Bonan tagon, gesinjoroj
Mi estas Dominique Simeone, Prezidanto de Sat-Amikaro kaj mi dediĉas tempon en du serĉejoj, la Instituto de Serĉado kaj la Studadejo de la Libera Penso (franclingve IRELP). Mi ne povas hodiaŭ prezenti la tutan historion de esperanto kaj de la esperantista movado. Ĉar ni estas en "La Bellevilloise", malnova laborista kunlaborejo, mi konigos al vi historiajn kaj apartajn momentojn de la laborista historio de la esperantista movado.
1) Historio de esperanto laŭ la Nacia Federacio de la Libera Penso.
Kiel vi scias, la iniciatinto de esperanto, aŭ de la internacia lingvo estas LL Zamenhof. Li eldonis la unuan gramatikan libron en 1887, kiu enhavas 16 regulojn entute ankoraŭ hodiaŭ. Ĝia facileco kaj alireblo ebligis la unuajn esperantistojn tramonde disvastiĝintajn retrovi sin en la unua monda kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, en 1905. Sed, en 1904 la monda kongreso de la Libera Penso en Romo voĉdonis favore al esperanto kiel lingvo por ligi kaj liberigi homojn. Kaj denove en 1905, dum estis oficialigota la leĝo de la disiĝo inter la religioj kaj la ŝtatoj (kies centjariĝon ni festis en decembro 2005 kaj la reprenon de la origina teksto por reklami pri ĝi en Francujo kaj tra la mondo), la monda kongreso de la Libera Penso kunvenis en Trokadero (Parizo) favore voĉdonis por esperanto kaj ĝia lernado. Kiel mi reliefigis, la unua universala kongreso de esperanto estis trairata de porrepublika debato kaj neklerikaj francaj esperantistoj forigis klerikan strofon kiun Zamenhof devus legi en la Kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro.
Sed en la monda kongreso de la Libera Penso en Buenos-Ajreso (Argentino), oni decidis fondi la Internacian Societon de la Liberpensuloj. En la universala kongreso de Kembridĝo en 1907, tiu societo estis fondata de tiuepokaj esperantistoj de progresemaj movadoj kies Moch, kaj Fi-Blango. Ĝi ekzistis ĝis 1914 kun ĝia ĵurnalo "La Libera Penso". En 1923, ĝi reaperis en Internacia Ligo de Liberpensuloj kaj la liberpensulo-ĵurnalo, dum en 1925 estis fondata la Internacio de la Proletaraj Liberpensuloj.
1.1) La Internacia Esperantista Societo de la Liberpensuloj.
Léon Courtinat prezentas en sia libro "Historio de Esperanto" paroladon de Zamenhof dum la malfermo de la tria kongreso en 1907 en Kembridĝo "Esperanto havas celojn kaj internan ideon. Kaj pere de tio, ĝi ebligas fratecon kaj rompiĝon de la landlimoj kiu ekzistas inter la homoj". Okaze de tiu kongreso, Courtinat akcentas post dek linioj pri la religia movado, ke ankaŭ Framasonoj kaj Liberpensuloj kunvenis. Ni rimarkas eksterteme, ke alia kongreso okazis samtempe en Kembridĝo kie socialistaj anoj, ŝtatrenversuloj kaj komunistoj kunvenis. Komence de la historio de esperanto, ekzistis esperantistoj politike aktivaj, malgraŭ la neŭtraleco de esperanto, kiun substrekis la kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro, kiu trudis flankenmeti la politikajn aspektojn. Ni denove studu la internacian esperantistan societon de la liberpensuloj. La revuo "Internacia Lingvo" eldonis en 1907 artikolon prezentantan la kreadon de tiu societo. Inter la fondantaj membroj, ni retrovas multnombrajn famkonatajn esperantistojn : Bourlet, Deshays, Fi-Blan-Go, Moch kaj Papillon. Kiel mi antaŭe rimarkigis al vi, tiu societo havis revuon : "La Libera Penso" kaj elnombris ĉirkaŭ 130 membrojn en la mondo. Mi volas aparte insisti ke Ferdinand Buisson kaj Tolstoï estis honoraj membroj de tiu societo. Plie, ni kunmemorigos la punmortigon de Francisco Ferrer kiu okazis la 12-an de oktobro 1909, en Barcelono, li lernis esperanton kaj estis kontaktita de tiu societo pri honormembriĝi. La progresemaj esperantistoj pretigis sin kaj kolektis monon por starigi monumenton kaj eldoni broŝuron "Pledo por Ferrer". Ekzistas en Bruselo (proksime de la libera universitato), la inaŭrigita statuo de la Libera Penso, memore al Ferrer.
Ni rimarku ke inter la komenco de esperanto, kiam Zamenhof sendis sian unuan broŝuron en 1887, kaj post la dekjara debato pri reguloj pro finfiksi la gramatikajn regulojn de esperanto en 1905 (en Bulonjo-ĉe-Maro), la esperantomovado (kies centjariĝon ni kunmemorfestis la de la unua kongreso) daŭre fortiĝis.
