Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

INTERNACIA ALVOKO AL ĈIUJ LAIKAJ ORGANIZOJ

$
0
0

1an de februaro 2006 : Jam kondamnita je 7 monatoj da mallibereco kaj 1 jaron da malpermeso frekventi publikajn lokojn nur pro la fakto ke li rifuzas afiŝi religiajn simbolojn en la italaj tribunaloj, la juĝisto Luigi Tosti, de la tribunalo de Camerino (Italio) estas provizore eksigita el sia posteno kaj sensalajrigita fare de la disciplinsekcio de la Supera Konsilio de la Juĝistaro, instanco kiun petis la ĝenerala advokato de la Kasacia Kortumo, alidire la itala registaro de Silvio Berlusconi.

LA JUĜISTO LUIGI TOSTI DEVAS ESTI LIBERIGITA

Jam tion petas, per internacia peticio, 2500 civitanoj de 34 landoj el ĉiuj kontinentoj, el kiuj 500 italaj kiuj de du monatoj mobilizas sin postulante ĉesigon de juraj kaj disciplinaj proceduroj kaj tujan reoficigon de la juĝisto.

La 15an de aŭgusto 2005, la papo Benedikto la 16a diris en prediko : "gravas ke Dio estu videbla en la publikaj kaj privataj domoj, ke Dio ĉeestu en la publika vivo, kun ĉeesto de la krucifikso en la publikaj establoj."

La 19an de novembro, Benedikto la 16a kaj Silvio Berlusconi, fine de "opiniinterŝanĝo pri rilatoj inter la Eklezio kaj la Ŝtato en Italio" konfirmis la ambaŭflankan kunlaborvolon "Kadre de la traktado de Laterano". La 18an de novembro 2005, la juĝisto Luigi Trosti, 57jara, estis kondamnita je 7 monatoj da mallibereco kaj unu jaro da suspendo fare de la tribunalo de Aquila, urbeto situanta je cento da kilometroj de Romo. Lia krimo ? La juĝisto rifuzas juĝadi en ĉeesto de religiaj simboloj en la aŭdiencejo de la tribunalo.

La juĝisto apogas sin por sia demando sur la respublika konstitucio de la 27a de decembro 1947, laŭ kiu ĉiuj civitanoj "estas egalaj antaŭ la leĝo, sen distingo de sekso, de raso, de lingvo, de religio" (art, 3), sed cirkulero de la faŝista ministro Rocco, datumanta de 1926, neniam nuligita de tiam fare de iu ajn el la postaj registaroj, fisksas ke krucifiksoj estu videblaj en la italaj tribunaloj.

Ĉar Italio plue vivas sub la reĝimo de la subskribita la 11an de februaro 1929 inter Vatikano kaj Italio reprezntita fare de Benito Mussolini, estro de la tiama registaro. En 1984, la prezidanto de la Konsilio, la socialisto Bettino Craxi, renovigis la konkordaton kun Vatikano : la katolikismo ja ne plu estas religio de la Ŝtato, sed la faŝistaj leĝoj ne estas nuligitaj pro tio. Por repreni la esprimon de la kardinalo Taŭran antaŭ la francaj episkopoj en 2003, Italio spertas tiel la "kunordigitan" disiĝon de la eklezioj disde la ŝtato en kontraŭo al la "nura, pura disiĝo" en kiu la "religiaj konfesioj estas afero de privata juro" (Usono, Francio)

Sen ia ajn kontestebleco, temas pri netolerebla damaĝo al la konscienclibereco kaj principo pri laikeco. Pro tio la subskribintaj asocioj de tiu deklaracio alvokas publikan internacian opinion por ke ĝi forte postulu : Liberigon de la juĝisto Tosti kaj ĉesigon de juraj proceduro kontraŭ li Tujan ĉesigon de disciplinaj proceduroj Tujan reoficigon kaj salajrigon de la juĝisto Tosti.

Lukto de la demokratoj, humanistoj, laikoj, raciistoj kaj liberpensuloj samas sur ĉiuj kontinentoj : por ke la kompleta libero de konscienco estu garantiata per disiĝo inter religioj kaj ŝtatoj ! La asocioj kiuj lanĉas tiun peticion petas la lokajn, naciajn asociarojn, kiuj tra la mondo postulas laikecon, helpi subskribante kun ili tiun deklaracion, subteni kaj subskribigi tiun internacian peticion, kiun jam subskribis 2500 homoj kaj ke ĉiu el ili alvoku, nome de sia asocio , la estron de la itala registaro Dott Silvio Berlusconi Presidenza del Consiglio del Ministro Palazzo ĈIGI Piazza Colonna 370 00186 Roma Italia tel, +390667791 retadreso : BERLUSCONI_S@camera.it

Por postuli ĉesigon de tiu atako kontraŭ konscienclibereco en Italio. LAIKOJ DE ĈIUJ LANDOJ UNUIĜU !

Listo de la subskribantaj organizoj

• Fédération Nationale de la Libre Pensée (France) [Franca Liberpenso] • Union des Athées (France) [Franca Unio de Ateistoj] • Union Rationaliste de Nantes (France) [Racia Unio el urbo Nantes en Francio]

Ni petas ke ĉiu asocio, kiu subtenas tiun deklaracion, mesaĝe informu la "Racian Union" kiu kolektas la informojn pri tiu afero kaj kunordigas tion kun la internacia peticio nomita "alvoko de la 555" kaj la juĝisto Luigi Tosti. Per reto : naud_michel@yahoo.fr Per letero : Union Rationaliste de Nantes 13 place du Petit Bois F 44100 Nantes - France

La Interretaj paĝaroj de la internacia kampanjo : http://brightsfrance.free.fr/tosti.htm Listo de la individuaj subskriboj de la internacia peticio : http://brightsfrance.free.fr/tostiliste.htm Lastaj novaĵoj (france kaj itale) : http://brightsfrance.free.fr/tosticassation.htm


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330