Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ

$
0
0

1905Kiel bela jaro por laikeco kaj Libera Penso. Por Esperanto estis Bulonjo ĉe maro kun unua Monda kongreso kiel baza fondiĝo de esperantista mondo. Dum tiu ĉi kongreso, parto de la parolado de Zamenhof estis modifita en la senco ke la lingvo ne estu posedaĵo de klerikalaro. Tiu ĉi movado por la disiĝo de Eklezioj kaj la Ŝtato naskiĝis el longa historia procedo en kiu la framasonoj, Nacia Federacio de Libera Penso kaj kelkaj aliaj ludis la ĉefan rolon.

Ni ne forgesu ke niaj avoj, esperantistoj aŭ ne, jam estis origine el diversaj kontinentoj. Oni montris ke tiu ĉi leĝo ne estas nur franca, nek nur kontraŭ romkatolika eklezio, sed kontraŭ la interveno de ĉiuj religiaj instancoj en la publikaj sferoj.

Ni rememorigu parte la ĉefajn artikolojn de la Leĝo pri la disigo de Eklezioj kaj la Ŝtato el 1905 : “Artikolo 1 : La Respubliko certigas la liberecon de penso. Artikolo 2 : La Respubliko ne inkluzivas, ne salajras nek subvencias iun ajn religion.”Jes, ge-SAT-anoj, tiu ĉi jubileo estas tre grava. En la aktuala mondo oni vidas politikistojn kaj religiulojn trudi siajn regulojn al la pensoj kaj korpoj en la tuta mondo. Ili provas per multkulturismo kaj relativismo, per militoj kaj nedemokrataj reĝimoj, ataki kaj detrui la spiriton kaj realecon de la Leĝo el 1905, kiu estas enskribita de du jarcentoj en la monda demokrata procedo.

Parte pro tiu kialo, pli ol 50 asocioj invitis al manifestacio inter kiuj estis International Humanist Union, SAT kaj SAT-Amikaro. Jes, tiu ĉi jubileo sukcesis. Ni estis pli ol 12000 sur la Placo de la Respubliko en Parizo kaj dum du horoj ni marŝis tra parizaj bulvardoj. Ĉe la kapo estis 50 unuaj subskribintoj de la Invito al laikuloj, kaj ĉirkaŭ 2000 geframasonoj, ĉefe ligitaj al "Grand Orient". Sekvis aliaj asocioj subskribintaj la alvokon inter kiuj “Union des Athées” (Unuiĝo de ateistoj), “Union Rationnaliste” (Unuiĝo de Raciistoj) kaj la sindikato “Force Ouvrière” (Laborista Forto). Post ili estis internaciaj marŝantoj kun la banderolo de “IHEU” kaj reprezentantoj ĉefe el Eŭropo. Sed alvenis mesaĝoj el Usono, Irlando, Argentinio, Ĉeĥio kaj Nov-Zelando. Kaj, sekvis “Fédération Nationale de la Libre Pensée” (Nacia Federacio de la Libera Penso) kun 3000 manifestaciantoj el francaj departementoj kaj 2000 el Pariza regiono. Entute 5000 liberpensuloj estis sekvataj de kelkmiloj da manifestaciantoj inter kiuj esperantistoj, delegacio de anarkiistoj kaj multaj laikuloj kaj ateistoj.

La manifestacio finiĝis per laika mitingo : Unue, Marc Blondel, sindikatisto kaj liberpensulo, diris : “Laikeco estas la garantio de egaleco inter la civitanoj, estas la kontestado de ĉiuj privilegioj pro religio aŭ naskiĝsituacio. Estas la laikeco kiu konstruas la fratecon necesan por la starigo de solidareco. Fine, estas la laikeco kiu liberigas individuon de ĉiuj obeemoj estiĝante tiel faktoro de Libereco.”

Jean-Michel Quillardet, granda estro de “Grand Orient de France” rememorigis pri la ĉiama engaĝiĝo de framasonoj por la Respubliko kaj laikeco. Adresante sin al la registaro, li klare indikis ke la “GODF” volas la aplikon de la Leĝo de 1905, kompletan leĝon, sed ne malpli ol la leĝon pri la disigo de Eklezioj kaj Ŝtato.

Fine, Christian Eyschen, ĝenerala sekretario de la “Libera Penso” finis la mitingon dirante : “...Ni povas diri kun fiereco : hodiaŭ, plian fojon, ni unuigis tiujn kiuj estis disigitaj por fari nedisigeblan forton por la Respubliko, Demokratio, Libereco, Egaleco, Frateco kaj Laikeco !... Kaj kune ni decidas pri la komuna agado por defendi, restarigi kaj promocii la laikecon de la publikaj lernejoj kaj de la ŝtato.

Do, ni ĉiuj kune daŭrigos nian batalon. Kaj oni ne ĉesas aŭdi tiun ĉi landon, la malnovan ordonon de liberpensuloj, batalantoj por la emancipiĝo de la Homaro : “Nek dio, nek mastro ! For la klerikaraĉaron ! Vivu la Sociala revolucio !

Karaj gesamideanoj, la gazetaro estis pli ol timema eĉ mensoga por paroli pri manifestacio. Tio indas je “modelo de totalitarismo kaj unika penso.”Mi finas per la SAT-himno “Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu en SAT-rond' ! ...Solidare kiel bloko ek al nova mondsoci' ! Kontraŭ dogmoj la raci' ! Kaj grandnombre ĉiujare, al tutmonda SAT-kongres' !

Karaj samideanoj, karaj kamaradoj, mi esperas ke ni povos kunigi niajn fortojn.

Dominiko Simeone

La manifestacio de decembro estas malpermesita.

La Nacia Federacio de la Libera Penso decidas grandegan kunvenon la 5an de decembro 2015 je la 14H30 ĝis 17H30 Gymnase Japy – 2 rue Japy – 75011 Parizo

Defendo kaj promocio de la leĝo de 1905 !

Neniu ŝtata financo de la kultoj kaj de iliaj verkoj !

Abrogacio de la kontaŭ-laikaj leĝoj !


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330