Mia naskiĝlando ne plu ekzistas. Jam de 17 jaroj. Ili mortigis ĝin. Kruele ili murdis mian belan landon. La nuna lando kie mi vivas estas trista restaĵo de mia iama hejmlando, apud ankoraŭ kelkaj similaj malgajaj ŝtatoj loĝataj de plenzorgaj kaj malriĉaj popoloj. Tiuj popoloj antaŭ nelonge estis frataj. Ĝis la milito. Tiam ili ekmalamiĝis inter si kaj interbuĉis. Kial ? Iu persvadis ilin, konvinkis, manipulis. Kiu ?
Tiuj, kiuj manipuladon trenadis tra jarcentoj, nezorgante pri sangofluado de viktimoj senkulpaj. Tiuj, kiuj estas la ekmovigantaj la fortojn de la malbono. Ili bezonis klerikokratian ŝtaton, ĉar ili estas klerikoj. Veninte al la povo, forpasinta prezidento Franjo Tudjman grandanime kvitiĝis al forpasinta papo Vojtilo, pro vatikana rekono de nova kroata ŝtato. Li faris tiel, ke ili dividis inter si iaman popolan havaĵon. Romkatolikaj pastroj gajnis ŝtatajn salajrojn en rango de universitataj profesoroj, kontraŭĉiu logiko. Ĉu ne estas plej nature ke eklezio vivu de almozo kaj eventuala subteno vatikana ? Ĉiuj aliaj ŝtataj favoroj signifas klaran klerikokration.
Ekde la komenco, kiam temis pri eklezio, la privatiga (sennaciiga) procezo funkciis ege rapide kaj efike, kaj per rapida procedo estis redonita al ĝi amaso de nemoveblaĵoj, kiuj estis uzitaj dum jardekoj kiel lernejoj, universitatoj, bibliotekoj, hospitaloj….. Mizerikordaj diservantoj ne hezitis rabeme forpreni ĉion, malgraŭĝenerala malriĉiĝo de popolo, al kiu multe ili mem alportis.
Jen simpla ilustro : mia loĝejo troviĝas en « elita » kvartalo. Najbareco estas plenplena de objektoj ekleziaj. Maldekstre estas maljunulejo, tenata de monakinoj. Dekstre estas vira dominikana monakejo. Laŭvoje al parko, estas iama teknika lernejo kaj iama klubejo junulara. Ankoraŭ freŝe mi rememoras ilin ! Nun ili estas ekleziaj objektoj, redonitaj al ili. Ili estas luksege renovigitaj per senhonte altaj investoj. Sekve de la strato troviĝas seminario kaj teologia fakultato. Multaj tre luksaj limuzinoj videblas parkitaj ĉirkaŭe. Kompreneble, la ŝoforoj havas blankajn kolumetojn sur nigraj ĉemizoj. Nigre nigraj. Nigregaj. Animnigreco ilia estas malfacile imagebla.
Aliflanke de la strato estas megalomana monaĥejo konstruata malleĝe. Ne dubindas ke ili facile atingos ĉiujn permesojn bezonatajn, sen multe da klopodo. Kvankam Franjo kaj Vojtila jam forpasis.
Antaŭe, belega konstruaĵo secesia, sur nobla loko, kie ekzistis tri fakultatoj kaj biblioteko, ankaŭ estas redonita aŭ donacita al ili. Similaj ekzamploj estas sennombraj.
La guto kiu transverŝas la glason de tolero estas sekvanta : mi legas en loka gazeto ke ili postulas de la ŝtato konstruaĵon por fondi romkatolikan elementan lernejon. Imagu !
Malgraŭĉio, tiu ideo estus salutinda, kun kondiĉo ke ili eliru el publikaj lernejoj kaj katekismo revenu al preĝejoj, al kiu ĝi apartenas.
Tiu fakto estas la plej dolora sekvo de novtempa malevoluo de kroata popolo kaj kulturo. Kiu scias kiom da jaroj sekvontaj, junaj generacioj estos eksponataj al klerika influo, regresema kaj venenema !
Rilate al hodiaŭa, apenaŭ mezepoka atmosfero, periodo socialisma, en kiu mi kreskis, ŝajnas ultramoderna, en rango de « Stelmilitoj ». Verdire, plej volonte mi teleportus min tien.
Dominikana monaĥejo en Split
Enirante la lernejon, monaĥinoj kaj kateĥistoj eniras ankaŭ en la familiojn de gelernantoj, kaj kiel malignaj metastazoj ili disvastiĝas tra ĉiuj ĉeloj de socio, gvidante ilian malpuran militon silentan kaj subigante junajn cerbojn al siaj malhelaj teorioj kaj fabeloj manipulecaj.
Tio estas la plej grava, tute neakceptebla fakto. Se iu daŭre ripetadas al vi ion, fine vi ekkredos tion, kvankam temas pri malvero. Ju pli juna vi estas, des pli facile vi ekkredos. Se vi estas elementlerneja infano, vi ekkredos sen problemo. Ne restas spaco por memelekto aŭ decido. Simple vi ekkredos ĉiujn malklarajn rakontojn kaj fetoraĉajn mensogojn. Kiel forta armilo en manoj de neofaŝismaj popoj ! Rekrutado direkta de novaj « jugend » amasoj. Sen iu rezisto.
Cetere, ekzistas ankaŭ certa segregacio de gelernantoj, al tiuj, kiuj lernas kateĥismon, kiuj estas la plej nombraj, kaj minoritato kiu ne lernas ĝin. Kateĥismo formale ne estas deviga. Tamen, pli ol 90 elcentoj de gepatroj subskribas aprobon ke iliaj infanoj partoprenu instruon de kateĥismo.
Kial ? Simple, ĉar alie infanoj estus malprizorgitaj kaj lasitaj al si mem, dum tiu instruado daŭras. Tion mi scias precize, de parolado kun multnombraj gepatroj.
Kompreneble, se iu lernanto lernas kateĥismon en lernejo, li aŭŝi certe estos baptita, komuniita kaj konfirmaciita. Tiu proceso meritegas titolon « perforta renovigo de tradicio », alivorte regreso (aŭ malprogreso). Tradicio malluma, tradicio de hipokriteco kaj duobla moralo, tradicio manipuleca, sub denominatoro de demokratio.
Demokratio aŭ demonkratio ?
Etel Zavadlav
El Sennaciulo, marto 2007