas ĉion, ili ekkonas, ke oni ne povas ludi per la ludiloj, ke oni ne povas manĝi la marmeladon, ĉar temas pri armiloj kaj municioj por la marokanoj kaj por Sirio.
Sed antaŭ ol Jorike sinkas sur la grundon de la maro, anoj de alia ŝipo ŝanhajas la hejtistojn Gale kaj Koslovski, kiam ili promenas sur la kajo de la haveno. Ili eniĝas pugnobatalon kaj oni hajle batadas ilin ĝis senkonscio. Ambaŭ vekiĝas poste sur la maro, sur la ŝipo„Empress of Madagascar“. Tiel komenciĝas la tria parto. Ĝin enkondukas jena verseto :
Veturas strangaj ŝipoj
sur maroj preter ni ;
Fifamas neniu tiom,
ke ne aliaj fius pli.
La tute nova „Imperiestrino de Madagaskaro“, kiu eĉ post plurfojaj renovigoj ne atingas la necesan rapidecon, kiun ĝi devus atingi por povi spiti la konkurantojn, estas miskonstruo, kaj tial tuj post la naskiĝo kondamnita je morto, elsendita por almenaŭ enspezigi la asekurmonon. Do, denove mortula ŝipo por la du herooj de la romano.
Ili nun devas labori kiel hejtistoj kaj transvivas sole la pereon de la ŝipo. Sur vando de la stirejo ili drivas kiel ŝiprompuloj sur la maro. Stanislav finfine freneziĝas, li pensas delire, ke li vidas la ŝipon Jorike. Li saltas maren por atingi ĝin – sed li dronas.
Li dungiĝis por granda veturo, por tre granda veturo, eĉ sen paperoj. Gale ne povas helpi Stanislavon, ĉar li ne povas malnodi sin de la ŝnuro. Tiel finiĝas la romano.
Sed Gale evidente transvivas. En Meksiko li reaperas kiel kotonplukisto kaj verkisto. Otto Feige, kiu naskiĝis kiel filo de brikofaristo en Schwiebus, en la nuna Pollando, do B.Traven, ĝis tiam en Germanio konata kiel aktoro kaj verkisto Ret Marut, rakontas al ni la harhirtigan kaj denove tre aktualan historion pri la mortula ŝipo. (cez)
PDF de la romantraduko