Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo
RAPORTISTO : Ĉu vi komprenas kio okazis, kial tiuj homoj faris tion ?
KNABO : Ili vere estas tre tre malicaj homoj. Ni devas esti memgardemaj, ĉar ni devos transloĝiĝi el nia domo.
PATRO : Ne timu, ni ne devos transloĝiĝi. Francio estas nia hejmo.
KNABO : Sed ili havas armilojn. Ili povas pafi nin, ĉar ili estas malicaj.
PATRO : Eble ili havas armilojn. Sed ni havas florojn. Rigardu la homojn, ili demetas florojn, per ili ili batalas kontraŭ armiloj.
KNABO : Ili gardas nin per floroj, ĉu ?
PATRO : Precize tiel.
RAPORTISTO : Ĉu vi nun fartas pli bone ?
KNABO : Jes, mi fartas pli bone.
Esperantigis Cezar