Notu ke "l'Humanité" (La Homaro) de Jaurès publikis artikolon la 21-an, 22-an kaj 23-an de aŭgusto 1905 pri la Bulonja kongreso. Post 1905 naskiĝis UEA pro la antaŭpuŝo de Hector Hodler. Tiun Jaron, 2008, en Roterdamo, okazis la memorfesto de la centjariĝa kreado de UEA.
Tiun periodon enter 1898 kaj 1914, nomis Courtinat "Franca Periodo". Ĝi estis sub la marko ankaŭ de la disiĝo kun alia konstruita lingvo : l'IDO.Nun, ni ekvidos la historion de SAT.
2) SAT kaj la esperantistaj movadoj
Kiel mi atentigis, la neŭtra esperantista movado estas la plej reprezentata. Sed, post la unua mondmilito kaj la revolucio de oktobro 1918, progresemaj esperantistoj, kiel Eugène Lanti estis proponantaj la kreadon de SAT.
En la laborista movado de jarcenteko, ankaŭ ekzistis laborista organizaĵo "la Liberiga Stelo". La esperantoflago enhavas ĉefe verdan koloron kaj esperantistoj havas kiel simbolon kvinbranchan verdan stelon. La esperantistoj de la laborista movado partoprenis ĉe politikaj frakcioj kaj sekvis la evoluon de la Dua Internacio en kiu estis prezentata favora konkludo por esperanto.
Dum la kongreso de Prago en 1921, estis proponata la kreado de SAT. Esperantistoj el laborista movado aniĝis vastnombraj.
2.1) SAT kaj la Bellevilloise
Eugène Lanti, en 1922, enkondukis organizi la esperantistajn laboristojn pri la klasbatalo, en sia broŝuro "For la neŭtralismo". Li iris en Moskvon por subteni la esperantoadoptiĝo de la Tria Internacio. Ni retrovis spurojn en la dua kaj tria kongreso de la Tria Internacio. Sed la streboj ne sukcesis. Tamen, la membroj de SAT estas instigitaj "alkutimiĝi, senti, pensi kaj agi for de ĉia nacia influo".
Ĉirkaŭ 1921 SAT eksidejiĝis en "La Bellevilloise"ĉe 23 strato Boyer, kaj ĝi transloĝiĝos en Germanujon en 1933. Dum la kresko de la Nazioj kaj la eniro de Hitler en la povon, en 1933, la sidejo reiros en "La Bellevilloise". Ĝia sidejo estas ĉambro kie estis aranĝigitaj ĉefe libroj kaj materialoj. La SAT-anoj en Parizo estis membroj de kunlaborejo kaj ili partoprenis tieajn debatojn. La kunveno de SAT estis la "Borso de Laboro" je strato Turbigo. Duono da membroj estis anoj de la komunista partio sed estis ankaŭ anarkiistoj, socialistoj, kaj Trockistoj. Aperis etoso de espero kaj politike vigla. Ili opiniis ke la "Granda Vespero" alvenis per la oktobra revolucio. Ene de "La Bellevilloise", estis renkontejo kaj laborista elprenado, ĉefe pri nutraĵoj kaj vestaĵoj.
2.2) Membroj de SAT
Ekzemple, Norbert Barthelmess zorgis pri infanoj kiel vartisto, aŭ gvidanto. Aliaj historiaj esperantistoj kiel Lucien Bannier, Louis kaj Simone Glodeau, Piron , Meyer, Boubou ĉeestis en la kunlaborejo. Ili iris ankaŭ kinejen je 25 strato Boyer. Etienne Habert estis instruisto de esperanto kaj gvidis kursojn en la teretaĝo. Li partoprenis kun Boubou la realigon de "Racia Kurso de Esperanto"ĉe SAT-Amikaro, kiu estas ankoraŭ eldonita.
Tiun periodon en "La Bellevilloise", estis plenplena da espero kaj ŝanĝiĝo. Kiel dum la eko de la Tria Internacio, estis malsameco de frakcioj : Anarkiistoj, Luksemburĝistoj, Leninistoj, Trockisto... Sed kial SAT translokiĝis al La Bellevilloise ? La direktŝanĝo en URSS (Republika Unio Sovieta kaj Socialista) pro la altrudo de Stalinismo kaj komunisma vidpunkto en unu sola lando, kontraŭbatalis kun la internaciisma vidpunkto de la Monda Revolucio.
Tiasence, kiam Eugène Lanti eldoni en 1931 la Deklaro de la Sennaciistoj, li estis devigata pensi for de nacioj kaj esti mondcivitano. La batalo kuncentriĝis en SAT kie okazis disiĝo kun la stalina provo eniri la estron de SAT ĉirkaŭ 1931-1932. SAT senhaviĝis membre en Rusujo kaj en Eŭropo. Sed tiu scenaro ankaŭ efektiviĝis strato Boyer. Stalinistoj provis en malsamaj asocioj imponi siajn idearojn dogmajn. Tial SAT translokiĝis straton Pixéricourt kaj strategon Gambetta en la 20-a distrikto kies sidejo ankoraŭ estas.
