En majo 2014, dum la proceso de la sauda blogisto Raif Badawi, kondamnita je 1000 vipo-batoj kaj je 10 jaroj da karcero en Saud-Arabio pro paroloj esprimitaj sur lia blogo, la Internacia Asocio de la Liberpenso skribis pri la juraj bazoj de tiu decido :
« Saud-Arabio estas ŝlosila elemento de la okcidenta sistemo de lando-aliancoj en la regiono. Tiuj aliancoj malatentas kritiki tiun teokratecon kaj ties mezepokajn praktikojn.
En realo la dekreto uzata celas ĉiujn specojn de esprim-libereco,tiel ke ĝi nomas "teroristoj" ne nur la ateistojn, sed ankaŭĉiujn kiuj kontestas la fundamentojn de Islamo tiajn kiaj ili utilas kiel bazo al la ŭahabita monarkio. Tio estas aplikebla al la ŝijaistoj, al la sufioj, al la alaŭitoj, al la aĥmadioj, al ĉiuj islamanoj, sed ankaŭ al la kristanoj kaj al la hinduistoj.
AILP konsideras ke temas pri decido precipe destinita kontraŭ la saudaninoj kaj saudanoj kiuj ekpostulas siajn fundamentajn rajtojn de civitanoj, aŭ eĉ kiuj kontestas laŭ religia vispunkto, la ŭahabitan diktaturon. La dekreto kiu organizas la fortigon de tiu decido estas antaŭĉio, krimo kontraŭ la libereco de penso, ĉefe de la saudaninoj kaj saudanoj. »
La komunikaĵo finiĝas per alvoko al la liberpensuloj por ke ili intervenu ĉe siaj respektivaj registaroj por la nuligo de la puno. Iuj intervenis. La puno aplikiĝas, barbara kaj kruela. Gi nepre ĉesu ! po 50 vipo-frapoj semajne !
La Internacia Asocio de la Liberpenso konsideras ke la libereco de esprimo valoras por ĉiuj.
La kunulino de Raif Badawi, Ensaf Haidar, rifuĝinta en Kanado postulas de la registaroj : « Intervenu ĉe la registaro de Saud-arabio » !
La internacia Asocio de Liberpenso alvokas ĉiujn amikajn organizaĵojn por ke ili intervenu ĉe siaj respektivaj registaroj kaj publikigu la rezultojn de tiuj intervenoj.