La 88-a Kongreso de SAT okazinta en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 2015
Image may be NSFW.
Clik here to view. reemfazas la rajton de la homoj el la tuta mondo memstare kaj libere elekti vivi kaj loĝi tie, kie ili naskiĝis aŭ kie ajn estas al ili plej taŭge pro naturmediaj kialoj, profesiaj, politikaj aŭ aliaj bezonoj, konsiderante sennaciece kaj senlandlime siajn proprajn interesojn kaj ankaŭ tiujn de la tuta homaro ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. alvokas la registarojn respekti la liberon de penso kaj la privatecon kaj postulas la ĉesigon de la kontrolado de ĉia interkomunikado fare de sekretaj kaj nesekretaj agentejoj aŭ de organizoj, kiuj malpermesas liberecon kaj privatecon ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. instigas ĉiujn en la prijuĝo de ekonomiaj, sociaj aŭ ekologiaj krizoj ĉiam konsideri la klasbatalajn aspektojn, kiuj estas internaciaj, nepre konsiderante la sorton de tiuj, kiuj suferas pro ili, kaj kontraŭi la sintenon de la registaroj, de la dungistaro kaj de aliaj potenculoj ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. sendas siajn plej varmajn kuraĝigojn al la laboristoj kiuj memmastrumas siajn laborejojn, kiel ekzemple FaSinPat en Argentino ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. konsciante ke perforto estas samtempe necesa kaj nepravigebla salutas la socian revolucion okazantan en la regiono de Kobano ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. kun granda bedaŭro substrekas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn regule frontas homoj ;
Image may be NSFW.
Clik here to view. sekve celas liberajn klerigajn interŝanĝojn por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.