3) SAT nune :
SAT konsistas el frakcioj : anarkiista, komunista, paca, sennaciista, liberpensa, ekonomidisdona, ĉielarka, ekologia. La asocio havas kiel laborlingvon "esperanto" kaj havas jaran kongreson kie estas voĉaprobita deklaro. Ĉi jare en Kazanlak (Bulgarujo) "Leteroj estis senditaj al Ĉina, Rusa, Usona kaj alilanda ambasadoroj, por subskribi kaj respekti la akordiĝon de Ottawa kontraŭ la kontraŭhomaj minoj".
Ankaŭ estis pritraktitaj satproblemoj tra la mondo kaj kontraŭigilo al kapitalismo kiu misordas vastskale la mondon.
3.1) SAT kaj siaj organizaĵoj
SAT havas asociojn kiuj estas interligitaj per interkonsentoj. Ili ekzistas en Hispanujo, Britujo, Svedujo eble baldaŭ en Japanujo kaj en aliaj landoj.
En Francujo, ekzistas SAT-Amikaro, kiu kunigas esperantajn francparolantojn, kaj situas 133-134 bulvardo Vincent Auriol en la 13-a kvartalo de Parizo. SAT-amikaro havas revuon "La Sago" kaj volas daŭrigi sian apartigon pro politika celago por la esperant- kaj neesperant- mondo. SAT-Amikaro naskiĝis ĉirkaŭ 1937, kaj ekde tiom, ĝi daŭre estas la plej ŝatata ligo de esperantistoj kiuj kunmetas la lernadon de la lingvo kaj politikan agon ene de la civitujo. Vi povas trovi la plej grandan librejon de la pariza regiono je 133 bulvardo Vincent Auriol, kaj plurnivelajn kursojn de esperanto tie gvidatajn. Ankaŭ estas monata prelego, ĉu pri "liberaj programoj por komputilo", ĉu pri "historio de esperanto"ĉu pri "gravaj esperantistoj".
SAT kaj SAT-Amikaro zorgas alporti monden kulturon riĉigitan de okazaĵoj kiuj estas ankoraŭ pristudendaj. Mi indikas al vi ke la lasta kongreso de SAT-Amikaro okazis en la studenta domo "Jean Zay" en Antony kaj temis pri "eduka valoro de esperanto".
Konkludo :
Inter 1887 kaj 1905 esperanto firmigis sian estadon. Inter 1905 kaj 2008, historio de pli ol 100 jaroj markis la lingvon. SAT kaj SAT-Amikaro ekzistadas de 1920-1930. SAT trairis la historion de "La Bellevilloise". Mi deziras ĉesigi per la idealo de esperanto : la lernejdirektoro Boirac diris ĉirkaŭ 1920 "esperanto estas Latino de la demokratio". Kaj fronte al politikuloj kiuj asertas ke esperanto ne havas historion aŭ kulturon kaj kiuj rifuzas interalie ĝian oficialan agnoskon en la eduka organizaĵo, Claude Hagège, (profesoro en la Franca Kolegio) respondis "Estas mirfrapite ke la nura artefarita lingvo kiu hodiaŭ plurestas, alfrontante ne nur pli ol unu jarcento da historio sed plie, ankaŭ la universala rego de la angla-usona, kiu iĝis, post la du mondmilitoj de la 20-a jarcento, fakte la esperanto de la anta mondo, certe ne estas pura sen misa lingvo, sed sukcesis pluteni pro la senmalforta supertenado de la 16 gramatikaj reguloj kaj forigo de ĉiaj esceptoj" (la defio de la lingvo aŭ la makuligo de la escepto, p13). Kaj mi ĉesigas per la citaĵo de Elisée Reclus en lia verkaĵo "la homo kaj la tero" : "la progresoj de esperanto estas rapidaj, kaj la lingvo eniras eble pli en la amaspopolon ol la altklasojn , nomataj "inteligentaj"".
Estas, unuflanke la sento ke la internacia frateco ĉefrolas pri la deziro uzi komunan lingvon, sento kiun oni renkontas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, malamikoj de la milito, kaj aliflanke ke esperanto, pli facile lernebla lingvo ol ĉiuj aliaj, estas donaco por la laboristoj kiuj havas malmulte da tempo por libertempi aŭ studi.
Gesinjoroj, mi dankas vin, kaj mi esperas ke vi interesiĝos pri la lingvo, ĉe nia budo aŭĉe nia oficcentro, 133 bulvardo Vincent Auriol, Parizo.
Dominique Simeone
Traduko : Nicolas Gaufillet (Helpo : Henri Masson)