En la sekvo de la parizaj teroratakoj de la 13-a de novembro. la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) skribis al Prezidanto Hollande. La malferma letero de la semajno post la atakoj estas nun publikigata en sia plena teksto, angle kaj france, ĉi-sube. (Vi povas legi ankaŭ nian publikan deklaron pri la atakoj.)
Kara s-ro Prezidanto,
Mi skribas al vi por la Internacia Humanista kaj Etika Unio, la reprezenta establo por humanistoj tra la tuta mondo. Ni esprimas profunde sentatajn kondolencojn pro ĉiuj, kiuj estis murditaj aŭ vunditaj en la atakoj okazintaj en Parizo pasintan vendredon.
Kiel tiom da aliaj, ni estis ŝokitaj kaj indignitaj pro tiuj sensencaj agoj de barbarismo, kaj pro la kovardeco de la krimintoj, kiuj aparte alcelis sendefendajn junajn homojn ĉe koncerto kaj en restoracioj.
Francio havas longan kaj fieran historion de laikeco, kaj tiu tenaca devontiĝo koncerne la apartecon de eklezioj kaj ŝtato, kunlige kun ne fleksiĝanta sindediĉo al la principoj de Libereco, Egaleco kaj Frateco, sur kiuj la Franca Respubliko estis konstruita, kuraĝigas kaj inspiras sennombrajn homojn tra la tuta mondo. Francio havas tutmondan rolon de gvidanteco kaj respondecon agi etike kaj racie en la reago je la krimaj perfortaĵoj de la pasinta vendredo, protektante islamajn malplimultojn kontraŭ ia ajn reprezalia reago, kaj ankaŭ gvidante internaciajn klopodojn por venki la Islaman Ŝtaton.
Kiel humanistoj, ni daŭrigos la laboron tutmonde kaj transkomunume por akceli la valorojn de homeco kaj espero super malamo kaj timo.
Respektoplene via,
Andrew Copson
Prezidanto Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU)